Poste reaperis memoro pri alia kuŝmaniero; la muro sin ŝovis al alia direkto; mi estas en mia dormoĉambro en la kampara domo de sinjorino De Sanlupo. Terure! estas almenaŭ la dudekdua horo, la vespermanĝo jam finiĝis! Probable mi tro daŭrigis la vesperan sieston, al kiu mi allasas min post reveno de la ĉiutaga promeno kun sinjorino De Sanlupo, antaŭ ol mi surmetas la frakon. Ja multaj jaroj pasis depost la tempo en Kombreo, kiam plej malfruaj revenoj al mi tra la vitro de la fenestro vidigis la vesperruĝon. Regas alia vivmaniero en Tansonvilo ĉe sinjorino De Sanlupo, alian plezuron mi ĝuas elirante nur kiam noktas, sub lunhelo irante la vojojn, sur kiuj pli junaĝe mi ludis en sunlumo, kaj la dormoĉambron, en kiu mi en imago preterdormis la horon de vestiĝo kaj de manĝo, mi de fore distingas, kiam ni revenas, pro la traluma flagro de ĝia lampo, solece, lumture signalanta en la nokto.
Tiuj malklaraj, mensokirlaj impresoj ĉiam daŭris nur kelkajn sekundojn; ofte mia momenta ŝanceliĝo pri la loko, en kiu mi estis, ne pli bone distingis la diversajn supozojn el kiuj ĝi formiĝis, ol, vidante kurantan ĉevalon, oni distingas ĝiajn laŭvicajn sintenojn, kiaj ilin evidentigas kinetoskopo. Sed mi revidis alterne tiun kaj tiun dormoĉambron, en kiu mi loĝis laŭlonge de la vivo, kaj sume rememoris ilin ĉiujn dum miaj longaj postvekiĝaj revadoj; la vintrajn ĉambrojn memoris, kie kuŝante en la lito oni sian kapon ŝirmas en ia nesto plektita el plej diversaj aferoj: angulo de kapkuseno, rando de lankovrilo, ekstremo de ŝalo, parto de la litkadro kaj rozkolora kajero de la ‚Gazeto de Debatoj’6, ilin poiome kunmasonante laŭ la maniero de birdoj per longa sinenpremo; kie dum frosta vetero la ĝuon de komforto sentigas tio, ke la ekstero estas forbarita (kiel marhirundo nestas funde de subterejo en la varma sino de l' tero), kaj kie havante tranokte en la kameno konstantan fajron oni dormas en granda mantelo el varma, fuma aero, kiun dise tralumas revigliĝaj braĝoj, iaspeca nemateria alkovo, ia varma kaverno kaviĝinta interne de la ĉambro mem, ia arda kaj fluktua temperatur-spaco, kiun refreŝige por la vizaĝo trairas blovoj el la anguloj de la ĉambro, el la direktoj de la fenestroj, el la partoj, kiujn malproksimeco de la fajrujo malvarmigis; – la somerajn ĉambrojn memoris, kie plezure oni kuniĝas kun la mezvarma nokto, kie lunlumo sin premas al la duonfermitaj ŝutroj kaj etendas sian magian ŝtuparon ĝis la bazo de la lito, kie oni dormas kvazaŭ sub libera ĉielo, kiel paruo lulata de brizo ĉe la pinto de radio –; aliafoje la ĉambron en stilo Luizo la 16a7, tiom gaja, ke la unua nokto en ĝi ne ŝajnis al mi tro malfeliĉiga sub la kolonetoj, kiuj malpeze subtenis la plafonon kaj gracie dismetiĝante liberigis kaj disponigis la spacon de la lito; iafoje male la malgrandan, altplafonan ĉambron piramide, kave altiĝantan laŭ du etaĝoj, parte tegitan per akaĵuligno, en kiu de la unua sekundo mi sentis min spirite venenita de la malfamiliara odoro de vetivero8, certa, ke min premos la violkoloro de kurtenoj kaj la impertinenta indiferento de la horloĝo, kiu laŭte babilis, kvazaŭ mi ne ĉeestus; kie pro stranga, senkompata spegulo kun kvaredraj piedoj oblikve baranta angulon de la ĉambro, abrupte vastiĝis en la milda kontinueco de mia kutima vidosfero neatendita breĉo; kie mia menso dum horoj strebante al dismembriĝo, al premaltiĝo per kiuj ĝi alformiĝus al la ĉambro kaj tute plenigus ĝian grandegan konuson, suferis malagrablajn noktojn, dum mi kuŝis enlite kun levitaj okuloj, nervozaj oreloj, incitita nazo, pulsanta koro, ĝis kiam kutimiĝo alikolorigis la kurtenojn, silentigis la horloĝon, kompatigis la oblikvan, kruelan spegulon, forpelis aŭ mildigis la vetiver-odoron, kaj tre malgrandigis la videblan alton de la plafono. Lerta sed tre malrapida akomodanto estas kutimiĝo! ĝi komence lasas dum plursemajna sufero la spiriton, instalita en provizoro, sed ĉi tiu feliĉe trovas ĝian helpon, ĉar ĝi neniel scius – proprarimede kaj sen ĝia helpo – kiel komfortigi loĝejon.
Nu, mi tiam estis plene vekiĝinta, mia korpo lastfoje turniĝis kaj favora anĝelo de certeco ĉion fiksis ĉirkaŭe, min sub la propra kovrilo en la propra dormoĉambro kuŝigis, kaj proksimume konvene relokis en la mallumo mian komodon, mian skribotablon, mian kamenon, la stratflankan fenestron kaj la du pordojn. Sed kiom ajn mi sciis, ke mi ne estas en la domoj, kiujn mia malcerto je vekiĝo dum mallonge eble ne bildigis tute nete, sed almenaŭ prezentis kiel kredeblajn, mia memoro pro tio ekmuelis; mi ordinare tiam ne tuj provis retrovi la dormon; mi daŭrigis dum granda parto de la nokto repensadon pri la familia vivo en Kombreo ĉe mia praonklino, en Balbeko, en Parizo, en Donsiero, en Venecio, en pliaj aliaj urboj, al mi memorigante la lokojn, la tie ekkonitajn homojn, iliajn agojn kaj tion, kion pri ili mi aŭdis.
En Kombreo en ĉiu fino de posttagmezo, longe antaŭ la tempo kiam mi devis enlitiĝi kaj kuŝi sendorme malproksime de la patrino kaj avino, mia dormoĉambro iĝis konstanta, dolora fokuso de mia maltrankvilo. La familio elpensis, ke en vesperoj, kiam mi mienis tro malfeliĉe, oni min distros per instalo de magia lanterno, kiun antaŭ la horo de vespermanĝo oni surmetis sur mian noktolampon; kaj simile al verkoj de gotikaj vitralistoj kaj arkitektoj, ĝi ŝanĝis la inertecon de muroj en netuŝeblajn irizojn, en eksternaturajn plurkoloraĵojn, en kiuj bildiĝis, kiel en ia trema kaj efemera vitralo, legendoj. Sed tio nur fortigis mian deprimiĝon, ĉar la ŝanĝo de prilumo modifis la kutiman aspekton de la ĉambro, kiu laŭtempe iĝis al mi – ekster la momento de enlitiĝo – tolerebla. Mi nun ne plu rekonis ĝin, kaj mi en ĝi sentis malbone, kvazaŭ ĝi estus hotela ĉambro aŭ ĉaledo, en kiu mi unuafoje troviĝus post vagonara vojaĝo.
Per la skua iro de ŝia ĉevalo, Golo plena je malicaj intencoj elrajdis el triangula arbogrupo kiu mole kaj malhele verdis sur monteta deklivo, kaj saltete proksimiĝis al la kastelo de kompatinda Genoveva De Brabanto9. La kastelon tratranĉis kurbo, kiu verdire estis la rando de iu el la ovalaj vitraĵoj de la framo, kiun oni enigis en la glitfoldojn de la magia lanterno. Figuris do nur kasteloparto, kaj antaŭ ĝi kuŝis erikejo, sur kiu revadis Genoveva en blua zono. Flavaj estis la kastelo kaj la erikejo, tion mi sciis antaŭ ol mi vidis ilin kaj antaŭ ol mi vidis la vitraĵon en la framo, ĉar la oreska sono de la nomo Brabanto tion al mi jam evidentigis. Golo mallonge haltis kaj malgaje aŭskultis la anoncon, kiun mia praonklino voĉlegis, kaj ĝin li ŝajne plene komprenis, obeeme kaj tamen iagrade moŝtece adaptante al la indikoj de la teksto sian sintenon; poste li malproksimiĝis per la sama skua irmaniero. Kaj lian malrapidan rajdon nenio povus haltigi. Se oni movis la lanternon, mi revidis la ĉevalon de Golo plu iranta sur la fenestraj kurtenoj, ŝvelante sur iliaj elfaldoj, kaviĝante en iliaj enfaldoj. Ankaŭ la korpo de Golo estis el la sama transnatura substanco, kiel lia ĉevalo, kaj al ĉiu ajn materia baraĵo, ĉiu obstaklo alformiĝis, ĝin prenante kiel ostaron, ĝin enkorpigante, eĉ la rondan anson de la pordo, al kiu senĝene adaptiĝis lia ruĝa robo, venke rebrila, aŭ lia pala, ĉiam nobla kaj melankolia vizaĝo, sed kiu neniel mienis kvazaŭ ĝi sentus perturbon pro tiu ĉi traspiniĝo.