Ja al mi plaĉis tiuj lumbildoj, kiuj laŭŝajne venis el merovida epoko kaj ĉirkaŭbriligis spegulaĵojn de tiom malnova historio. Sed ian nedifineblan ĝenon al mi kaŭzis tiu enŝoviĝo de mistero kaj beleco en ĉambron, kiun mi laŭtempe tiom plenigis per mia memo, ke mi plu atentis nek ĝin nek min. Tio rompis la narkotan influon de rutino, kaj mi komencis pensi, senti, nepre malgajiĝante. Jen, la pordanso de mia ĉambro, kiu de ĉiuj aliaj ansoj distingiĝis per tio, ke ĝi kvazaŭ malfermiĝis mem sen turnado de mia flanko, ĉar ĝia manovro iĝis al mi maŝineca, nun funkciis kiel astra korpo de Golo. Kaj apenaŭ oni sonorigis por la vespermanĝo, tuj mi hastis al la manĝoĉambro, en kiu la dika pendolampo ne konis Golon aŭ Blubarbulon10, sed ja konis miajn gepatrojn kaj la bovaĵon en kaserolo, kaj lumis normale kiel ĉiuvespere; kaj mi ĵetiĝis en la brakumon de panjo, kiun la misfortunoj de Genoveva De Brabanto igis pli aminda, dum la krimoj de Golo instigis min al pli atenta esploro de miaj propraj malbonagoj.
Post la vespermanĝo bedaŭrinde, mi baldaŭ devigite disiĝis de panjo, dum ŝi plu restis, babilante kun familianoj en la ĝardeno, se la vetero tion favoris, aŭ, se la vetero malbonis, en la kabineto, en kiu ĉiuj tiam kunsidis. Ĉiuj krom mia avino, kiu opiniis ke „estas bedaŭrinde, ke oni restas endome en kamparo” kaj ofte en tre pluvaj tagoj disputis kun mia patro, pro tio ke li sendis min al mia ĉambro por legado kaj ne permesis, ke mi eliru. „Tiamaniere vi neniam vigligos kaj fortikigos lin” ŝi malgaje diris „aparte ĉi tiun knabeton, kiu tiom bezonas korpan ekzercadon kaj animan volforton”. Mia patro ŝultrumis kaj sin turnis al la barometro, ĉar li ŝatis meteorologion, dum mia patrino, evitante ĉian bruon kiu lin povus ĝeni, rigardis lin kun tenera respekto, ne tro insiste tamen por ke ŝi ne travidu la misterojn de lia supereco. Sed kia ajn estis la vetero, eĉ dum draŝa pluvo pro kiu Franciska haste endomigis la karajn vimenajn brakseĝojn ŝirme kontraŭ ilia malsekiĝo, mian avinon oni vidis en la senhoma, pluvbatata ĝardeno, kaj ŝi reordigis siajn grizajn, taŭzatajn harfaskojn por ke ŝia frunto sorbu la sanigan influon de pluvo kaj vento. Ŝi diris: „finfine, mi spiras!” kaj iradis tra la malsekaj vojetoj, kies desegnon ŝi juĝis tro simetria, ĉar malhavis senton por natureco la nova ĝardenisto, al kiu mia patro ekde mateno demandadis, ĉu la vetero reboniĝos, – iradis per sia vigla, abrupta paŝmaniero, akorda kun la sentoj, kiujn en ŝia animo naskis la ebrieco de pluvega furiozo, la forto de higieno, malŝato por mia eduko kaj trosimetrieco de ĝardenoj, prefere ol zorgo al ŝi fremda por evito de kotŝprucoj sur ŝia prunblua jupo, kiu abunde makuliĝis ĝis alto sufiĉa por kaŭzi al ŝia ĉambristino perplekson kaj malesperon.
Kiam la ĉirkaŭĝardena promeno de mia avino okazis post la vespermanĝo, unu okazo ŝin povis relogi en la domon – en iu el la periodaj momentoj kiam ŝia rivolua iro ŝin rekondukis, kvazaŭ insekton, al la lumoj de la kabineto, en kiu alkoholaĵoj pretis sur la ludotablo – nome se mia praonklino al ŝi kriis „Batilda! venu kaj detenu vian edzon de konjako-drinko!”. Mia praonklino ŝin tiel incitis – ĉar la avino enportis en la familion de mia patro tiel fremdan animagordon, ke ĉiuj ŝin pikis kaj priŝercis – trinkigante iometon da likvoro al mia avo, al kiu tio estis malpermesita. Mia kompatinda avino eniris, insiste deadmonis de la konjako sian edzon, li koleretiĝis kaj spite eltrinkis sian buŝeton da ĝi, kaj mia avino malgaje, malvenke reiris, tamen kun rideto, ĉar ŝi estis enkore tiel humila kaj milda, ke ŝia tenero al kunhomoj kaj ŝia malgranda memzorgo fandiĝis en ŝia rigardo en formo de ridetemo, kiu – male al tio, kion oni vidas sur la vizaĝo de plimultaj homoj – ironion ŝutis nur al ŝi mem, kaj al ni kvazaŭ kison de ŝiaj okuloj, kiuj, vidante karajn homojn, ilin nepre kun pasia karesemo rigardis. La turmento far mia praonklino, la spektado de la vana petado de mia avino, de ŝia malsukceso, de ŝia antaŭvidebla malvenko, kiam ŝi senŝance provis al mia avo elmanigi la glaseton da likvoro, estis aferoj, al kiuj oni kun pli multjara aĝo kutimiĝas, kiujn oni eĉ ride konsideras, en kiuj iom volonte kaj gaje oni partianiĝas kun la turmentanto kaj kredigas al si, ke turmento ili ne estas; tiuepoke ili min teruris tiagrade, ke mi volus bati mian praonklinon. Sed ĉiufoje kiam mi aŭdis „Batilda! venu kaj detenu vian edzon de konjako-drinko!”, jam plenkreska per mia malkuraĝo, mi agis kiel agas ĉiuj homoj, kiam ili fine estas plenaĝaj, antaŭ suferoj kaj maljustoj: ilin mi malvolis vidi; mi supreniris al la plej alta parto de la domo, al la subtegmentejo, apud la studejon, al iris-odora kamero, kiun ankaŭ parfumis rib-arbeto, ekstere kreskinta inter la ŝtonoj de la muro, etendanta floran branĉeton tra la duonmalfermita fenestro, kaj mi tie ploretis. Tiu kamero, kiu havis pli specialan kaj vulgaran destinon, kaj de kiu en hela tago oni vidis malproksimen, ĝis la ĉefturo de Rusenvilo-la-pino, dum jaroj estis mia rifuĝejo, probable tial, ke nur en ĝi mi rajtis enŝlosiĝi kaj dediĉiĝi al okupoj, kiuj postulis senesceptan solecon: legado, revado, larmado kaj volupto. Ve! mi ne konsciis, ke pli ol etaj devojiĝoj en la dieto de ŝia edzo, al mia avino kaŭzis malgajan zorgon mia senvoleco, mia ŝanceliĝa sano kaj la sekva malsekuro kiu ombris mian estontan vivon, dum ŝi tiel ofte posttagmeze aŭ vespere promenis, kaj ni vidis, kiel pasas kaj repasas, oblikve turnite al la ĉielo, ŝia bela vizaĝo kun brunaj, sulketaj vangoj, kiuj pro pli profunda aĝo koloriĝis preskaŭ malve, kiel aŭtune plugitaj kampoj, trastrekitaj, kiam ŝi eliris, de duonlevita vizaĝvualeto, kaj sur kiuj pro malvarmo aŭ pro ia malgaja penso ĉiam estis pretervola larmo sekiĝanta.
Unu konsolon mi ricevis, suprenirante por enlitiĝo, nome ke kiam mi kuŝos, panjo venos kaj donos kison. Sed tiu bondezirado tiom mallonge daŭris, ŝi tiom baldaŭ remalsupreniris, ke la momento kiam mi aŭdis ŝian supreniron, la malpezan sonon de ŝia blua muslina ĝardenrobo, laŭ kiu pendis ŝnuretoj el plektita pajlo, ŝoviĝanta tra la duporda koridoro, estis tempo dolora. Ĝi antaŭsignis la sekvan momenton, kiam ŝi disiĝos de mi kaj reiros. Tial la sopiratan antaŭnoktan viziton mi fine deziris plejeble malfrua, por ke pli daŭru la paca tempo, kiam ŝi ankoraŭ ne venis. Iafoje kiam post la kiso ŝi malfermis la pordon forironte, mi volis revoki ŝin kaj diri: „kisu min refoje”, sed mi sciis, ke ŝi mienus kolere, ĉar venante por brakumo kaj portante tiun pacigan kison, ŝi komplezis al mia malĝojo, al mia maltrankvilo kaj tiel incitis mian patron, kiu tiun riton juĝis sensenca, kaj ŝi volis dekutimigi min de tiu bezono, tute male ol cedi al kutimiĝo pri peto, kiam ŝi jam staris sur la sojlo de la ĉambro, de plia kiso. Vidi ŝin kolera tute ruinigus la kvieton, kiun ŝi ĵuse donis, kiam al mia lito ŝi klinis sian aman vizaĝon kaj proksimigis ĝin kiel sanktan panon por paca komunio, el kiu miaj lipoj ĉerpis ŝian realan ĉeeston kaj la necesan animforton por dormado. Tamen agrablaj estis tiuj vesperoj, en kiuj panjo en mia ĉambro restis entute tre mallonge, kompare kun vesperoj de societa vespermanĝo, pro kiuj la vizito kaj nokta bondeziro ne okazis. Tiu societo ordinare konsistis nur el sinjoro Svan, kiu krom kelkaj malproksimaj konatoj hazarde ĉi tie haltantaj, estis preskaŭ la sola homo, kiu nin vizitis en Kombreo kaj vespermanĝis kiel najbaro – pli malofte post sia malkonvena edziĝo, ĉar miaj gepatroj lian edzinon ne pretis gastigi – aŭ iafoje venis post la manĝo, senaverte. En tiuj vesperoj, sidante antaŭ la domo sub la granda hipokaŝtanarbo ĉirkaŭ fera tablo, ni aŭdis el la fino de l' ĝardeno ne la abundan, kriĉan tintilon, kiu ŝutis obsede sur ĉiun ne sonorigintan simple pordopuŝan domanon sian metalan, daŭran kaj glacian bruaĉon, sed la duoblan, softan, ovalan kaj orumitan tinton de la sonorileto por eksteruloj, kaj ĉiu tuj demandis: „ĉu vizitanto? kiu do?” sed ĉiu sciis ankaŭ, ke tiu nepre estis sinjoro Svan; mia praonklino, elmontrante la ĝustan konduton, parolis laŭte, per sindevige natura voĉo, dirante ke oni ne tiamaniere murmuru, ke tio tre malĝentilas rilate al alvenanto, kiu tiel ricevas impreson, ke oni parolas pri aferoj kiujn oni deziras de li sekretigi, kaj oni skolte sendis mian avinon; ŝin nova preteksto por traĝardena promeno ĉiam plezurigis, kaj ŝi ĝin kaŝe utiligis por eltirado de palisetoj el la rozarbetoj, ke ili reprenu pli naturan pozon, simile al patrino, kiu al sia filo la harojn, far barbiro tro plate kombitajn, mane kuspas.