Li vizitis nin iun tagon en Parizo post la vespermanĝo, kaj pardonpetis, ke li estas en frako; post lia foriro Franciska raportis, ke laŭ diro de la koĉero li antaŭe manĝis „ĉe princino”; „ja, princino de la duonmondumo” ŝultrumis mia praonklino kun trankvila ironio, ne levante la rigardon de sia trikado.
Al li mia praonklino sintenis do familiare. Ŝi kredis, ke niaj invitoj estis al li honoraj, kaj rigardis sekve memkompreneble, ke li nin vizitis en somero ĉiam kun donaca korbo da persikoj aŭ framboj el sia ĝardeno penda ĉe la mano, kaj ke de ĉiu vojaĝo en Italio al mi li reportis fotografaĵojn de famaj belartaĵoj.
Ni ankaŭ senhezite sendis iun al li kun peto pri recepto de gribiŝo-saŭco18 aŭ de ananasa fruktomikso okaze de iuj grandaj vespermanĝoj, al kiuj li ne estis invitita, ĉar ni juĝis, ke li ne sufiĉe eminentas por rolo antaŭ unuafoje gastantaj fremduloj. Ĉu la interparolo hazarde tuŝis moŝtojn de la franca reĝa familio? – „nu, homojn, kiujn nek vi nek mi iam konos, kaj ni sen tio bone vivas, ĉu ne?...” diris mia praonklino al Svan, kiu eble en poŝo tenis leteron el Tvikenhamo19; ŝi taskis lin pri puŝado de la piano kaj turnado de notfolioj, en vesperoj kiam kantis la fratino de mia avino; sume ŝi agis rilate al ĉi tiu aliloke tiom honorata viro kun la naiva abrupteco de infano ludanta per delikata artaĵeto sen plia singardo ol se ĝi estus malmultekostaĵo. Sendube la Svan-o, kiun tiuepoke konis multaj anoj de kluboj, tre aliis, ol tiu, kiun kreis mia praonklino, kiam vespere en la kombrea ĝardeneto, post ol sonis la hezita tintino de la sonorileto, ŝi enblovis kaj vivigis per sia tuta kono de la familio Svan la obskuran, malprecizan figuron, kiu antaŭ malluma fono, sekvate de mia avino, konturiĝis, kaj kiun ni rekonis je ĝia voĉo. Sed eĉ en la sfero de ĉiutagaj plej malgravaj aferoj neniu homo estas materia kohera tuto, identa en la okuloj de ĉiu alia homo, kaj kiun ĉiu povus rigardi kaj ekkoni kiel oni ellegas teĥnikan postularon aŭ testamenton; nia socia memo estas kreaĵo de la menso de kunhomoj. Eĉ tiu simpla ago, kiun oni nomas „renkonti konaton” parte estas pensa ago. Oni plenigas la eksteran figuron de vivanto, kiun oni ekvidas, per ĉiuj konataj nocioj pri li, kaj en la tuteca bildo, kiun oni konstruas, tiuj nocioj certe superpezas. La kurbon de la vangoj ili fine tiom ĝuste plenigas, al la profilo de la nazo tiom akurate sin alformas, en la voĉkoloron siajn nuancojn tiom nature enmiksas, kvazaŭ ĝi estus nur diafana eksteraĵo, ke rigardante tiun vizaĝon kaj aŭskultante tiun voĉon, oni ĉiufoje ĝuste tiujn nociojn revidas kaj aŭdas. Jes, en la Svan-o, kiun ili kreis por si, miaj familianoj pro nescio preterkalkulis amason da elementoj el lia monduma vivo, pro kiuj aliaj homoj, kiam ili kun li kunestis, vidadis en lia vizaĝo regnon de eleganto vastigitan ĝis la natura limo de lia kurba nazo; kompense ili ŝarĝis tiun vakan, vastan vizaĝon, senigitan je prestiĝo, tiujn senvalorigitajn okulojn per la nebula kaj milda postpenso – parte memora, parte forgesa – pri komunaj senfaraj horoj ĉe la ludotablo aŭ en la ĝardeno, kiaj ilin aranĝis post la semajna komuna vespermanĝo niaj moroj de kamparaj amikoj-najbaroj. Ĉio ĉi kaj kelkaj memoraĵoj pri liaj gepatroj la korpan ŝelon de Svan tiom efike plenigis, ke tiu bildo de li memstariĝis kaj viviĝis, kaj al mi ŝajnas, ke mi forlasas homon kaj renkontas malsamulon, kiam mi memore transiras de la Svan-o, kiun mi poste konis tre akurate, al tiu unua Svan-o, – ja tiu unua Svan-o, en kiu mi retrovas la ĉarmajn erarojn de mia junaĝo, kaj kiu malpli similas al la posta, ol al aliaj personoj, kiujn mi ankaŭ konis tiam, kvazaŭ la vivo de homo estus iaspeca muzeo, kie ĉiuj portretoj el sama epoko havas ian kvazaŭ parencan similon, ian komunan tonon, – ja tiu unua Svan-o sindonanta al senfareco, parfumita de la odoro de l' granda hipokaŝtanarbo, de la frambo-korboj kaj de drakunkola vergo.
Foje tamen mia avino vizitis kun ia peto iun sinjorinon, kiun ŝi ekkonis en la lernejo Sankta-Koro kaj kun kiu pro nia kastismo ŝi ne volis malgraŭ reciproka ŝato teni daŭrajn rilatojn, nome la markizinon De Vilparizi, el la fama familio De Bujono, kaj ĉi tiu al ŝi diris:
— „mi aŭdis, ke vi bone konas sinjoron Svan, kaj li estas ankaŭ proksima amiko de miaj nevoj De La Lomoj”.
De tiu vizito mia avino revenis kun granda admiro al la domo, kiu malfermiĝis al ĝardenoj kaj en kiu sinjorino De Vilparizi rekomendis luprenon de loĝejo, kaj same granda admiro al veŝtfaristo kaj ties filino, kiuj havis butikon en la korto, kaj de kiuj ŝi petis flikon de sia jupo, ĵus ŝiretitan en la ŝtuparo. Mia avino juĝis bonegaj ĉi tiujn homojn, ŝi rigardis la filinon kiel perlon kaj la veŝtiston kiel la plej bontonan, la plej estimindan homon, kiun ŝi vidis iam. Ĉar en ŝia mondrigardo bontono estis afero tute senrilata al socia rango. Respondon, kiun al ŝi donis la veŝtisto, ŝi tre laŭdis, dirante al mia patrino: „Maria De Sevinje20 ne parolus pli elegante” kaj inverse pri nevo de sinjorino De Vilparizi, kiun ŝi tie ekkonis: „fi, kiel triviala li estas!”.
Verdire la frazo pri Svan rezultigis en la menso de mia praonklino ne altigon de lia prestiĝo, sed malaltigon de sinjorino De Vilparizi. Ŝajnas ke la estimo, kiun ni – fidante al mia avino – donis al sinjorino De Vilparizi, devigis ŝin al sindeteno de ĉia ago, kiu ŝin senmeritigus, kaj ke ŝi tian agon faris ĝuste per ekscio pri la ekzisto de Svan, per permeso, ke familianoj ŝiaj kun li amike rilatu. „Kiel do eblas, ke ŝi konas Svan-on? Virino, kiun vi prezentis kiel parencon de marŝalo Makmahono21!” Ĉi tiun malfavoran opinion de mia familio pri la socia medio de Svan ŝajne konfirmis lia posta edziĝo kun virino el la plej malbona socia tavolo, preskaŭa hetajro, kiun li cetere neniam provis invitigi, venante prefere al ni sole kaj malpli ofte ol antaŭe, sed laŭ kiu ili juĝis – en la supozo ke tie li renkontis ŝin – kia estis la nekonenda medio, en kiu li kutime vivis.
Sed foje mia avo legis el gazeto, ke sinjoro Svan estas iu el la plej fidelaj gastoj en la dimanĉaj tagmanĝoj ĉe duko Tianoma, kies patro kaj onklo estis renomaj ŝtatistoj dum la reĝado de Luizo-Filipo22. Mia avo ĝuste scivolis pri ĉiaj anekdotoj, kiuj image enkondukus lin en la privatan vivon de Moleo, de la duko Paskiero, de la duko De Brojo23. Li kun kontento sciiĝis, ke Svan amikas al homoj, kiuj iam konis ilin. Mia praonklino male komprenis tiun sciiĝon en senco malfavora al Svan: homo, kiu establas rilatojn kun anoj de aliaj kastoj ol sia denaska, ekster sia socia klaso, en ŝiaj okuloj tre malaltigis sian pozicion. Al ŝi ŝajnis, ke tio estas subita rezigno pri la profito de multaj belaj rilatoj al honorindaj homoj, kiujn por siaj idoj inde flegis kaj tenis prudentaj familioj. (Mia praonklino ĉesigis eĉ la rilatojn kun filo de amika notario, pro tio ke li edziĝis kun virino el reĝa familio, kaj tiel perdis sian decan rangon de notari-filo, ĝin ŝanĝis por stato de aventuristo komparebla al tiuj ĉambristoj aŭ stalistoj, kiuj laŭ antikvaj rakontoj ricevis troan favoron de iuj reĝinoj.) Ŝi malaprobis la planon de mia avo demandi Svan-on en la sekva vespero, kiam li vizitos nin, pri tiuj amikoj, pri kiuj ni eksciis. Siaflanke la du fratinoj de mia avino, fraŭlinoj kun same nobla karaktero sed malpli da sprito, sciigis, ke ili ne komprenas, kian plezuron trovos ilia bofrato en interparolo pri tiaj stultaĵoj. Ili estis homoj kun alta idealo, kaj ĝuste tial ili ne povis pri tielnomata klaĉo, eĉ iel historie interesa klaĉo, interesiĝi, kaj ĝenerale ili ignoris ĉion, kio ne rekte rilatis al ia bela aŭ virta afero. Tiom grandis la deturniĝo de ilia spirito de ĉia efektive aŭ eĉ nur duarange monduma koncerno, ke ilia aŭdpovo – fine rimarkinte sian momentan superfluecon kiam en vespermanĝo la interparolo devojiĝis al frivola aŭ simple malalta temo, sen ke al ili prosperis rekonduki ĝin al la koncernoj, kiuj al ili estis karaj – tiam senfunkciigis iliajn aŭdorganojn kaj kvazaŭ frapis ilin per komenco de atrofio. Se mia avo ial volis ilin reatentigi, li tiam devis uzi iun el tiuj materialaj avertiloj, kiujn uzas frenez-kuracistoj kun maniuloj sen atentopovo: plurfojaj batoj de tranĉila klingo sur la flanko de glaso kaj samtempa subita alvoko voĉa kaj okula, drastaj rimedoj, kiujn psiĥokuracistoj pro profesia rutino aŭ pro la kredo, ke ĉiu homo iagrade frenezas, ofte transponas en ordinarajn rilatojn kun sanaj homoj.