Pli grandan intereson ili elmontris en la tago antaŭ la vespera vizito de Svan – en kiu li mem havigis al ili keston da vinboteloj el Astio24 – kiam mia praonklino, tenante ekzempleron de ‚Figaro’25, en kiu apud la titolo de pentraĵo el ekspozicio de Kamilo Korot26 legiĝis la vortoj el la kolekto de Ŝarlo Svan, al ĉiuj diris:
— „Ĉu vi vidis, ke Svan ricevis honoran mencion en ‚Figaro’?”
— „Ne surprize; mi ĉiam asertis, ke li havas belguston” respondis mia avino.
— „Kompreneble, vi eluzas ĉiun okazon por disopinii de ni” respondis mia praonklino, kiu bone sciis, ke mia avino ĉiam kontraŭis ŝin, sed ne certis, ke aliaj familianoj ĉiam akordos kun ŝi mem, kaj do volis elpremi unuaniman kondamnon de la avinaj opinioj, kontraŭ kiuj ŝi tiel provis starigi al si favoran kunligon.
Sed ni silentadis. La fratinoj de mia avino sciigis, ke ili parolos kun Svan pri la ‚Figaro’-afero, kaj mia praonklino deadmonis ilin. Ĉiufoje kiam ŝi sentis ĉe aliulo eĉ etan avantaĝon, kiun ŝi ne havis, ŝi ŝanĝis tiun avantaĝon al malbonaĵo, kaj kompatis al la koncernulo, tiel al si ŝparante okazon de envio.
„Miaopinie vi malplezurigos lin; al mi estus tre malagrable, se oni presus mian nomon senprepare, tiel, en gazeton, kaj min tute ne flatus, ke oni alparolus min pri tio.”
Ŝi cetere ne persistis en sia persvado al la fratinoj de avinjo, ĉar ĉi tiuj en sia fervora evitado de vulgareco tiom arte lertis pri kaŝado de persona aludo sub sagacaj ĉirkaŭfrazoj, ke la aludon ofte ne komprenis tiu homo mem, al kiu ĝi estis destinita. Mia patrino siaflanke insistadis ĉe mia patro, por ke li parolu kun Svan ne pri lia edzino, sed pri lia filino, kiun li tre amis, kaj pro kiu laŭdire li fine decidis la geedziĝon.
— „Vi parolus malmultavorte, nur demandus, kiel ŝi fartas. Certe prisilentado fare de homoj estas al li tre maldolĉa.”
Sed mia patro koleriĝis:
— „Ne! vi proponas sensencaĵon. Estus ridinde.”
Sed al unu inter ni la veno de Svan iĝis kaŭzo de suferiga zorgo – nome al mi. Ĉar en vesperoj de vizito far fremduloj, aŭ sole far sinjoro Svan, panjo ne venis supren al mia ĉambro. Mi vespermanĝis antaŭ la tuta rondo, poste mi eksidis ĉe la tablo ĝis la dudeka horo, kaj tiam interkonsente mi foriris por dormo; tiun karan, delikatan kison, kiun panjo kutime donis al mi en la lito antaŭ la endormiĝo, mi nun devis porti de la manĝoĉambro al mia dormoĉambro, ĝin dum la tuta daŭro de mia senvestiĝo konservante, ĝian dolĉecon ne disrompante, ĝian forflugeman esencon ne ellasante, kaj ĝuste en tiuj vesperoj, en kiuj mi bezonis ĝin ricevi plej atente, mi ĝin pro neceso elprenis, deŝiris abrupte, publike, ne havante la necesan tempon kaj spiritan liberecon por mem observi miajn agojn, kiel faras tiuj maniuloj, kiuj detenas la penson de ĉia forvago kiam ili ŝlosas pordon ĉar ili volas poste, kiam venas la obseda dubo, ĝin repeli per la venka memoro de la momento de ŝlosado. Ni ĉiuj sidis en la ĝardeno, kiam la sonorileto hezite tintinis. Ni sciis, ke venas Svan, sed ĉiuj interrigardis kun demanda mieno, kaj oni sendis avinjon por esploro.
— „Klare danku al li pro la vino, vi scias, ke tio estas bongustaĵo kaj la kesto grandegas” rekomendis mia avo al siaj du bofratinoj.
— „Ne flustru ĝuste nun” diris mia praonklino „kiel agrable, se iu eniras domon, en kiu ĉiuj homoj mallaŭte parolas!”.
— „Ha, jen venas sinjoro Svan. Ni demandos lian opinion pri la morgaŭa vetero” diris mia patro.
Mia patrino kredis, ke parolo ŝiaflanka kompensos la tutan suferon, kiun anoj de la familio kaŭzis al Svan depost lia edziĝo. Ŝi manovre iom alflankiĝis kun li. Sed mi sekvis ŝin; mi ne povis de ŝi malproksimiĝi je unu paŝo, ĉar pezis la penso, ke mi baldaŭ disiĝos de ŝi en la manĝoĉambro kaj supreniros al mia dormoĉambro sen la ĉiutaga konsola vizito por kiso.
— „Bonvole, sinjoro Svan, rakontu al mi pri via filino. Certe ŝi ŝatas belartaĵojn, kiel la patro...”
— „Venu, mi petas, kaj eksidu kun ĉiuj en la verando” proksimiĝis mia avo.
Mia patrino devigite silentis, sed ŝi gajnis de tiu ĝeno plian delikatan penson, kiel de bona poeto la tiraneco de rimo eltrudas plej belajn versojn:
— „Pri ŝi ni reparolos, kiam ni estos solaj” ŝi duonvoĉis, „nur al patrino konvenas kompreni vin. Kun mi konsentus certe ŝia propra patrino.”
Ni ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭ la fera tablo. Mi volis deteni min de antaŭpenso pri la angoraj horoj, kiujn mi vespere travivos sola, sendorma en mia ĉambro, volis konvinki min, ke ili ne gravas, ĉar morgaŭ matene mi jam malmemoros ilin, volis turni la pensadon al ideoj pri estonteco, kiuj transpontos la proksiman profundegon pro kiu mi timis. Sed streĉite pro zorgo, kvazaŭ konveksa, kiel la rigardo kiun mi arde direktis al mia patrino, mia animo restis nepenetrebla de fremdaj impresoj. Pensojn ĝi enprenis, sed kondiĉe ke ili lasu ĉe la sojlo ĉian belecon aŭ nuran komikecon, kiu min kortuŝus aŭ amuzus. Same kiel malsanulo dank' al narkotilo spektas kun plena konscio operacion en la propra korpo sed nenion sentas, mi povis memoradi ŝatatajn versojn aŭ vidi kiel mia avo penis konduki la interparolon kun Svan al la temo de la duko De Odifre-Paskiero, sen ke tio min afekciis aŭ respektive gajigis. La ava provo ne prosperis. Apenaŭ li metis al Svan demandon pri tiu oratoro, tuj iu el la fratinoj de mia avino, la demandon aŭdinte kiel grandan kaj malbonvenan silenton, kiun oni pro ĝentileco ĉesigu, ekparolis al la alia:
— „Celina, ĉu vi scias? Mi interkoniĝis kun juna sveda instruistino, kiu sciigis al mi multajn interesajn apartaĵojn pri kooperativoj en Nordeŭropo. Ni nepre invitu ŝin iam por vespermanĝo.”
— „Nepre!” respondis ŝia fratino Flora27, „cetere ankaŭ mi ne vane pasigis la tempon. Mi renkontis ĉe sinjoro Vintejo maljunan klerulon, kiu bone konas Mobant-on28, kaj al kiu Mobant klarigis tre detale, kiel li laboras preparante rolon. Tio estis ege interesa. Li estas najbaro de sinjoro Vintejo, tion mi ne sciis, kaj li tre afablas.”
— „Ne nur sinjoro Vintejo havas afablajn najbarojn” pro timemo iom tro laŭte kaj pro antaŭpreparo malnature voĉis avinfratino Celina, ĵetante al Svan tion, kion ŝi nomis signifa rigardo.
Samtempe avinfratino Flora, kompreninte ke la frazo estis dankesprimo de Celina pro la astia vino, ankaŭ rigardis al Svan kun gratula kaj ironia mieno, eble simple apoge al la spritaĵo de sia fratino, eble envie al Svan, kiu inspiris ĝin, aŭ eble ĉar ŝi mokis lin imagante, ke li pro ĉi tiu publika danko sentas ioman embarason.
— „Tiun sinjoron ni probable sukcese invitos al vespermanĝo” daŭrigis Flora „li povas, se oni tuŝas la temon de sinjoro Mobant aŭ de sinjorino Maternak29, paroli dum horoj senlace.”