Выбрать главу

Thiele[6], la 1-an de Majo 1709.

Jen mi estas nun servisto ĉe lia sinjora moŝto; Adiaŭ pastra ofico! Adiaŭ, latino! Ho, miaj karaj libroj! Valete plurimum! vendidi libertatem[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia kompatinda patrino, kaj lia sinjora moŝto promesis al ŝi brulolignon, tiel ke ŝi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li estas diabla Jens, kiun amas ĉiuj virinoj. La mastrumistino multfoje donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis tiel amike al li, same la knabinoj – eĉ unu el la bienaj fraŭlinoj kapklinis milde, kiam ŝi lin preteriris. Pro ĉio ĉi li estiĝis ĉasisto en la loko de Petro. Plej bedaŭrinde estas, ke li kutimas kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo.

Thiele, la 12-an de Majo 1709.

Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraŭlinoj. Mi havas sufiĉan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraŭ estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro Sören, mi aĉetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: "ars amoris ", alia: "remedium amoris "; ilin mi legos unue, ĉar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo de sinjoro Sören, sed li tuj ekprenis ilin de mi, dirante: "Abstine manus! Forigu la fingrojn de tiuj paperaĵoj! Tio ne taŭgas por vi."

Thiele, la 3-an de Junio 1709.

Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li manĝas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi, ĉar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis fali teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizaĝon – ŝi estas belega fraŭlino, tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin.

Thiele, la 13-an de Septembro 1709.

Hieraŭ estis tie ĉi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj okazis granda ĉasado. Mi ĉeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora moŝto. En la komenco ĉio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro ektimo mi preskaŭ lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens staris ĉe mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subaĉetmonon."

"Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via moŝto. Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!"

Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!"

Sed kun tio ne finiĝis la okazintaĵo.

Kiam la gesinjoroj sidis ĉetable, ili ankoraŭfoje parolis pri la lupo kaj demandis al mi: kiom multe ĝi donis al mi? kaj cetere. Mi ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis min france kaj dane. Kaj fraŭlino Sofia partoprenis, ŝi ekridis al mi rekte en la okulojn – tio doloris min plej multe. Sed mi povus lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Ĝi ja ne estus pli malfacila ol latino.

Thiele, la 2-an de Oktobro 1709.

Ĝi ne estas malebla – tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi aĉetis, troviĝas Metamorfozo en la franca lingvo – tio estas feliĉa okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi aŭdas ilin interparoli france tie supre, tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado – ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaŭ min dediĉas al la pafado. La sinjoro deziras, ke mi ĉeestu la ĉasadon, sed neniam mi povas lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi – kelkafoje li faras ambaŭ kune: mi portas malbone la pafilon, mi ŝarĝas malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas ĉasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazaŭ ĝi estus rastilo, kiun vi portas sur la ŝultro, kaj kiam vi celas, ŝajnas, kvazaŭ vi falus surdorsen."

Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, – tamen tio plibeligas ŝian vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn dentojn.

Thiele, la 7-an de Novembro 1709.

Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. – La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge mi aŭskultis ĉe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraŭlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomiĝas: L'école du monde . Nun mi staras ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj aŭskultas –– tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; ĝi sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas.

Thiele, la 13-an de Decembro 1709.

Hieraŭ Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante ĉe la griza marĉo, subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis kaj trafis ĝin, sed malgraŭ tio la besto lin atakis. La sinjoro ne timis, li eltiris sian tranĉilegon kaj volis enpuŝi ĝin en la bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? – Ĉio okazis en unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Ĝuste kiam mi volas iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro – kiu estis lia dekstra flankulo – sed li ne kuraĝis. "Pafu en liajn korpon kaj krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min. "Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!" li ekkrias.

En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postaĵo de la besto, kaj mi trafis ĝin tiel feliĉe, ke mi frakasis ambaŭ ĝiajn koksojn. Mi ĝojis, ĉiuj ĝojis, sed plej multe ĝojis nia sinjoro.

"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi manuzis tiel lerte! Kaj aŭdu!" li diris al la rajdistestro, "vi azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan ŝtonon sur sian pafilon!" Kiam ni rehejmiĝis tiun vesperon, ĉiu informiĝis kaj rakontis pri la okazintaĵo. La sinjoro frapis mian ŝultron, kaj fraŭlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaŭ saltis en mian gorĝon.

Thiele, la 11-an de Januaro 1710.

Estas agrabla vetero! La suno leviĝas tiel ruĝa kiel brulanta karbo. Estas stranga vidaĵo, kiam ĝi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj ĉiuj arboj aspektas kvazaŭ pudritaj, kaj la branĉoj ĉirkaŭe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, kelkaj el ĝiaj branĉoj jam rompiĝis. Ĝuste tian saman veteron ni havis antaŭ ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussingø kaj kiam mi staris post fraŭlino Sofia. Ŝi volis mem konduki la ĉevalojn, sed post kvarono da horo ŝiaj fingretoj ekfrostiĝis.

"J'ai froid ", ŝi diris al si mem.

"Ĉu mi kondukos, fraŭlino?" mi diris.

"Comment! " ŝi diris, "ĉu vi komprenas france?"

"Un peu, mademoiselle! " mi respondis.

Tiam ŝi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis kondukilon en ĉiu mano kaj tenis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝi. Mi etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimiĝi al ŝi tro multe; sed ĉiufoje kiam la glitveturilo skuiĝis kaj mi ŝin tuŝis, estis, kvazaŭ mi tuŝis varman fornon. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi flugus kun ŝi tra la aero, kaj antaŭ ol mi tion sciis, ni estis en Fussingø. Se ŝi ne estus ekkriinta: "Tenez Martin! Arrêtez-vous! " mi estus veturinta rekte al Randers aŭ ĝis la fino de la mondo. Ĉu ŝi refoje glitveturilos hodiaŭ? Sed jen venas Jens kun la pafilo de la sinjoro, kiun li purigis – sekve ni ĉasos.

вернуться

6

 elparolu Tile

вернуться

7

 Adiaŭ, mi vendis mian liberecon