Tais gardeme prenis ĝin, karesis per la fingroj, admire suspiris kaj subite ekridis, tiom infekte, ke ĉi-foje Ptolemeo same ekridetis.
— Karulo, tiu aĵo kostas ĝuste tiun amason da arĝento, pri kiu vi revas. Kie vi akiris ĝin?
— En milito, — mallonge respondis Ptolemeo.
— Kial do vi ne donis ĝin al via amiko Nearĥo, la sola inter vi ĉiuj vera filo de Kreto?
— Mi deziris. Sed Nearĥo diris, ke tio estas virina aĵo kaj al viro ĝi portas malfeliĉon! Li kredas je antikvaj superstiĉoj de sia lando. Iam tie oni opiniis, ke la virina diino-patrino estas super ĉiuj ĉielanoj.
Tais penseme rigardis al la makedono.
— Ankaŭ ĉi tie nemalmultaj homoj kredas kaj kredis je tio.
— Ĉu, eble, ankaŭ vi?
Ne respondante, Tais fermis la skatolon, ekstaris kaj ekkondukis Ptolemeon en la internan ĉambron, en varmon kaj odoron de psestionoj. Tiuj hordeaj kuketoj kun mielo, frititaj en oleo, estis tre bongustaj ĉe Tais, kiu fojfoje kuiradis mem.
Sidiginte la gaston, Tais ekklopodis ĉirkaŭ la tablo, preparante vinon kaj spican saŭcon por viando. Ŝi jam sciis, ke makedonoj ne aprezas fiŝon, ŝatatan de atenanoj.
Ptolemeo observis ŝiajn sensonajn moviĝojn. En la diafana arĝenteca ĥitono de eolia fasono el maldikega ŝtofo, importata el Persujo, meze de la ĉambro, ombrigita per verdaj kurtenoj, Tais ŝajnis ĉirkaŭverŝita de luna lumo, simile al Artemiso mem. Ŝi malligis la harojn, kiel pirea knabinaĉo, fiksinte ilin al la nuko per simpla ŝnureto, kaj estis enkorpiĝo mem de la gaja juneco, aŭdaca kaj senlaca. Tio mirinde kombiniĝis kun certa saĝeco de virino, konscianta sian belon, scipovanta lukti kontraŭ kaptiloj de la sorto, — kun tio, kio estis en ŝi la trajto de fama hetajro de la plej luksa urbo de Helenujo. La kontrasto estis pereige nerezistebla, kaj Ptolemeo, enpikinte la ungojn en la manplatojn, preskaŭ ĝemis. La disiĝo ne povis esti mallonga. Plej verŝajne li estis perdanta Tais-on por ĉiam, ĉar kiel povis Afrodito ne doni novan virinan servon al tiel belega ŝia helpantino? Obeante al la nevenkebla forto de Eroso, li trovis momenton kaj, kaptinte Tais-on, altiris ŝin al si.
— Mi ne povas ne forveturi. La aferoj de la reĝido estas malbonaj — nova malpaco kun la patro. Li kune kun la patrino fuĝis en Epiron. Mi timas, ke lia vivo estas en danĝero. Aleksandro ne forlasos la patrinon, kiu strebas al potenco — danĝera afero por eksedzino.
— Ĉu mi riproĉas vin?
— Ne, sed ĝuste tio estas malbona, — Ptolemeo ridetis malcerte kaj malgaje. Tais ekkompatis tiun junan kaj harditan militiston. Ŝi alsidiĝis al li, kutime karesante liajn malmolajn krispajn harojn, tonditajn milite mallonge. Ptolemeo etendis la kolon, por kisi Tais-on en la mallarĝan sulkon inter la mamoj, kaj rimarkis novan kolieron. La bizare plektita maldika ĉeneto el malhela oro estis kunigita en la centro per du brilantaj steloj el hel-flava elektrono[2].
— Ĉu tio estas nova? Ĉu donaco de Filopatro? — ĵaluze demandis la makedono. Mallonga nelaŭta subrido, distinga por Tais, estis al li la plej sincera respondo.
— Filopatro kaj ajna aliulo devas meriti rajton donaci al mi ankoraŭ unu steleton.
— Mi ne komprenis. Kian rajton? Ĉiu donacas, kion deziras aŭ kion povas.
— Ne en tiu ĉi okazo. Rigardu pli atente, — Tais demetis la ĉeneton kaj etendis ĝin al Ptolemeo.
Ĉiu stelo kun diametro je unu daktilo havis po dek mallarĝajn eĝecajn radiojn, kaj meze literon «kapa», same signifantan dekon. Ptolemeo redonis la kolieron, levinte la ŝultrojn en signo de nekompreno.
— Pardonu, mi forgesis, ke vi estas el Makedonujo kaj povas ne koni morojn de la hetajroj, kvankam via patrino Arsinoa…
— Atendu, mi rememoras! Tio estas kiel signo de alta grado, ĉu?
— Jes, en amo. Kaj donacas ĝin tiu, kiu atingis tion kun ŝi, sed nur tiam, kiam li ankaŭ ŝin atingigis egale. La sukceso dependas de ambaŭ…
— Kaj la «kapa»?
— Estas ne nur cifero, sed ankaŭ la nomo de diino Kotito. De tiu, kiun oni kultas en Trakio kaj Korinto kaj sur la sudaj bordoj de Ponto-Eŭkseno.
— Do, du viroj kun vi atingis… al mi ŝajnas, ke mi…
— Vi povas aldoni ĉi tien trian stelon.
— Afrodito Migonitida! Mi ne sciis — kaj ne sukcesos donaci ĝin al vi.
— Mi faros tion mem.
— Ne. Mi sendos el Pelo, se la dioj estos favoraj al Aleksandro kaj al mi — mia kaj lia sortoj kunplektiĝis. Ĉu ni eliros sur vastaĵon de la ekumeno, ĉu foriros sub la teron, sed kune.
— Mi ekkredis je Aleksandro. Lia celo estas nekonata, sed li havas forton, ne donatan al ordinaraj homoj.
— Kaj ĉu mi ne havas?
— Tian ne havas, kaj mi estas kontenta pri tio. Vi estas mia forta, saĝa, kuraĝa militisto kaj povas esti eĉ reĝo, kaj mi — via reĝino.
— Mi ĵuras je la Blanka Hundo de Heraklo, vi estos tiu, kiam…
— Iam. Mi estas preta, — Tais alpremiĝis al Ptolemeo, kaj ili ambaŭ ĉesis rigardi antaŭen en la nekonatan sorton.
El la senmezura foro de la estonteco la tempo fluis al ili per malrapida torento, neeviteble kaj senkompate forirante en la nerevenigeblan pasintecon. Pasis ankaŭ ilia renkontiĝo. Kaj jen Tais jam staris sur la sojlo, kaj Ptolemeo, ne povanta deŝiriĝi disde la amikino, estis stamfanta sur la loko, pelata de la neceso urĝi en Gidafineon, al Nearĥo, kien oni devis venigi ĉevalojn. Li ne sciis, ke la akurata, diligenta kretano mem ankoraŭ estis iranta kun mallevita kapo laŭ stratetoj de Keramiko post adiaŭo al Egesiĥora.
— Vi ne diris al mi, kio estos, se Aleksandro restos viva kaj iĝos reĝo post la patro? — demandis Tais.
— Estos longa vojo, milito kaj ree vojo, helpu al ni Atena Keleŭtia, la diino de la vojoj. Li revas atingi la limojn de la mondo, la loĝejon de la dioj, tie, kie leviĝas la suno. Kaj Stagirano Aristotelo ĉiel flamigas en li strebon al tiu heroaĵo.
— Kaj ĉu vi iros kun li?
— Ĝis la fino. Kaj ĉu vi irus kun mi? Ne kiel kun militisto, sed kiel kun militestro.
— Mi ĉiam revis pri foraj landoj, sed vojoj estas neatingeblaj por ni, virinoj, alie ol en ĉaroj de venkantoj. Estu venkanto, kaj, se mi plu plaĉos al vi… — Tais eksilentis, forte, impete kisis Ptolemeon, flustrinte al li «geliajne» — deziron de sano ĉe adiaŭo.
Ŝi longe rigardadis post lin, kiam Ptolemeo jam antaŭlonge malaperis post malproksima domo, ĝis ŝin rekonsciigis tuŝo de sklavino, preparinta akvon por bano.
Kaj Ptolemeo, superante en si la forton de la amo, iris per rapidaj paŝoj kaj ne permesis al si ĵeti adiaŭan rigardon al Tais, — retrorigardi forirante estis malbona antaŭsigno — aŭ eĉ al ŝia marmora enkorpiĝo — unu el junulinoj sur la balustrado de la templo de Niko Senflugila. Tie unu el la «Nikoj» en maldika antikva peplo, kun la kapo, klinita posten, kvazaŭ intencanta ekflugi aŭ ĵeti sin antaŭen en neretenebla impeto, vigle rememorigadis al li lian amatinon. La makedono, mirante pri si mem, ĉiam aliradis la templon, por ĵeti rigardon al la bareliefo.
Ĉapitro II. Heroaĵo de Egesiĥora
Metagejtniono — monato, ĉiam varmega en Atiko — en la lasta jaro de la cent deka olimpiko, okazis speciale arda. La ĉielo, tiom pura kaj profunda, ke ĝin prikantadis eĉ fremdlandanoj, kovriĝis per plumba koloro. La kristala aero, ĉiam donanta al ĉiuj statuoj kaj konstruaĵoj sorĉan klarecon, ekstriiĝis kaj ekŝanceliĝis, kvazaŭ surĵetinte sur Atenon kovrilon de perfida kaj onda ŝanĝiĝemo, de trompo kaj misformado, tiom karakteraj por dezertaj landoj sur la foraj sudaj bordoj.