Выбрать главу

— Mi estas feliĉa, ke vi komprenas tion, Tais! — ŝi eldiris ŝian nomon unuafoje dum ĉiuj jaroj de ilia kuna vivo.

Fojfoje okazadis, ke Kleofrado montradis sin simple homo kaj vera atenano, komunikiĝema, gaja, avida pri novaĵoj. Tia, sendube, li estis en la tago de akcepto de la gasto el malproksima Oriento, flavvizaĝa, kun okuloj eĉ pli oblikvaj kaj mallarĝaj, ol ĉe loĝantoj de la orienta foro de Azio. Lia vizaĝo havis maldikajn trajtojn kaj rememorigis pri masko, skulptita el berberisa ligno. La vesto, eluzita kaj paliĝinta, estis kudrita el dika, densa speciala materialo, seriko aŭ silko, ege rara kaj multekosta sur bordoj de Malgranda Azio kaj Fenicujo. Libera bluzo pendis sur la maldika korpo, kaj larĝa pantalono, kvankam estis karakteriza vestaĵo de barbaro, forte diferencis disde la skita, strikte kovranta la korpon. Profundaj faltoj montris kaj grandan aĝon de la vojaĝanto, kaj lacon pro sennombraj malfacilaĵoj de la vojaĝo. La malhelaj okuloj rigardis atente, akre kaj saĝe — probable, kun iom malagrabla sagaco. La komplikan nomon kun nekutimaj intonacioj Tais ne sukcesis memori. La gasto sufiĉe libere parolis en la malnova persa lingvo, amuze levante la voĉon kaj glutante la sonon «ro». Amiko de Lizipo, klera perso, facile plenumis laboron de interpretisto, kaj Lizipo kaj Tais mem jam ellernis iom kompreni la persan.

La vojaĝanto kredigis, ke pasis ok jaroj, post kiam li forlasis la patrujon, trairinte dum tiu tempo monstrajn spacojn de montoj, stepoj, dezertoj kaj arbaroj, loĝataj de diversaj popoloj. Laŭ liaj kalkuloj, li trairis, traveturis kaj tranavigis distancon trioble pli grandan, ol la trairita de Aleksandro ekde Ekbatano ĝis Aleksandrio Esĥate.

Tais kaj Lizipo interŝanĝis rigardojn.

— Se mi ĝuste komprenis la respektindan vojaĝanton, li asertas, ke post Aleksandrio Esĥate la loĝata firmaĵo — la ekumeno — etendiĝas multe pli, ol sur la mapo de Hekateo, laŭ kiu ĝis la kabo Tamaro, tie, kie grandega muro da neĝaj montoj atingas la bordon de la Orienta oceano, estas nur dudek mil stadioj, kaj neloĝataj.

La vizaĝo de la gasto montris moderan rideton.

— Mia Lando de Ĉielo, kiel ni nomas ĝin, alie la Meza, kuŝas laŭ via mezuro je dudek mil stadioj pli oriente de la Rivero de Sabloj. Da ni, ĝiaj loĝantoj, estas pli, ol mi vidis sur la tuta vojo, inklude Persujon.

— Kaj kion vi scias pri la Orienta oceano?

— Nia imperio etendiĝas ĝis ĝiaj bordoj, kaj miaj samlandanoj kaptadas fiŝon en ĝiaj akvoj. Ni ne scias, kiom granda estas la oceano kaj kio kuŝas trans ĝi, sed ĝis ĝiaj bordoj de ĉi tie estas proksimume sesdek mil stadioj.

Lizipo, ne kaŝante miron, malfermis la buŝon, kaj Tais eksentis frosteton, kurantan laŭ la dorso. Nur hieraŭ Lizipo rakontis pri la kolosaj spacoj de Libio, etendiĝintaj sude, kaj hodiaŭ la stranga flavvizaĝa homo kun senduba veremo parolas pri la neimageble grandega loĝata firmaĵo — la ekumeno. La vojaĝo de Dionizo en Hindujon, ekde la infaneco perceptata kiel ago de potenca dio, evidentiĝis malgranda kompare kun tio, kion faris tiu mezalta maljuna maldik-osta homo kun la sulkiĝinta flava vizaĝo, veninta el la landoj, kuŝantaj malproksime trans la imagitaj loĝejoj de la dioj.

Kaj la koron de Tais plenigis akra kompato al Aleksandro, kun superhoma heroeco trabatiĝanta tra hordoj da malamikoj nur por turni sin flanken, troviĝante for de la celo ankoraŭ en duoble pli granda distanco, ol la ĝis nun trairita. La disĉiplo de la granda filozofo ne suspektis, ke lin gvidas malklera blindulo. Eble, la ovomancio de Lizipo plenigis Tais-on per certeco, ke ankaŭ en Hindujo la limoj de ekumeno evidentiĝos multe pli malproksimaj, ol estas montrite sur helenaj mapoj. La mondo evidentiĝis aranĝita multe pli komplike kaj multe pli granda, ol tion pensis la kunuloj de Aleksandro kaj liaj filozofoj. Kiel ŝi sciigu tion al Aleksandro, ne deziranta aŭskulti eĉ proprajn kriptiojn, skoltintajn pri granda dezerto kaj longaj montovicoj, troviĝantaj oriente de la Tegmento de la Mondo. Se ne malhelpus skitoj, furiozaj en bataloj, li irus pluen, al la oriento, trans Aleksandrion Esĥate-n, la Fianĉinon de Morto, forportintan Leontiskon! Depreni de Aleksandro la revon — la unua el la mortemuloj atingi la limojn de la mondo — ne eblas. Kaj kie estas tiuj limoj? Milionoj da flavvizaĝaj loĝantoj de la Ĉiela imperio ĉe la Orienta oceano, juĝante laŭ la vojaĝanto kun la neprononcebla nomo, havas altajn por barbaroj sciojn kaj artojn.

Tiel pensis la atenanino, rigardante al la gasto, kiu, kunmetinte la maldikajn fingrojn, estis ripozanta en profunda persa fotelo. Li volonte akceptis inviton loĝi iom en la domo de Lizipo antaŭ ol forveturi en Babilonon, kie li deziris ekkoni la ĉefurbon de saĝuloj kaj magoj de la okcidenta Azio, kaj poste renkontiĝi kun Aleksandro.

Dum kelkaj tagoj, kiam la vojaĝanto gastis ĉe Lizipo, Tais eksciis multajn aferojn, kiujn en sia patrujo ŝi opinius fabelo. La Ĉiela imperio aperis en ne malpli profunda antikveco, ol Egiptujo, Kreto kaj Mezopotamio. La vojaĝanto parolis pri preciza kalendaro, kalkulita du mil jarojn antaŭ la konstruo de Partenono. Laŭ liaj kredigoj, la fondo de tiu ŝtato okazis ankoraŭ du mil jarojn antaŭ la establo de tiu kalendaro. Li rakontis pri lertaj metiistoj kaj artistoj, pri astronomoj, farintaj mapojn de la ĉielo, pri meĥanikistoj, kreintaj komplikajn akvodistribuajn aparatojn, neordinarajn altajn pontojn, templajn turojn el fero, porcelano kaj bronzo, pri palacoj sur montetoj, surŝutitaj per homaj manoj, pri artefaritaj lagoj, elfositaj fare de miloj da sklavoj.

Saĝuloj de la Ĉiela lando elpensis maŝinon por antaŭdirado de tertremoj kaj eksciado de lokoj, kie ili okazis. La vojaĝanto pitoreske priskribis la naturon, beligitan per laboroj de homoj, montojn kun temploj sur la pintoj, al kiuj oni alkonstruis larĝajn milŝtupajn ŝtuparojn, ĉirkaŭplantitajn per centjaraj arboj; vojojn el bluaj brikoj, kovritaj per helblua glazuro, kondukantajn al sanktaj lokoj, aleojn da alttrunkaj pinoj kun blanka ŝelo, de sama alto kaj aĝo, etendiĝantajn je centoj da stadioj.

Antaŭ la mensa vido de liaj aŭskultantoj ekstaris granda lando, ekde nememoreblaj tempoj, kiel en Egiptujo, prilaborita de la multenombra loĝantaro. Kiel en la realo vidis ili artefaritajn lagojn, kovritajn de lotusoj, rojojn, fluantajn sub bizaraj ĝiboj de ŝtonaj pontoj, glatajn vojojn-aleojn, altajn montetojn aŭ rokajn montajn pintojn, kronitajn per festonaj sveltaj turoj, tute ne similaj al la egiptaj aŭ, des pli, la helenaj.

La filo de la Ĉiela lando parolis pri lertaj kuracistoj, kuracantaj per oraj pingloj, enpikataj en dolorantan lokon.

Nekredebla ŝajnis al la helenoj mencio pri du speguloj el vitro kaj metalo, troviĝantaj en la palaco de la imperiestro. Helpe de ili kuracisto, laŭ la diro, povis pririgardi homon trae kaj trovadi ene de la korpo lokojn, trafitajn de malsano. Tais, meritinta estimon de la vojaĝanto per nesatigebla sciavido kaj per saĝaj demandoj, ricevis donace etan porcelanan tason kun neordinara blua desegno de kanoj kaj flugantaj birdoj, envolvitan en pecon da silko de admirinda ora koloro.

La atenanino ne avaris responde pridonaci la oblikvokulan saĝulon, doninte al li pladeton el nigra porcelano, kian li vidis neniam, malgraŭ multegaj trairitaj landoj. Kun divenemo de zorgema virino Tais devigis la vojaĝanton akcepti cedran skatoleton kun oraj stateroj, ĵus stampitaj kun profilo de Aleksandro laŭ modelo fare de Lizipo. La saĝulo, sendube bezonanta monon, kaj, evidente, esperinta pri helpo de Aleksandro, estis tre kortuŝita. Post Tais Lizipo same donis al li nemalgrandan monsumon por fino de la vojaĝo. Nun la flavvizaĝulo povis trankvile veturi en Babilonon kaj atendi Aleksandron dum eĉ du-tri jaroj.

Tiam li alportis al Tais orelringojn de mirinda laboro, verŝajne la lastan valoraĵon, restintan post la longa vojo. La orelringoj el diafana pal-verda ŝtono de neordinara firmeco konsistis el ringoj kaj miniaturaj globetoj — unuj ene de la aliaj, eltornitaj el tuteca peco, sen rompo de monoliteco de la ŝtono. Pendigitaj al la oreloj sur oraj kroĉiloj, la orelringoj delikate kaj mallaŭte tintadis per resono de malproksima vento tra sekaj kanoj. Fermitaj ene de la globetoj nanaj rozetoj el facetitaj pecoj de ŝtono, nomata en la malproksima imperio «okulo de tigro», ŝanĝbrilis tra la tranĉoj per mistera luna lumo. La arto de ŝtontajlistoj de la lando de flavvizaĝuloj superis ĉion viditan de la helenoj ĝis nun, kaj devigis kredi al la rakontoj de la vojaĝanto. La atenanino longe kontempladis la laboraĵon el la neaŭdite malproksima lando, timante ofte surmetadi tian raraĵon.