La flavvizaĝulo mirigis Lizipon kaj Tais-on per legendo pri naskiĝo de la unuaj estaĵoj el la ovo, kiun la Dio de la Ĉielo Tian faligis en la Grandajn Akvojn de sur la ĉielo. Tiu legendo tre similis al la orfeismaj instruoj pri la komenco de la komencoj.
Guan-Jin, la patrino de karitato kaj ekkono, per la potenco egala al la viraj diaĵoj de la Ĉielo kaj de la Tondro, tre similis al la Granda Patrino de Kreto kaj Malgranda Azio. Fine la vojaĝanto ĉagrenis Tais-on per konvinko, ke ĉio en la mondo konsistas el du elementoj — Jango kaj Jino. Ĉio hela, taga, ĉiela estas ligita kun la vira elemento Jango, ĉio malhela, nokta, tera — kun la virina Jino. Jino devas esti en strikta obeo al Jango. Tiam la vivo estos direktata al la lumo kaj la ĉielo. Indigniĝinta Tais antaŭdiris al la flavvizaĝulo, ke lia imperio estos ĉiam sur malpli alta nivelo de spirita evoluo, ol tiuj landoj, kie la virinan elementon oni agnoskas bonefika kaj kreanta. Krome, landoj kun la subpremata virina duono de la homa gento neniam distingiĝis per heroeco kaj kuraĝo en milito kaj en lukto kontraŭ malamikoj. Sklavigo de virino neeviteble sekvigas naskiĝon de sklavaj animoj ankaŭ en viroj.
Lizipo rememorigis al la ardiĝinta atenanino pri kelkaj nomoj de Kibela, la Granda virina diino, — ekzemple, la Regantino de la Malsupra Abismo, la Reĝino de la Tero, koincidantaj kun la aspekto de Jino. Al tio Tais kolere respondis, ke la Granda Patrino havas multajn aspektojn, sed la afero estas ne en ili, sed en tiuj sekvoj de la socia aranĝo, kiujn kreis la viroj, kaj per kio ili penas pruvi sian ĉefecon. Por miro de la atenanino, la flavvizaĝulo subite velkis. La akraj fajretoj de liaj mallarĝaj okuloj estingiĝis pro malgajo. Malgraŭ tuta potenco de la lando, arto de majstroj, laboremo de la popolo, la Ĉiela regno, kiel evidentiĝis, estas disŝirata de internaj militoj kaj oftaj eksteraj atakoj de batallertaj nomadaj triboj.
Krueleco de la regantoj, malproksimaj disde la vivo de la popolo kaj indiferentaj al la ĉiamaj plagoj — rikoltomankoj, inundoj aŭ sekecoj, faras la vivon neeltenebla. Liaj samlandanoj antaŭlonge ekribelus, detronigus la malicajn regantojn kaj neniigus la kruelajn leĝojn, se ili havus pli da kuraĝo, almenaŭ tiom, kiom havas la plej malforta militisto en la armeo de Aleksandro. Aŭ tute nemulte da kuraĝo por simple disfuĝi el la lando, kie ili loĝas en denseco, tolerante mizerecon kaj maljustecon ĝuste pro la multhomeco.
La helenoj komprenis, ke la fabela imperio, kvankam portas la fieran nomon, estas neniom pli bona ol ĉiuj tiuj multaj landoj, kie prosperas tiranio. Definitive malĝojigis Tais-on ankoraŭ unu malkaŝa rakonto de la vojaĝanto. Lin instigis iri okcidenten legendo pri paradizo, loĝata de Drakoj de Saĝo, kiu troviĝis ie en la centro de Azio, en ringo de altegaj montoj. Li trairis tutan Centran Azion, ĉiujn ĝiajn ŝtonecajn dezertojn kaj venis ĉi tien, en Mezopotamion, kien okcidentaj legendoj metis alian paradizon de sennuba feliĉo. Ankaŭ ĉi tie troviĝis nenio simila. Tio estis simple fabelo, elpensita de hebreaj saĝuloj, por elirigi sian popolon el la sklava vivo en Egiptujo kaj konduki orienten.
Kvankam li ne trovis paradizon, tamen renkontis saĝon, forte diferencantan disde la tuta pensordo de lia propra popolo, — tiel konsolis sin la flavvizaĝulo.
Tais sen deziro adiaŭis al la vojaĝanto. Li rifuzis desegni ajnajn mapojn kaj indiki distancojn antaŭ ol li vidos Aleksandron.
Kaj ree la nevenkebla ĉarmo de la atenanino rompis la diskretecon de la vojaĝanto. Li konfidis al ŝi, ke anstataŭ paradizon kaj Drakojn de Saĝo li renkontis afablajn, bonkorajn homojn, loĝantajn en ŝtonaj konstruaĵoj sur ŝtupegoj de altegaj montoj, ĉe fontoj de la plej granda rivero de la Ĉiela lando — la Blua. Tiuj homoj opiniis sin sekvantoj de granda hinda saĝulo, instruinta ĉiam iri laŭ la meza vojo inter du ekstremaĵoj, inter la bono kaj la malbono, inter la lumo kaj la mallumo, ĉar ĉio en la mondo ŝanĝiĝas kun tempo. Tio, kio estas bona, iĝas malbona, kaj, male, malbono iĝas bono. Li deziris resti kiel disĉiplo de la saĝuloj, sed ili sendis lin plu okcidenten, tien, kie oni nenion scias pri la grandaj landoj de la Oriento, sed kie aperis homo, kiu kapablas kunigi la Orienton kun la Okcidento per pintoj de saĝo de ili ambaŭ. Li devas vidi tiun homon, la grandan militestron Aleksandron, rakonti al li pri vojoj kaj landoj, kuŝantaj trans la Tegmento de la Mondo, se li montriĝos tiom saĝa kaj sagaca, kiel pri tio aŭdis la sekvantoj de la Meza vojo!
— Kaj se ne? — rapide demandis Lizipo.
— Tiam mi malkovru nenion, — senpasie respondis la vojaĝanto.
— Oni povas ekscii per forto, — insistis la skulptisto.
La flavvizaĝulo malestime subridis.
— La vojo estas granda, distancoj estas gigantaj, montoj kaj dezertoj sen akvo, kun teruraj ventoj. Eta malprecizeco en indikoj montriĝos nur post jaroj, sed forkondukos je miloj da stadioj flanken, al pereo, — kaj la vojaĝanto subite ekridis per jelpeta rulanta rido.
Subite en Ekbatano aperis grandega karavano, sendita de Aleksandro el trans la plej alta montovico de Parapamizo. Ĉe la piedoj de la glacie brilantaj pintoj, duoble pli altaj, ol Olimpo aŭ eĉ pli grandiozaj, por ĉies jubilo, la makedona armeo, pli ĝuste, tiu ĝia parto, kiu estis estrata de Aleksandro mem kaj Ptolemeo, renkontis hederkovritajn montetojn. Inter ili situis urbo Niso. Kaj la hedero, kaj la nomo de la urbo estis pruvantaj, laŭ opinio de Aleksandro, ke ĉi tie haltis la dio Dionizo, fine de lia vojo en Hindujon. Loĝantoj de tiu ĉi lando, ne malhelaj, sed kun ioma kupra kolornuanco de la haŭto, ne similaj al aliaj triboj, sendube, venis el la okcidento. Miregigis la makedonojn ankaŭ multenombraj gregoj da bonega brutaro, speciale bovoj — longkornaj, grandegaj kaj makulaj. Karavanon da tiuj bovoj la reĝo senprokraste sendis okcidenten por Makedonujo. La senditoj venis en Ekbatanon, konservinte tri kvaronojn de la animaloj. Kun tremanta koro Tais kuris por spekti la bovojn, emociita pro ili pli, ol pro la letero de Ptolemeo.
La bovoj similis al la fama Kreta raso, kiu estis uzata por sanktaj ludoj. La venintoj el la okcidento, laŭ la legendo de la hinda skulptisto, povis esti kretanoj. Lizipo konsentis pri ebleco de tia interpreto. La mitoj pri Dionizo havas komencon en la antikveco, same profunda, kiel Kreto. La granda artisto aldonis, ke, eble, eĉ la vojaĝo mem de Dionizo en Hindujon estis nenio alia, ol eliro de la homoj, saviĝintaj el Kreto. La atenanino eksaltis pro admiro kaj kisis Lizipon pro la interesa rezono.
Tais kun peno deŝiris sin de kontemplado de la belegaj bovoj. Ili ripozos dum du monatoj sur monta Ekbatana paŝtejo antaŭ la plua transiro ĝis Tiro kaj navigado al la patrujo de Aleksandro.
Ŝi veturis hejmen por legi la leteron de Ptolemeo. Liaj mesaĝoj el Sogdujo kaj Baktrio reflektis akumuliĝintan incitiĝon kaj lacon. La lasta letero, male, rememorigis pri la antaŭa Ptolemeo. Sen gajaj revoj, antaŭsentante estontajn laborojn, la militestro, iĝinta la ĉefo de la konsilistoj de Aleksandro, atendis baldaŭan finon de la militiro.
Vere, post festoj en Niso kaj fulmorapida preno de montara fortikaĵo Aorno ili preteris tripintan monton Meron, laŭ kalkuloj de geografoj kaj navigaciistoj tre proksiman al la limoj de la ekumeno, kaj malleviĝis en Svaton. Ĉi tien venis sendito de Hefestiono, pasiginta siajn kavaleriajn kaj infanteriajn trupojn kaj trajnojn sub estrado de Kratero sur la bordon de Induso. Hefestiono komencis, kiel kutime, konstruadon de flosanta ponto trans la riveron, ne tre larĝan ĉi tie, kiu, laŭ opinio de Aristotelo kaj Aleksandro, estis fluanta al la Orienta oceano. Nearĥo kun kavalerio de agrianoj hastis tien, kolektinte ĉiujn lertajn en ŝipkonstruado fenicojn, ionianojn kaj kipranojn, por konstrui ŝipojn por navigado orienten.