La plano de Aleksandro estas simpla: transirinte Induson, la armeo trairos ankoraŭ du-tri stadiojn da firmaĵo, neloĝata ĝis la bordoj de la oceano, kaj la floto de Nearĥo estos preta al transportado de ĉiuj tra la oceano okcidenten, en Nilon kaj Aleksandrion en la Interna maro. «Atendu nin nun ne el la oriento, sed el la okcidento, — skribis Ptolemeo, — ni navigos en Tiron, kaj tra Damasko laŭ la «reĝa vojo» venos en Babilonon. Ne pli ol duonjaro necesos por tio, kvankam eblas haltoj sur la vojo. Kun favoro de Afrodito, ok monatojn post ricevo de mia letero ekveturu por renkonti en Babilonon. Tio estos la fino de la aziaj militiroj, tute, por ĉiam. Poste ni militos nur en la Interna maro, konkerante Libion, Kartagon, italiajn urbojn — ĉion ĝis la Heraklaj Kolonoj!
Kun ni konsentas navigi en Egiptujon ankaŭ novaj kavaleriaj taĉmentoj el persa nobelaro, kaj bonegaj rajdaj arkpafistoj el Sogdujo kaj Baktrio. Ni sukcesis formi kavalerion ne malpli bonan, ol la heroaj tesalianoj. Viaj adorantoj argiroaspidoj tiel konsumiĝis en bataloj kontraŭ skitoj kaj baktrianoj, ke nun ili transiris en la gardajn trupojn de Aleksandro, aliĝinte al la Agemo kaj la hetajroj… Nur la infanterio — la falango el veteranoj — restas la sama, tamen la armeo, elkreskinta ĝis cent miloj, duone konsistas el kavalerio, kaj la signifo de la infanterio, iam la plej grava apogo en bataloj, forte malpligrandiĝis. La nefrakasebla barilo el ŝildoj kaj longaj lancoj, kiu iam ĉifadis vicojn de plej kuraĝaj malamikoj, nun, sur senfinaj ebenaĵoj aŭ en labirinto de montaj valoj, estis pripafata el malproksime fare de ventorapidaj rajdaj arkpafistoj. Aleksandro sukcesis dum nur jaro kaj duono rekonstrui la armeon konforme al la kondiĉoj de milito en Azio.
Promociiĝis novaj militestroj, inter ili Seleŭko, altega kaj pli forta, ol Nigra Klejto, sed gaja kaj multe pli saĝa, ol la malfeliĉa frato de Lanisa».
Ptolemeo skribis, ke ju pli ili moviĝas en Hindujon, des pli altaj iĝas montoj, des pli multe da neĝoj kaj glaciaroj renkontiĝas sur malfacile traireblaj montopasejoj, des pli rapidaj estas riveroj, ŝtopitaj de grandegaj ŝtonoj. Aleksandro vidis en la pligrandiĝantaj malfacilaĵoj antaŭsignon de proksima fino de la militiro. Ĝuste tiel devus esti baritaj la limoj de la Mondo, neatingeblaj por la simplaj mortemuloj. Trans tiuj baroj loĝas duondioj, en ĝardenoj, kie kreskas arboj kun fruktoj de Eterna Saĝo, sur bordoj de Akvoj de Vivo, en kies sino ripozas la suno. Trinkado de tiuj akvoj donadis senmortecon al dioj aŭ titanoj. Kaj ĉu ne estas titanoj la loĝantoj mem de la lastaj limoj de la mondo?
Aristotelo sendis kun specialaj kurieroj siajn novajn rezonadojn por la disĉiplo. Aleksandro, certe, ne sukcesis ilin legi dum la malfacila iro al altaĵoj de Parapamizo kaj Baktrio. Nun li estis pripensanta la skribaĵojn de la granda filozofo kaj konfidis siajn dubojn al Ptolemeo. Aristotelo antaŭe ĉiel instigadis la strebojn de la militestro orienten, renkonten al la ĉaro de Helioso, sed en la lastaj verkoj li estis avertanta Aleksandron kontraŭ senrezerva fido al la antikvaj mitoj, al kiuj tiel emis la filo de Olimpia. Aristotelo skribis, ke apenaŭ Aleksandro renkontos supernaturajn estaĵojn, ĉar neniu el seriozaj vojaĝintoj renkontis di-similajn homojn aŭ homsimilajn diojn en la tuta konata ekumeno.
Aleksandro nur subridis. Por li la spuroj de Dionizo, trovitaj de li en Niso, ŝajnis pli konvinkaj ol la sofismaj rezonadoj de la maljuna saĝulo…
Ptolemeo ankoraŭfoje rememorigis Tais-on pri la renkontiĝo en Babilono kaj petis ne veturigi tien, en la varmegan klimaton, la filon. Li promesis rakonti multon interesan pri la landoj, neniam viditaj eĉ de la mitaj herooj. Jam nun li trairis pli malproksime, ol Dionizo, kaj la navigado de la argonaŭtoj en Kolĥidon, laŭ kalkulo de Nearĥo, estis trioble malpli longa, ol la vojo, trairita de la armeo sur firmaĵo tra obstakloj multe pli malfacilaj kaj rezisto de malamikoj multe pli grandnombraj.
Ptolemeo skribis el la valo de Svato, kie matenaj nebuloj brilas per milionoj da perloj super boskoj da malaltaj arboj, kovritaj de dens-rozkoloraj floroj. La rapida rivero portas smeraldan akvon sur lilaj ŝtonoj, la bordojn kadras intens-bluaj floroj, per larĝa bordero, etendiĝanta ĝis malkrutaj deklivoj, prikreskitaj de arboj de nekredeblaj ampleksoj, kiaj neniam renkonteblas en Helenujo kaj povas esti kompareblaj nur kun cedroj de Fenicujo kaj Kilikio. Sed tiuj kreskas larĝen, dum tiuj ĉi — alten, levante siajn malhel-verdajn pintojn sur duonstadian alton. Kaj ĉi tie, same kiel antaŭe, piceoj kaj pinoj estis tre similaj al la makedonaj, kaj la koro subite premiĝadis pro sopiro pri la hejmaj montoj. Tais akre bedaŭris, ke ŝi ne partoprenas la eksterordinaran vojaĝon, sed ŝi baldaŭ konsoliĝis, kompreninte, kiom absurde, nenecese kaj ĝene por Ptolemeo estus gardi ŝin en la ekspedicio, malfacila eĉ por harditaj viroj de elstara forto. Kaj jam ne ekzistas ŝiaj fidelaj tesalianoj kaj la kara Leontisko, ĉiam preta helpi.
Ptolemeo skribas pri Roksana, akompananta la reĝon. Sed ŝi ja estas edzino de la granda militestro, dieca Aleksandro! En ŝia dispono estas la tuta armeo, kaj se ŝi koncipus de la reĝo, do ajna militisto fordonos sian vivon, por defendi la heredanton de la nevenkebla reganto de Azio!
Sed kio estas Tais? Hetajro, kies amon Aleksandro kaj deziras kaj fuĝas, malakceptante publike. Edzino de Ptolemeo, sed post kiomaj amoratinoj de tiu kolektanto de belo? Eĉ la gaja tono de la letero pensigas pri tio, ke Ptolemeo trovis en Baktrio kaj en valoj de Induso belajn junulinojn kaj kolektis bonan predon de juvelŝtonoj. Certe, el la lasta ion ricevos ankaŭ ŝi… evidente, kiel elaĉeton pro la unua?
Ne, Ptolemeo scias pri ŝia indiferenteco, fojfoje suferante pro tiu signo de manko de amo. Tamen, tio estas eĉ oportuna por li…
Ankoraŭ ne sukcesis la bovoj de Dionizo grasiĝi sur la paŝtejoj de Ekbatano, kiam aperis Hesiona, nenion sciinta pri Nearĥo kaj kun avido releginta la leteron de Ptolemeo. Estis klare, ke la Kreta flotestro ree trafis sur sian terenon de navigaciisto, mapisto kaj ŝipkonstruanto. La «serpentidino» jam refortiĝis post malfacilaĵoj de la kuna vivo kun la malkvieta maristo kaj en sia babilona rozkolora vesto iĝis bela kiel antaŭe. Tais invitis ŝin al Lizipo, sed Hesiona preferis en matenaj horoj, kiam la skulptistoj laboris, resti hejme kaj okupiĝi pri Leontisko. Por malplezuro de la atenanino, aldoniĝis ankoraŭ unu seninfana adorantino de ŝia filo. Nearĥo ne deziris infanojn, opiniante, ke li ne povas esti patra apogo en sia nefidinda sorto de maristo. Al la demando de Hesiona, kion li pensas pri ŝi mem, Nearĥo, avare ridetante, respondis, ke ŝi estas sufiĉe saĝa, bela kaj riĉa, por en okazo de lia pereo zorgi pri si. Hesiona penis komprenigi al la kretano, ke, krom riĉo, ŝi bezonas de li multon, ĝuste de li kaj de neniu alia en la mondo. La flotestro diris al la tebanino, ke ŝi estas tute libera, tamen li ĝojos, ke ŝi atendos lian revenon, ĉar, por lia miro, li nenie trovis virinon pli bonan, ol ŝi.
— Do, ĉu vi serĉis? — demandis Hesiona.
— Ni ĉiuj ne rezignas okazon, — levis la ŝultrojn la maristo.
Iom post iom la tebanino komprenis, ke la koramiko same estas obsedata de revoj pri la virga Oceano, kiel la amiko de lia infaneco Aleksandro. Aleksandro ne sentis sin bone sen Nearĥo kaj penis ĉiam trovi por li aferon apud si, nomante lin la ĉefa navigaciisto de sia armeo. Rezulte Hesiona tiel longe restadis sola en granda domo, ke ŝi komencis pensi pri divorco kun sia fama edzo, malaperinta en neatingebla foro.
La «serpentidino» demandis, kiel paciĝas Tais kun eĉ pli longaj forestoj de Ptolemeo. La amikino, kiel antaŭe, respondis, ke ŝi ne bezonas Ptolemeon tiel, kiel Hesiona Nearĥon.