— Mi atendas lin nun kun granda malpacienco, — diris Tais, — pro la filo. Dum vi kaj similaj al vi ne malbonigis lin definitive, Leontiskon necesas deŝiri de la patrina hejmo.
— Vi sopiros! — ekkriis Hesiona.
— Ne pli kaj ne malpli, ol ajna helena patrino de militisto, atleto, politikisto, konstruisto… kaj por mildigi la sopiron mi faros knabinon. Tiu estos ĉe mi dek ok jarojn, ĝis tiam ankaŭ mi finos miajn vagadojn kaj limigos miajn strebojn per la hejmo.
— Ĉu per la hejmo de Ptolemeo?
— Apenaŭ. Ju pli aĝa estos li (kaj mi, certe), des pli junaj iĝados liaj amatinoj. Kaj por mi estos malfacile toleri brilantan junecon apude, kiam mi jam ne havos, per kio konkurenci kun ĝi, krom la fama nomo kaj la stato. Se al virino restas nur nomo kaj stato, do ŝia antaŭa vivo estas finita. Tempas komenci alian…
— Kian?
— Kiel mi povas scii? Vi demandos min pri tio post dek kvin jaroj.
Hesiona, ekridinte, konsentis, ne suspektante, ke la sorto preparas al ili tute malsamajn kaj neordinarajn vojojn, kiuj disirigos ilin baldaŭ kaj por ĉiam.
La amikinoj promenadis rajde sur siaj antaŭaj ĉevaloj, kaj por Eris ili aĉetis nigran kiel nokto, sen eĉ unu makuleto, partujan virĉevalon. Eris, fariĝinte elstara rajdistino, sukcesadis regi la koleran kaj fortan ĉevalon, sed ne povis rajdi apud Hesiona kaj Tais, kaj tenadis sin malantaŭe. Vespere ili leviĝadis sur montojn laŭ deklivoj, kovritaj de artemizio kaj timiano, kie elstaris glatigitaj de vento eĝoj kaj maloftaj ŝtupoj el densa malhela ŝtono. Lasinte la ĉevalojn paŝtiĝi, la tri virinoj elektadis platan grandan ŝtonon kaj sterniĝadis sur ĝi, sentante amikan varmon de la roko, sorbinta la sunon. De supre, el la arbaro, rezina aromo estis miksiĝanta kun freŝa kaj akra odoro de herboj en facila blovo de malvarmeta vento, fluganta laŭ la ŝtonriĉa valo. La grandega neĝa pinto frue ŝirmadis la sunon okcidente, kaj la kareso de la ŝtona varmo estis tre konvena. Fojfoje malfortaj steletoj sukcesadis ekbruli en la krepuska ĉielo, kaj briaso — grandega dezerta gufo — ululadis po kelkfoje, antaŭ ol la rajdantinoj ekiradis hejmen tra la sep pordegoj de la urbo ĝis ties alta parto, kie loĝis privilegiitaj urbanoj.
Ĉiu el la amikinoj kondutis siamaniere en tiuj silentaj montaj kunvenoj. Eris sidiĝadis, brakuminte la genuojn kaj apogante per ili la mentonon, rigardadis al dentigitaj rokoj de la montaro aŭ al flagretanta perla nebulo de fora stepo. Hesiona alrampadis al la rando mem de la elstaraĵo, pendanta super la valo, kaj, kuŝante sur la ventro, atente rigardadis al montaraj kaproj, observadis ludon de akvo en rojo sur la fundo de la intermontejo, gvatadis venon de marmotoj, kiel arbostumpetoj aperantaj apud siaj truoj, interfajfante kun najbaroj. Tais ekkuŝadis sur la dorson, disĵetinte la manojn kaj fleksinte unu genuon, rigardadis en la ĉielon, kie naĝis maloftaj malrapidaj nuboj kaj aperadis potencaj grifoj. Kontemplado de la ĉielo rigidigadis ŝin, kaj Hesiona, strabe observante tiun, kiun ŝi opiniis la modelo de la virino, miradis pri ŝanĝiĝado de esprimoj sur ties vizaĝo ĉe plena senmoveco de la korpo. Tio rememorigadis al ŝi la misteran arton de la egiptoj, kiuj scipovis doni ŝanĝiĝon de humoroj eĉ al statuoj el malmola polurita ŝtono.
Tais, rigardante en la ĉielon, jen subite iĝadis senzorge gaja, tuj ŝanĝiĝante al personigo de profunda malgajo, jen per esprimo de minaca persisto defiadis la sorton, per apenaŭ percepteblaj movoj de la lipoj, la palpebroj, la brovoj kaj la naztruoj de sia rekta, kvazaŭ glatigita per ŝtonĉizista liniilo, nazo kun Kreta kaveto ĉe la brovoj, kiu estis mildiganta la pezan nazradikon de la klasika helena tipo.
Foje, kiam Tais ŝajnis al Hesiona pli malgaja kaj pensema, ol ĉiam, la tebanino kuraĝis demandi:
— Ĉu vi plu amas lin?
— Kiun? — ne turnante la kapon, demandis Tais.
— Aleksandron, ĉu ne li estas via plej granda amo?
— Lizipo iam diris al mi, ke sperta skulptisto povas per samaj linioj montri karnon, potencan kaj pezan, kiel rokpeco, kaj povas enmeti en sian verkon neordinaran forton de interna fajro kaj deziro. En unu sama bildo… preskaŭ en unu.
— Mi ne tute komprenis vin, sovaĝiĝis mi inter marĉoj kaj ŝipkonstruistoj, — ridetis Hesiona. La atenanino restis serioza.
— Se homo deziras sekvi diojn, do lia amo devas esti same libera, kiel ilia, — daŭrigis Tais, — sed tute ne kiel nesuperebla forto, premanta kaj disŝiranta nin. Sed strange, ju pli forte ĝi ekposedas siajn viktimojn, ju pli malfortaj estas ili antaŭ ĝi, en plena sklaveco de siaj sentoj, des pli alte levas poetoj tiujn mizerajn homojn, pretajn al ajnaj humiliĝoj kaj malnoblaĵoj, mensogo, murdo, ŝtelo, ĵurrompo… Kial estas tiel? Ĉu tion deziras la lumporta kaj arĝentkrura Afrodito?
— Mi komprenis. Vi havas nenian esperon, ĉu?
— Mi scias delonge. Nun eksciis ankaŭ vi. Do por kio mi ploregu sub la stelo, kiun tutegale ne eblas demeti de sur la ĉielo? Ĝi plenumos la vojon, destinitan al ĝi. Kaj mi plenumu la mian.
La tebanino ne plu revenadis al la demando pri amo de Tais.
Ili vizitadis simpoziojn, kiujn persoj, inspiritaj de ekzemplo de artistoj, ege ekŝatis. Krom Eris, kiu kategorie rifuzis rigardi al homoj, multe manĝegantaj, drinkantaj kaj malmulte dancantaj.
Tais same konfesis al Hesiona sian abomenon al la aspekto de multe manĝantaj homoj. Ĉi tie montriĝis malsameco de la helena kaj la azia eduko. Tais ekde la infaneco estis tre sentema al ajna manifestado de krudeco, kaj nun ŝi iĝis tute netolerema. Sensenca rido, trivialaj ŝercoj, malmoderaj manĝado kaj drinkado, avidaj rigardoj, kiuj antaŭe glitadis ne tuŝante, nun incitadis ŝin. La atenanino decidis, ke ŝi komencas maljuniĝi. Viglaj konversacioj, varmigitaj de vino, poeziaj ekspromtoj kaj amoraj dancoj komencis ŝajni bagateloj. Kvankam iam kaj ŝin, kaj la orharan spartaninon oni nomadis reĝinoj de simpozioj.
— Tio estas ne maljuneco, mia bela amiko, — diris Lizipo al la demando de la atenanino, facile pinĉinte ŝian glatan vangon, — nomu tion saĝeco aŭ matureco, se la unua vorto ŝajnos al vi tro gravmiena. Kun ĉiu jaro vi ĉiam pli malproksimiĝos disde junulaj amuzoj. Pli larĝa iĝos la rondo de viaj interesoj, pli profunda — postulemo al vi mem kaj al homoj. Nepre unue al vi mem, kaj nur poste al aliuloj, alie vi iĝos orgojla aristokratino, malriĉa en la koro kaj en la menso… tiam vi mortos… Ne fizike! Kun via sano vi povas vivi longe. Mortos en la animo, kaj sur la tero irados nur la ekstera aspekto de Tais, sed esence — la kadavro. Vi apenaŭ scias, kiom da tiaj mortuloj, aŭ pseŭdaj vivuloj, tretas la vizaĝon de Geo. Ili estas malpli bonaj ol vivuloj, ĉar ili malhavas konsciencon, dignon kaj bonkorecon — ĉion, kio konsistigas la fundamenton de la homa animo kaj kion strebas veki, plifortigi, eduki artistoj, filozofoj, poetoj.
— Kion do faras en la vivo la mortintaj animoj?
— Ili malhelpas vivi al la vivuloj, ekstere ne diferencante de ili. Sed ili estas nesatigeblaj en vanaj kaj plej simplaj deziroj: manĝo, drinko, virinoj, potenco super aliuloj. Kaj atingas tion per ajnaj rimedoj… ĉu konas vi la kunulinojn de Hekato?
— Ĉu lamiojn, mormojn aŭ kiel oni ankoraŭ nomas ilin? Tiujn, kiuj iradas kun ŝi en noktoj kaj trinkas sangon de renkontitoj sur vojkruciĝoj? Vampirojn?
— Tio estas vulgara popola simbolaro. Sed en la sekreta scio la kreaĵoj de Tartaro, suĉantaj vivan sangon, estas ĝuste la mortintaj nesatigeblaj homoj, pretaj preni kaj preni ĉion, kion eblas, el civito, komunumo, homoj fremdaj kaj proksimaj, bati ĝis morto sklavojn en malfacila laboro, nur por ricevi pli da oro, arĝento, domoj, ĉevaloj, novaj sklavoj. Kaj ju pli ili prenas, des pli avidaj ili iĝas, elsuĉante sangon de siaj subuloj, esprimitan en aĵoj, mono, sklavoj.
— Terure vi parolas, instruisto! — Tais eĉ froste movis la ŝultrojn. — Nun mi nevole atente rigardos al ĉiu…