— Tiam la celo de miaj vortoj estas atingita.
— Kion do oni faru kun tiuj vivantaj mortuloj?
— Ilin, certe, endus mortigi, senigante je la falsa viva aspekto, — pensinte, diris Lizipo. — La malfeliĉo estas en tio, ke rekoni ilin povas nur raraj homoj, atingintaj tian alton de la koro, ke mortigi ili jam ne kapablas. Mi pensas, ke definitiva forigo de vampiroj estas afero de malproksima estonteco, kiam ekregos la homonojo kaj nombro de la kalokagatoj kreskos multoble.
Tais, afliktita kaj pensema, ekiris en la atelieron. Kleofrado estis atendanta ŝin ĉe la argila modelo. En la lastaj tagoj la skulptisto komencis prokrasti la finon de la laboro, frue forpermesadis ŝin aŭ subite haltadis, forgesante pri la pozistino kaj pensante pri io alia. Ankaŭ hodiaŭ li ne faris al ŝi la kutiman malpaciencan signon ekstari sur la kubon el peza ligno, sed haltigis ŝin per la etendita mano.
— Diru, ĉu vi ŝatas monon, atenanino? — kun severa sinĝenemo demandis Kleofrado.
— Por kio vi faris al mi tian demandon? — miris kaj ĉagreniĝis Tais. — Mi ne atendis…
— Atendu, mi ne scipovas paroli, scipovas nur labori per la manoj.
— Ne nur per la manoj, sed ankaŭ per la kapo kaj la koro, — kontraŭis Tais, — do diru, kial komencis vi paroli pri mono?
— Vidu, vi estas riĉa, kiel Frina, sed Frina estis freneze malŝparema, dum vi vivas modeste kompare kun via riĉo kaj la stato de edzino de la unua militestro de Aleksandro.
— Nun vi parolas pli kompreneble. — La atenanino faciligite suspiris. — Jen mia respondo. Mono estas ne celo, sed eblo. Se vi rilatas al ĝi kiel al forto, donanta diversajn eblojn, do vi aprezos monon, sed ĝi ne sklavigos vin. Tial mi malestimas avarulojn, tamen ne malpli abomena por mi estas stulta malŝparemo. En mono estas granda laboro de homoj, kaj ĵeti ilin estas same, kiel ĵeti panon. Tiam oni vokos koleron de la dioj kaj mem malpleniĝos, mortos, kiel diras Lizipo.
Kleofrado aŭskultis, kuntirante la brovojn, kaj subite decidiĝis.
— Mi diros al vi. Mi havas ideon muldi la statuon el arĝento, sed kolektis nesufiĉe, kaj mi ne havas tempon por atendi, kiam mi ŝparos ankoraŭ. En Hekatombejono mi iĝos sesdekjara!
— Kial vi deziras preni tiom multekostan metalon?
— Mi povus respondi al vi, kiel junulo — ĉu vi ne meritas ĝin? Mi diros alion — tio estas la plej bona verko de mia vivo kaj la plej bona modelo. Plenumiĝus la revo inde fini mian vivan vojon! Ĉu mi petu de Lizipo? Mi jam sen tio multon ŝuldas al li. Krome, tiu kreanto de atletoj kaj surĉevalaj militistoj agnoskas nur bronzon kaj, eĉ estas terure diri, uzas la telmesan alojon[30].
— Kiom da arĝento vi bezonas?
— Mi uzas ne puran metalon, sed en alojo kun dek kvar partoj da ruĝa kipra kupro. Tian arĝenton ne kovras makuloj, ne nebuligas, kiel ni diras, polva roso, ĝi tenas poluron, kiel la malhela ŝtono de Egiptujo. Por muldo mi bezonas dek du talantojn da pura arĝento, sed mi kolektis nemulte pli ol kvar kaj duonon… grandega manko!
— Kaj necesas aldoni sep talantojn kaj duonon? Bone, morgaŭ mi ordonos kolekti, postmorgaŭ sendos por ajna okazo — ok.
Kleofrado rigidiĝis, longe rigardis al sia modelo, poste prenis ŝian vizaĝon en la manojn kaj kisis al la frunto.
— Vi ne scias la prezon de via bonfaro. Tio estas ne nur grandega riĉaĵo, tio… post Hekatombejono vi komprenos. Vi devos iom stari ankoraŭ, post la muldo, kiam okazos cizelado. En ĝi estas verŝajne la ĉefa laboro de skulptisto, — finis li per tute alia — sia ordinara abrupte aferema tono, — sed rapida. Kaj mi mem tre hastas.
La sencon de la lastaj vortoj de Kleofrado Tais ne komprenis. La atena skulptisto kaj Eĥefilo finis siajn laborojn preskaŭ samtempe, la juna ioniano — je dek tagoj pli frue. Kleofrado invitis Tais-on kaj Eris-on veni pli malfrue en la domon de Lizipo, pasigi la finon de la nokto ĝis la mateno. Por ke nenio okazu al la belulinoj en tiom malfrua tempo, kelkaj amikoj venis por akompani ilin sur mallarĝaj stratetoj orienten kaj iomete pli alten de la loĝejo de Tais. La malnova duonluno estis hele prilumanta poluritajn helgrizajn ŝtonojn de la strato, donante al ili bluetan rebrilon de la ĉiela vojo inter la malhelaj muroj kaj susuranta foliaro de la ĝardeno.
Ĉe la pordo ilin renkontis Eĥefilo kaj Kleofrado en festaj helaj vestoj. Ili surmetis al siaj pozistinoj kronojn el aromaj flavaj floroj, malforte flagrantaj sub la luno kvazaŭ per propra lumo. Ĉiu prenis sian modelon je la mano kaj ekkondukis post sin en mallumon de la neprilumita domo, lasinte la akompanantojn en la ĝardeno. Ĉe la elirejo sur la verandon, priverŝitan de luna lumo, kun plene malfermitaj kurtenoj, Kleofrado ordonis al Tais fermi la okulojn. Tenante ŝin je la ŝultroj, li starigis la atenaninon en la necesan lokon kaj permesis rigardi. Same agis Eĥefilo al Eris.
Ambaŭ virinoj siamaniere esprimis sian impreson. Tais sonore ekkriis, kaj Eris suspiris profunde kaj brue.
Antaŭ ili, starante sur la pinto de unu piedo kaj ĵetante la alian malantaŭen en facila kuro, estis leviĝanta el trua, kiel ŝaŭmo, arĝento nuda Afrodito Anadiomena — kun la korpo kaj la kapo de Tais. La levita vizaĝo, la etenditaj al la ĉielo manoj kombinis ekflugon supren kaj karesan, amplenan brakumon de la tuta mondo.
Ludo de luna lumo sur la polurita arĝenta korpo donis al la diino sorĉan diafanecon. La ŝaŭmnaskita, teksita el stela lumo, aperis sur la bordo de Kipro el la maro, por levi rigardojn de la mortemuloj al la steloj kaj al belo de iliaj amatinoj, deŝirinte disde la ĉiutaga neceso de Geo kaj la malhela potenco de subteraĵoj de Kibela. Aŭreolo de anima kaj korpa pureco, karaktera por Tais kaj plifortigita multoble, vestis la diinon per milda, elinterna brilo. Ankoraŭ neniam Tais — helenino, ekde la unuaj paŝoj de la vivo ĉirkaŭita de skulptaĵoj de homoj, dioj kaj diinoj, hetajroj kaj herooj, sen kiuj neniu povis imagi Helenujon, — neniam ŝi vidis statuon kun tia potenca ĉarmo…
Kaj apud ŝi, je duonpaŝo malantaŭe, Artemiso Aksiopena, muldita el tre malhela, preskaŭ nigra bronzo, estis etendanta antaŭen la maldekstran manon, forŝovante antaŭ si nevideblan kurtenon, kaj la dekstran alportanta al ponardo, kaŝita en la harnodo sur la nuko. Lunaj rebriloj sur la necedema vizaĝo substrekis neeviteblan strebon de la tuta korpo, kiel tio konvenis al la diino — Repagantino Laŭ Agoj.
Tais, ne kapabla venki emocion, spasme suspiris. Tiu mallaŭta sono pli bone ol ajnaj laŭdoj diris al Kleofrado pri sukceso de la ideo kaj la kreo. Nur nun la atenanino rimarkis Lizipon, kiu sidis en fotelo nemalproksime de ŝi, mallarĝiginte la okulojn kaj kunmetinte la manojn. La granda skulptisto silentis, observante ambaŭ virinojn, kaj finfine kontentigite balancis la kapon.
— Vi povas ĝoji, Kleofrado kaj Eĥefilo. Du grandaj verkoj aperis al la mondo por gloro de Helenujo ĉi tie, en miloj da stadioj for de la patrujo. Vi, atenano, superis ĉion faritan de vi antaŭe. Kaj vi, disĉiplo, ekde nun ekstaris en la vicon kun la plej potencaj artistoj. Por mi estas ĝojo, ke ambaŭ diinoj estas ne truko de noveco, ne flato al ŝanĝiĝema gusto de la generacio, sed specimenoj de la origina belo, pri kiaj tiel malfacile sukcesas artistoj kaj kiaj tiel necesas por ĝusta kompreno de la vivo. Ni eksidu kaj silentu, atendante la tagiĝon…
Tais, enprofundiĝinta en kontempladon de ambaŭ statuoj, ne rimarkis, kiel malleviĝis la luno. La konturoj de la skulptaĵoj ŝanĝiĝis en la antaŭmatena krepusko. Aksiopena kvazaŭ depaŝis en ombron, Anadiomena solviĝis en la aero. Kun konsterna subiteco el post la montovico ekbrilis la rozaj okuloj de Eos — hela montara aŭroro. Kaj aperis ankoraŭ unu miraklo. La skarlata lumo ekludis sur la polurita arĝenta korpo de Anadiomena. La diino perdis la stelan senkorpecon de la luna nokto kaj montriĝis antaŭ la piaj spektantoj en lumporta potenco, preskaŭ sentata fizike. Kaj, konkurante kun ŝi en forto kaj belo de akraj kaj potencaj linioj de la korpo, Artemiso Repaganta jam ne ŝajnis minaca nigra ombro. Ŝi staris kiel militistino, strebanta al celo sen furiozo kaj kolero. Ĉiu trajto de la statuo, farita de Eĥefilo pli akre, ol la skulptaĵo de Kleofrado, estis montranta neeviteblon. La forto de la leviĝanta Anadiomena sonis kiel unu tutaĵo kun la ruĝ-nigra enkorpiĝo de la sorto. Ambaŭ flankoj de la estado — la belo de revo kaj la senceda responso pri ago — montriĝis kune tiom konsterne, ke Lizipo, balancinte la kapon, diris, ke la diinoj devas stari aparte, alie ili kaŭzos konfuzon kaj disduiĝon de sentoj.