Выбрать главу

Tais silente demetis de si la florkronon, surmetis ĝin al Kleofrado kaj humile surgenuiĝis antaŭ la skulptisto. La kortuŝita atenano levis ŝin, kisante. Eris sekvis la ekzemplon de la amikino, tamen ne fleksis la genuojn antaŭ sia multe pli juna skulptisto, sed kisis lin en la lipojn, forte brakuminte. La kiso daŭris longe. La atenanino unuafoje ekvidis la neatakeblan pastrinon kiel virinon kaj komprenis, ke ne vane riskadis kaj fordonadis siajn vivojn serĉantoj de supera feliĉo en la templo de la Patrino de Dioj. Kiam venis vico de Tais por kisi Eĥefilon, la skulptisto apenaŭ respondis la tuŝon de ŝiaj lipoj, retenante suspiron pro la freneze batanta koro.

Lizipo proponis, ke la «riton de danko de Muzoj», kiel li nomis la agon de Tais kaj Eris, oni daŭrigu ĉe la tablo, kie jam estis preparitaj nigra Ĥia vino kun aromo de rozaj petaloj, rara eĉ por la domo de «la gloro de la helena arto», kaj vazo — ojnoĥoo — kun akvo el ĵus degelinta montara neĝo. Ĉiuj levis multekostajn vitrajn kalikojn je gloro, sano kaj ĝojo de la du skulptistoj: Kleofrado kaj Eĥefilo kaj de la majstro de majstroj Lizipo. Tiuj respondis per laŭdoj al siaj modeloj.

— Antaŭhieraŭ pentristo, veninta el Helenujo, rakontis al mi pri nova pentraĵo de Apeleso, ioniano, verkita en templo sur la insulo Koso, — diris Lizipo. — Same Afrodito Anadiomena. La pentraĵo jam famiĝis. Estas malfacile juĝi laŭ priskribo. Kompari pentraĵon kun skulptaĵo eblas nur laŭ grado de influo al homaj sentoj.

— Eble, tial, ke mi estas skulptisto, — diris Kleofrado, — al mi ŝajnas, ke via portreto de Aleksandro estas pli profunda kaj forta, ol ties pentra portreto de Apeleso. Sed antaŭe, en la pasinta jarcento, Apolodoro Atena kaj Parasio Efesa scipovis per unu konturo doni belon pli altan ol multaj skulptaĵoj. Nia granda pentristo Nikio multe helpadis al Praksitelo, kolorigante marmoron per varmegaj vaksaj farboj kaj donante al ĝi sorĉan similecon kun viva korpo. Vi ŝatas bronzon, kaj vi ne bezonas Nikion, tamen oni ne povas ne agnoski, ke unio de pentristo kaj skulptisto por marmoro estas vere bona!

— La pentraĵoj de Nikio estas bonaj per si mem, — diris Lizipo, — lia Andromedo estas vera helenino per kombino de antaŭmorta kuraĝo kaj juna deziro vivi, kvankam, laŭ la mito, ŝi estis etiopa reĝino, kiel Eris. Tiu ĉi arĝenta Anadiomena povas esti pli forta kaj en majstreco, kaj en beleco de la modelo. Koncerne de la Artemiso — tia ankoraŭ ne ekzistis en Helenujo, eĉ en la Efesa sanktejo, kie dum kvar jarcentoj la plej bonaj majstroj konkuradis en kreado de aspekto de Artemiso. Sepdek ŝiaj statuoj estas tie… certe, en la pasintaj tempoj oni ne havis la modernan scipovon…

— Mi konas bonegan Artemison sur Lero, — diris Kleofrado, — al mi ŝajnas, ke en la ideo ĝi similas al la Eĥefila, kvankam estas pli frua je jarcento.

— Kia ŝi estas? — demandis Eris kun facila nuanco de ĵaluzo.

— Ne tia, kiel vi! Ŝi estas junulino, ankoraŭ ne koninta viron, sed jam disflorinta per unua veno de virina belo, plenigita de flamo de sentoj, kiam la mamoj tuj krevos pro nesatigebla deziro. Ŝi staras, same kliniĝinte antaŭen kaj etendante la manon, kiel via Artemiso, sed antaŭ grandega Kreta virbovo. La monstro, ankoraŭ obstina kaj jam venkita, komencas fleksi la genuojn de la antaŭaj kruroj.

— Laŭ malnova legendo, bovon de Kreto devas venki virino, — diris Tais, — mi dezirus vidi tian skulptaĵon. Eble, iam…

— Pli frue vi vidos la batalon ĉe Graniko, — ekridis Lizipo, aludante al la grandioza grupo el dudek kvin surĉevalaj figuroj, kiun li neniel sukcesadis fini, por malkontento de Aleksandro, kiu deziris starigi ĝin en Aleksandrio Troja.

— Mi longe hezitis, ĉu mi faru Eris-on… mian Artemison kun nuda ponardo, — penseme diris Eĥefilo.

— Kaj vi faris ĝuste, ne montrinte ĝin. Muzo povas esti kun glavo, tamen nur por rebato, sed ne por atako, — diris Lizipo.

— Aksiopena, samkiel nigra pastrino de Kibela, atakas punante, — kontraŭis Tais. — Ĉu vi scias, instruisto, nur ĉi tie, en Persujo, kie, simile al Egiptujo, artiston oni agnoskas nur kiel majstron de glorado de reĝoj, mi komprenis la veran valoron de la belo. Sen ĝi ne ekzistas anima leviĝo. Homojn necesas levadi super la ordinara nivelo de la ĉiutaga vivo. Artisto, kreante belon, donas konsolon en tomboŝtono, poeziigas la pasintecon en monumento, levas la animon kaj koron en bildoj de dioj, virinoj kaj herooj. Oni ne rajtas misformi la belon. Ĝi ĉesos doni fortojn kaj konsolojn, animan fortikecon. Nur per malgajo pri eterna pasemo de la belo, pri perdo de ĝia mallonga tuŝo ni pli profunde komprenas kaj aprezas tion, kion ni renkontas, serĉas ĝin pli fervore. Jen kial belas malgajo de kantoj, pentraĵoj kaj tomboŝtonoj.

— Vi superis vin mem, Tais! — ekkriis Lizipo. — Saĝo parolas per via buŝo. Arto ne povas forpuŝi kaj malbeligi! Tiam ĝi ĉesos esti arto en nia helena kompreno. Arto aŭ jubilas en brilo de belo, aŭ sopiras pri ties perdo. Kaj nur tiel!

Tiujn vortojn de la granda skulptisto, artisto de nekoruptebla honesteco, por ĉiam enmemorigis la kvar homoj, renkontintaj la sunleviĝon en lia domo.

Tais bedaŭris pri foresto de Hesiona, sed, pripensinte, ŝi komprenis, ke en tiu eta festo devis ĉeesti nur la artistoj, iliaj modeloj kaj la ĉefa inspirinto de la tuta laboro. Hesiona ekvidis la statuojn en la sekva tago kaj ekploris pro admiro kaj stranga maltrankvilo. Ŝi restis pensema, kaj nur nokte, ekkuŝante por dormi en la ĉambro de Tais (la amikinoj faradis tiel, kiam deziris ĝissate konversacii), la tebanino sukcesis kompreni sian humoron.

— Ekvidinte tiom harmoniajn kaj spiritajn verkojn, mi subite eksentis timon pri ilia sorto. La sorto, same nefidinda, kiel estonteco de ĉiu el ni. Sed ni vivas tiel mallonge, dum tiuj ĉi diinoj devas esti eterne, pasante tra estontaj jarcentoj, kiel ni tra kontraŭa facila vento. Tamen Kleofrado… — Hesiona eksilentis.

— Kio Kleofrado? — demandis emociita Tais.

— Muldis vian statuon el arĝento anstataŭ bronzo. Oni ne povas dubi pri bonegeco de tia materialo. Sed arĝento — ĝi estas multekosta per si mem, ĝi estas mono, prezo de tero, domo, brutaro, sklavoj… nur potenca civito aŭ reganto povas permesi, ke dek du talantoj kuŝu sen uzo. Multegaj malriĉuloj, ŝatantaj belon, pli volonte permesus forhaki al si la manon, ol atenci la skulptaĵon. Sed kiom ekzistas da avidaj fiuloj, cetere ne kredantaj je niaj dioj? Ili sen hezito forhakos la manon de Anadiomena kaj, kiel pecon de senviva metalo, portos al vendisto!

— Vi maltrankviligis min! — diris Tais. — Mi vere ne pensis pri ŝanĝiĝema sorto ne nur de homoj, sed de tutaj regnoj. Mi kaj vi vidis dum la nemultaj jaroj de la militiroj de Aleksandro, kiel disfalas malnovaj fundamentoj, miloj da homoj perdas siajn lokojn en la vivo. Sortoj, gustoj, humoroj, rilato al la mondo, al aĵoj kaj al aliuloj — ĉio estas falema, rapide ŝanĝiĝanta. Kion vi konsilos?

— Mi nenion povas konsili. Se Kleofrado donacos aŭ vendos ĝin al iu fama templo, estos multe pli trankvile, ol se ĝin akirus iu ŝatanto de skulptarto, eĉ riĉa, kiel Midaso.

— Mi parolos kun Kleofrado! — decidis Tais.

Tiun intencon la atenanino ne sukcesis plenumi tuj. La skulptisto montradis la Anadiomena-n al ĉiuj dezirantoj. Ili venadis en la ĝardenon de Lizipo, kie la statuo estis starigita en pavilono, kaj longe ne povis deŝiriĝi de kontemplado. Poste la Anadiomena-n oni transportis en la domon, kaj Kleofrado ien malaperis. Li revenis en Hekatombejono, kiam iĝis varmege eĉ en Ekbatano kaj la neĝa ĉapo sur la sud-okcidenta montovico iĝis mallarĝa strieto, simila al nubeto.