Выбрать главу

— Mi petas vin, — renkontis lin Tais, — diri, kion vi intencas fari kun la Anadiomena.

Kleofrado longe rigardis al ŝi. Malgaja, preskaŭ tenera rideto ne forlasadis lian ordinare severan, malserenan vizaĝon.

— Se en la mondo ĉio estus aranĝita laŭ revoj kaj mitoj, do peti devus mi, sed ne vi. Kaj malsame ol Pigmaliono, krom la arĝenta diino, antaŭ mi estas la viva Tais. Kaj ĉio estas tro malfrua…

— Kio estas malfrua?

— Kaj la Anadiomena, kaj Tais! Sed tamen mi petas vin. La amikoj aranĝas simpozion omaĝe al mi. Venu nepre. Tiam ni interkonsentos pri la statuo. En ĝi estas ne nur via belo, sed ankaŭ via arĝento. Mi ne povas sola disponi pri ĝi.

— Kial tie, sed ne nun?

— Estas tro frue!

— Se vi deziras turmenti min per enigmoj, — duonkolere diris la atenanino, — do vi sukcesis en tiu malnobla afero. Kiam estos la simpozio?

— En la hebdomero. Venigu ankaŭ Eris-on… kvankam, vi ja ĉiam estas nedisigeblaj, kaj la amikinon de Nearĥo.

— En la sepa tago de la unua dekado? Do tio estos postmorgaŭ?

Kleofrado silente kapjesis, levis la manon kaj malaperis en profundo de la granda Lizipa domo.

La simpozio komenciĝis en frua vespero en la ĝardeno kaj kolektis ĉirkaŭ sesdek homojn de diversa aĝo, preskaŭ senescepte helenojn, ĉe mallarĝaj tabloj, en ombro de grandaj platanoj. Da virinoj ĉeestis nur kvin: Tais, Hesiona, Eris kaj du novaj modeloj de Lizipo, ambaŭ ionianinoj, plenumantaj rolon de mastrinoj en lia eksterpatruja senedzina domo. Tais bone konis unu el ili, malaltan, kun tre alta kolo, ronda gaja vizaĝo kaj ĉiam ridetantaj pufaj lipoj. Ŝi tre rememorigis al la atenanino statuon de junulino en Delfo, ĉe la enirejo de la Sifna trezorejo de la Apolona templo. La alia, tute male al la unua, demonstris larĝajn gustojn de la mastro: alta, kun tre oblikvaj okuloj sur la longa vizaĝo, kun la buŝo, fleksita krescente, per la kornoj supren. Ŝi antaŭnelonge aperis ĉe Lizipo kaj ekplaĉis al ĉiuj per siaj malrapidaj glataj moviĝoj, per modesta aspekto kaj bela vesto el malhel-purpura ŝtofo.

Tais mem vestis sin per konsterne intenskolora flava eksomido, Eris — per la blua, kiel ĉielo, kaj Hesiona venis en stranga drapiraĵo el grizo kun bluo — vesto de suda Mezopotamio. La frakase ĉarma kvinopo okupis la lokojn maldekstre de la mastro, dekstre apud li sidis Kleofrado kaj lokiĝis aliaj skulptistoj: Eĥefilo, Leptino, Diosfo kaj Stemlo. Ree nigran Ĥian vinon alterne kun la roza Knida oni diluadis per glacia akvo, kaj la kompanio iĝadis brua. Multvorteco de oratoroj ŝajnis al Tais ne tute ordinara. Unu post la alia elpaŝadis ili, anstataŭ tostoj rakontante pri faroj de Kleofrado, pri liaj militaj heroaĵoj, pri kreitaj de li skulptaĵoj, laŭdante sen troa flato. Laŭ peto de Kleofrado la nova modelo kantis al li per vibranta malalta voĉo strangajn malgajajn kantojn, kaj Hesiona — himnon al Dindimena.

— Mi povus peti vin kanti tiel, kiel oni devas plenumi himnojn, do nuda, ĝuste kion signifas la nomo, — diris Kleofrado, dankante la tebaninon, — sed himnoj de la belo estu la dancoj, kiujn mi petas de Tais kaj Eris. Tio estas mia lasta peto.

— Kial lasta, ho Kleofrado? — demandis la nenion suspektanta atenanino.

— Nur vi kaj viaj amikinoj ne scias ankoraŭ la celon de tiu ĉi simpozio. Mi diru al vi per la versoj de Menandro: «Havas keanoj la moron belegan, fanion: Vivi malbone ne devas, kiu ne vivas en bon'!»

Tais tremeris kaj paliĝis.

— Vi ne estas el Keo, Kleofrado. Vi estas atenano!

— Mi estas el Keo. Atiko estas mia dua patrujo. Ja nemalproksime de mia insulo estas Suniono, kie la fama templo kun sep kolonoj estas levita al la ĉielo super krutaj marmoraj deklivoj, altaj je okcent ulnoj. Ekde la infaneco ĝi iĝis por mi simbolo de anima alto de kreintoj de la atika arto. Kaj veninte en Sunionon, mi el tie ekvidis la lancon kaj la kreston de la helmo de Atena Promaĥos. La bronza Virgulino, alta je dudek ulnoj, staris sur grandega soklo sur Akropolo, inter Propileo kaj Ereĥtejono. Mi alnavigis al ŝia voko, ekvidis ŝin, fieran kaj fortan, kun la svelta kolo kaj la alta, forte elstaranta brusto. Tio estis la aspekto de virino, antaŭ kiu mi kliniĝis por ĉiam, kaj tiel mi iĝis atenano. Ĉio ĉi jam ne gravas. La estonteco kuniĝos kun la pasinteco, kaj tial — dancu por mi!

Kaj Tais, obeema, kiel modelo, improvizadis komplikajn dancojn de alta majstreco, en kiuj virina korpo kreas, transformiĝante, revon post revo, fabelon post fabelo. Finfine Tais senfortiĝis.

— Rigardante al vi, mi rememoris vian atenan kromnomon. Ne nur «la Kvara Harito», oni nomis vin ankaŭ «Eriale» («Kirlo»). Kaj nun Eris anstataŭu vin.

Laŭ signo de Kleofrado Eris dancis tiel, kiel antaŭ la hindaj artistoj. Kiam la nigra pastrino rigidiĝis en la lasta moviĝo kaj Eĥefilo surĵetis sur ŝin, ardan, malpezan mantelon, Kleofrado ekstaris, tenante grandan oran tason.

— Mi iĝis sesdekjara, kaj mi ne povas fari ion pli grandan, ol la lasta Anadiomena. Mi ne povas ami virinojn, ne povas ĝui vojaĝon, naĝadon, bongustan manĝon, kanti laŭtajn kantojn. Min atendas spirite mizera, kompatinda vivo, kaj ni, keanoj, antaŭlonge malpermesis al homo iĝi tia, ĉar li devas vivi nur digne. Mi dankas vin, amikoj, venintaj por respekti min en la lasta horo. Ĝoju, ĝoju ĉiuj, kaj vi, belega Tais, kiel mi dezirus ami vin! Pardonu, mi ne povas! La statuon disponos Lizipo, mi fordonis ĝin al li. Kaj permesu brakumi vin, di-egala amiko.

Lizipo, ne kaŝante larmojn, brakumis la skulptiston.

Kleofrado depaŝis, levis la kalikon. En la sama momento ĉiuj levis la siajn, ĝisrande plenajn de vigliga vino, levis la sian ankaŭ Tais, nur Hesiona kun la okuloj, larĝigitaj pro teruro, restis stari senmove, kaj Eris estis ravite observanta ĉiun geston de la atenano.

Retroklininte la kapon, li eltrinkis la venenon unuglute, ŝanceliĝis kaj rektiĝis, apogante sin al la ŝultro de Lizipo. La kaliko kun apenaŭ aŭdebla sonoro falis sur la teron. La ceteraj gastoj akorde eltrinkis kaj ĵetis siajn kalikojn, frakasante vitraĵojn, fajencaĵojn, ceramikaĵojn. Tiujn rompopecojn oni ŝutos sub la estontan tomboŝtonon.

— Ĥajre! Facilan vojon trans la Riveron! Nia memoro estas kun vi, Kleofrado! — aŭdiĝis laŭtaj elkrioj el ĉiuj flankoj.

La skulptisto, kun griza vizaĝo, kun spontanee tremerantaj lipoj, faris lastan grandegan penon kaj larĝe ridetis, rigardante antaŭ sin per la okuloj, jam ekvidintaj la obskuron de Hadeso, kaj falis sur la teron.

En la sama momento — almenaŭ tiel ŝajnis al Tais — la suno malaperis post la montovico, kaj malpeza somera krepusko ĉirkaŭis la silente starantajn homojn.

Inter la gastoj ĉeestis du kuracistoj. Ili pririgardis Kleofradon, kuŝigis sur brankardon. Sur lian kapon oni surmetis florkronon, kiel sur venkinton en konkuro. Ja ĉu li ne trairis kiel venkinto tra laboroj de la viva vojo? En lumo de torĉoj kaj de la luno la skulptiston oni ekportis en la tombejon de helenoj kaj makedonoj, situantan alte super la urbo, en bosko da arbaj juniperoj. La malaltaj arboj per sia morna pinglaro, kvazaŭ cizelita el bronzo, estis kovrantaj nemultajn tombojn. La atena skulptisto petis enterigi lin, sed ne aranĝi sepultan fajron. La tombo estis elfosita anticipe. Sur ĝin oni metis provizoran platon, antaŭ ol la amikoj de la mortinto, skulptistoj, elpensos kaj faros tomboŝtonon.

Rekte el la tombejo la partoprenantoj de la malgaja ceremonio revenis en la domon de Lizipo, al noktomeza funebra festeno. La tempo proksimiĝis al sunleviĝo. Funebranta, laca Tais rememoris tute alian sunleviĝon, kiam ŝi admiris forton de la talento de la skulptisto, kiu ĵus mortigis sin. Kvazaŭ diveninte ŝiajn pensojn, Lizipo vokis ŝin kaj Eris-on kune kun Eĥefilo kaj kelkaj amikoj en la laborĉambron, prilumitan per alabastraj lampionoj.