— Vi aŭdis de Kleofrado, ke li donis al mi la Anadiomena-n, — diris Lizipo, turnante sin al Tais. — Ankoraŭ pli frue li diris al mi pri via malavara ofero por finado de la statuo. Tiamaniere, vi kaj mi estas kunposedantoj de la Anadiomena, heredantoj de Kleofrado. Diru, kion dezirus vi: ĉu preni la skulptaĵon al vi, lasi ĝin ĉe mi aŭ komisii al mi vendi la skulptaĵon de la diino. Ĝia kosto, ne dirante eĉ pri la materialo, estas grandega. Apenaŭ mi povos pagi vian parton. Vi, verŝajne, povos kompensi al mi la mian, sed, al mi ŝajnas, tia statuo ne konvenas al vi kaj entute al ajna homo, kiu komprenas, ke miraklon de arto kaj diinon ne eblas havi en unupersona posedo.
— Kaj vi pravas, kiel ĉiam, instruisto. Permesu al mi rezigni pri mia, kiel vi nomas, parto kaj lasi la statuon ĉe vi.
— Mia malavara Tais! — kontente ekkriis Lizipo. — Povas okazi, ke ne estos neceso pri via grandanimeco. Mi konfesu al vi, ke iam mi parolis kun Aleksandro pri la intenco de Kleofrado skulpti vin, kaj…
La koro de Tais ekbatis, ŝi profunde suspiris.
— …kaj li diris, — trankvile diris Lizipo, — se, laŭ mia opinio, la statuo estos sukcesa, li estos la unua aĉetanto de Kleofrado. Mi tiam demandis, kial do li simple ne mendu ĝin al la skulptisto? Kaj li ĵetis al mi tian rigardon, kvazaŭ mi faris maldiskretan demandon. Mi opinias, ke vi konsentos, ke mi vendu la Anadiomena-n al Aleksandro. Li sendos ĝin en Helenujon — eble, en Atenon, eble, en Kiteron.
Tais mallevis la okulharojn kaj silente klinis la kapon, poste demandis, plu ne levante la okulojn:
— Kaj kion decidis Eĥefilo pri sia Aksiopena?
La juna skulptisto obstine diris:
— Mi lasos la Aksiopena-n ĉe mi ĝis… ĝis kiam Eris konsentos esti mia!
Eris kolere kaj laŭte respondis:
— Pri tio oni ne interkonsentas publike, kiel kun putino en bazaro. La Granda Patrino postulas nokton por sia sakramento. Tiuj, kiuj aŭdacas rompi ŝiajn testamentojn, iĝas similaj al brutoj, ne sciantaj, ke la amo estas sankta kaj bezonas preparon de la animo kaj la korpo. Ĉu vi, helenoj, forgesis la ordonojn de la Patrino de Abismo Kibela?
Tais kun mirego rigardis al la nigra pastrino. Kio devigis ŝin prononci tian tiradon? Diveninte, ŝi ridetis, kaj gajaj fajretoj glitis en ŝiaj malgajaj okuloj.
— Eĥefilo, aŭ ĉu mi prefere nomu vin Erifilo?! Se vi ne estus artisto, mi penus per ĉiuj fortoj deadmoni vin de la freneza strebo, signifanta vian pereon. Eĉ al la artisto, la kreinto de la Aksiopena, mi diras — gardu vin, gardu vin kaj ankoraŭfoje gardu vin! Vi ne atingos feliĉon, sed ekkonos Eroson, kian renkontas per kosto de morto nur raraj homoj.
— Kion vi diras, sinjorino? — abrupte turniĝis al ŝi Eris. — Ĉu vi instigas lin?
— Kial ne? Delonge tempas forĵeti la obskuron, ĉirkaŭintan vin en la templo de Kibela. Ĉu vi deziras tion aŭ ne, sed parton de vi Eĥefilo jam prenis en la skulptaĵon.
— Kaj ĉu vi proponas al mi servi al viro?
— Tute male. La viro servos al vi. Rigardu, li apenaŭ retenas sin de deziro brakumi kun petego viajn genuojn.
— Mi ne povas rompi la voton kaj forlasi vin!
— Tio jam estas via kaj lia afero — kiel veni al konsento. Kaj se ne, do vi mortigos lin, liberiginte de suferoj!
— Mi konsentas, sinjorino Tais! — kun ekluminta vizaĝo ekkriis Eĥefilo.
— Ne ĝoju, — severe interrompis Eris, — nenio okazis.
— Okazos! — certe diris Tais kaj petis pardonon de Lizipo, kiu kun intereso observis la «familian scenon».
Ĉiel ajn, post kelkaj tagoj la Artemiso Aksiopena forlasis la domon de Lizipo, aĉetita kontraŭ grandega mono kaj eĉ ne fare de heleno, sed fare de unu el la hindaj artistoj, iamaj gastoj de Lizipo. Li aĉetis la skulptaĵon por antikva templo de stranga religio, nomata Eriduo kaj troviĝanta en malaltejoj de Eŭfrato, apud la plej antikva urbo de Mezopotamio. La skulptisto ekvidis en la nomo de la templo, preskaŭ samsona kun lia amatino, speciale feliĉan antaŭsignon.
Kio okazis inter li kaj Eris, por ĉiam restis sub kovrilo de nokto. Tais, nature observema, rimarkis, ke rapidaj moviĝoj de Eris iĝis iom pli glataj, kaj la bluaj okuloj fojfoje perdadis la malvarman bluan rebrilon.
Proksimume du monatojn post la vendo de la statuo Eĥefilo venis al Tais kun malfeliĉa aspekto, petante promeni kun li en la ĝardeno. Nemalproksime de la ŝtona barilo, tie, kie la rojo el la baseno fluis tra negranda kavo, la skulptisto, neglektante sian gladitan veston, ĵetis sin en la akvon, atingantan lian zonon. Ekstarinte sur la genuojn, Eĥefilo mergis ambaŭ manojn en la fundon de la kavo kaj levis ilin kunmetitaj en duopan mankavon. Sub la suno ekbrilis grandaj rubenoj, smeraldoj, safiroj, sardoniksoj, oraj kaj arĝentaj braceletoj, zonoj, ora taso, inkrustita per turkiso.
Kompreninte la aferon, Tais ekridegis kaj konsilis al la juna skulptisto kolekti siajn donacojn en sakon, forporti hejmen kaj ne plu peni donaci al Eris ajnajn juvelaĵojn. Ŝi nenion akceptos, krom de Tais mem.
— Kial do tiel?
— Mi kaj ŝi estas ligitaj inter si per vivo kaj morto, per reciproka savo. Se vi tre deziras, donacu al ŝi sandalojn kun arĝentaj rimenetoj — la solan el vestaĵoj kaj ornamaĵoj, kion ŝi ne kapablas malakcepti. Kaj ne nur de vi, de ajnulo, kiu deziros fari al ŝi donacon.
Post la morto de la atena artisto komenciĝis nova olimpiko. La tempo iris rapide al la limdato, donita de Ptolemeo. En Ekbatano vintraj noktoj iĝis tute malvarmaj. Tais ŝatis saviĝi en la varma domo de Lizipo, kie ŝi pasigadis longajn vesperojn en konversacioj kun li kaj liaj kleraj amikoj, fojfoje oni aranĝadis negrandan simpozion sen troa manĝo kaj drinko, karakteraj por makedonoj, same kiel por multaj homoj el barbaraj popoloj.
De Aleksandro kaj liaj kunuloj tute ne venadis sciigoj. Nek karavanoj kun predo, nek trajnoj kun malsanuloj kaj vunditoj. Eble, vere la granda konkeranto sukcesis plenumi sian revon kaj eliri ekster la limojn de la ekumeno, sur la misteran randon de la mondo?
Hesiona maltrankvilis, kaj Tais komencis pensi pri vivo sen Ptolemeo, se li ne deziros reveni el la Ĝardenoj de Saĝo, ekkoninte la Akvon de Vivo. Leontisko en sia kvarjara aĝo jam kuraĝe rajdadis sur malgranda ĉevaleto, liverita el trans Iberio, de la Maro de Birdoj, kaj naĝadis konkure kun la patrino en lageto, digita en granda intermontejo inter du pintoj de la okcidenta montovico. Tais tre maldeziris forlasi la filon. Tamen ŝi devis plenumi la peton de Ptolemeo kaj lasi lin sub fidinda observo de la makedona veterano Rojko, de lia edzino kaj de la fidela al la knabo siria sklavino. Leontisko, ankoraŭ ne lerninte legi, parolis en tri lingvoj — la atika, la makedona kaj la aramea.
En la monato Gameliono Tais forlasis Ekbatanon kun Eris kaj Hesiona. Kune kun ŝi veturis Lizipo por renkonti sian patronon kaj ĉefan mendanton, kaj al li aliĝis Eĥefilo, kvazaŭ pro deziro vidi sian Aksiopena-n, ĉar Lizipo promesis veturon en Eriduon. Li ricevis nemalmulte da «leŭsa dregma drakontos» — ĵetitaj al li drakaj rigardoj, kiel nomis Tais malkaresajn rigardojn de Eris. La skulptisto kuraĝe eltenis ilin.
Babilono renkontis ilin per grandega amaso de popolo, per krioj de bazaroj, per parolado en neimageblaj lingvoj, per mikso de strangaj vestoj. Ambasadoroj el diversaj landoj estis atendantaj Aleksandron, sed de li plu ne venadis sciigoj. Eĉ pli, disvastiĝis onidiroj pri lia pereo en akvoj de Induso, poste — kvazaŭe sur montaj altaĵoj. La babilona vicreganto de Aleksandro ordonis tuj kaptadi rakontantojn kaj konduki al lia pridemando, por sub minaco de vipado aŭ eĉ dronigo ekscii la fonton de la informoj. Ĉiam ekde la disvastigantoj de onidiroj la fadenoj kondukis al eksterlandaj komercistoj aŭ politikistoj, intencantaj voki malpacon kaj, tiel aŭ alie, profiti. La onidiroj ĉesis, sed sciigoj plu mankis.