Tais, kompreninte, ke la atendo povas iĝi longa, decidis peni lui sian iaman domon en la Nova urbo, trans Eŭfrato, ĉe la pordego Lugalgiro. Por plena mirego, ŝi trovis tie ion alian. Nur la ĝardeno, la malnova ligna varfo kaj la vojeto al ĝi restis netuŝitaj. Sur la loko de la domo oni konstruis belan pavilonon, tegitan per duondiafana rozkolora marmoro, kun kolonoj el intense blua ŝtono kun oro, kiuj iris kiel portiko ĉe la flankoj de rektangula baseno kun pura kuranta akvo. Ĉio ĉi apartenis al Aleksandro mem kaj estis gardata de du sovaĝaspektaj skitoj, kiuj sen ceremonio pelis Tais-on for. Kolerigita Eris proponis sen prokrasto mortigi ilin pro ofendo de la sankta persono de Tais. La atenanino, kortuŝita de la pruvo de memoro de Aleksandro, kategorie ordonis al Eris fari nenion kaj, plena je rememoroj, ekiris reen en la gastejon. Finfine ĉiuj ekbatananoj ekloĝis kune ĉe Hesiona, por granda ĝojo de Eĥefilo. La urbo evidentiĝis troplenigita.
Tais trovis en Babilono ankaŭ aliajn novaĵojn. La grandega teatro de Dionizo, pri kiu ŝi sciis de Hesiona, restis ankoraŭ ne finita. La materialon por ĝi el la malkonstruita turo Etemenanko, laŭ onidiroj, elaĉetis pastroj de la templo de Marduko. Aleksandro permesis restarigi ĝin, spite al konsilo de la maljuna antaŭdiristo Aristandro. La maljunulo antaŭdiris grandan malfeliĉon — persone por la reĝo — post renaskiĝo de la malbonsigna templo. Tamen Aleksandro, ĉie penante plifortigi sian influon helpe de pastroj de diversaj religioj, ne obeis.
Ĉapitro XIV. Saĝo de Eriduo
Finiĝis la varma babilona vintro. La proksima somero estis minacanta per varmego, plu sen sciigoj de Aleksandro. Lizipo decidis realigi la vojaĝon en Eriduon. Ŝerce la skulptisto diris, ke Eriale kaj Eris ekiris en Eriduon kun Erifilo. La kvar amikoj eknavigis malsupren laŭ Eŭfrato. Hesiona restis hejme por atendi Nearĥon, kvankam ŝi ĵuris, ke tio estos lastfoje, aŭ ŝi forlasos lin por ĉiam. La rivero sude estis disdividiĝanta en kelkajn branĉojn kaj branĉetojn, kreante grandegan marĉon, longan je duonmilo da stadioj — kontinuan maron da kanoj kaj kareksoj. Nur tre spertaj direktilistoj povis trovi en tiu labirinto la ĉefan fluejon, flankiĝantan okcidenten, kie gluecaj argiloj kaj salmarĉoj gardis la orientan randon de la siria dezerta stepo. Ili tranavigis ĉirkaŭ kvindek parasangojn, aŭ mil kvincent stadiojn, dum tri tagoj, ne albordiĝante eĉ por horo. Poste Eŭfrato fluis laŭ larĝa fluejo, direktante sin al la oriento. Post ankoraŭ dudek kvin parasangoj la rivero komencis norde ĉirkaŭiri ŝtonriĉan altan ebenaĵon, kie iam situis la originaj urboj de Mezopotamio. Marĉoj kaj salaĵoj etendiĝis sur la maldekstra bordo nord-orienten kaj norden. La senfina spaco de kvieta akvo, marĉoj kaj kanoj, loĝata de grandegaj aproj, estis atinganta la fluejon de Tigriso kaj etendiĝanta eĉ pluen, proksimume je mil stadioj.
En la kvina tago de la navigado, antaŭ vespero, ili albordiĝis al antikva, duone detruita varfo sur la dekstra bordo de la rivero, kun ŝtuparo el grandegaj rokpecoj. De tie larĝa vojo, droninta en varmega polvo, kondukis ilin komence al ruinoj de urbo de nememorebla antikveco, kaj poste, preterante ilin, pluen al la sud-okcidento al negranda urbeto sur plata monteto. Majestaj ruinoj kun mizeraj novaj loĝejoj kaj granda gastejo estis ĉirkaŭantaj tri belegajn templojn. Du el ili, pli ĝuste, unu, pli bone konserviĝinta, rememorigis Tais-on pri la ĉefa domo de la sanktejo de Kibela kaj pri similaj konstruaĵoj de Babilono kaj Suzo. La tria templo, kun spuroj de plurfoja restarigo, distingiĝis per speciala arĥitekturo. Platformo kun rondigitaj anguloj, tegita per brikoj, estis subtenanta ĝian bazon. En ĝia centro larĝa ŝtuparo kondukis al portiko el tri kolonoj sub peza piramida tegmento de nealta antaŭpordo. Post tiu ejo staris altega ronda turo kun kelkaj oblikvaj ŝtupegoj. Se en la ŝtupa turo Etemenanko oni fermus per oblikvaj tegmentoj ĉiujn ŝtupegojn, mallarĝiginte ilin, rezultus konstruaĵo, simila al tiu ĉi turo.
Avertitaj pri la veno de la gastoj, la pastroj kaj akolitoj renkontis la ekbatananojn sur la platformo, riverencante al ili kun digno kaj humilo. Inter ili plej multaj estis malhelhaŭtaj, kiel la konataj de Tais hindoj, iam vizitintaj Ekbatanon.
Post la saluta ceremonio la kvar gastojn oni kondukis en flankan alon, adaptitan, evidente, por ripozo kaj noktado, surtabligis nuksojn, daktilojn, mielon, hordeajn flanojn kaj lakton. La vojaĝantoj estis satiĝantaj post laviĝo. Eniris alta pastro en blanka vesto kun densa barbo ĝis la okuloj kaj eksidis sur benko, evitante, tamen, tuŝi la fremdulojn. Tais ekvidis, kiel Lizipo desegnis en la aero signon kaj almontris ŝin per la okuloj. La pastro ekstaris, videble emociita, kaj tiam Lizipo duafoje desegnis en la aero ovalon. La pastro faris invitan geston kaj kondukis Tais-on kaj Lizipon tra alta kaj mallarĝa koridoro en ejon interne de la turo. Sur la vojo al ili aliĝis ankoraŭ du pastroj: unu malhelhaŭta kaj larĝŝultra, kun volbe konveksa brusto, malpli alta, sed, evidente, de grandega forto, kaj la alia, vestita en koloran veston de babilonano kun malakre tondita mallarĝa barbo kaj amaso de bukligitaj haroj. Tiu lasta evidentiĝis interpretisto al la kojneo. Post interŝanĝo per iaj informoj (Tais komprenis, ke inicitaj orfeistoj havas atingorajton al sekretoj de la templo) ambaŭ pastroj esprimis pretecon servi al la helenoj per siaj scioj.
Kvazaŭ dezirante pruvi tion, Lizipon kaj Tais-on oni kondukis en longegan koridoron, sur kies muro brilis vertikalaj vicoj de forte streĉitaj arĝentaj diverslongaj kordoj. La alta pastro iris, tuŝante jen unu, jen alian grupon da kordoj, kiuj respondadis per bela longa ĝemo, disfluganta eĥe en la ŝtona pasejo.
— Tio sonas en ĉiu homo, kunigas generaciojn, — klarigis la pastro, — tra jarcentoj kaj penetras en nekonatan foron de la estonteco. Se vi komprenas tiun simbolon, do ne necesas klarigi la alian. — La hindo almontris profundajn kanaletojn transverse de la koridoro, kovritajn per tabuloj kun bildoj de bestoj aŭ fabelaj monstroj. Tais opiniis tion disigo de generacioj per malklereco kaj nescio, kondukantaj la homon al bestiĝo. Ŝi ne ĝeniĝis demandi la hindon. La pastro afable ekridetis.
— Unuaj gutoj de pluvo ne satigas la teron, sed antaŭdiras pluvegon de fekundo, — diris la dua malhelhaŭta pastro. — Ankaŭ vi estas gutoj. Ni foriru por konversacio en lokon de nerompata kvieto.
Tais pensis pri Eris. La nigra pastrino permesis al ŝi foriri, esperante al Lizipo. Certe, al ŝi sufiĉos racio, por ne promeni en fremda templo. Estinte pastrino mem, ŝi konas regulojn…
En ronda nealta halo sur elstaraĵoj de kvadrataj duonkolonoj brulis iaj strangaj torĉoj sen fumo kaj fulgo. Sur matoj estis disĵetitaj grandaj kusenoj el mola, maldika ledo. Samaj kusenoj konsistigis meblaron de la ĉambro, disponigita al la virinoj. Ĉi tie staris ankoraŭ du negrandaj ok-edraj tabloj kaj malmolaj taburetoj el malhela ligno, sur kiujn eksidis ambaŭ pastroj.
Tais rimarkis inter la kolonoj kolorigitajn bildojn de bestoj, konataj de ŝi nur laŭ rakontoj: tigroj, rinoceroj, sovaĝaj bovoj. Plej oftaj estis bildoj de elefantoj, gigantaj animaloj, konataj en Mezopotamio kaj fojfoje venigataj en Babilonon, sed neniam pentrataj en ĉi-tieaj temploj, palacoj aŭ sur pordegoj, similaj al la pordego de Iŝtar. Peza aroma fumo el du bronzaj incensiloj estis kuŝanta en la halo per blueta nebulo.
— Kion deziras vi preni kiel temon de la konversacio? — demandis la malhelhaŭta pastro, evidente pli altranga ol la majesta alta hindo.
— Dum kelkaj jaroj da nia amikeco mia disĉiplino plurfoje faris al mi demandojn, kiujn mi ne sukcesis respondi. Eble, vi, posedantaj miljaran saĝon, bonvolos klerigi nin ambaŭ, — modeste diris la granda artisto.
Lia simpleco kaj sincereco plaĉis al la hindoj.
— Scion, same kiel bonon, — respondis la pli altranga pastro, — oni ne disĵetu kiel ajn. Simile al riĉo aŭ milita forto, scio, trafinte en maltaŭgajn manojn, servas al stulta levo de unu popolo kaj al humiligo de aliaj. Krome, kaj tio estas tre grava, grandaj malkovroj kiel, ekzemple, ke la Suno estas globo, ĉirkaŭ kiu iras la planedoj, kaj la Tero mem same estas globo, sed ne plataĵo, kaj pendas en la spaco, povas detrui kredon je tiuj dioj, kiujn kreis nur la homa fantazio. Por saĝulo ekkono ne detruos kredon je grandeco de la mondo kaj celkonformeco de ties leĝoj, kiujn tiel bone sentas poetoj kaj artistoj. Stultulo perdos entute ajnan kredon kaj falos en nigran kavon de sensenca animala ekzisto. Feliĉe, malspriteco de malkleruloj savas nesingardajn malkovrantojn de vero — ilin oni simple ne kredas aŭ mokas, kiel okazis kun via filozofo Anaksagoro, kiu unuafoje en Helenujo instruis, ke la Suno estas arda globo. Pro tiu «ridinda eraro» eĉ lia granda penso pri «Nus» — la monda racio, koincidanta kun nia filozofio, ne faris al la helenoj rimarkeblan influon. Ankoraŭ pli frue ĉe vi estis giganto de penso Anaksimandro, kiu instruis, ke la homo aperis rezulte de longa ĉeno de generacioj de animaloj ekde primaraj fiŝsimilaj estaĵoj. Li ankaŭ komprenis senlimecon de la kosmo kaj de loĝataj mondoj. Estis Alkmeono, kuracisto, disĉiplo de Pitagoro, kiu malkovris je du jarcentoj antaŭ nia tempo, ke la cerbo estas la organo de la racio kaj de perceptado de la sentaĵoj. Li ankaŭ eksciis, ke la planedoj rondiras laŭ orbitoj, kaj same estis primokita. Sed la orfeisma instruo, hinda laŭ sia spirito, estis prenita aŭ de ni, hindoj, aŭ de niaj komunaj prauloj, kaj vi estas liberaj en ekposedo de la saĝo sen malsprita memlaŭdado.