Выбрать главу

— Vi diris pri mokado, — necerte komencis Tais, — ĉe ni estas dio Momo, kreaĵo de la Nokto kaj de la abismo de Tartaro, kiu ĉion negas kaj ridas pri ĉio, detruante eĉ trankvilon de la olimpaj dioj. Ĉi tie mi vidis popolojn, ĉe kiuj priridado kaj detruado de ĉio antikva, granda kaj bela konsistigas fundamenton de la estado. Ili priridas ankaŭ Eroson, elpensante malnoblajn grimacojn kaj mallevante la diecan pasion ĝis bruta lascivo. En iliaj okuloj mi, ekzemple, estas simple putino, batenda per ŝtonoj.

— Mi samopinias kun vi pri malutileco de malklera prirido, — respondis la alta hindo, — sed ties kaŭzo, ni pensas, estas ne en tio, ke ekzistas iu dio, okupita pri ĝi. Malgrandaj popoloj, loĝantaj inter potencaj regnoj, inter Egiptujo kaj Mezopotamio, ĉiam estis humiligataj. Homo repagas pro humiligo per prirido de tiu, kiu humiligis lin, se li ne havas forton. En malgrandaj popoloj vivo de homoj estas malstabila kaj pasema, estas nenio konstanta kaj ne sukcesas establiĝi firma kredo kaj filozofio.

— Mi aldonos al tio similecon kun simioj, — diris la pli altranga pastro, — en nia lando ili estas tre multaj, kaj kelkajn oni opinias sanktaj! Simioj estas la plej neniofaraj el ĉiuj animaloj. Loĝante en sekureco sur arboj, en boskoj, abundaj je fruktoj, la simioj ne malŝparas tempon kaj penojn por sinnutrado, kiel aliaj bestoj — tigro, persiste persekutanta ĉasaĵon, elefanto aŭ bovo, kiuj devas longe manĝi herbon, por nutri sian grandegan korpon. Tial ili aprezas la tempon kaj ne malŝparas ĝin por bagateloj. Sed la neniofaraj simioj, rapide satiĝinte, serĉas amuzon en aĉaĵoj. Ĵeti nukson en la okulon de tigro, feki sur la kapon de elefanto kaj poste moki ĝin, skuiĝante pro ridaĉo sur sendanĝera alto! Ili sentas sian sentaŭgecon kaj senutilecon kaj venĝas al ĉiuj aliaj indaj bestoj pro tio.

La helenoj komence ekridis, sed la hindo parolis serioze, kaj, por ne iĝi similaj al la fiaj estaĵoj, Lizipo kaj Tais konfuzite eksilentis.

Jam antaŭlonge venis la vespero, sed la konversacio daŭris, ĝis pasis la noktomezo. Tais komprenis neceson gasti ĉi tie dum kelkaj tagoj. Ŝi antaŭsentis, ke alia eblo ekkoni la antikvan saĝon de la malproksima lando ne okazos.

Eris sidis, submetinte la piedojn, en la ordinara pozo, atendante Tais-on. La atenanino lace falis sur kusenojn kaj forgesiĝis en dormo, sonĝante fantaziajn bildojn de nekonataj dioj.

En sekvaj tagoj Tais eksciis pri dek du Nidanoj, aŭ la Kaŭzoj de la Estado. Ĉiun el ili oni opiniis konsekvenco de la antaŭa kaj kaŭzo de la sekva. La Granda Naturo, alie — la kreanta forto, Ŝaktio, tre malmulte diferencis disde la Granda Patrino de la antaŭhelenaj kredoj, kun ĉefeco de la ina diaĵo. La sesa zodiaka signo — Kanja, aŭ Virgulino, prezentanta Ŝaktion — la Forton de la Naturo, aŭ Mahamajon — la Grandan Iluzion, montras, ke la elementaj fortoj devas konformi al nombro 6 kaj stari en tia ordo:

1. Paraŝakti — la plej alta forto de varmo kaj lumo, kreanta ĉion sur la tero.

2. Ĝnaniŝakti — la forto de racio aŭ de saĝa scio, ĝi estas duflanka: Smriti, aŭ la memoro, — giganta forto, kapabla revivigi pasintajn imagojn kaj estontajn atendojn, kaj la dua flanko — klarvido, penetro tra la kurteno de Maja en la Tempon, kiu estas unueca en ĉiuj tri siaj aspektoj — la pasinta, la nuna kaj la estonta, kaj estas multe pli komplika, ol tiu, kiun sentas la homo laŭ batado de sia koro.

3. Iĉĉhaŝakti — la forto de volo, la streĉo de fluoj ene de la korpo por plenumo de deziro.

4. Krijaŝakti, aŭ la forto de penso, kiu estas materia kaj povas produkti agojn per sia energio.

5. Kundalini Ŝakti — la viva principo de la tuta Naturo. Tiu forto moviĝas, serpentumante, kombinante du grandajn kontraŭaĵojn — altiron kaj forpuŝon, tial ĝi nomiĝas ankoraŭ la serpento. Kundalini ekvilibrigas la internan kaj la eksteran en la vivo. Ĝia antaŭenira moviĝo ene de la homo donas forton de Kama-Eroso kaj kondukas al reenkarniĝo.

6. Mantrikaŝakti, aŭ la forto de parolo kaj muziko, de signoj kaj literoj.

El tuta tiu listo de la patrinaj fortoj al la helenoj pleje plaĉis Kundalini Ŝakti, la nocio, proksima al ili ambaŭ, artistoj kaj poetoj laŭ la spirito, la nocio, parenca al la dialektiko de Heraklito Efesa, Anaksagoro kaj Antifonto. Lizipo rimarkis, ke ĉe saĝaj filozofoj de hebreaj popoloj serpento estas forto de malbono, pereiginta la feliĉan vivon de la unuaj homoj.

Ambaŭ hindoj ridetis, kaj la pli altranga diris:

— Nia sankta libro Ajtareja nomas vian Geon — la Teron — Sarporaĝini, la reĝino de la serpentoj, la patrino de ĉio, kio moviĝas, ĉar serpento estas simbolo de moviĝo en ludo de kontraŭaj fortoj. Laŭ niaj legendoj, estis antaŭe raso de serpentosimilaj homoj, aŭ Nagoj, nombrinta ne pli ol mil. Nun estas nova raso de homoj, la kvina orde, kies simbolo estas Virbovo kaj Bovino. Virbovo estas sankta ĉe vi en la Okcidento, bovino — ĉe ni. De la Nagoj transiris al mia popolo, — diris la hindo, — kapablo regi terurajn venenajn serpentojn de Hindujo. Ĉi tie, en nia templo, estas pastrino de Nago, plenumanta riton de kiso de sankta serpento. Neniu el la mortemuloj, eĉ de la plej alta kasto, povas fari tiun riton kaj resti viva!

Tais, entuziasmiĝinte pro sciemo, ricevis promeson de la pli altranga pastro, ke al ŝi oni montros la teruran riton.

Multaj aferoj en rakontoj de la hindoj restis nekompreneblaj kaj por Tais kaj por Lizipo. Grandega tempodaŭro, kalkulata de ili ekde la kreo de la mondo, radike kontraŭdiris al kalkuloj de egiptaj, fenicaj, hebreaj kaj pitagorismaj saĝuloj. La plej mallonga ĝi estis ĉe hebreoj — ses mil jaroj. Laŭ la hindaj datumoj, unuaj veraj homoj aperis sur la Tero antaŭ dek ok milionoj sescent dek ses mil kvincent dek ses jaroj. Kun sama timiga precizeco la hindoj kalkulis daŭron de la minaca kaj malhela periodo de malfeliĉoj en la historio de la homaro, kiu komenciĝis post granda batalo en Hindujo, kiam pereis elito de la homaro antaŭ du mil sepcent sepdek jaroj. Tiu epoko, aŭ, kiel ili nomis, Kali-Juga, devis daŭri ankoraŭ 429 mil jarojn.

— Aliaj saĝuloj kalkulas ĝin multe pli mallonga, — diris la alta hindo, — nur je iom pli ol kvin mil jaroj.

Lizipo kaj Tais interŝanĝis rigardojn. Tia grandega malkonformo kontraŭdiris al la precizeco de la antaŭaj kolosaj ciferoj. Rimarkinte la nekomprenon de la helenoj, la hindoj daŭrigis rakonton pri precizaj kalkuloj, ellaboritaj de iliaj matematikistoj. En libro de «suna scienco» la tempo estas dividata per speciala, nekonata por la helenoj maniero. Unu horo egalas al 24 minutoj de helenoj, kaj minuto, aŭ vikalo — al 24 sekundoj. Poste la tempo estas diserigata sinsekve je 60 eroj, kaj tiu diserigo atingas kaŝton: neimageblan por homo mallongan momenton je unu tricentmilionono de sekundo. Al demando de Lizipo, por kio oni elpensis nombrojn, kiujn oni povas nek mezuri, nek imagi, la hindo respondis, ke la homa racio havas du ŝtupojn de konscio. Sur la pli alta ŝtupo, nomata buddhi, ĝi kapablas konscii tiom malgrandajn valorojn kaj ekkoni konstruon de la mondo el plej etaj korpuskloj, centraj fortoj, eternaj kaj nefrakaseble firmaj, kvankam ili estas nur punktoj de energio.