Выбрать главу

La helenoj eksciis pri granda kuracisto Ĝivako, vivinta antaŭ tricent jaroj, posedinta ŝtonon, kiu prilumadis organojn ene de la korpo, pri alia kuracisto, scipovinta preventi ekmalsanon de homoj je variolo, enfrotante al ili en malgrandan vundeton sangon, prenitan de homo, transvivinta la malsanon.

— Kial do nun kuracistoj ĉie ne uzas tiun rimedon, — ekkriis Tais, — kaj vi mem diras pri ili, kiel pri io duonforgesita?

La pli altranga pastro ĵetis al ŝi longan kaj silentan rigardon, kaj la alia ekkriis kun indigno:

— Oni ne rajtas tiel paroli, bela inicitino! Ĉio ĉi kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj estas sekreto, ŝlosita en antikvaj libroj. Se ĝi estas forgesita, do tiel deziras la dioj kaj la Karmo. Kiam ni, pastroj de la supera kasto, ekscias, ke legadon de sanktaj libroj subaŭskultis homo de malsupera kasto, ni enverŝas en liajn orelojn fanditan plumbon!

— Kiel do vi tiuokaze zorgas pri disvastigo de scioj? — demandis Tais ne sen sarkasmo. — Ĵus mi aŭdis la parolon pri malfeliĉoj de malklereco, ĉu ne?

— Ni zorgas ne pri disvastigo, sed pri konservo de scio inter tiuj, kiuj devas ĝin posedi! — respondis la alta pastro.

— Ĉu inter unu kasto? Kaj kio pri la ceteraj — ĉu ili restu en malklereco?

— Jes. Kaj plenumu la destinitaĵon. Se ili ĝin bone plenumos, do en la sekva vivo ili naskiĝos en alia, pli alta kasto.

— Scio, konservata en mallarĝa rondo, neeviteble malfortiĝos kaj forgesiĝos, — enmiksiĝis Lizipo, — kaj fermitaj rondoj de kastoj estas bonaj por bredado de puraj rasoj de animaloj, sed ne por la homoj. La spartanoj penis krei rason de militistoj, eĉ sukcesis en tio, sed en la vivo ĉio ŝanĝiĝas pli rapide, ol kalkulas homoj. Kaj la milita vivo starigis la lakonojn sur randon de pereo.

— Ni havas ne unu, sed plurajn kastojn por ĉio, kio necesas por la homa vivo, — kontraŭdiris la hindo.

— Tamen al mi la helena rilato al la homoj ŝajnas pli konsekvenca. Vi en viaj sanktaj libroj kaj en verkoj de filozofoj opinias la homojn egalaj al dioj, sed en la realo vi bredas ilin, kiel animalojn, tenante en malklereco, — firme diris Lizipo.

— Ĉu la helenoj ne agnoskas noblecon de deveno? — kuntiris la brovojn la pli altranga pastro.

— Agnoskas. La diferenco estas sola, sed tre grava. Ni opinias, ke nobla homo povas naskiĝi ĉe iu ajn, kaj li meritas ĉion — scion, arton kaj majstrecon, kian li povos alproprigi kaj apliki. Se li trovos por si same bonan parulon, do la nobla linio de posteuloj devenos de tiu homo egale en palaco de Ateno aŭ en domo de terkulturisto en Ĥalkidiko. Tie kaj tie povas naskiĝi kaj bona kaj malbona. Ordinare oni opinias, ke speciale bonaj homoj aperas en la mondo kun partopreno de dioj aŭ diinoj.

— Sed la sklavojn vi ne opinias homoj kaj malaltigas ĝis bruta stato! — ekkriis la hindo.

Tais intencis kontraŭi. Lizipo haltigis ŝin, nerimarkeble kunpreminte la manon. Li leviĝis kaj, lasinte la atenaninon kun la hindoj, eliris laŭ la konata vojo al sia ĉambro kaj revenis kun granda kesto el violkolora amaranta ligno, ĉirkaŭforĝita per oraj anguletoj. Gardeme metinte ĝin sur la okedran tableton, la skulptisto malfermis la klinkon. Aperis stranga meĥanismo — interplektaĵo de dentoradoj kaj stangoj de plej diversaj ampleksoj. Sur arĝentumitaj radringetoj estis literoj kaj signoj.

La interesitaj hindoj kliniĝis super la kesto.

— Disĉiplo de pitagoristoj, Heraklito Ponta, proksima kun Aristotelo, malkovris, ke la globo de Geo turniĝas, kiel turbo, ĉirkaŭ si mem kaj ke la akso de tiu turbo estas klinita rilate de la ebeno, en kiu iras la planedoj kaj la Suno.

Tiu maŝino estas destinita por kalkulo de moviĝo de la planedoj, sen kio povas esti nek antaŭdirado de estonteco, nek fidinda marvojaĝado. Ĉi tie la racio firmigas sin unufoje, kreinte la maŝinon, kaj poste laboras nur la manoj kaj la memortabeloj, desegnitaj sur la kovrilo. Homo estas liberigita de longaj kalkuloj kaj povas okupiĝi pri altaj meditoj.

La konsternitaj pastroj silentis. Lizipo uzis ilian perplekson kaj diris:

— Ni, helenoj, anstataŭ ekzekuti serĉantojn de scioj per fandita plumbo, larĝe malfermas portikojn kaj ĝardenojn de niaj akademioj, filozofiaj skoloj. Kaj atingas nemalmulton, atingas vin, kiuj komencis pensi pri la mondo je pluraj jarmiloj pli frue.

— Tio estas tial, ke vi estas malmultaj kaj vi devas gardi disĉiplojn, por garantii transdonon de la torĉo de scio! Sed ni estas tre multaj! Scion, se ni elkrios ĝin sur placo, tuj misformos malkleruloj kaj turnos ĝin kontraŭ veraj saĝuloj. En Krijaŝakti kaj Kundalini ni trovis sekretojn de persona forto kaj tre skrupule gardas la teĥnikon de ĝia instruado kaj uzado. Estos malfeliĉo, se tiu scio trafos al homo de neperfekta Karmo!

Kaj Tais eksciis pri la leĝo de Karmo, aŭ repago, antaŭ kiu naiva, eta kaj malforta aspektis Nemezo, la filino de Nokto, — la diino de justa revenĝo de la helenoj.

Kolosa kosma meĥanismo, kies laboro kuŝas en la fundamento mem de la mondo! Ĉio en la mondo — kaj dioj, kaj homoj, kaj bestoj obeas al la Karmo. Ili devas repagadi siajn erarojn, malperfektecojn kaj des pli krimojn en vico de estontaj reenkarniĝoj, kies sorto aŭ malpliboniĝas, aŭ pliboniĝas depende de persona kaj socia konduto. Mensogo kaj trompo, speciale tiuj skribitaj en libroj, konsistigas terurajn krimojn, ĉar ili kondukas post si malutilajn konsekvencojn por multaj homoj kaj povas esti repagitaj nur post miloj da jaroj. Detruado de belo same apartenas al la plej malbonaj agoj. Malpermeso de io al iu signifas, ke la malpermesanto prenas sur sin la karmon de la subulo, kia ajn ĝi estu.

— Sekve, malpermesante al la malsupraj kastoj scion, vi prenas malklerecon de ili sur vin? De milionoj da homoj? — subite demandis Tais.

La pli altranga pastro eĉ forŝanceliĝis, kaj la okuloj de la alta esprimis koleron.

— Same, kiel vi, helenoj, ne allasante al lernado la sklavojn, — respondis la pli altranga hindo. — Da vi, liberuloj, estas malmulte, kaj da ili estas tre multe kaj fariĝas ĉiam pli multe. Pro tio via mondo baldaŭ pereos, malgraŭ viaj grandaj konkeroj.

Kaj ree Lizipo haltigis la atenaninon, impetintan kontraŭdiri. Tais trankviliĝis, kompreninte, ke ĉiu kredo havas siajn malfortaĵojn. Bati al ili konvenas nur en publika disputo, sed ne en paca konversacio. Anstataŭ disputo la atenanino decidiĝis finfine fari la demandon, kiu delonge turmentis ŝin.

— Mia instruisto, granda artisto Lizipo, terure riproĉadis min pro unu misago kaj forigis min de si por tuta jaro. Belo estas la sola afero, kiu alligas homojn al la vivo kaj devigas aprezi ĝin, lukti kontraŭ ĝiaj malfeliĉoj, malsanoj kaj danĝeroj. Homoj, detruantaj, misformantaj aŭ priridantaj belon, ne rajtas vivi. Ilin necesas neniigi, kiel rabiajn hundojn — portantojn de nekuracebla veneno. Kaj artistoj — sorĉistoj, realigantaj belon, responsas speciale strikte, pli strikte ol ni, blinduloj, ĉar ili estas vidantaj. Tiel diris al mi Lizipo antaŭ tri jaroj.

— Via instruisto pravas tute, en plena konformo kun la leĝo de la Karmo, — diris la malhelvizaĝulo.

— Sekve, mi, detruinte la belajn palacojn de Persepolo, estos terure punita en tiu ĉi kaj en la estontaj vivoj? — malgaje demandis Tais.