— Ĉu vi estas ĝuste tiu virino? — la hindoj kun scivolemo ekrigardis al sia gastino. Silentinte sufiĉe longe, la pli altranga diris, kaj liaj vortoj, firmaj kaj certaj, donis faciligon al la atenanino:
— Dezirantoj regi faras kaptilojn por fidemaj homoj. Kaj ne nur por fidemaj, ĉar al ni ĉiuj, de junulo ĝis maljunulo, estas karaktera la deziro de mirakloj, kreanta strebon al neordinaraĵoj. Tiuj, kiuj deziras regi la mensojn de homoj, faras kaptilojn per ludo de ciferoj, signoj kaj formuloj, sferoj kaj sonoj, ŝajnigante ilin ŝlosiloj de scio. Dezirantoj regi la sentojn, speciale de homamaso, kiel despotoj kaj politikistoj, konstruas grandegajn palacojn, malaltigantajn homojn, kaptantajn iliajn emociojn. Homo, trafinta en tiun kaptilon, perdas sian personecon kaj dignon. La palacoj de Portiporo, kiel ni nomas Persepolon, estas ĝuste tia kaptilo. Vi ĝuste divenis tion kaj montris vin instrumento de la Karmo, simile al tio kiel malbono en puno fojfoje servas al la bono. Mi demetus de vi la akuzon de Lizipo.
— Mi mem komprenis kaj pardonis ŝin, — konsentis la skulptisto.
— Kaj ne klarigis al mi? — riproĉis Tais.
— Ne per la racio, sed per la sento, per la vortoj klarigis al ni nur ili, la sciantaj la Karmon instruistoj el Hindujo, — Lizipo riverencis, laŭ la azia moro almetinte la manojn al la frunto.
Responde la pastroj kliniĝis eĉ pli malalte.
En tiu ĉi tago Tais, gaja, flirtante kaj moketante Lizipon, revenis al si pli frue ol kutime.
Eris, alŝovinte al ŝi tableton kun manĝo, atendis, ĝis kiam la atenanino satiĝis, kaj, ridetante nur per la okuloj, manvokis ŝin post sin. Ŝi sensone kondukis Tais-on al ŝtupa transirejo el la antaŭa parto de la templo en la ĉefan turon. Sur larĝa altaĵo, kun ŝtuparoj ĉe ambaŭ flankoj, antaŭ mallumo de profunda neprilumita niĉo, staris la Artemiso Aksiopena. Lumaj radioj, falante el flankaj fenestretoj supre, estis kruciĝantaj antaŭ la statuo, plifortigante la mallumon malantaŭe. La bronzo akre brilis, kvazaŭ Artemiso ĵus eliris el obskuro de nokto, laŭ spuroj de iu krimo. Ĉe ŝiaj piedoj sidis Eĥefilo, preĝe levinte rigardon al sia kreaĵo. Enprofundiĝinta en pensojn, li ne moviĝis kaj ne eksentis la aperon de la virinoj. Tais kaj Eris sensone retiriĝis kaj revenis en la ĉambron.
— Vi pereigis lin, ĥalkeokordios (kupra koro)! — akre diris la atenanino, kolere rigardante al la nigra pastrino. — Li ne povas nun daŭrigi skulptadon.
— Li pereigas sin mem, — indiferente diris Eris, — li deziras modli min, kiel statuon, konforme al siaj deziroj.
— Do kial vi permesis al li…
— Danke pro la arto, pro la hela revo pri mi, vi scias mem, kiel tio estas!
— Sed ne povas ja granda artisto treni sin post vi, kiel servisto, des pli virseksa!
— Ne povas! — konsentis Eris.
— Kia do eliro estas por li?
Eris nur levis la ŝultrojn.
— Mi ne petas amon!
— Sed vi mem vokas ĝin, simile al glavo, subhakanta vivojn de viroj.
— Kaj kion vi ordonos al mi fari, sinjorino? — per tono de la antaŭa sklavino demandis Eris. La atenanino legis en ŝiaj okuloj malgajan obstinon.
Tais brakumis la nigran pastrinon kaj flustris kelkajn karesajn vortojn. Eris fideme alpremiĝis al ŝi, kiel al pli aĝa fratino, perdinte por momento la diinecan trankvilon. Tais glatigis ŝian necedeman haramason kaj ekiris al Lizipo.
La granda skulptisto serioze zorgiĝis pri la mizera sorto de la plej bona disĉiplo kaj kondukis Tais-on reen al la pastroj.
— Vi parolis pri scio, — komencis li, kiam la kvaropo ree eksidis en la ronda halo, — kiel pri savo. Laŭ vi, ne estus eĉ eta ono de tiu sufero, kiu estas en la mondo, se la homoj pli pensus pri malfeliĉo, okazanta pro malklereco. Tiu absolute prava aserto kunvivas ĉe vi kun kontraŭhomaj leĝoj de sekreteco de scioj. Tamen krom racio ekzistas emocioj. Kion vi scias pri ili? Kiel regi Eroson? Pereas estonta granda skulptisto, la kreinto de la statuo, aĉetita de via templo.
— Se vi diras pri la diino de nokto Ratri, ĝi estas destinita ne por la templo kaj staras ĉi tie atendante vojaĝon al Hindujo.
— Ĉe ni oni opinias ŝin la diino de la luno, de la sano kaj de junaj virinoj, egala al Afrodito.
— Nia diino de amo kaj belo Lakŝmi estas nur unu, la hela flanko de la diaĵo. La nigra flanko estas la diino de detruo kaj morto, la punantino Kali. Antaŭe, en antikveco, kiam ĉiu diaĵo estis samtempe kaj bondezira kaj malamika, ili ambaŭ kuniĝadis en la aspekto de la diino de nokto Ratri, al kiu kultas mi, — diris la malhelhaŭta pastro.
— Kiel povas vi kulti nur virinan diinon, se viaj dioj sendas ĉielajn belulinojn por frakasi la forton de saĝuloj? — demandis Lizipo. — En tio via religio ŝajnas al mi samtempe kaj alta, ĉar ĝi starigas la homon egale kun la superaj dioj, kaj malalta, ĉar ĝiaj diaĵoj uzas belon kiel armilon de malinda tento.
— Mi vidas nenion malindan en tia tento, — ridetis la pastro, — ja tentas ne simpla jakŝini, demonino de lascivo, sed suna belulino, dotita per artoj kaj alta saĝo, kiel ŝi, — li strabis al Tais.
Petoleco, longe retenata, subite impetis en ŝi, kaj ŝi sendis al la pastro flaman longan rigardon, senkulpe malferminte la lipojn.
— Pri kio parolis mi? — la pastro frotis la frunton en peno rememori.
Tais ricevis piedbaton de Lizipo, kompreninta, en kio estas la afero.
— Estas du vojoj de perfektiĝo kaj leviĝo, ambaŭ sekretaj. Unu estas asketismo, plena rezigno de deziroj, la vojo de profunda penso, kuniganta la malsupran konscion kun la supra. Kaj antaŭ ĉio — detruo de eĉ plej etaj pensoj pri tio, kion vi nomas Eroso. Ĉi tie virino kun sia forto estas malamiko!
— Kiel ĉe hebreoj, kie ŝi estas la kaŭzo de la prapeko, la detruo de la paradizo kaj ceteraj malfeliĉoj.
— Ne, ne tiel. Krome, vi, verŝajne, ne scias tutan profundecon de ilia religio, sekrete sekvanta la babilonan saĝon, ne konas la Kabalon. Kiel ĉe ni sur altaĵoj de filozofio de la sanktaj Upaniŝadoj ne ekzistas persona dio, sed nur Parabramano — la realo de la ĉioma Kosmo, same en la Kabalo ne ekzistas minaca persona Jehovo, sed estas Ejn-Sof — senfina kaj senlima estado. Revelacio de la Vero estas donata en aspekto de nuda virino, kaŝita sub nomo Sefira. Sefira kune kun la saĝo Ĥokma, la vira elemento, kaj la virina racio Bina konsistigas triopon, aŭ la kronon Keter-on, la kapon de la Vero. Malpermeso al virinoj en sanktejoj ne ekzistas. Junulinoj Kadeŝim estas sanktaj en sia nudeco, estas dediĉitaj al la dio, simile al niaj templaj dancistinoj — fenicaj kaj babilonaj virinoj de temploj, ne dirante eĉ pri viaj servistinoj de Afrodito, Rea kaj Demeter. Tre multe da simila estas en ĉiuj antikvaj kredoj, elirantaj el unu kaj direktitaj al unu.
— Tiam kial furiozaj predikantoj de hebreoj krias, nomante nin idolanoj, malamante niajn leĝojn kaj asertojn?
— Ekzistas skriboj Elohimaj, kie altas saĝo, kaj ekzistas kompilitaj kvin jarcentojn poste skriboj pri ĉiopova, sola dio, okupita nur pri la homaj aferoj, kiel supera reganto de la Tero. Tio estas religio, direktita al unu celo — konservado de la antikva kaj malgranda popolo en ĉirkaŭaĵo de malamikoj. Ĝuste en ili trovos vi antaŭ ĉio la nocion de peko, egale nekonata al vi, helenoj, kaj al ni, hindoj. La natura destino de la amo por daŭrigo de la homa gento ĉe ni estas sankta devo de la homo. Ekde la plej antikvaj tempoj la virinoj neniam estis apartigitaj disde la viroj kaj estis same liberaj. Tiel skribas niaj sanktaj Vedoj. Kiel povas ni opinii malpura la pasion, naturan, kiel la vivo mem, en kies flamo naskiĝas estontaj generacioj?
— Tiam kial viaj dioj malhelpas al saĝuloj leviĝi en la supran mondon helpe de la pasio de apsaroj — ĉielaj hetajroj? — Tais almontris supren, vokinte rideton de ambaŭ pastroj.
— La supran mondon ni nomas tiel ne pro tio, ke ĝi situas ie supre, sed signante ĝian kvaliton kompare kun la ĉirkaŭaĵo, — diris la malhelvizaĝulo. — Mi komencis paroli al vi pri du malsamaj vojoj al atingo de perfekteco. La unua vojo, mi ripetas, estas la vojo de klareco de penso — tio estas neniigo de ĉiuj fizikaj deziroj, eĉ de la deziro daŭrigi la vivon. Sed la malhelhaŭtaj antikvaj loĝantoj de Hindujo, al kiuj apartenas mi, ellaboris alian vojon, la filozofion, bazan por la tuta hinda penso kaj speciale taŭgan por la moderna epoko de malklereco, envio kaj kolero, nomata Kali-Juga. En ĝi estas la plej profundaj scioj kaj la plej potenca scipovo regi fortojn de la homa korpo. Ĝi nomiĝas Tantro. Ĝia konciza esenco estas en tio, ke homo devas elprovi ĉiujn ĉefajn dezirojn de la vivo kun plej alta streĉo, por dum mallonga tempo pasi ilin kaj liberiĝi.