— Do ĉu vi estas ano de Tantro? — demandis Tais.
La pastro respondis per jesa gesto.
— Kaj ĉu vi liberiĝis por ĉiam de tentoj kaj deziroj? — ree la petola atena knabino ekparolis en la hetajro. Ŝi ĵetis al la pastro tiom espriman rigardon, ke ĉiuj muskoloj de lia potenca korpo ŝtoniĝis. Li enspiris plenan bruston da aero kaj daŭrigis:
— Tantro ne malakceptas dezirojn, speciale Eroson, agnoskante en ĝi la movantan forton de la vivo kaj eblon de spirita leviĝo. Kaj ni neniam rifuzas helpi al aliulo en tiu leviĝo, memorante la historion de Brahmo.
— Kia estas tiu historio?
La hindo rakontis ĉarman legendon pri amo de ĉiela apsaro al la ĉefa dio de la hinda triopo Brahmo. Okupita pri kontemplado kaj perfektiĝo, li ne respondis al ŝia voko. Tiam la apsaro malbenis lin, profetinte al li respekton de kredantoj malplian, ol por ĉiuj aliaj dioj. Brahmo iris al alia dio de la triopo, Viŝnuo, kaj tiu klarigis al li, ke estis farita peza peko, por kies korekto li devas iĝi amoranto de la apsaro kaj fari ankoraŭ tridek aliajn pentofarojn por puriĝo, ĉar virino estas la plej granda valoro kaj la agantaj manoj de la Naturo-Ŝaktio. Viro, rifuzanta pasion al virino, kiu ajn ŝi estu, faras grandan pekon. Tial la anoj de Tantro adoras Ŝaktion kaj estas tre artifikaj en Eroso.
— Ĉu kaj viroj kaj virinoj? — demandis Tais.
— Certe! — respondis la pastro. — Necesas ago. Sola deziro ne sufiĉas. Por leviĝi ĝis la vera servo al Ratri kaj ĝis granda spirita alto, liberiganta disde malaltaj preterpasaj deziroj, li kaj ŝi, plenumantaj la riton, aŭ almenaŭ unu el ili, devas trairi longan preparon de la korpo kaj de ĉiuj sentoj.
— Ankaŭ ni trairas longan instruadon, — rimarkis Tais.
— Mi ne scias, kia ĝi estas, — diris la malhelvizaĝulo, — se vi vidos la «kison de serpento», do vi mem komprenos la potencon de niaj tantraj vojoj.
— Kiam mi povos vidi? — malpacience demandis Tais.
— Eĉ tuj.
— Ĉu mi povas sendi por mia amikino?
Tais, Lizipo kaj Eris malleviĝis laŭ mallarĝa ŝtuparo en vastan subteraĵon sub la turo. La interpretisto restis supre. La helenoj povis iom kompreni la persan, kaj la hindoj libere posedis tiun lingvon.
En vasta kvadrata ejo, forte prilumita per senfumaj hindaj torĉoj, ilin renkontis du helvizaĝaj kaj unu malhelhaŭta malalta kaj fortika juna virino de ĉirkaŭ tridekjara aĝo, simila al la pli altranga pastro.
— Mia fratino, — diris li, divenante pensojn de la gastoj. — Ĝuste ŝi estas nia Nagini, la regantino de serpentoj.
— Kaj inicita en Tantron? — demandis Tais.
— Sen tio estos morto! — severe respondis la pastro. — Ŝi plenumos ne nur la riton, sed ankaŭ ĉiujn preparon al ĝi. Eksidu.
Ili eksidis ĉe la muro sur malvarmetan ŝtonan benkon. Venis kvara junulino, portante grandan platan tason kun varmeta aroma lakto kaj faskon da odora herbo. La regantino de serpento demetis la veston. La junulino viŝis tutan ŝian bronzan korpon per la herbo, trempita en la lakto, alte kombis la harojn kaj alligis molan ledan antaŭtukon, etendiĝantan de la klavikloj ĝis sub la genuoj. Ne rigardante al la vizitantoj, trankvila kaj serioza, la regantino de serpentoj aliris pezan metalan pordon, tenante en la mano oran tason, ĝisrande plenigitan per lakto. Laŭ ŝia signo malleviĝis densa krado, forbarinta ŝiajn asistantinojn kaj la gastojn. La junulinoj alportis al la lipoj muzikilojn, similajn al flutoj. Unu junulino ekkondukis tiran mallaŭtan melodion, la dua estis disbatanta ĝin per ritmo de fajfaj sonoj. La malgranda malhelhaŭta pastrino ekkantis per alta voĉo, anstataŭ rekantaĵo eligante akran vibrantan fajfon. Ŝi malfermis la pordon per la maldekstra mano kaj disĵetis ambaŭ manojn kruce, plu tenante la tason en la dekstra. Post la pordo oscedis nigra malpleno de kaverno. En ĝia fino mem malklare lumis fendo, evidente, tie ekzistis mallarĝa pasejo al lumo. Dum ioma tempo la pastrino kantadis akompane de la flutoj, tre longe, kiel ŝajnis al Tais en streĉa atendo de io terura. Subite la malhelhaŭta virino fleksiĝis kaj surmetis la tason trans la sojlo de la pordo. La flutistinoj ĉesis ludi. Klare aŭdiĝis susurado de peza korpo, glitanta sur ŝtona planko. El mallumo de la kaverno elŝoviĝis plata kapo kun tre larĝa nuko. Du klaraj, purpure brilantaj okuloj penetreme ĉirkaŭrigardis ĉiujn, kiel ŝajnis al Tais. La kapo kun kvadratoj de skvamoj, similaj al surbrusta kiraso de militisto, pretere mergiĝis en la lakton.
La pastrino vokis per melodia fajfa sono. En la subteraĵon glitis giganta serpento, longa je dudek kvin ulnoj, kun nigra-verda dorso, ie malsupre sur la flankoj de tre densa oliva koloro. La netimema atenanino eksentis malvarmeton sur la dorso, trovis la manon de Eris, kaj tiu respondis al ŝi per emocia kunpremo de la fingroj.
La serpento volviĝis per ringoj, direktinte senkompatan kaj sentiman rigardon al la malalta pastrino, kiu respekte riverencis al ĝi. Daŭrigante sian kantadon, ŝi levis alte super la kapo la manojn kun kunmetitaj polmoj kaj, etendiĝinte sur la piedfingroj, komencis balanci sin per flankaj fleksiĝoj sur la dense kunigitaj kruroj, konservante mirindan ekvilibron. La balanciĝo estis plioftiĝanta. Samtakte kun ĝi la giganta serpento komencis ŝoviĝi sur la planko, sinuante, kaj leviĝis tiel, ke ĝia kapo iĝis sur nivelo de la haroj de la malalta pastrino. Nur nun Tais rimarkis enplektitajn en la harojn de la junulino tri rubandojn, provizitajn per vicoj de brilantaj poluritaj klingoj. La serpento balanciĝadis samtakte kun la pastrino, malrapide alproksimiĝante. Subite ŝi etendis la dekstran manon kaj karesis la kapon de la monstro, nekapteble rapide retiriĝinte de la malfermita faŭko, kiu batis en la lokon, kie antaŭ ono de sekundo estis ŝia vizaĝo.
Ree ripetiĝis la balanciĝado kaj kantado, la pastrino, kun beleco kaj proporcieco de dancistino paŝante per nudaj piedoj, estis alproksimiĝanta al la serpento. Kaptinte momenton, ŝi prenis per ambaŭ manoj ĝian kapon, kisis kaj denove retiriĝis. La rampulo ĵetadis sin kun rapideco, apenaŭ kaptebla per okulo, sed ĉiufoje la regantino de serpentoj precize divenadis ĝian intencon kaj retiriĝadis pli rapide. Trifoje la juna virino kisadis la rampulon al la kapo, kun nekomprenebla facileco evitante ĝian mordon aŭ submetante al la serpento la randon de sia antaŭtuko, kien ĝi enpikadis siajn longajn venenajn dentojn. Finfine la incitita serpento leviĝis spirale, ĵetis sin al la junulino, mistrafis kaj rigidiĝis, balanciĝante kaj celante denove. La pastrino fleksiĝis flanken, plaŭdis per la mallevitaj manoj kaj per fulmorapida impeto antaŭen por unu mallongega momento alpremiĝis per la lipoj al la serpenta faŭko. La serpento batis en la sama sekundo. Ĉi-foje ĝi ne haltis kaj persekutis la pastrinon. Estis nekompreneble, kiel ŝi sukcesis elturniĝi kaj forgliti en la mallarĝan pordon trans la kradon, kiun anticipe malfermis kaj fermis la kvara junulino.
Metala grinco, obtuza bato de la serpenta korpo kaj fajfo de la kolerigita rampulo resonis, kiel elementa natura forto, sur streĉitaj, kiel kordo, sentoj de Tais.
— Kio estos nun?! — laŭte ekkriis ŝi en la atika dialekto, kaj la hindoj mire ekrigardis al ŝi.