La kruroj kruciĝadis per etaj paŝadoj kaj preskaŭ volviĝadis ŝnure, furioze turnante la korpon ĉirkaŭ la vertikala akso.
Tais aprobe ekaplaŭdis. La dancistinoj haltis kaj laŭ signo de la pastro malaperis.
Reaperis la interpretisto.
— Ili estas tre siaspecaj — tiuj junulinoj, — diris Tais, — sed mi ne komprenas ilian ĉarmon. Ne estas harmonio, harito-simileco.
— Sed mi komprenas! — subite diris Lizipo, silentinta dum la tuta tempo.
— Jen vidu. Viro scias, ke en tiuj virinoj estas kombino de du kontraŭaj fortoj de Eroso, kaj tre potenca tial estas la serpento Kundalini.
— Kaj ĉu vi samopinias, instruisto? — ekdubis Tais. — Por kio do vi ĉiam strebas al perfekteco en via arto?
— En la arto de bela aspekto de diino — jes, — respondis Lizipo, — sed la leĝoj de Eroso estas aliaj. Ne mi diru al vi, kiom da obskuro de Kibela estas en ili.
— Ŝajne mi komprenis, — levis la ŝultrojn Tais. — Kaj vi pensas, ke Eĥefilo havas la saman opinion, ĉu?
— Ŝajnas, ke la oblikvokulaj knabinoj elkuracos lin, — ridetis Lizipo.
— Kaj ĉu al Kleofrado ili same plaĉus? Li tiel laboris pri la Anadiomena, elektinte min. Por kio?
— Mi ne povas paroli de la nomo de tiu, kiu transiris la Riveron de Forgeso. Mi mem pensas tieclass="underline" vi estas ne Lilito, sed, kiel ili nomas siajn ĉielajn hetajrojn, apsaro. Posedi vin, preninte de vi ĉion, kion vi povas doni, estas destino de nur nemultaj, kapablaj fari tion. Por ĉiuj ceteraj ekzistas senfine cedemaj, frenezaj kaj flamaj Lilitoj. Ĉiu el ni povas esti ilia elektito. Konscio de malavareco de Lilitoj al ĉiuj viroj emocias niajn korojn kaj nerezisteble altiras al ili per la memoro de la pasintaj jarcentoj.
— Kaj Eris, laŭ vi, kiu ŝi estas?
— Nur ne Lilito. Ŝi estas senkompata al malfortaĵoj kaj ne indulgema pri malkapablo. Eĥefilo enamiĝis al la portantino de la aspekto. Por lia malfeliĉo, kaj la aspekto, kaj la modelo evidentiĝis unu kaj la samo.
— Kleofrado parolis pri sia intereso pri mi.
— Por li tio estus eĉ pli malbone, ol por Eĥefilo. Eĥefilo almenaŭ estas juna.
— Do, laŭ vi, min jam ne eblas ami? Dankon, mia amiko!
— Ne penu riproĉi min pro la provo kompreni vian humoron. Vi scias: se vi deziros — al viaj piedoj falos ĉiu. Tiu pastro, ĉion ekkoninta kaj superinta, estas venkita de vi. Kiel tio estas simpla por tia, kia estas vi! Nur kelkaj rigardoj kaj pozoj. Vane, vi ne respondos al li, kiel Lilito. En vi kiel pinto de lanco sidas iu spertita de vi sento, inda je apsaro. Mi opinias, ke vi estis amatino de Aleksandro kaj al li fordonis la tutan forton de Eroso!
Tais ruĝiĝis.
— Kaj Ptolemeo?
— Vi naskis al li filon — sekve, lia Eroso al vi estas pli forta, ol la via al li, alie estus filino.
— Kaj se egale?
— Tiam mi ne scias. Povis esti kaj tiel kaj ĉi tiel… Niaj gastigantoj ĝentile atendas nian foriron.
Ili dankis la pastrojn, ripetis la peton pri Eĥefilo kaj ekiris tra la malhela templo en siajn ĉambrojn. Nombro de torĉoj, brulantaj en la antaŭpordo — kvar — estis markanta la tempon, restantan ĝis la mateniĝo.
— Mi dankas vin, Lizipo. Kiam vi estas kun mi, mi ne timas fari stultaĵojn, — diris Tais por adiaŭo, — via saĝo…
— Saĝo, atenanino, estas malagrabla por ĝia posedanto. Saĝuloj malmultas. Saĝo akumuliĝas iom post iom en tiuj, kiuj ne cedas al laŭdoj kaj forĵetas mensogon. Pasas jaroj, kaj subite vi malkovras en si foreston de la antaŭaj deziroj kaj komprenon de sia loko en la vivo. Venas memlimigo, gardemo en agoj, antaŭvido de sekvoj, kaj vi iĝas saĝa. Tio ne estas feliĉo en via poezia kompreno, tute ne. Homoj elkuraciĝas el angoro kaj kolero per kanto kaj dancoj, nenion sciante pri ilia esenco. Ne indas multe rezonadi pri scio de dioj kaj homoj, ĉar silento estas la vera lingvo de la saĝo. Malfermitaj koroj tion bone komprenas. Des pli ne saĝe estas diri veraĵojn al homoj, preferantaj miraklojn kaj atingojn per mallongaj vojoj, kiuj ne ekzistas, sed ekzistas nur iom-post-ioma leviĝo. Sed jen kion mi diros al vi certe, kiel plej grandan saĝaĵon: adoro por tiu, al kiu ĝi estas direktita, estas la plej rapida malutilo.
— Ĉu vi diras pri adoro al virino?
— Neniuokaze. Tio estas natura donaco al belo kaj Eroso. Mi diras pri mensoga kaj humila adorado al reĝoj, militestroj, en kies manoj troviĝas homaj sortoj, ĉu por longe aŭ por momento, estas egale.
— Kaj vi pensas pri Aleksandro, ĉu?
— Imagu vin por minuto homo, al kiu estas direktita adoro de milionoj da homoj, plej diversaj, veremuloj kaj mensoguloj, noblaj kaj sklavaj animoj, kuraĝuloj kaj malkuraĝuloj. Efektive necesas posedi diecan forton, por ne rompiĝi kaj ne perfidi siajn proprajn revojn.
— Ĉu perfidi sian sorton?
— Perfidinto de sia lando meritas morton ĉe ĉiuj popoloj. Sed kial ne vidas homoj perfidintojn de sia propra animo? Ja tiaj perfiduloj ne havas jam veremon. Al tiu homo ne eblas fidi pri io ajn. Li irados de malbonaĵo al plia malbonaĵo, kaj lia interna malbono nur kreskados. Kiu estas malhonesta eĉ en plej etaj aferoj, baldaŭ tute perdos ajnan dignon. Oni multe parolis pri mia honesteco. Mi vere penas ĉiam esti tia, neniam malkovrante sekretojn kaj ne strebante ekscii tion, kion oni ne deziras diri al mi. Granda krimo aperas el ĉeno de etaj eraroj kaj misagoj, kaj granda digno, egala al dioj, naskiĝas el senfinaj agoj de modereco kaj bridado de si mem.
— Kaj ĉu vi pensas…
— Taksu nur vin mem — eĉ tio estas tre malfacila, kaj en taksado de grandaj, des pli grandegaj homoj konfidu al la tempo kaj la popolo. Ne sufiĉas fari ĝustajn agojn, necesas ankoraŭ rekoni la tempon, en kiu necesas ilin fari. Ni ne povas eksidi en boaton, kiu jam preteriris, aŭ en tiun, kiu ankoraŭ ne venis. Scii, kiel agi, — estas duono de la afero, la alia duono estas — scii la tempon, kiam necesas fari la agon. Por ĉiuj aferoj en la mondo ekzistas konvena tempo, sed plej ofte homoj perdas ĝin.
— Ĉu Aleksandro same perdis?
— Ne, mi suspektas, ke li faris la sian tro frue. Sed vi ree devigas min juĝi pri tiu, kiu okupas vin pli ol ĉio en la mondo. Iru dormi!
Tais obeis. Ŝi rakontis al Eris pri tio, kiel la pastroj de la templo de Eriduo konsentis provi elbati el la koro de Eĥefilo lian frenezan amon al ŝi. La nigra pastrino esprimis nek ĝojon, nek ĉagrenon. Tais metis sin sur ŝian lokon. Ŝin iomete malĝojigus perdo de kvankam neamata, sed tamen elstara kaj fidela adoranto. Sed Eris pensis nur pri Nagini — la regantino de serpentoj. Ŝian senemocian animon malkvietigis la terura rito kun tiom granda kaj venena serpento, pri kiaj ŝi eĉ ne aŭdis. Ankaŭ Tais estis afekciita ne malpli. Tuj kiam ŝi fermadis la okulojn antaŭ dormo, tiam bilde, akre, kvazaŭ per vico de bronzaj skulptaĵoj, ekstaradis antaŭ ŝi la juna hindino kaj la kolosa serpento en la morta rito-danco…
Ŝi petis la pli altrangan pastron konatigi ilin kun la fratino kaj ankoraŭ du fojojn spektis la «adoradon de serpento».
Pasis kelkaj tagoj da ilia estado en la templo de Eriduo, kiam ekblovis varmega okcidenta vento. Tais malbone dormis en la varmega nokto. La vento el la Siria dezerto kun incitanta monotoneco bruadis kaj fajfadis tra sennombraj embrazuroj kaj fenestretoj en la plafonoj de la templo, portante kun si malstreĉon por la korpo kaj premon por la animo. Ĝi blovadis ankaŭ en la sekva diurno, ne plifortiĝante kaj ne ĉesante. La atenaninon atakis melankolio. Komencis ŝajni sencela ŝia ekzisto. La memoro pri la forpasintoj, la profunde kaŝita amo, la longa atendado de Ptolemeo, la rolo de mastrino de la granda domo kaj gardantino de la komunaj riĉaĵoj — esence, parto de la trezoroj, rabitaj per milito. Ŝi povis multigi la trezorojn — por kio? Ŝi povis… multon ŝi povis, kaj ĉiam antaŭ ŝi ekstaradis la demando: por kio? Ĉu ŝi laciĝis pro sia ĉiama entuziasmo, kun kiu ŝi komencadis ajnan aferon, pro eksplodoj de fortaj emocioj? Eble, ŝi nerimarkeble maljuniĝis kaj ne plu povas flamiĝi, kiel antaŭe, rajdi senbride, reteni larmojn de admiro ĉe renkonto de belo, aŭskulti senspire rakontojn kaj kantojn?