Eĉ Eris iĝis simila al la atenanino. Ambaŭ kuŝaĉadis nudaj sur ledaj kusenoj, metinte la kapojn sur la krucigitajn manojn kaj silente rigardante al la blue farbita muro.
Lizipo kaŝiĝis ie en profundo de la templo, kaj Eĥefilon oni forkondukis por «elbatado de la amo», kiel iom malmilde diris la instruisto.
En tia pigra rigidiĝo trovis Tais-on la pli altranga pastro. Eris surĵetis sur Tais-on malpezan kovrilon kaj leviĝis, eksidinte en la pozon, kutiman por la tuta Oriento kaj la hindoj. La malhelhaŭtulo eksidis precize same kaj direktis persistan rigardon al la atenanino. Nuda ĝis la zono, li iomete kliniĝis antaŭen. Grandaj muskoloj buliĝis sub la glata haŭto de la dorso kaj la ŝultroj, akre montriĝis faltoj de la vizaĝo.
— Mi venis por fari al vi tri demandojn, bela virino, — malrapide diris li en la persa, elektante simplajn vortojn, kompreneblajn por Tais.
— Parolu. Mi penos respondi al vi. Al vi ne malhelpu la ĉeesto de mia amikino — ni estas nedisigeblaj.
— Des pli bone. Mi faros ankaŭ al ŝi demandojn, depende de viaj respondoj. Do jen la unua. Vi ĵetis al mi kelkajn rigardojn, similajn al agnijastra — fajra ĵetlanco de Brahmo. Ĉu tio signifas deziron elprovi min aŭ alproksimigi?
— Nur elprovi.
— Ĉu tiun subitan deziron elprovi pastron de la scienco de Tantroj kaŭzis karaktera por vi petolemo aŭ atako de subita sopiro pri amo, estingiĝinta en vi? Mi vidas fajreton en viaj okuloj, sed vi respondu al mi ne kiel virino, sed kiel inicitino.
— Mi restas virino.
— Tiam kiel la unua kaj la dua.
— Tiam kaj la unua kaj la dua, — samtone kun la pastro respondis Tais.
— Ĉu deziras vi forbruligi la pasintecon en fajro de Tantro? Mi promesas al vi ekvilibron de via koro.
— Ĉu elprovi kun vi? Kiel povas mi scii, ke vi…
— Vi povas ne daŭrigi, — interrompis la hindo, — mi rakontos al vi ankoraŭ unu apologon. En antikvaj tempoj ĉe kortego de iu reĝo loĝis granda scianto de la amoro, majstro de la tantraj ritoj, aŭtoro de manlibro por enamiĝintoj kaj artistoj. Dum festo, en ĉeesto de korteganoj kaj militistoj, la reĝo estis elektanta al si konkubinojn, kiam subite antaŭ li aperis jakŝini, demonino, tute nuda kaj pasia, kiel tigrino, serĉanta tigron. Ŝi ekplendis al la reĝo, ke ŝi ne trovis viron en lia reĝlando, kiu donus al ŝi necesan kontentigon, kaj postulis, ke la reĝo mem aŭ iu el la proksimuloj izoliĝu kun ŝi. Konfuziĝis kaj la reĝo kaj liaj kuraĝaj militistoj, kaj la senhonta jakŝini komencis primoki ilin. Tiam el la homamaso eliris la pastro de Tantroj kaj majstro de la amoro, prenis la senhontulinon je la manoj kaj kondukis en ĉambrojn de la palaco. Post ioma tempo li revenigis ŝin, jam dece vestitan, kaj plorantan pro feliĉo. La tuta kortego de la reganto kriis gloron al la scianto de Tantroj.
Aŭskultante la pastron, Tais subite kun mirego, limanta timon, komprenis, ke la hindo nenion parolas, sed en ŝiaj pensoj, simile al vortoj, naskiĝas bildoj de tio, kio okazis en la reĝa kortego. La freneza jakŝini eniris ŝin, fajro de sovaĝa deziro leviĝis laŭ ŝia dorso, nebuligante la kapon, malstreĉante la genuojn. Per volstreĉo forskuinte la halucinon, la atenanino abrupte demandis:
— Mi ne komprenas, kian rilaton al mi havas tiu fabelo?
— La legendo estas nur reflekto de la sekreta vero. Kaj vi estas ne jakŝini, sed pli alta estaĵo. Ĉu vi ektimos elprovon kaj ekkonon de granda forto, kiun, mi ĵuras, vi eĉ ne imagas? Mi opinias, malmultaj estas tiom plene kreitaj por Tantroj, kiel vi kaj, probable, ŝi, — li almontris Eris-on. — Ja mi ne timas vin, kvankam mi metas min en nemalgrandan danĝeron.
— Kian danĝeron?
— Ĝi ĉiam ekzistas sur pintoj de la amo, kien leviĝas inicatoj kaj inicantoj. Glitfalo sur la vojo egalas al falo en abismon. Do ĉu vi decidiĝas?
Tais, tremante tuta, nege balancis la kapon.
La pastro leviĝis. Ordonema subrido ekludis sur la blankegaj dentoj, ĉirkaŭitaj de la densa, nigrega barbo.
— Mi opiniis, ke helenoj estas pli kuraĝaj, kaj ne intencis timigi la faman servantinon de la diino de amo. Vi kutimiĝis al adoro. Fortaj viroj kliniĝas, kiel herbo, sub la piedoj de viaj belegaj kruroj. Sed kiam la potenco de la dio Kama kolizias kun via fiero kaj forto de Eroso, aperas flamo. Vi mem ne estingos ĝin. Ĉu por vi ankoraŭ ne iĝis klara la neeviteblo de kruciĝo de niaj vojoj? Ja ne vane vi venis en Eriduon, ne vane la konsiliĝo de la rondo de inicitoj elektis min por vi kaj mian kamaradon por ŝi, — li almontris Eris-on. — Do iru kun mi, ne kontraŭu al la sorto, ne kolerigu Kali-n kaj Kama-n. Aŭskultu la internan voĉon, kiu diras al vi — iru.
Intermite spirante, Tais ekstaris kiel en dormo, facile stumbletis sur la deglitinta kovrilo. La pastro brakumis ŝin, subkaptinte per la mano, kvazaŭ muldita el bronzo. Per la alia li levis al si ŝian vizaĝon kaj kisis en la lipojn kun tia forto, ke Tais ekĝemis. Eris eksaltis, kiel ĵetita de katapulto, kaj impetis al la hindo. Ne mallevante Tais-on, la pastro ĵetis antaŭen la malfermitan polmon, kaj tiu simpla gesto haltigis la furiozon de la nigra pastrino. Ŝi ŝanceliĝis, alportante la manon al la okuloj. La hindo eligis fajfon, similaj al siblado de la serpento Nago, kaj en la ĉambron eniris la alta pastro. Li sentime brakumis Eris-on je la talio, flustrante en ŝian orelon iajn vortojn, kaj forkondukis sen rezisto.
En nekomprenebla strebo Tais metis la manon sur lian ŝultron kaj rigardis en la potencajn, nigrajn kiel nokto okulojn. Li ridetis, kaj ŝiaj lipoj kunmetiĝis en respondan rideton, kaj en la animo vekiĝis fiera konscio de ŝia virina forto kaj furioza deziro liberigi ĝin.
Por miro de Tais, la pastro kondukis ŝin en la subteraĵon al la pastrino, la regantino de serpentoj. Tiu ĉirkaŭlavis la atenaninon per ia likvaĵo el aromaj herboj, masaĝis kaj ŝmiris per drogo, simila al la ŝmiraĵo de la templo de Kibela. Post tio al Tais oni donis trinki flavan infuzaĵon kaj por longe lasis sen manĝo en plena mallumo de la malvarmeta ejo. Tais kuŝis, meditante. Ŝia impeto kvietiĝis. Ĉiuj ĉi frotaĵoj kaj drogoj tre similis al la elprovitaj en la templo de Kibela-Rea, por elvoki la forton de Eroso, vekante ĝin en la korpo, sen ne en la koro. Se la tantra vojo, kiel nomis ĝin la pastro, konsistas en la delonge konataj al ŝi antikvaj, kiel la Tero, rimedoj de Kibela, tiam por kio estas la ritoj kun mallumo, subtera soleco kaj fasto? Ŝi povus doni al la pastro kaj al si kelkajn gutojn el la flakono kun stelo, la donaco de la ĉefpastrino, kaj fino! Sed tiam por kio estas ankaŭ la pastro mem, la templo de Eriduo kaj ĉiuj misteraj paroladoj pri Tantro? Tais ekdeziris foriri, sed ŝi rememoris pri la kisa rito kun serpento. Se Tantro donas al la malhelhaŭta junulino tian mirindan potencon super la korpo… gravas ekscii la vojon. La atenanino rememoris la dancon kun serpento, viditan jam en Persepolo — sendube, malproksiman eĥon de la terura rito, veninta tra jarcentoj kaj landoj. Tiam ŝi, en la rolo de la reĝino de amazonoj, sidis apud Aleksandro kaj la granda reĝo karese rigardis al ŝia vizaĝo, ludante amanton… Ĉu ludante? Jes, certe jes! Nur ludante! Post tiam pasis multa tempo, kaj ĉiuj ŝiaj amikoj kaj Aleksandro mem foriris al la limoj de la ekumeno. Aleksandro trovis por si reĝinon — Roksana-n. Jes, la saĝuloj — Lizipo kaj tiu ordonema pastro — pravas. La venena lanco estas elŝirenda! Alie kion kostas ŝiaj konvinkoj kaj revoj pri amo, libera kaj facila, ĝoja kaj hela, kiel ĉe la dioj, kiel promesas Afrodito Urania! Tais firme decidis atendi, kliniĝi antaŭ tiu stranga donaco, kiun sendas al ŝi la sorto, sentante, kiel komencas vivi per propra vivo ĉiu vejneto kaj ĉiu muskolo, la brusto spiras profunde kaj malofte, kaj la koro superpleniĝas per sento, simila al ludo kun potencaj ondoj de maro, balancantaj, brilantaj kaj karesantaj. Pleneco de la korpo per energio atingis la limon. Tais ne plu povis resti senmova. Bezono kuri en freneza danco, sinui ĝis limoj de kapabloj igis ŝin salte ekstari, palpserĉante la elirejon. En tiu momento eniris la malhelhaŭta potenca hindo, kvazaŭ li observis la staton de la atenanino. Li prenis ŝin sur la manojn, kiel etan infanon, kaj ekportis tiel facile, kiel povus tion fari nur Menedemo. Li iris en mallumo ne haste, de tempo al tempo kisante Tais-on, kaj tiu nur laŭ la irmaniero povis diveni, ke ili leviĝas supren laŭ senfina ŝtuparo. Subite la hindo haltis, kvazaŭ fiksaŭskultante ion, kaj eligis mallaŭtan fajfon. Kun tondra bruo larĝe malfermiĝis bronza pordo. Tais nevole ekkriis, kovrante la okulojn per la mano. Ili troviĝis sur grandega alto, sur la pinto mem de la turo de la templo. La senfunda blua ĉielo etendiĝis super ili, ornamita de rapide kurantaj blindige blankaj, densaj nuboj. Nur malalta bariero estis apartiganta la placeton disde senfina vasto de ardaj ebenaĵoj, etendiĝintaj ĉiuflanken ĝis la horizonto, kaj samtempe ĝi estis fidinde ŝirmanta de okuloj malsupre, kreante absolutan izolecon. La pastro kuŝigis la afekciitan atenaninon sur divanon de ĉielblua ledo, starantan ĉe la bariero, kaj permesis al ŝi ĝui la sunan alton, ĉiam levantan emociojn de homo…