Pasis kelkaj tagoj. Aŭ tuta monato? Ordinara tempo ĉesis ekzisti por Tais. Perdis signifon multo, ligita kun ĝi el la pasinteco, la nuno kaj la estonteco. Ĉio ĉi egale trankvile, sen malfeliĉo kaj entuziasmo, sen atendo de ĝojo, sen tranĉantaj rememoroj kaj bedaŭro pri nerealiĝinta miksiĝis en la ekvilibrigita koro de Tais.
Poste, kiam ili ree kuniĝis kun Eris kaj ambaŭ komparis la okazintan kun ĉiu el ili, la sentoj evidentiĝis tre similaj, kun unu escepto. La alta hindo, kiu estis inicanta Eris-on, finfine malfortiĝis kaj, probable, ekmalsanis, ĉar lin oni forportis senkonscia, balbutanta nekompreneblajn vortojn. Eris ne havis «venenan lancon» en la koro, kaj ŝi tuj «liberigis sin».
Lizipo aperis, subridante pri io, kaj trovis ilin ambaŭ pigre kuŝantaj apude kaj kun granda apetito neniigantaj flanojn kun kremo. Pririgardante ilin, la skulptisto rimarkis neniajn ŝanĝojn, krom kavetoj sur la vangoj kaj vere olimpa trankvileco de ili ambaŭ.
— Pri kio vi ridas, instruisto? — indiferente demandis Tais.
— Oni elkuracis! — Lizipo ekridis pli malkaŝe.
— Kiun? Ĉu nin?
— De kio oni vin kuracu? Eĥefilon! Li decidis resti en Eriduo!
Tais, interesita, leviĝis sur la kubuto. Eris movis la okulojn en direkto al Lizipo.
— Resti en Eriduo kaj fari ĉi tie statuojn de tiuj, kiel ili nomiĝas, nu, unuvorte — de la oblikvokulaj Lilitoj.
— Vere oni elkuracis lin! — ekridis Tais. — Sed vi tamen perdis vian disĉiplon, Lizipo.
— Por la arto li ne estas perdita, tio estas la plej grava! — respondis la skulptisto. — Cetere, ili deziras aĉeti la kleofradan Anadiomena-n. Donas duoblan pezon de oro. Ĝi nun iĝis pli multekosta, ol arĝento. Kontraŭ statero, antaŭe kostinta du draĥmojn, oni donas kvardraĥman strigon. Multaj komercistoj de Helenujo bankrotas.
— Do vendu! — trankvile diris Tais. Lizipo mire ekrigardis al ŝi.
— Kaj la deziro de Aleksandro?
— Al mi ŝajnas, ke Aleksandro, se li revenos, ne pensos pri la Anadiomena. Rememoru, kia granda kvanto da homoj atendas lin en Babilono. Kaj krom homoj — montoj da paperoj, petoj, raportoj el tuta grandega lia imperio. Se aldoniĝos ankoraŭ Hindujo…
— Ĝi ne aldoniĝos! — certe diris Lizipo, kaj Tais rememoris la ovomancion.
— Mi havas nenian ideon, kiom povas kosti la Anadiomena.
— Multe! Kvankam oni ne donos, probable, tiom, kiom donis kontraŭ Diadumeno de mia instruisto Polikleto. La tuta mondo scias, ke kontraŭ ĝi estis pagitaj cent talantoj en la antaŭaj tempoj, kiam mono kostis pli multe. La Anadiomena estas tiom bela, ke, inklude la koston de arĝento, kontraŭ ĝi oni donos ne malpli ol tridek talantojn.
— Tio estas grandega prezo! Kaj kiom entute prenas skulptistoj? — demandis mirigita Tais.
— Kontraŭ modeloj kaj paradigmoj bona skulptisto prenas du mil draĥmojn, kontraŭ statuoj kaj bareliefoj ĝis dek mil.
— Sed tio estas nur unu talanto kaj duono!
— Ĉu eblas kompari la unikan verkon, kreitan de Kleofrado, kaj laboraĵon bonan, sed ordinaran? — kontraŭis la skulptisto. — Do, ĉu ni tamen atendu pri la Anadiomena?
— Atendu, — konsentis Tais, pensante pri io alia, kaj Lizipo miris pri malesto de ajnaj signoj de emocio, kian kaŭzadis antaŭe mencio pri Aleksandro.
La atenanino prenis arĝentan sonorileton, donitan al ŝi de la pli altranga pastro kaj skuis ĝin. Post kelkaj minutoj en la ĉambron venis li mem kaj haltis sur la sojlo. Tais invitis lin eksidi kaj interesiĝis pri la sano de lia pli malaltranga kamarado.
— Li ekmalsanis serioze. Ne taŭgas por plenumo de la superaj ritoj de Tatro kun ŝi, — kapmontro al Eris.
— Mi havas al vi grandan peton, pastro. Por ni tempas forlasi la templon, sed mi dezirus elprovi min ankoraŭ en unu afero.
— Parolu.
— Ricevi kison de serpento, kiel via regantino de Nagoj.
— Ŝi freneziĝis! Vi faris el ŝi menolis-on, ekstazan menadon! — ekkriegis Lizipo tiel laŭte, ke la pastro ĵetis riproĉan rigardon al li.
— Ĉu vi sentas en vi fortojn plenumi la teruran riton? — serioze demandis la hindo.
— Jes! — certe demandis Tais kun senzorga kuraĝo, delonge konata al Lizipo.
— Vi pereigas ŝin, — diris la skulptisto al la pastro, — vi estos murdisto, se permesos al ŝi.
La pastro balancis la kapon.
— La deziro aperis en ŝi ne senkaŭze. Determini konformon de siaj fortoj necesas antaŭ plenumo de taskoj de la vivo, ĉar la vivo estas arto, sed ne artifiko, por malfermitaj okuloj kaj koroj. Eble, ŝi pereos. Do, tia estas la destino de la Karmo — rompi ŝian vivon en tiu aĝo. Se ŝi ne pereos, la elprovo multigos ŝiajn fortojn. Estu tiel!
— Ankaŭ mi, — Eris ekstaris apud Tais.
— Iru ankaŭ vi, mi ne dubis pri via deziro.
Lizipo, perdinte la parolkapablon pro timo kaj indigno, enkroĉiĝis en sian barbon, kvazaŭ tio estus la barbo de la pastro.
Tais kaj Eris malleviĝis en la subteraĵon. La regantino de la serpentoj demetis de ili ĉiujn vestojn kaj ornamaĵojn, viŝis per lakto kaj artemizio, surmetis antaŭtukojn. Ellerni la simplan melodion por la muzikema atenanino estis afero de kelkaj minutoj. Instruado de Eris postulis plian tempon, sed la ritmojn ili ambaŭ, estante dancistinoj, komprenis tuj.
La regantino de serpentoj vokis sian monstron, kaj Tais unua komencis la danĝeran ludon. Kiam la serpento leviĝis, klinante malsupren la skvaman muzelon, Tais aŭdis flustron en la nekomprenebla lingvo, alpremiĝis per la lipoj al la nazo de la monstro, fulmorapide retiriĝinte. La serpento ĵetis sin, ŝprucante per veneno sur la antaŭtukon, sed Tais, tremegante pro la travivaĵo, estis jam ekster la danĝero. Al la serpento oni donis gustumi lakton, kaj antaŭen elpaŝis Eris. La nigra pastrino ne atendis longe kaj, tuj kiam la serpento leviĝis sur la vosto, sonore kisis ĝin al la nazo kaj retiriĝis, eĉ ne permesinte al ĝi priŝpruci sin per veneno. La regantino de serpentoj ekkriis pro neatenditeco, kaj la furioziĝinta monstro ĵetis sin al ŝi. La hindino deflankiĝis de la mordo, verŝis lakton al la muzelo de la serpento el la dua taso, kiun ŝi tenis en la manoj, forpuŝis Tais-on kaj Eris-on trans la kradon kaj faciligite suspiris. Tais kisis ŝin kaj donacis multekostan braceleton. En la sama vespero la pli altranga pastro surmetis al Eris kolieron de neordinara rareco el venenaj dentoj de la plej gigantaj serpentoj, iam kaptitaj en hindujaj arbaroj. Tais ricevis alian donacon — kolieron el ungegoj de nigraj grifoj, ĉirkaŭforĝitaj per oro kaj vice surmetitaj sur ĉeneton.