— Tio estas ornamaĵo de gardantino de sekretaj padoj, kondukantaj orienten trans montojn, — klarigis la pastro.
— Kaj la mia? — demandis Eris.
— Kiel konvenas, la simbolo de sentimeco, nelacigeblo kaj rekompenco, — respondis la hindo, rigardante al la nigra pastrino kun estimo, multe pli granda, ol antaŭe.
Krome, la pli altranga pastro donacis al Tais kalikon el diafana kalcedono kun elĉizita sur ĝi bildo de la serpenta danco.
Lizipo, kiam la atenanino venis al li por montri la donacon, forturniĝis kun indigno, ĵurante ne plu havi alligitecon al ŝi, ĉar la sentaŭga menolis aldonis al li nenecesan hargrizon. Tais devis longe kaĵoli la grandan skulptiston, ĝis lia koro, sentema, kiel ĉe ĉiu artisto, al virina belo, mildiĝis kaj la facilanima disĉiplino estis pardonita.
Ĉapitro XV. Nerealiĝinta revo
Rajdisto sur ŝaŭmkovrita ĉevalo venis de Eŭfrato. Tie, sur antikva varfo, atendis Hesiona kun tridek-remila boato. Avantaĝo de la flotestra edzino! Mallonga letereto tekstis: «Sciigoj de Nearĥo kaj Aleksandro. La armeo revenas. Mi venis por preni vin». Tio sufiĉis, por ke Lizipo, Tais kaj Eris senprokraste prepariĝis, kaj post longa adiaŭo al la hindoj ekrajdis al la rivero. La pastroj donacis al ĉiuj grandegajn kronojn da bluaj floroj, aperintaj nesciate el kie. Eĥefilo, grimpinte sur elstaraĵon de la portiko, longe svingadis la manon al la polva nubo, levita de la ĉevalaj hufoj.
La helenoj sen paŭzo trarajdis kelkajn parasangojn sur eltenemaj kaj maldikaj indiĝenaj ĉevaloj, riskante forskrapi al si la haŭton. Jam el malproksime ili ekvidis sur la brilanta malklara ebeno de la rivero longan brun-ruĝan ŝipon, kaj sur la platoj de la varfo — tolan markezon, sub kiu estis ripozanta Hesiona. La tebanino rapidege impetis renkonten al Tais, ekscitite kriante:
— Ili ne atingis la limojn de la ekumeno en Hindujo! La armeo ekribelis sur kvina rivero, rifuzinte iri pluen, kiam mia Nearĥo malkovris, ke Induso fluas el montoj, tre malproksimaj de la fontoj de Nilo, kaj ne orienten, sed suden, en la oceanon. La enfluejo de Induso kuŝas en la direkto de la suno, sen ajna kuniĝo kun Nilo. Grandegaj spacoj da firmaĵo kaj maro dividas tiujn du riverojn, tiel grandaj, kiel neniu imagis al si…
Lizipo metis la manon sur la ŝultron de Tais, kiu tremeris pro la tuŝo de la saĝulo.
— Aleksandro estis grave vundita dum atako de fortikaĵo, lin savis via Ptolemeo kaj ricevis pro tio kromnomon Soter (Savinto). Ili batalis kontraŭ multegaj elefantoj. Bukefalo pereis, kaj ili navigis malsupren laŭ Induso. La armeo ekiris tra dezertoj, kaj Nearĥo eknavigis mare laŭlonge de la bordoj de Hindujo, navigis okdek tagojn kaj preskaŭ mortis pro malsato, dum Aleksandro estis pereanta pro soifo en dezerto. Poste Aleksandro longe atendis lin en interkonsentita loko, ĝuste el kie venis la senditoj kun la sciigoj en Persepolon… — Ĉion ĉi la tebanino elpafis rapidege kaj haltis nur por enspiri aeron.
Lizipo ŝerce skuis Hesiona-n je la ŝultroj:
— Haltu, alie vi pereos sen spirado, kaj ni nenion ekscios plu. Edzino de tia flotestro, kiel Nearĥo, devas eksponi informojn en pli bona ordo. Kiu rakontis ĉion ĉi al vi?
— Dejnomaĥo, unu el la asistantoj de Nearĥo. Li ekmalsanis post la malsato kaj estis sendita kun karavano antaŭen, en Persepolon, kaj el tie venis en Babilonon por atendi Nearĥon.
— Do kie estas Nearĥo mem?
— Kondukas la floton en Babilonon, kaj dum la vojaĝo serĉas oportunan vojon por navigado al Arabio kaj Libio.
— Ĉu ankoraŭ unu navigado? — ekkriis Tais.
— Jes! Aleksandro mem deziras iri mare, ne plu esperante al mapoj kaj periegesoj de la firmaĵo, kiuj kruele trompis lin kaj en Baktrio kaj en Hindujo.
— Kion do diris al vi Dejnomaĥo?
— Ĉion! Li venigis kun si unu loĥagon el tiuj, kiuj iris kun Aleksandro tra Gedrosio[31]. Dum du tagoj kaj du noktoj ili ambaŭ alterne rakontadis pri nekredeblaj malfacilaĵoj, travivitaj en la ekspedicio. Poste mi lasis ilin en mia domo por satdormi kaj ripozi, kaj mi mem dormis dum la veturado ĉi tien. La kunvojaĝantoj pensis, ke mi mortas… ho, mi memorfiksis ĉiujn detalojn. Vi konas mian bonan memoron, — aldonis Hesiona, rimarkinte rigardon de Lizipo, ĵetitan al Tais.
— Se estas tiel, — decidis la skulptisto, — do ni agu same kiel Dejnomaĥo. Ni navigos, kaj vi rakontos, sed nur ne nokte, da tempo sufiĉos!
La «serpentidino» ne troigis siajn kapablojn, kaj Tais eksciis pri la hinda ekspedicio pli detale, ol se ŝi ricevus leteron de Ptolemeo, kiu iĝis la ĉefa persono ĉe Aleksandro, post Hefestiono, la ĥiliarĥo, tio estas anstataŭanto de la reĝo mem — pli alta posteno ne ekzistis, — plu la plej proksima el la amikoj.
Post transiro de Induso laŭ flosanta ponto, konstruita de Hefestiono, la makedona armeo trafis en amikan landon. Hindoj honoris Aleksandron kiel reĝon de reĝoj de la Okcidento. Samtempe la nobelaro, nomata ĉi tie «superaj kastoj», opiniis la makedonojn barbaroj, doninte al ili moknomon «paŝtistoj», ĉar ili antaŭ ĉio interesiĝis pri brutaro. En la ĉefurbo de tiu lando, Taksilo, Aleksandro aranĝis brilan feston kaj komencis prepariĝi al transiro trans sekvan riveron — la limon de malamika reĝlando de Paŭravoj. Ĝuste sur tiu ĉi rivero, nomita de geografoj Hidaspo (Ĝhelam), okazis la plej malfacila batalo el ĉiuj, kiujn iam eltenis la armeo de Aleksandro post Gaŭgamelo. La batalo estis eĉ pli danĝera ol la gaŭgamela, ĉar Aleksandro por ioma tempo tute perdis regadon super la trupoj. Seninterrompe pluvis, Hidaspo ŝvelis kaj disfluis. Ĝiaj ŝlimaj bordoj iĝis marĉo. Sur la orienta bordo de la rivero atendis hinda armeo, estrata de reĝo Poro. Aleksandro kalkulis facile rompi reziston de la hindoj kaj faris grandan eraron. La plej bonaj taĉmentoj de la makedona armeo, estrataj de Ptolemeo, Hefestiono, Keno kaj Seleŭko, transiris la riveron, kaj Kratero restis en la rezervo sur la okcidenta bordo. La makedonojn renkontis du linioj de batalaj elefantoj, irintaj kun interspacoj je 60 ulnoj unu de la alia. Inter ili piede iris arkpafistoj kun grandegaj pafarkoj, el kiuj eblis pafi nur starante kun apogo. Sagoj de tiuj pafarkoj, simile al etaj ĵetmaŝinoj, trabatadis kirasojn kaj ŝildojn.
Komence la hindoj premis la makedonojn. Dronante en koto, despere batalis la novaj baktriaj kaj sogdaj ĉevalaj arkpafistoj, estrataj de Aleksandro. La agrianoj kaj la hipaspistoj impetis helpi, sed la elefantoj persiste forpremadis la makedonojn al la marĉa bordo, kaj la rezervoj de Kratero plu ne estis alirantaj. Evidentiĝis, ke li staris trans la flanka riverbranĉo kaj, elirinte sur la insulon, devis transiri la duan branĉon de Hidaspo.
Subite Bukefalo falis malviva sub Aleksandro. Ĝi ne estis vundita. Simple la koro de la maljuna batala virĉevalo ne eltenis tutan tagon da batalo en glueca koto. Aleksandro, transsidiĝinte sur alian ĉevalon, sendis kontraŭ la elefantojn sian plu heroan falangon, de kiu restis nur ses mil homoj. La kuraĝaj veteranoj ekiris kun batala krio «Enialos, Enialos!» en atakon kontraŭ la monstrojn, igis la elefantojn turni sin malantaŭen kaj treti la propran militistaron, tute malordiginte kaj dispelinte la vicojn de la bonega hinda kavalerio. La makedonoj, kiel demonoj, persekutis ilin, trafante elefantojn per siaj longaj sarisoj. Flanke batis rezerva kavalerio de la reĝo Poro. La falango povus perdi plej grandan parton de la militistoj, sed ĝustatempe veninta Aleksandro devigis la infanterion viciĝi kaj kunigi la ŝildojn, kaj deĵeti la kavalerion. Tiam enmiksiĝis la rezervo de Kratero. Komenciĝis fuĝado kaj persekutado de la hindoj. La ĉefaj batalaj trupoj de Aleksandro ne povis moviĝi pro senfortiĝo.