Post tiu tago, en Targeliono de la tria jaro de la cent dek tria olimpiko, la makedona armeo kvazaŭ rompiĝis. La militistoj, jam ĉe Induso, eksciinte pri la malkovro de Nearĥo, kun maldeziro transiris la malfeliĉan riveron. La terura masakro ĉe Hidaspo, la minacaj elefantoj kaj altaj batalaj kvalitoj de la hinda armeo tute senkuraĝigis la makedonojn, speciale post kredigoj de Aleksandro, ke Hindujo kuŝas antaŭ ili malfermita kaj atingebla.
La granda konkeranto traktis tre indulge la venkitan reĝon de Paŭravoj. Li lasis lin reĝi kaj ĉiel penis atingi amikecon de la hindoj.
Inter pitoreskaj montetoj ĉe Hidaspo, super la loko de la batalo, Hefestiono laŭ ordono de Aleksandro komencis konstrui du novajn urbojn: Nikeon (Venkon) kaj Bukefalion, por memoro de la batala ĉevalo, enterigita tie.
Nearĥo jam antaŭ la batalo proponis al Aleksandro konstrui grandan floton kaj transporti la armeon malsupren laŭ Induso. La reĝo komence ne konsentis, sed poste permesis, por navigi orienten, kiam li atingos la legendan riveron Gangon, fluantan ĉe la limoj mem de la Mondo. Nearĥo ne obeis la reganton kaj, krom malpezaj tridek-remilaj ŝipoj, taŭgaj por trenado el rivero en riveron, helpe de fenicoj konstruis ankaŭ kelkajn pezajn larĝajn platfundajn boatojn laŭ propraj desegnoj. Tiuj ŝipoj poste savis la armeon.
Aleksandro kun la sama persisto strebis orienten, transirante unu riveron post alia en monteta regiono, loĝata de aratoj — kuraĝaj hindaj triboj, vivantaj sen reĝoj. Tridek ok fortikigitajn urbetojn kaj vilaĝojn devis batale preni la makedonoj, antaŭ ol ili transiris riverojn Akesinason (Ĉenab) kaj Hidraston (Ravi). Dum prenado de fortikaĵo Sangalo la armeo de Aleksandro perdis mil ducent homojn. La militistaro atingis la kvinan riveron Hifason (Bias), Aleksandro moviĝis orienten laŭlonge de montoj de neimagebla alto, de tempo al tempo videblaj en distanco de mil stadioj. La montovicoj estis ŝtupe malleviĝantaj al la monteta lando, kaj en la naturo estis nenia ŝanĝiĝo. Nenio montris proksimiĝon al iu limo. La tuta supra Hindujo restis malantaŭe, kaj kio kuŝis antaŭe, neniu sciis. La plej spertaj kriptioj, ne sciante lingvon de la loĝantoj, ne povis ekscii la antaŭan vojon por almenaŭ ioma longo.
Kaj jen la kvina rivero fluis antaŭ ili, same rapida kaj malvarma, kiel la jam pasitaj. Samaj montetoj en blua nebulo kaj verdo de densaj arbaroj estis etendiĝantaj trans ĝi. La armeo haltis.
Poro rakontis al sia venkinto pri lando Magadho trans Hifaso, kies reĝo havas ducent mil infanterianojn, dudek mil rajdistojn kaj tri mil elefantojn. Fuĝinta el tie militestro Ĉandragupto konfirmis la vortojn de Poro. Sud-okcidente, dekstre de Magadho, loĝis minacaj triboj de aparaĝitoj (nevenkeblaj), posedantaj multegajn speciale grandajn batalajn elefantojn. Estis neniaj onidiroj pri limoj de la mondo, pri la oceano. Kaj subite la makedonaj militistoj komprenis, ke plua vojo estas sencela. La landon, kie oni scipovas bone batali, ne eblas preni per unu atako. Spacoj de Hindujo estas tiom grandaj, ke la tuta militistaro de Aleksandro dispolviĝos ĉi tie, lasinte siajn ostojn en tiuj senfinaj montetoj. La famaj riĉaĵoj de Hindujo montriĝis tute ne tiom grandaj, kiel en Persujo. Milita akiro ne plu logis la lacan militistaron. Ilia senpeka kaj nevenkebla gvidanto iris tro malproksime en sia strebo al la Granda oceano, ĉi tien, kie li jam ne havis sciojn, necesajn por okupo de la lando, kaj la ĉiama sukceso preskaŭ forlasis lin ĉe Hidaspo. Tie la armeon savis la sinforgesa kuraĝo de la falango kaj de la ŝildistoj. La veteranoj ne plu havis la antaŭan kuraĝon, rompitaj de la terura batalo kaj de la senfina milito. Foje rifuzinte obei, la armeo insistis: la vojo antaŭen estas sensenca, necesas reveni hejmen, dum ankoraŭ estas fortoj por trairi la pasitajn vastaĵojn.
Aleksandro furiozis. Li asertadis, ke proksimas la fino de la ekspedicio. Tute nemalproksime estas Gango, kaj post ĝi estas la oceano, de kie ili ĉiuj trankvile navigos hejmen, preter Hindujo, en Egiptujon.
Keno, heroo de la batalo ĉe Hidaspo, elpaŝis kiel reprezentanto de la armeo, dirante pri informoj, kolektitaj de kriptioj kaj kaŝitaj disde la militistoj. Gango tute ne estas proksima. Ĝis ĝi estas tri mil stadioj. Trans Gango estas nenia oceano, nur ĉenoj de senfinaj montoj. Ĉu Aleksandro ne vidas, kiel malmulte restis da makedonoj kaj helenoj en lia armeo, ĉu li ne kalkulas pereintojn, vunditojn, mortintajn pro malsanoj, loĝigitajn por longe, se ne por ĉiam, en urboj, konstruitaj de li? Ĉiuj, kiuj ankoraŭ estas nedamaĝitaj, — eluziĝis, kiel ĉevaloj, sur kiuj oni rajdadis tro multe kaj longe.
Laŭ signo de Keno sep altaj makedonoj ekstaris antaŭ la reĝo nudaj, en solaj helmoj, montrante abundajn cikatrojn kaj eskarojn pro saniĝintaj kaj ankoraŭ ne elkuracitaj vundoj. Ili ekkriis:
«Aleksandro, ne devigu nin iri kontraŭ nia volo! Ni jam estas ne tiaj, kiaj estis antaŭe; devigitaj kontraŭvole, ni iĝos eĉ pli malbonaj. Ni ne estas apogo por vi, aŭ viaj okuloj ĉesis vidi?»
La granda militestro en furiozo ŝiris sur si la veston en intenco montri al tiuj malkuraĝuloj siajn proprajn cikatrojn kaj vundojn, da kiuj li havis pli, ol ĉiu el la militistoj, rekonsciiĝis kaj kaŝiĝis en sia tendo, ne akceptante manĝon. Finfine, li sendis diri al la militistoj, ke li obeos volon de la dioj.
Delonge la armeo ne rigardis kun tia emocio al la maljuna, apenaŭ eltenanta ekspediciajn malfacilaĵojn antaŭdiristo Aristandro, kiam matene sur la bordo de Hifaso la antaŭdiristo sekcis oferan ŝafinon. Ptolemeo, Seleŭko, Keno kaj ĉiuj starintaj apude militestroj mem ekvidis malbonajn signojn de malsukceso kaj pereo, antaŭ ol Aristandro deklaris pri la minaca antaŭdiro. Neniuokaze oni transiru la riveron! Impeta jubilo de la armeo, kiam Aleksandro ordonis turniĝi malantaŭen, montris, ke la pacienco de la militistoj atingis la limon. Li ordonis starigi sur la bordo de Hifaso dek du ŝtonajn kolonojn, signantajn la finon de lia hinda militiro. La armeo revenis en dronigitan de senĉesaj pluvoj Nikeon sur Hidaspo, kie estis konstruata la floto. Apenaŭ atinginte Nikeon, Keno mortis pro forkonsumo de la fortoj, plenuminte por la kamaradoj la grandan servon.
De ĉi tie Aleksandro eknavigis malsupren. Riveraj sojloj kaj rapidfluoj frakasis malpezajn remilajn ŝipojn. La larĝflankaj ŝipoj de Nearĥo sukcese trairis ŝvelintan Hidaspon kaj rapidejojn de Induso. Nearĥo proponis halti kaj konstrui pli da ŝipoj. Aleksandro rifuzis. Perdinte la revon pri atingo de la Orienta oceano, li ekhastis al la por longe forlasita imperio.
La kavalerio ekiris laŭ ambaŭ bordoj de Induso. Unu taĉmento estis estrata de Hefestiono, la alia — de Kratero. Aleksandro apartigis siajn du ĉiam malpacantajn inter si superajn militestrojn. La infanterio kune kun Aleksandro kaj Ptolemeo navigis sur la ŝipoj. De tempo al tempo okazadis bataloj kontraŭ kuraĝaj triboj, furioze defendantaj siajn landojn kontraŭ la makedonoj. En Aleksandron eniris malica demono. Li penis elradikigi ĉian reziston en la lando, tra kiu estis iranta lia armeo. Komenciĝis nenecesaj buĉoj. La makedonoj ne bezonis grandan kvanton da sklavoj. Eblis nek ĝisveturigi ilin ĝis bazaroj, nek nutri.
En lando de malloj — sur rando de granda dezerto Taro, kie kuraĝo de la loĝantoj superis ĉiujn aliajn, la makedona armeo por longe haltis apud bone konstruita kaj sentime defendiĝanta fortikaĵo.
Furiozigita de la rezisto, Aleksandro mem impetis sur la muron. Tuj kiam li atingis la supron, la ŝtuparo rompiĝis sub la militistoj. Por Aleksandro restis nenio, krom sub saga pluvo salti de sur la muro enen de la fortikaĵo. Kun li estis nur du: Peŭkesto kaj Leonato — lia konstanta ŝildportisto, portadinta post li la prenitan en Trojo nigran ŝildon de Aĥilo. Al li Aleksandro pleje ŝuldas pri la vivo. Sago trabatis Aleksandron tra la pulmo, kaj li falis, kiel malviva. Falis sur la genuojn ankaŭ vundita Peŭkesto, kaj Leonato, same sanganta, ŝirmis ilin ambaŭ per la sankta ŝildo de la heroo de la Troja milito kaj, potenca, kiel Heraklo, rebatadis malamikojn, ĝis kun terura muĝo en la fortikaĵon enŝiriĝis la ĝisfreneze ferociĝintaj makedonoj. Dum kelkaj minutoj la defendantoj de la fortikaĵo estis forbuĉitaj ĝis la lasta. La reĝon kun la sago, elstaranta el la brusto, oni ekportis al la ŝipo, sur kiu troviĝis la tendo de Aleksandro…