Выбрать главу

— Atendu! — interrompis Hesiona-n Tais. — Kaj kie estis Ptolemeo kaj kial li estas Soter (Savinto), sed ne Peŭkesto aŭ Leonato?

— Mi ne scias. Kaj Dejnomaĥo same ne sciis. Probable, Ptolemeo sukcesis trarompiĝi al Aleksandro kun sufiĉa trupo kaj savi ĉiujn. La militista onidiro nomas Savinto ĝuste lin, sed ne iun alian. La armeo scias pli bone!

— Kaj kio do okazis plu? — hastigis Lizipo.

— Kiam Aleksandron oni alportis sur la ŝipon, neniu kuraĝis tuŝi la sagon, elstarantan el la brusto, pensante, ke la reĝo mortas. La plej sperta militestro Perdiko ordonis turni Aleksandron sur la flankon, per fortegaj fingroj derompis la pinton, trairintan la korpon, kaj eltrenis la stangon.

Aleksandro laŭte ekkriis en senkonscieco, aero kun fajfo komencis eliradi el la vundo ĉe ĉiu spiro. Perdiko dense bandaĝis la bruston kaj, kuŝiginte la reĝon sur la flankon, ordonis trinkigi lin per akvo kun vina maceraĵo de akileo. Kiam venis kuracistoj, la sangado jam ĉesis. Aleksandro rekonsciiĝis pro vea kriegado de la militistoj. La armeo pretis ekribeli, postulante, ke oni montru al ili la reĝon, vivan aŭ mortintan. Aleksandro ordonis transporti sin sur la bordon sub markezon, por ke homoj, preterirante, povu vidi lin. Li levadis la manon, montrante, ke li estas viva. Militistoj plektadis florkronojn kaj ĵetadis en la riveron apud la ŝipo.

Kiam la ŝipo albordiĝis al oportuna loko, kie oni faris longtempan tendaron, malproksime de la kovritaj de kadavroj, fumantaj ruinoj de la fortikaĵo, Aleksandro, pala kiel kreto, per superhoma volstreĉo eksidis sur ĉevalon, spite al rezisto de la amikoj, kaj sukcesis ĝisrajdi sian tendon inter la jubilanta militistaro. Tiu lasta streĉo elĉerpis liajn fortojn. Dum multaj tagoj li kuŝis, terure suferante pro doloro en la trabatita pulmo, indiferente al ĉio en la mondo.

Tiutempe Nearĥo, preninte por helpo ĉiujn militistojn, iom scipovantajn ĉarpenti — kaj da tiaj troviĝis miloj inter la makedonoj kaj apudmaraj loĝantoj, — estis urĝe konstruanta ŝipojn.

Al la makedona tendaro el ĉiuj flankoj venadis ne nur aventuremuloj, komercistoj, virinoj, sed ankaŭ sciencistoj, filozofoj, artistoj. Komenciĝis nova jaro, la unua de la cent dek kvara olimpiko. La armeo estis malrapide malleviĝanta laŭ Induso. La superhoma vivoforto de Aleksandro venkis ankoraŭ unu gravan vundon, mortan por plej multaj homoj.

Ankoraŭ malsana, li longe konversaciadis kun hindaj filozofoj. Helenoj nomis ilin gimnosofistoj — nudaj saĝuloj, ĉar en iliaj moroj estis iradi preskaŭ sen ajna vesto, substrekante maleston de vantaj deziroj. Kun amara sento eksciis Aleksandro, ke li vane transiradis riveron post rivero, elĉerpinte paciencon de sia armeo.

Hidaspo pli malsupre estis kunfluiĝanta kun Akesinaso kaj Hidrasto, sub la kunfluiĝo de tiuj tri riveroj estis alfluanta Hifaso, kaj ĉiuj kvar riveroj kune estis enfluantaj en grandan maldekstran alfluanton de Induso Laradzon (Satleĝ-on), je kvar mil stadioj sub la transirejo trans Induson, konstruita de Hefestiono. Se ili ne estus trabatiĝantaj tiel persiste orienten tra la antaŭaĵoj de la gigantaj montovicoj, sed malleviĝus suden, do post la transiro trans Induson la tuta granda hinduja ebenaĵo kuŝus malfermita antaŭ la armeo de Aleksandro. Sed ĉio estis finita. Aleksandro ne plu strebis ien ajn, krom Persujo kaj la okcidenta maro. Sur Induso ĉe Laradzo li fondis ankoraŭ unu Aleksandrion — Opiana-n. Oni diris, ke la reĝo sekrete vizitis nekredeble antikvan templon en ruinoj de grandega urbo, je mil stadioj sub la kunfluiĝo de Induso kaj Laradzo. Pastroj de tiu templo malkovris al Aleksandro sekreton, konatan de neniu. Li neniam plu parolis pri Hindujo, eĉ kun la plej proksimaj amikoj, laŭ la onidiro, disvastiĝinta kun venta rapido inter la militistoj, informitaj multe pli bone, ol tion dezirus la militestroj.

Malrapide malleviĝante laŭ Induso, la makedonoj estis ekkonantaj la landon, danke al la saĝo de la militistoj, haltigintaj la frenezan impeton de Aleksandro — malprudente ĵetiĝi en profundon de Hindujo, kies gigantajn ampleksojn ili nun estis perceptantaj per propraj okuloj. Tro malfrue oni nun rememoris pri Ktesio, helena kuracisto ĉe la kortego de Artakserkso, kiu kompilis priskribon de Hindujo, kiel de tre granda lando. Unu el hindoj — gimnosofisto Kalinaso ekiris akompani Aleksandron, avertante la reĝon pri danĝeraj lokoj kaj deadmonante militestrojn de nenecesaj atakoj al proksimaj urboj. Baldaŭ la tuta armeo opiniis Kalinason orakolo, antaŭdiranta nur malfeliĉojn…

Hesiona haltis por ripozi. Lizipo verŝis al ŝi vinon, forte diluitan per fonta akvo. Tais profunde enpensiĝis, kvazaŭ vagante tie, en foroj de Hindujo, kaj subite demandis:

— Kaj kie estis Roksana?

— Ĉiam kun Aleksandro, ŝi okupadis apartan tendon kaj navigadis sur aparta ŝipo. Kaj sur la firmaĵo ŝi veturadis sur elefanto, kiel decas al granda reĝino.

— Kaj kiel oni veturas sur elefantoj?

— Mi ne scias. Kiam ni venos en Babilonon — ni pridemandos…

— Daŭrigu, mi petas vin!

— En la skiroforiono Aleksandro atingis la enfluejon de Induso, similan al la delto de Nilo, je ses mil stadioj sub la kunfluiĝo de la alfluantoj. Ĉi tie ne nur la makedonoj, sed eĉ spertaj maristoj ektimis, ekvidinte gigantajn ondojn, kuregantajn supren laŭ la rivero, levante la nivelon de la akvo je du-tri dekoj da ulnoj. Ĉio iĝis komprenebla, kiam ili ĝisiris la oceanon. Flusoj atingadis ĉi tie alton, neniam viditan en la Interna maro. Proksimume je kvincent stadioj for de la oceano, super la delto de la rivero, Hefestiono komencis konstrui havenon en Patalo. Samtempe, en la monato Hekatombejono, Aleksandro kun Nearĥo navigis en la oceanon, malproksimiĝinte de la bordoj en la bluan foron je kvincent stadioj. Tie li faris oferon al Pozidono kaj ĵetis en ondojn oran kalikon.

Post monato Aleksandro ekiris okcidenten laŭlonge de la mara bordo tra dezertoj de Gedrosio kaj Karmanio. Li iris malpeze kun la infanterio kaj parto de la kavalerio, sendinte Krateron kun ĉiuj trajnoj kaj familioj, akiraĵo, elefantoj kaj brutaro laŭ relative facila vojo tra Araĥosio kaj Drangiano[32] — lokoj kun nutraĵo por animaloj kaj akvo. Kun Kratero restis Seleŭko, kiu post la batalo ĉe Hidaspo por ĉiam fordonis sian koron al elefantoj kaj kolektadis ilin same sinforgese, kiel Ptolemeo juvelaĵojn kaj… — Hesiona stumblis, rigardante al la amikino.

— Daŭrigu! Kaj virinojn, — trankvile diris Tais.

Unuafoje la tebanino komprenis definitive, kiom indiferentaj por la amikino estas la amoraj atingoj de Ptolemeo.

Kratero fondis ankoraŭ unu Aleksandrion sur rivero Araĥoto kaj estis moviĝanta nehaste al la interkonsentita loko de renkontiĝo en Karmanio sur rivero Amaniso, enfluanta en profundan maran golfon — Harmozion.

Aleksandro iris kun la trajno, por aranĝi sur la mara bordo kelkajn provizejojn por Nearĥo. La kretano ekiris el Patalo kun la tuta floto du monatojn poste, en Majmakteriono, post la ŝanĝiĝo de la ventoj al la vintraj. Komence Aleksandro deziris komisii la floton al Onesikrito. Nearĥo kontraŭis, emfazante facilanimecon kaj konatan de ĉiuj mensogemon de sia anstataŭanto. Malgraŭ la tuta deziro de Aleksandro esti kun Nearĥo, li devis konsenti la argumentojn de la flotestro. Por Aleksandro esplori la bordolinion kaj la maran vojon, kunigantan Hindujon kaj Persujon, iĝis plej grave. Ĝuste tial li decidis mem konduki la taĉmenton tra apudbordaj dezertoj. La iro iĝis eble la plej malfacila el ĉio, spertita de la makedona armeo. Komence la militistaron sekvadis multegaj nemilitaj homoj: komercistoj, metiistoj, virinoj — ĉiuj ili pereis pro malsato kaj soifo, kaj la plej granda parto dronis.

вернуться

32

ĉiuj menciitaj landoj okupadis dezertajn regionojn de randoj de Pakistano, suda Afganio kaj sud-orienta Irano.