— Jes, dronis! — ripetis Hesiona, rimarkinte nekomprenon de la aŭskultantoj. — Kiam la armeo faris tendaron en seka valo inter montetoj, subita pluvego ie en montoj komencis potencan torenton, kiu momente falis sur la nenion suspektantajn homojn. Militistoj, kutimaj al subitaj atakoj, saviĝis sur deklivoj, kaj ĉiuj ceteraj pereis.
Griza sablo kaj ŝtonoj de la dezertoj de Gedrosio eĉ nokte radiadis ardon, saturitan de forta aromo de mirhaj arboj. Kvazaŭ mil incensiloj fumis per valorega nardo de Arabio. Grandaj blankaj floroj estis kovrantaj densajn interplektaĵojn de branĉoj de malaltaj arboj. Arbustoj kreskis per longaj strioj, netraireblaj, kiel bronzaj kradoj, pro fortaj, hokecaj dornoj. Poste komenciĝis senakvaj sabloj. Ĉiam pli malfacila iĝadis la vojo. Parto de la militistoj ekribelis kaj disrabis la ŝarĝveturilojn kun provianto por Nearĥo. Nur unu provizejon oni sukcesis fari sur la bordo. En serĉado de akvo oni devis fari anabazon — deflankiĝon en profundon de la lando. Multegaj malfortiĝintoj kaj ekmalsanintoj havis forton nek por halti, nek des pli por helpi. Navigaciistoj kaj kriptioj misvojiĝis. Necesis denove eliri al la maro, determini la direkton kaj ekiri strikte al la nordo. Tiel ili venis en urbon Puron, sur ĝuste tiu rivero, kie estis interkonsentita la renkontiĝo de la tri taĉmentoj, ripozis kaj daŭrigis la iradon laŭlonge de la rivero malsupren ĝis urbo Gulaskiro en Harmozio. Senprokraste venis ankaŭ Kratero kun siaj armeo, virinoj kaj elefantoj. La tuta irado de la taĉmento de Kratero okazis mirinde facile. Estis nek perdoj inter homoj kaj animaloj, nek grandaj prokrastoj en la vojo. Kratero, fervora ĉasisto, eĉ permesis al si kelkfoje fari skoltadojn flanken de la iro de la ĉefa karavano, memorante komision de Aleksandro — serĉi teruran beston, «homglutanton».
Sur kelkaj cilindraj sigeloj de trimiljara aĝo, fojfoje elfosataj el la mezopotamia tero, estas bildo de tiu besto kun korno sur la nazo kaj kun segilo de ostaj dentoj laŭlonge de la spino, kune kun strangaj monstroj, similaj al leonoj kun longaj serpentaj koloj kaj krokodilaj kapoj.
La beston mencias ankaŭ la priskriboj de Ktesio — kvankam abundaj per vermalsimilaj rakontaĉoj, sed kun referencoj al multaj atestantoj kaj al la timo, kaŭzata de ĝi ĉe la persoj, kiuj nomis ĝin «martiĥoro» (glutanto de homoj). La grandega amplekso, la terura faŭko, la osta kiraso kaj la vosto, kovrita de dornoj, faris la beston io meza inter krokodilo kaj hipopotamo. Kratero mem aŭdis rakontojn pri ĝi, sed, same kiel en la okazo kun borio en la Libia dezerto, neniu povis indiki lokon de ĝia loĝado, kaj la serĉado de Kratero iĝis sensukcesa.
Nun restis nekonata nur la sorto de Nearĥo. Aleksandro pacience atendis, rifuzante kredi, ke la kretano pereis, kaj ne dezirante iri pluen sen la fidela amiko. De tempo al tempo li sendadis ĉarojn kaj rajdistojn por skoltado al la rivera enfluejo kaj al la mara golfo, sed neniu ion ajn aŭdis pri la floto. Estis jam tria monato de la atendado, finiĝis la aŭtuno, komenciĝis Gameliono, kiam subite ĉaroj de skoltoj alveturigis kvin maldikegajn ĉifonulojn, inter kiuj Aleksandro kun peno rekonis Nearĥon kaj Arĥiason. La reĝo brakumis la kretanon, mirigita, kiel tiu povis veni ĉi tien kaj resti viva, perdinte la floton. Nearĥo miris siavice. La floto ne estas perdita, el okdek ŝipoj pereis nur kvin. La ŝipoj staras en la enfluejo de la rivero, kaj li hastis serĉi la lokon de renkontiĝo, por pli rapide liveri provianton al la malsatantaj maristoj. Ĝojo de Aleksandro estis senlima.
Nearĥo, post ripozo, lavita kaj ŝmirita per aromaj oleoj, ornamita per ora koliero kaj florkrono, iris antaŭ solena procesio. La plej belaj junulinoj, nudaj, ĉirkaŭvolvitaj per floroj, dancis ĉirkaŭ li kaj kantis, glorante lian venkon super la maro. La venko estis nebagatela! Ok mil stadioj laŭlonge de la sovaĝa dezerta bordo, loĝata nur de iĥtiofagoj — fiŝmanĝantoj, kiuj nutradis sin per sekigitaj fiŝoj, moluskoj kaj kraboj, bakitaj sub la suno. Iom pli bone aspektis helonofagoj — testudomanĝantoj, evitantaj krudan manĝaĵon, kontentiĝante per grandegaj maraj testudoj kaj ties ovoj. Valorajn platojn de la testudaj ŝildoj ili forĵetadis senorde. Nearĥo ordonis preni, kiom eblis, platojn de brunaj testudoj de malpli granda amplekso, ol la grandegaj verdaj, kiuj ne donas diafanajn platojn. Nek urbon, nek templon, nek simple normalan konstruaĵon ili renkontis dum la tuta grandega vojo. Fojfoje renkontiĝadis kabanoj el gigantaj ostoj de nekonataj monstroj. La maristoj vidis ilin vivaj — nepriskribeble grandegajn nigrajn fiŝojn, elĵetantajn fajfantajn blankajn fontanojn. Nearĥo kondukis precizan taglibron de trairitaj distancoj, de priskribo de bordaj orientiloj kaj de observoj pri ombroj de la luno.
Antaŭ Nearĥo tiun ĉi maron tranavigis satrapo de Dario la Unua, Skilako, kiu trairis la tutan vojon bonorde. Tamen la kretano ne fidis al Skilako, ĉar, estinte sur Induso, tiu priskribis ĝin kiel riveron, fluantan orienten! Kiom da penoj kaj perdoj ili povis eviti, se Aleksandro ekde la komenco mem scius pri la Persa golfo kaj pri la vera fluo de Induso. Aristotelo mem opiniis, ke fontoj de Nilo kaj Induso situas en unu sama lando, ĉar kaj en Libio kaj en Hindujo loĝas elefantoj, kiuj ekzistas en neniu alia lando. Opiniante Skilakon mensogulo, Nearĥo komencis la navigadon kun grandaj antaŭtimoj. Sed ĉi-foje ĉiuj mesaĝoj de Skilako estis ĝustaj.
En la mezo de la navigado la ŝipoj atingis Astolon, la insulon de nereidinoj-akvofeinoj, konatan laŭ legendoj de la fenicoj. Tiuj kuraĝaj maristoj timis alproksimiĝi al la sorĉita loko. Sur la ŝipo de Nearĥo kun helena anaro, male, ĉiuj strebis elŝipiĝi sur la insulon, vidi la belajn marajn virinetojn. La kretano ĵetis la ankron malproksime kaj mem ekiris en boato al renkontiĝo kun la akvofeinoj. Por grandega elreviĝo de Nearĥo, Arĥiaso, Dejnomaĥo kaj de ĉiuj iliaj kunuloj, la insulo estis nuda kaj tute senhoma. Du duondetruitaj kabanoj el ostoj, rompaĵoj de testudaj ŝildetoj atestis pri provizora restado sur la insulo de helonofagoj — tiel elvaporiĝis ankoraŭ unu fabelo de malproksimaj maroj.
Poste Onesikrito ĵuris, ke en la realo la insulo estis loĝata de nereidinoj, sed la dioj forturnis la okulojn de la homoj disde la sankta tero, veniginte la floton al tute alia loko. Trankvila, skeptika Nearĥo nur subridadis en la sovaĝe elkreskintan barbon, aŭskultante la elokventajn fantaziojn. Onesikrito preskaŭ ludis fatalan rolon en la sorto de la floto. Kiam ili ekvidis akran elstaraĵon de Arabio[33], li komencis insisti pri elŝipiĝo ĉe tiu kabo. Nearĥo ordonis turni al la kontraŭa direkto kaj eniri en la golfon de Harmozio[34].
Ekde la golfeto de Harmozio kaj la enfluejo de Amaniso Nearĥo decidis konduki la floton pluen ĝis la enfluejo de Eŭfrato kaj en Babilonon, kaj dum la vojo pririgardi la kontraŭan bordon — ĉu de insulo, ĉu de elstaraĵo de Arabio, proksime alirantan al la bordoj de Karmanio, ĝuste ĉe la golfeto. Aleksandro deziris ĉirkaŭnavigi Arabion kaj trovi vojon al Etiopujo. Li konsentis kun Nearĥo, ke necesas alia floto, el grandaj ŝipoj, kapablaj porti grandan rezervon da akvo kaj provianto, kaj speciale da ligno por riparado. Sur la vojo el Hindujo unu el la ĉefaj malfacilaĵoj estis manko de bona ligno por korektado de rompoj. La dioj donacis al la flotestro kvietan veteron ĉe la bordo en tiu ĉi monato, post subiro de la Plejadoj. Se la navigado okazus en la monatoj de tempestoj, ŝipaj perdoj estus multe pli grandaj.
Kaj ree la militistaro de Aleksandro dividiĝis en tri partojn. Hefestiono ekkondukis la armeon, la trajnojn kaj la elefantojn laŭlonge de la bordo al Pasaragdo kaj Suzo, Aleksandro malpeze, kun la kavalerio, ekiris tien tra Persepolo. Nun ĉiuj ili, certe, jam estas en Suzo. Mia Nearĥo ne preternavigos nin sur la vojo al Babilono. Mi dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj tial mi ne hastas! — finis sian longan rakonton Hesiona.