La deziroj de la tebanino ne realiĝis. Ili alnavigis en Babilonon longe antaŭ Nearĥo kaj dum duonmonato loĝis ĉe Hesiona. La urbo estis ekscitita de sciigoj pri la reveno de Aleksandro, ĝin superplenigis amasoj da fremduloj. Ili venadis el ĉie. Unuafoje Tais ekvidis sveltajn libianojn kun kupra koloro de la haŭto, pli malhela, ol ĉe ŝi, ŝajnanta tute hela apud tiuj loĝantoj de libiaj stepoj. Neniam viditan spektaĵon prezentis per si etruskoj el la italiaj bordoj — potencaj, fortike diketaj homoj de meza alto, kun akraj profiloj de egipta tipo. Lizipo legis historiajn librojn de Timeo kaj Teopompo kaj aŭdis rakontojn de vojaĝantoj, ke la virinoj de etruskoj havas liberon, mirindan eĉ por la spartanoj. Ili estas fabele belaj kaj tre zorgas pri sia korpo, ofte aperante nudaj. Dum tagmanĝoj ili sidas egale kun la edzoj kaj aliaj viroj, tenas sin neaŭdite libere. Viroj ofte dividas ilian amon inter si: tia estas la moro. La etruskoj edukas ĉiujn infanojn, kiuj naskiĝas, nemalofte ne sciante, kiu estas ilia patro.
— Se tiaj estas moroj de etruskoj, do ili ne havas hetajrojn, kaj mi ne havus tie sukceson, — duonŝerce diris Tais.
— Vere, ili ne havas hetajrojn! — mirigite konsentis Lizipo kaj, pensinte iom, aldonis: — Tie ĉiuj virinoj estas hetajroj, aŭ, pli ĝuste, ili estas tiaj, kiaj estis ĉe ni en la antikvaj tempoj. Hetajroj estis nenecesaj, ĉar la virinoj estis veraj amikinoj de la viroj.
— Kun vi apenaŭ konsentos la samlandanoj! — ekridis la atenanino. — Nun min pli interesas elefantoj, ol etruskoj. Hieraŭ venis karavano el kvindek tiuj bestoj… estas strange nomi elefanton besto, ĝi estas io alia!
— Efektive, alia! — konsentis Lizipo.
— Oni vin obeos, ja vi scipovas ordoni, instruisto! — La tenera intonacio de la atenanino devigis la skulptiston iĝi singardema.
— Kion vi deziras de mi, malkvietulino? — demandis li.
— Mi neniam veturis sur elefanto. Kiel oni faras tion? Ja ne eblas sidi rajde sur tia giganto!
— Sur batalaj elefantoj oni veturas en dometo-selo, same ankaŭ en karavano, nur la vandoj estas malpli altaj kaj kun grandaj flankaj embrazuroj. Mi rigardis el malproksime. Ankaŭ mi ne veturis sur elefanto.
Tais salte ekstaris kaj ĉirkaŭvolvis per la brakoj la kolon de la artisto.
— Ni veturu! Ni prenos Hesiona-n kaj Eris-on. Oni veturigu nin unu-du parasangojn.
Lizipo konsentis. Ili elektis la plej grandan elefanton kun longaj dentegoj kaj malamikemaj okuloj, kun flava franĝo sur la frunto kaj ĉirkaŭ markezo super la bunte farbita dometo-selo. Jubilante, Tais eksidis sur la transversan benkon kun Eris, kontraŭ Lizipo. Hesiona restis hejme, kategorie rifuzinte la promenveturon. La kondukanto levis la giganton, la elefanto vigle ekpaŝis laŭ vojo. Ĝia dika haŭto strange ŝoviĝadis laŭ la ripoj, la dometo kliniĝadis, balanciĝadis kaj plonĝadis. Tais kaj Eris trafis en la ritmon de la elefanta paŝado, sed Lizipo apenaŭ povis teni sin sur la benko, viŝante ŝviton kaj damnante la tro longan promenveturon. Ne konante maloportunaĵojn de veturado sur elefanto kaj ne havante kutimon al ĝi, ili elektis tro malproksiman celon de la veturo. La granda skulptisto, kvankam eltenis ĝin firme, kiel decas al heleno, tamen kun granda ĝojo derampis de sur la elefanto, ĝemante kaj tirante sin.
— Mi ne envias al Roksana! — diris Tais, saltante sur la teron rekte el la dometo.
En la ĝardeno aŭdiĝis ekscitita voĉo, kaj al la pordego alkuris Hesiona.
— Senekzemplaj novaĵoj! — ekkriis ŝi de sur la sojlo, kvazaŭ vera atenanino. — Harpalo fuĝis, preninte amason da oro el la reĝa trezorejo!
Harpalo, la konfidata trezoristo de Aleksandro en Ekbatano, antaŭnelonge venis en Babilonon por renkonti la reganton.
— Kien fuĝis, por kio? — ekkriis Lizipo.
— En Helenujon, al Kasandro, kun taĉmento da dungosoldatoj el helenoj de la Aleksandra armeo, fordiboĉintaj ricevitan oron kaj lasitaj de la kunuloj en Babilono.
— Kaj kion faris Aleksandro? — demandis Tais.
— Li, probable, ankoraŭ ne scias. Dua novaĵo! Aleksandro en Suzo decidis edziĝi mem kaj edzigi siajn militestrojn al azianinoj. Dum la sciigoj iradis ĉi tien, probable, jam okazis la planita soleno. La reĝo mem prenis la pli aĝan filinon de Dario, kiu, same kiel ŝia patrino, havas nomon Statira, Kratero parenciĝis kun Aleksandro, edziĝinte al fratino de Roksana, Hefestiono al Dripetis, filino de Dario, fratino de sia antaŭa edzino, Seleŭko prenas Apama-n — filinon de mortigita satrapo Spitameno, Ptolemeo — Sirita-n, kromnomitan Atakama, persan princinon el Daria parencaro. Al Nearĥo estas destinita kiel fianĉino filino de Barsina Damaska kaj de Mentoro, tamen li ĝis nun estas en la maro, ne ĉeestos la feston kaj, kiom mi konas mian kretanon, li elturniĝos el tiu edziĝo. Okdek militestroj kaj gvardianoj-hetajroj edziĝas al junulinoj de nobelaj familioj, kaj dek mil makedonaj militistoj leĝe edziĝas al siaj konkubinoj: persinoj, baktrianinoj kaj sogdinoj. Estos festo, inda festenon de titanoj, kun tri mil aktoroj, muzikistoj kaj dancistinoj.
— Aleksandro strebas ligi pli firme Makedonujon, Helenujon kaj Azion, — penseme diris Lizipo, — sed ĉu necesas tiel hasti? Oni urĝe edziĝos, kaj poste forlasos tiujn edzinojn! La reĝo tro hastas. En Babilono lin atendas miloj kaj miloj da nesolvitaj aferoj kaj demandoj.
— Al mi tempas veturi hejmen, en Ekbatanon. La filo tro longe atendas min, — subite diris Tais. — Se mi sukcesos prepariĝi, mi veturos postmorgaŭ. Baldaŭ ĉi tie estos forta varmego.
— Kaj ĉu vi ne vizitos Suzon? — demandis Hesiona.
— Ne, la rekta vojo tra Harmalo kaj la Sanktaj Fajroj estas pli mallonga kaj oportuna. Vi restos atendi Nearĥon, mi, certe, vane demandas, sed kion faros vi, instruisto?
— Mi atendos Aleksandron ĉi tie, kvankam komence li havos tempon nek por mi, nek por arto, — respondis Lizipo.
Je kelkaj horoj antaŭ la forveturo rajda kuriero trovis Tais-on helpe de Hesiona kaj la urbestro. Li alveturigis firme sigelitan leteron de Ptolemeo, kiu petis ŝin ne koleri pro la devigita edziĝo al la persa knabino, kredigis, ke Aleksandro devigis ilin ĉiujn urĝe edziĝi, kaj ili faris tion nur por la reĝo. Kun sia ĉiama konvinkeco Ptolemeo diris pri sia edziĝo kiel pri vana, senvalora cedo al Aleksandro, promesis ĉe renkontiĝo klarigi ĉion kaj komuniki iun sekreton, gravan por ili ambaŭ. Pretere Ptolemeo menciis juvelŝtonojn de nevidita ĉarmo, kolektitajn por ŝi. Pretere, ĉar li sciis, kiel respondus la atenanino al rekta provo subaĉeti ŝin.
Tais prenis pinglon, alpinglis la leteron al la tablotabulo, kaj per sia akra ponardo distranĉis ĝin en pecetojn, ĵetinte ilin al vento. Ŝi adiaŭis al Hesiona kaj Lizipo karese, sed mallonge, ne sciante, ke ŝi vidas ilin lastfoje. Ŝia malgranda taĉmento trairis la pordegon de Iŝtar kaj malaperis sur la norda vojo.
En Ekbatano Tais travivis la fatalan trian jaron de la cent dek kvara olimpiko. Tais bone memoris ĉiun ĝian monaton ĝis la pezaj tagoj de Targeliono, en kiuj, pro stranga kaprico de la sorto, mortis Aleksandro. Kaj la terura batalo ĉe Hidaspo, kiu rompis la makedonan armeon, same okazis en fino de Targeliono, de la tria jaro de la antaŭa olimpiko! Eble, se estus viva la maljuna Aristandro, li povus averti… ne, Aleksandro lin delonge ne aŭskultis.
Ptolemeo dum longa tempo ne aperadis en la urbo. Komence Tais ĝuis sian kreskintan Leontiskon, forte alligiĝintan al la partino, poste ŝi eksentis sin soleca sen Lizipo. Ŝi leviĝis sur la altan tombejon kaj longe rigardadis al la blindige blanka plato de Kleofrado kun balanciĝanta sur ĝi reto de aĵura ombro de juniperoj, simila al skribaĵoj. Fleksinte la genuojn, en varmega silento ŝi rememoris la belegan surskribon sur la tombo de Anakreonto: «Anakreonta jen plat'! Sub ĝi la cigno de Teo dormas, kaj arda pasi' dormas de l' flama junul'…» En la kapo de Tais komencis kunmetiĝi strofoj de epitafo, kiun ŝi decidis ĉizigi sur tiu ĉi muta blanka plato, kiun jam komencis prikreski hedero — la ŝatata surtomba vegetaĵo de la helenoj: «Jen en ĉi tomb' Kleofrad', atena skulptist', kuniginta belon de korpo virina kun aspekt' de l' eterna diin'…»