Выбрать главу

Eĉ plian impreson faris al Helenujo veno de la makedonaj veteranoj, estrataj de Kratero. Ili estis forpermesitaj de Aleksandro kun omaĝo kaj grandaj rekompencoj. La falango kaj la Agria kavalerio ĉesis ekzisti. Ĉiuj helenaj dungosoldatoj, lasitaj en la konstruitaj fortikaĵoj kaj Aleksandrioj, same revenis en la patrujon.

La cindron de Hefestiono oni provizore metis en maŭzoleon el neĝblanka kalkoŝtono sur monteto apud Ekbatano, de kie estis malfermiĝanta videjo al la orienta ebenaĵo, kovrita de arĝentkolora herbo, obeeme kliniĝanta sub vento. Tais ekŝatis veturadi ĉi tien kun Eris kaj, sidante sur ŝtupoj, silente honoradi la heroon. Ŝi rememoris, kiel nelonge antaŭ sia malsano Hefestiono rakontis al ŝi pri mirinda heroaĵo de la hinda gimnosofisto Kalinaso. Kalinaso venis al Aleksandro kaj deklaris pri sia decido forlasi tiun ĉi terenon. La reĝo komence ne komprenis kaj promesis al li fortan konvojon. La maljunulo klarigis, ke li fartas malbone kaj ne deziras vivi plu, ĉar li troviĝas malproksime de la patrujo kaj ne povas ĝin atingi. Laŭ peto de la hindo militistoj konstruis grandan fajrolokon. Aleksandro donacis al Kalinaso ĉevalon en plena jungilaro kaj kvin orajn kalikojn, pensante, ke temas pri ofero. La saĝulo fordonis la donacojn al la konstruintoj de la fajroloko, kaj mem ekkuŝis supre kaj ordonis bruligi ĉe ĉiuj flankoj. La maljunulo kuŝis tute senmove en fumo kaj flamo de la fajroloko. Aleksandro, afekciita de tia heroeco, ordonis trumpeti per ĉiuj trumpetoj kaj ke elefantoj donu al la gimnosofisto reĝan saluton per sia muĝo. Kun la morto de Kalinaso la militistoj longe ne povis paciĝi. Laŭ ilia opinio, ili perdis la homon, gardintan la armeon en la militiro. Hefestiono opiniis la morton de la hindo granda kaj imitinda heroaĵo. Li deziris trovi en si saman eltenemon kaj, sendube, diris pri tio al Aleksandro. Giganta lignofajro estis postmorta respondo de la reĝo al la vortoj de la amiko. La dezertan monteton, kie antaŭ monato bolis laboro, oni ordigis, purigis, plantis arbustojn kaj florojn. Al Tais estis bone revi ĉi tie pri venontaj ŝanĝoj de la vivo, malproksime de la zorgoj de dommastrino kaj patrino. Ptolemeo ankoraŭ nenion aranĝis por la filo, ĵurante trovi plej bonajn instruistojn de gimnastiko kaj militaj ekzercoj tuj post reveno en Babilonon kun Aleksandro, kiun li ne povis lasi nun sola.

En unu el tagoj de Elafeboliono, la monato de speciale suna vetero, Tais, veninte al la tombo, ekvidis de sur la monteto grandan kavalerian taĉmenton. La rajdistoj haltis proksimume je kvin stadioj for de la maŭzoleo. Du rajdistoj apartiĝis de ili kaj malrapide ekveturis al la blanka monumento. Altaj, en brilantaj helmoj, sur nigra kaj makulita griza ĉevaloj. La koro de Tais emocie ekbatis. Ŝi rekonis Aleksandron kaj Ptolemeon. La reĝo, por memoro de sia Bukefalo, ĉiam elektadis nigrajn ĉevalojn. Ses persaj junuloj de ŝia gardistaro, donita de Ptolemeo, alarme ekstaris kaj elkuris el ombro de soleca ulmo, kie ili estis atendantaj sian gardatinon. Tais trankviligis ilin. La militistoj ne eksidis sur la ĉevalojn, sed viciĝis iom malproksime, respekte klininte la kapojn. La reĝo kun miro rigardis al la atenanino kaj Eris, en samaj helbluaj eksomidoj, kvazaŭ du statuetoj de korinta kaj egipta bronzo, kiuj staris sur la ŝtupoj de la provizora maŭzoleo. Li deĉevaliĝis, ankoraŭ ne haltinte, kaj rapide aliris al Tais, etendante al ŝi ambaŭ manojn.

— Mi ĝojas, ke mi trovas vin ĉi tie, honorantan la memoron de la amiko, — diris Aleksandro ridetante, sed la okuloj de la reĝo rigardis malgaje. — Mi dezirus konversacii kun vi antaŭ reveno en Babilonon.

— Kiam vi deziros, reĝo! Eĉ nun!

— Ne, tro multaj homoj atendos min, dezirante ripozi kun fino de la militiro. Mi difinos al vi rendevuon ĉi tie kaj sciigos vin. Ĉu vi permesos al mi, Ptolemeo? Ja via edzino estas ankaŭ mia amiko.

— Ŝi ne petas permeson, — ekridis Ptolemeo. — Por kio do petas vi, ĉiopova reĝo?

— Reĝo devas sekvi la morojn por si pli strikte, ol la lasta el liaj regatoj, — serioze diris Aleksandro, — ĉar kiel alie eblas enradikigi en la homoj estimon al la leĝo kaj takton?

Ptolemeo iomete ruĝiĝis sub la malhela sunbruno. Kun sia reputacio de saĝa politikisto li ne ŝatis eĉ etajn misojn.

Post kvar tagoj alrajdis kuriero kaj transdonis, ke Aleksandro atendas sur la tombo de Hefestiono. Tais komencis turniĝi antaŭ spegulo, surmetante por rajdado siringokoloran eksomidon super la genuoj kaj la orelringojn el la Ĉiela lando, la donacon de la flavvizaĝa vojaĝanto. Pensinte iom, ŝi surmetis la kolieron el ungegoj de nigra grifo, la memoraĵon de la templo de Eriduo.

Nur kategoria postulo de Tais devigis Eris-on resti «hejme», tio estas akompani la atenaninon nur ĝis la urbaj muroj. Dekdujara Boanergo estis disŝutanta en la stepo egalmezuran amblan troton kun sama rapideco, kiel en la pasintaj tempoj.

Aleksandro sidis sur la supra ŝtupo de la maŭzoleo sen kiraso, helmo kaj armilo, nur en bronzaj krurdefendiloj, kiujn li ne ŝatis demeti, eble ŝirmante per ili cikatrojn de teruraj vundoj sur la kruroj.

Li mem akceptis la kondukilon de la amblulo kaj saltintan de sur ĝi Tais-on, karese ĵetetis ŝin en la aeron. La saĝa virĉevalo ekiris mem al ombro de la ulmo. Aleksandro atente pririgardis la atenaninon, kiel post longa disiĝo, kun intereso tuŝis la kolieron el ungegoj kaj la sonoran ĉizitan orelringon. Tais klarigis la signifon de la grifa ungego — la signo de la Gardantino de Vojoj kaj rakontis, kiel ŝi akiris ĝin.

Aleksandro aŭskultis, glitante per rigardo laŭ ŝia figuro, klare prilumita tra la diafana eksomido.

— Ĉu vi portas la zoneton plu, — demandis li, ekvidinte brileton de oro, — kaj tie plu estas «ksi»?

— Alia ne estos, ne eblas! — mallaŭte respondis Tais. — Mi deziris danki vin, reĝo!

— Pro kio?

— Pro la domo en la Nova urbo, ĉe la pordego de Lugalgiro.

— Mi fojfoje saviĝas tien, — malgaje subridis la reĝo, — sed mi ne povas restadi tie longe.

— Kial?

— Ne permesas aferoj, kaj krome…

— Krome?

Aleksandro subite forĵetis la malviglan manieron de parolo, kiu nun iĝis lia kutimo.

— Fojfoje mi deziras ree ĵeti min en flaman Eroson, kiel junulo. En vi mi trovis diecan furiozon, kia kuŝas ankaŭ en mia animo, simile al subtera fajro. Vi disfendis ŝtonajn volbojn kaj ellasis ĝin eksteren. Kia viro povas rezisti al tiu forto?

— Por veki ĝin, necesas renkonta forto, kiel por salamandro — fajro! — respondis Tais. — Kaj tion havis neniu, krom vi.

— Jes, kiam mi estis tiu, renkontita de vi en Memfiso, ne — en la mezo de Eŭfrato. Li malproksimas de mi nuna, — aldonis Aleksandro, estingiĝante.

Tais rigardis al la bela vizaĝo de la reĝo, trovante nekonatajn trajtojn de laca kaj malestima krueleco, ne karakterajn antaŭe al la aspekto de Aleksandro, revemulo kaj la plej kuraĝa el kuraĝaj militistoj. Tiaj homoj neniam estas malestimaj, nek kruelaj. Lia malalta frunto ŝajnis malkruta pro la forte elstarantaj superbrovaĵoj. La rektan grandan nazon estis plilongigantaj akraj faltoj ĉirkaŭ la buŝo, kies diketaj lipoj jam iom distiriĝis super la firma ronda mentono. Profundaj vertikalaj sulkoj tratranĉis la iam delikatajn rondaĵojn de la vangoj. La haŭto, malgraŭ varmego de dezertoj kaj glacia spirado de altegaj montoj, restis glata, kiel antaŭe, rememorigante pri la ankoraŭ tute juna aĝo de la granda reĝo. En Sparto Aleksandro nur antaŭ du jaroj kaj duono atingus la plenan aĝon de viro.

— Ĉu vi tre laciĝis, mia reĝo? — demandis Tais, enmetinte en la demandon tutan teneron, al kiu ŝi kapablis, kvazaŭ la granda konkeranto kaj reganto iĝis knabo, nemulte pli aĝa ol ŝia Leontisko.