Kortuŝita de tiu tenero, Aleksandro klinis la kapon, respondante per silenta konsento.
— Ĉu la strebo al la limoj de la ekumeno plu brulas en vi? — mallaŭte demandis la atenanino. — Eble, vi elektis malĝustan vojon?
— Alia ne ekzistas! Ne eblas trairi Azion orienten, aŭ suden, aŭ norden, sen renkonti armitajn taĉmentojn aŭ tutajn armeojn. Ili neniigos vin aŭ sklavigos, se vi havos kvincent aŭ kvin mil kunulojn, aŭ kvin — tutegale. Nur kolektinte minacan forton, eblas trabati baron el malamikaj, nenion komprenantaj en mia celo, alilingvaj kaj alikredaj homoj. Vi vidas mem, mi devis renversi grandegajn regnojn, frakasi sennombrajn malamikojn. Ankoraŭ ne pasis eĉ du jaroj, kaj en Hindujo Ĉandragupto jam reprenis parton de la konkerita lando, elpelis miajn satrapojn! Ne, ne sukcesis mi atingi la limojn de la ekumeno sur firmaĵo. Nun mi provos mare.
— Eble, vojaĝante sola, kiel la flavvizaĝa loĝanto de la Oriento, vi sukcesus trairi pli multe?
— Eble. Sed tro multe da hazardaĵoj estas sur la vojo, kaj ĉiu minacas per pereo. Kaj da tempo necesos tro multe. Malrapida estas perpieda iro. Ne, mi pravis, irante laŭ la vojo de forto. Estas malĝustaj la ampleksoj de la ekumeno, kalkulitaj de la plej grandaj sciencistoj de Helenujo. Ĝi estas multe pli granda, sed tio estas ilia eraro, ne mia!
— Kaj ĉu vi ree ekiros en nekonatan foron?
— Mi laciĝis ne pro vojaĝoj, sed pro zorgoj de la grandega ŝtato. Ili falis sur min, kiel inunda rivero.
— Ĉu ne eblas dividi la zorgojn, konfidinte ilin al fidelaj kunuloj? — demandis Tais.
— Al mi ŝajnis komence, ke min ĉirkaŭas la plej indaj, ke ni ĉiuj konsistigas la pinton de lanco, kapabla frakasi ĉion ajn en la mondo. Unuafoje la spartana eltenemo disvastiĝis al dekmiloj da miaj militistoj. Tion faris mia patro Filipo! Estis li, kiu sukcesis elekti kaj eduki militistaron de tia kuraĝo kaj eltenemo, ke ĝi per kvalito de unuopaj militistoj alproksimiĝis al la lakona. Kun tiuj elitaj tridek kvin miloj mi rebatis kaj rompis la forton, nombre multe pli grandan, sed malpli bonan laŭ kvalito de la homoj. Ĉio iris bone, dum unueca estis la celo, minaca la malamiko kaj ne akumuliĝis pezo kaj riĉo de militakiro. Unueco foruziĝas, kiel fizika forto. Koran purecon kaj neprofitemon, kiel feron rusto, korodas ĉirkaŭanta flato, amaso da komercistoj, aĉeteblaj virinoj, pastroj kaj filozofoj, parencoj kaj falsaj amikoj.
Da tiuj homoj, pli firmaj ol agla ungego, kiuj ne foruziĝis dum la dek jaroj da milito kaj regado en konkeritaj landoj, restis malmulte, manpleneto por la tuta granda imperio. Kaj ilin mi perdas unu post la alia, kiel la senkomparan heroon Hefestionon, la kuraĝan Krateron, kiu forveturis en la patrujon kun la maljunaj militistoj. Kun aliaj mi komencis malpaci, iam prave — ili ne komprenis min, iam malprave — mi ne komprenis ilin. Sed la plej terura estas tio, ke ĉiam pli multe disiradis niaj celoj. Mi ne plu povis pensi pri homonojo inter popoloj, kiam ĝi ne troviĝis inter la plej proksimaj amikoj kaj kunuloj. La ĉefa veneno en la koroj de ĉiuj homoj estas la idiota orgojlo de gento, tribo, nacioj kaj religio. Mi ne havas fortojn por venki tion. Tia estas la fino de la aziaj konkeroj — mi, la reganto de la duonmondo, mallevas la manojn, sentante min vojaĝanto ĉe la komenco de la vojoj. Vi pravas, mi estus pli feliĉa, se mi vagus sola en mizera vesto, esperante al favoro de la dioj kaj de ajna armita renkontito!
Tais altiris la leonan kapon de la makedono sur sian ŝultron, aŭdante la emociplenan spiradon, resonantan per knarado en la brusto, trabatita de la sago. Laŭ la potencaj manoj, iam diece trankvilaj, estis kuranta nerva tremo.
— Ĉu vi deziras iĝi mia reĝino? — kun ĉiama subiteco demandis Aleksandro. Tais tremeris.
— Ĉu unu el edzinoj de la reĝo de reĝoj? Ne!
— Vi deziras esti la unua inter ĉiuj aŭ la sola, — malmilde subridis la makedono.
— Vi ĉiam ne komprenas min, reĝo mia, — trankvile respondis Tais, — kaj ne komprenos, antaŭ ol ni kuniĝos tute. Mi mem bezonas nek esceptecon, nek forpelon de rivalinoj. Mi bezonas, ke mi ricevu rajton gardi vin, iufoje spite al via minuta deziro, aŭ kontraŭ volo de amikoj kaj kunuloj. Alie vi ne povos apogiĝi sur min en malfacila horo de perfido aŭ malsano.
— Do vi deziras…
— Mi nenion deziras, mi nur klarigas. Estas malfrue! Tiujn vortojn necesus diri multe pli frue.
— Mi estas ankoraŭ juna, kaj nenio estas malfrua por mi!
— Ĉu mi diru al vi, reganto de homoj, ke veran reĝinon ne eblas nomumi aŭ limigi per nokta lito. Necesas fari ŝin per penoj de ambaŭ, sed tiel, ke tion vidu kaj sentu ĉiuj ĉirkaŭantoj. Oni iĝadas reĝinoj dum multaj jaroj, kaj vi, kiel mi vidas, ne disponas eĉ jaron.
— Jes, mi fornavigos kun Nearĥo por serĉi vojojn en Etiopujon. Naŭdek ŝipoj estas pretaj kaj preparataj en ŝipkonstruejoj de Babilono kaj Aleksandrio Eŭfrata.
— Ĉu vi prenos min tien, en la oceanon, kun vi? Ne kiel reĝinon, nur kiel kunulinon?
Silentinte iom, Aleksandro morne respondis:
— Ne. Nefidinda estas sorto de batalaj vojoj, teruraj estas malfacilaĵoj sur danĝeraj bordoj de senakvaj dezertoj. Kaj valorega estas vi! Atendu min en Babilono!
— Ĉu kiel edzino de Ptolemeo?
— Mi nomumos Ptolemeon ĥiliarĥo anstataŭ Hefestiono. Li regos la imperion dum mia foresto…
Tais ekstaris, tenere kaj malgaje rigardante al la reĝo. Ekstaris ankaŭ Aleksandro. La ĝenan silenton rompis frapado de hufoj de galopanta ĉevalo. La rajdanto el gvardianoj-hetajroj el nove varbita persa nobelaro levis super la kapo rulaĵon de letero. Aleksandro faris permesan geston, kaj, deĉevaliĝinte, la kuriero alkuris, tenante la sendaĵon ĉe la malalte klinita vizaĝo.
— Pardonu, mi legos. — La reĝo malvolvis la pergamenon, ĉirkaŭskribitan per nemultaj grandliteraj linioj.
Aleksandro turnis sin al Tais kun kurba rideto.
— Mi devas hasti en Babilonon. Venis Nearĥo el skoltado de Arabio, nun eblas navigi. Seleŭko proksimiĝas kun granda karavano da elefantoj, kaj Peŭkesto kondukas junajn militistojn el Ariano.
Tais fajfis tra la dentoj, kiel atena knabo. Boanergo levis la kapon, streĉis la orelojn kaj post dua voko alkuris al la mastrino. Svingis la manon ankaŭ Aleksandro, vokante skiton-ĉevaliston.
— Klarigu por adiaŭo, mia reĝo, — la atenanino prenis la bridrimenon de la amblulo, — la signifon de via donaco, kiun alveturigis Hefestiono.
— Tio estis mia revo en Niso, kiam mi ekvidis hederon kaj virbovojn de la Kreta raso. Vi scias, la militistaro de Dionizo en lia militiro konsistis el nuraj menadoj, kaj en la hinda — duone. Kaj mi sonĝis vin menado, nuda kaj fortege altiranta, ĉirkaŭvolvita per hedero. La brilanta bastono de Dionizo almontris vin por mi… kaj mi ordonis al skulptisto el Suzo cizeli laŭ mia sonĝo kaj mia memoro vian aspekton — kiel menadon.
— Pro tio mi dankas vin tutkore, samkiel pro la domo ĉe Lugalgiro. — Tais kuraĝe ĉirkaŭvolvis per la brakoj la kolon de la reĝo kaj por momento rigidiĝis en lia brakumo. Paliĝinte, ŝi elŝiriĝis kaj saltis sur la amblulon. Aleksandro faris paŝon al ŝi, etendante la manon, kaj kvazaŭ stumblis je ŝia firma rigardo.
— La sorto kaj mi trifoje donis al vi eblon. Unuan fojon — en Memfiso, la duan — sur Eŭfrato, la trian — en Persepolo. Kvaran ne donas la sorto, kaj mi same. Geliajne, granda reĝo, «ton eona» (poreterne), kiel diris Platono…
Tais irigis la amblulon, mallevinte la kapon. Grandaj larmoj ekruliĝis el sub la malsekiĝintaj longaj okulharoj, falante sur la nigran kolhararon de la virĉevalo.
Aleksandro ekrajdis apude, kap-al-kape. Je unu stadio malantaŭe polvis la rajdistoj de la reĝa Agemo. Aleksandro klinis la nekovritan kapon, la larĝaj ŝultroj ekpendis, la brako, ĉirkaŭvolvita de la vejnoj, malvigle malleviĝis. Kun teruro ekvidis Tais la diecan venkanton en la mizera aspekto de homo, eluzinta siajn fortojn kaj ne plu esperanta al io ajn. Kleofrado en la lasta Kea festeno aspektis pli fortika kaj vigla. Se Aleksandro, pli ĝuste tio, kio restis de la nelacigebla filo de la dioj, revenos al la aferoj de la grandega imperio en Babilono…