Выбрать главу

— Je la nomo de Afrodito kaj de ĉio, kio tiras nin unu al la alia, Aleksandro, mia reĝo, forveturu el Babilono tuj. Ne prokrastu eĉ je unu tago! Ĵuru al mi pri tio. — Ŝi prenis lian manon kaj forte kunpremis.

Aleksandro rigardis en la grandegajn, petegantajn grizajn okulojn kaj respondis tenere kaj sincere:

— Mi ĵuras per Stikso, mia Ajfra (brilanta)!

Tais batis per la kalkanoj Boanergon, kaj ĝi forte antaŭis la malrapide rajdantan reĝon kaj lian gardistaron. La atenanino kiel vento rapidis tra la pordego de Ekbatano, trarajdis stratojn kaj, ĵetinte la kondukilojn al servisto, ekkuris en la pavilonon de Eris, kie ŝlosiĝis ĝis la vespero.

Kaj post du monatoj, en la lastaj tagoj de Targeliono, kiel monta lavango disvastiĝis sciigo pri subita morto de Aleksandro.

Ne pasis eĉ dekado, kiam kuriero liveris al Tais samtempe du leterojn — de Ptolemeo kaj de Hesiona. La tebanino skribis detale pri la lastaj du tagoj de la reĝo. Laca super la homa kapablo, li kunvenigis militestrojn, por nomumi ilin al ŝipoj, kaj kune kun Nearĥo ordonadis, atentante ĉiujn etajn detalojn de preparado de la grandega floto. Ne povante ekdormi, li naĝis nokte en Eŭfrato. Kun atako de febro la reĝo forlasis la palacon de Nebukadnecaro, kie li loĝis konstante, kaj transloĝiĝis en la Novan urbon, en sian domon kun ombrigita baseno, kie li banis sin, suferante pro la febro. Li deziris neniun vidi, krom Nearĥo, kaj vespere penis ekdormi, sed la febro estis ĉiam plifortiĝanta. Aleksandro ordonis fari oferon al la dek du olimpanoj kaj al Asklepio. Konversaciante kun Nearĥo, li insistis pri eknavigo post du tagoj. La kretano unuafoje vidis sian amikon en tia malnatura malpacienco, senfine parolanta pri la oceano kaj disŝutanta ordonojn, ripetante kaj fojfoje konfuzante ilin. Matene, kiam la febro malfortiĝis, Aleksandro ordonis porti sin en la Malnovan urbon, en la palacon, por fari la oferon. Li estis jam tiom malforta, ke preskaŭ ne povis diri eĉ vorton.

Ĉiuj superaj estroj atendis trans la pordo de la ĉambro, kie estis luktanta kontraŭ la morto ilia granda gvidanto. Militistoj el la hetajroj kaj la Agemo enkuris en la palacon, ne hontante pro fluantaj larmoj. Retenante ploron, ili pasadis preter la kuŝejo. Aleksandro trovis fortojn por saluti ĉiun per levo de la dekstra mano, de tempo al tempo levante ankaŭ la kapon. Paroli li ne povis kaj baldaŭ mortis.

La militestroj, nun nomitaj diadoĥoj — heredantoj de Aleksandro, kunvenis en urĝa konsiliĝo. Antaŭ ĉio ili garde lavis la korpon de la heroo, kovritan per cikatroj de gravaj vundoj, kaj ĉirkaŭverŝis ĝin per miksaĵo de aromaj rezinoj, forta vino kaj mielo. Cizelistoj kaj forĝistoj estis senripoze forĝantaj oran sarkofagon…

Larmoj ne permesis al Tais legi plu, la retenata malfeliĉo liberiĝis. La atenanino, falinte sterne, nekonsoleble ploregis, laŭ la malnova moro disŝirinte la veston kaj malliginte la harojn.

Aleksandro, la plej granda heroo de Makedonujo, Helenujo kaj Ionio, foriris en la obskuron de Hadeso en aĝo de nur tridek du jaroj kaj ok monatoj! Premis la koron la konscio, ke antaŭ la morto, elturmentita kaj soleca, li, kvazaŭ rememorante, naĝis en Eŭfrato kaj foriris en la domon sur la kontraŭa flanko de la rivero, ĉe la pordego de Lugalgiro. Kun nova spasmo de ploro Tais pensis pri granda soleco de la reĝo. Ĉiuj ĉirkaŭantaj lin homoj senfine postuladis de li saĝon, ordonojn, oron, defendon, amon, ne konjektante pri lia supermezura laco kaj ne observante lin per sentemaj, komprenemaj okuloj kaj koro. Eble, li senkonscie serĉis apogon en fantomoj de la pasinteco? Se estis tiel, do, se ŝi estus kun li almenaŭ dum tiuj kelkaj horoj, ŝi povus ekvidi minacajn antaŭsignojn de la venanta malfeliĉo.

Plej forte kortuŝis la atenaninon la penoj de Aleksandro elŝiriĝi el Babilono kun la floto de Nearĥo, savante sin de la superhoma streĉo kaj plenumante la ĵuron, donitan al Tais!.. La atenanino ekploregis tiel, ke, timigita unuafoje dum ilia kuna vivo, Eris ekkuris por kuracisto.

Tais rifuzis enlasi la kuraciston, sed obeis al la amikino kaj trinkis ian densan kaj amaran brunan trinkaĵon, kiu ĵetis ŝin en nigran kaj longan dormon.

Nur post kvar tagoj Tais trovis en si fortojn por eliri el la malhela ĉambro, okupiĝi pri ordinaraj patrinaj kaj hejmaj aferoj. Kaj ankoraŭ post kelkaj tagoj ŝi trovis fortojn por tralegi la leteron de Ptolemeo.

Li skribis, ke ĉio okazis laŭ lia antaŭvido. En la konsiliĝo de la diadoĥoj li la unua proponis dividon de la imperio kaj akiris por si Egiptujon. La posteulo de Aleksandro kaj la supera stratego de Azio estis nomumita Perdiko. Lin oni devigis gardi Roksana-n, gravedan de la reĝo en la sepa monato. Antipatro iĝis la estro de la militistaro en Helenujo kaj Makedonujo, la supera stratego de la landoj okcidente de Ionio. La estro de la hetajroj Seleŭko ricevis Babilonion kaj Hindujon, Antigono Unuokula — Malgrandan Azion, krom Ionio kaj Frakio, kiujn ricevis Lisimaĥo. Nearĥo deziris nenion, krom la floto, ricevis ĝin kaj estis prepariĝanta fornavigi en Arabion, kiel li intencis kun Aleksandro. Ptolemeo rememorigis al Tais la promeson veturi kun li en Egiptujon. Li devos atendi la akuŝon de Roksana. Se estos filo — ĉio restos kiel antaŭe, se filino — la konsiliĝo de diadoĥoj elektos la reĝon.

Tiel okazis nova mirinda ŝanĝo en la vivo de Tais. Roksana naskis filon, Aleksandron la Kvaran, kaj Ptolemeo urĝe vokis la atenaninon en Babilonon. Kun elitaj, fidelaj al li trupoj li kaptis la sarkofagon kun la korpo de Aleksandro kaj hastis en Egiptujon.

Ekde tiam Tais estas ĉi tie, en Memfiso, kiel reĝino de la fabela por ĉiu heleno antikva lando de Nilo…

Kaj jen ĝi, Nilo, plaŭdanta apenaŭ aŭdeble kontraŭ ŝtupojn de la templo de Nejto.

Ĉapitro XVI. Memfisa reĝino

«Vi regos Memfison, kaj mi restos en Aleksandrio», — diris Ptolemeo en serioza disputo kun Tais. Ŝi riproĉis lin pri rompo de la ĵuro — ne preni alian edzinon, post Sirita, forlasita de li en Babilono, se Tais konsentos veturi kun li en Egiptujon. Nun li, agnoskita reĝo de Egiptujo, ekamis Berenicon, edziĝis al ŝi sekrete — kaj en Aleksandrio estos ankoraŭ unu reĝino… Kaj antaŭe estis ankoraŭ Eŭridico — naskinta al li filon Ptolemeon — kiun ŝi prenis perforte jam en Ionio kaj veturigis en Persujon.

Unuafoje Ptolemeo ne cedis al justa postulo de Tais. Dum dek jaroj da venkaj konkeroj kun Aleksandro li kutimiĝis forlasadi centojn da virinoj, pasinte plenan lernon de perforto, murdoj kaj senkompata frakasado de urboj kaj landoj.

Kiel ĉiam saĝa kaj konvinka, li klarigis al Tais, ke antaŭnelonge li komprenis tutan vanecon de penoj reformi Egiptujon, enradikiginte ĉi tien la spiriton de Helenujo kaj la genion de Aleksandro.

— Tiun ŝtonegon de antikvaj kredoj, moroj kaj vivordo, similan al roko el nigra granito de Elefantino, ne eblas ŝanĝi alie, ol disfendinte ĝin en pecojn. Agi tiel estas malsaĝe eĉ por subite invadinta konkeranto. Detruante, ne eblas tuj anstataŭigi pasintecon per novo, kaj la lando restos sen leĝo kaj moro, iĝinte amaso de sovaĝaj sentaŭguloj. Mi komencos ekde Aleksandrio kaj faros ĝin urbo, malfermita al la tuta mondo, al ĉiuj kredoj kaj filozofoj de ajnaj skoloj, kaj antaŭ ĉio al komerco inter Azio kaj la Interna maro. Aleksandrio, kie mi konservas en la ora sarkofago la korpon de la granda Aleksandro, mia amiko de la infaneco kaj duonfrato, iĝos la plej bela el ĉiuj urboj en la ekumeno. La lumturo sur Faroso estos pli fama, ol la turo Etemenanko, kaj por filozofoj mi konstruos Muzeon. En la Biblioteko[35] mi jam kolektis manuskriptojn kaj librojn pli multe, ol en ajna el la urboj de Helenujo. Mi ordonis, ke la estroj de ĉiuj ŝipoj, venantaj en la havenon de Aleksandrio, sciigu min pri novaj artaĵoj, malkovroj de sciencistoj, famiĝintaj libroj. Mi havas sufiĉe da oro, por aĉeti multon, kaj se ne estus la milito… — Ptolemeo kuntiris la brovojn, kaj Tais kompate karesis lian ŝultron, sciante pri la senĉesa milito inter la diadoĥoj — la heredantoj de Aleksandro.

вернуться

35

Kreita de Ptolemeo en Aleksandrio konservejo de helenaj manuskriptoj — la fama Biblioteko — estis la plej granda en la antikva mondo.