Выбрать главу

— Mi militos por Egiptujo, por Kipro, eble, por Helenujo, sed por plenumo de ĉiuj ideoj mi devas loĝi en Aleksandrio. Ĉi tien mi vokas ĉiujn, en kiuj fortas entreprenemo, kiu scipovas rigardi antaŭen, scipovas labori, kiu estas talenta kaj saĝa. La supera stratego de Azio, la malnova kamarado de Aleksandro, Perdiko, kiun la konsiliĝo de la diadoĥoj nomumis reganto de la regno, dum kreskas la filo de Roksana, kiel vi scias, ekmilitis kontraŭ mi, por preni al si ankaŭ Egiptujon. Liaj propraj militestroj murdis lin, tuj kiam li atingis la Delton, kaj la militistaro transiris al mi. Mi invitis el Babilono, Sirio, Judeo hebreojn por vivi libere kaj komerci en Aleksandrio. Al tiu kapabla kaj severa popolo mi esperas pri multobligo de riĉo kaj pri prospero de la urbo, same kiel al viaj sampatrujanoj, rapidaj en decidoj kaj en ties plenumo. Tamen, fojfoje atenanoj estas kuraĝaj super siaj fortoj, sed ili ĉiam riskas kaj estas trankvilaj en danĝero. Mi scipovas militi kaj konstrui. En profundo de Egiptujo ne necesas militi kaj ne estas, kion konstrui. Ĉio estis konstruita antaŭ jarmiloj, parte jam forlasita kaj kovrita de sablo. Vin amas Memfiso, kaj vi komprenas egiptojn, diversajn kredojn kaj sekretajn instruojn, estas inicita en kaŝitajn ritojn. Estu reĝino en Memfiso, kie ni ambaŭ estis kronitaj, helpu al mi ĉi tie, kaj mi ĵuras per nerompebla ĵuro de la Stiksa akvo, ke mi nomos reĝino neniun alian, dum vi estas kun mi!

— Dum mi estas kun vi, — malrapide ripetis Tais, konsentante kun la argumentoj de sia saĝa edzo. Kaj ŝi restis en Memfiso sola, se ne kalkuli etan Irenion-on, aŭ Irana-n, kiel ŝin nomis Tais en la doria dialekto. La nomo de la filino rememorigadis al ŝi pri Persujo, kaj la filino mem iĝadis ĉiam pli simila al Ptolemeo. Leontisko troviĝis en Aleksandrio ĉe la patro. En la knabo riveliĝis sama profunda amo al la maro, kiu nestis en la animo de Tais, loĝanta, pro moko de la sorto, malproksime de ĝiaj karesaj ondoj kaj brilanta bluo.

La memfisanoj respektis la reĝinon plie pro ŝiaj bonkoraj okuloj kaj mirinda belo, ol pro reala potenco, fakte koncentrita en la manoj de la vicreganto de Ptolemeo. Tais eĉ ne penis esti minaca regantino, preninte sur sin palacajn festojn, aŭdiencojn de ambasadoroj kaj templajn ceremoniojn. Ĉio ĉi tre premis la viglan kaj gajan atenaninon. La egiptaj moroj postulis de la reĝino senmove sidadi dum horoj en pezaj ornamaĵoj sur maloportuna trono. Tais penis fari siajn aŭdiencojn kaj partoprenon en festoj kiel eble plej mallongaj. Rajdajn promenojn ŝi devis limigi per vesperaj krepuskoj aŭ mateniĝoj. La egiptoj ne povis imagi sian reĝinon rapidi rajde anstataŭ solene kaj malrapide veturi en orumita ĉaro. Salmaaĥ trovis ĉi tie sian vivofinon, kaj por Eris necesis aĉeti similan grizan libian ĉevalinon. Boanergo estis alproksimiĝanta al dudekjara aĝo kaj, kvankam ĉesis petoli, estis plu malpeza kaj rapida, ĵaluze ne permesante antaŭi sin al ĉiu ĉevalo. La bela amblulo, laŭ onidiroj, aĉetita disde la reĝino de amazonoj, ĉiam altiradis specialan atenton de memfisanoj, kio same ne helpis konservi en sekreto la rajdajn promenojn. La plej ŝatata ripozo de Tais iĝis vespera sidado sur la rigardantaj al Nilo ŝtupoj de la templo de Nejto, kontemplante la ŝliman potencan riveron, rulantan ondojn en la hejman Internan maron, kaj atendante, kiam ekbrilos en la rivero reflektoj de steloj. El la nepraj signoj de potenco ŝi lasadis sur si nur oran diademon en aspekto de serpento, la sanktan ureuson, malleviĝantan sur la frunton. Je ŝtupo pli malalte sidadis Eris, strabante al du sinĝenemaj nobelaj egiptaj junulinoj kun ventumilego kaj spegulo, kiuj devis ĉiam akompani la reĝinon. Laŭ la rivero fojfoje blovadis malvarma vento, kaj la egiptinoj, tute nudaj, se ne kalkuli zonetojn el diverskoloraj bidoj kaj samajn kolierojn, komencadis ŝrumpi kaj tremi. Eris silente faradis al ili signon, almontrante flanken, kie kuŝis granda kovrilo el maldikega lano. La junulinoj, danke ridetante, volvadis sin en ĝin duope kaj sidadis flanke, lasinte sian reĝinon en kvieto.

La templo de Nejto, kie ŝi ricevis la orfeisman inicon kaj komencis ekkoni saĝon de Azio, jam antaŭlonge iĝis por Tais hejma. La pastroj de la templo bone memoris kaj la delosan filozofon, kaj la atenaninon, kiam post naŭ jaroj ŝi ree vizitis la templon en tuta brilo de la bela reĝino de Egiptujo. Ekde tiam Tais fojfoje izoliĝadis en sia malnova ĉambro, interne de la dika muro de la pilono, kaj amikiĝis kun la ĉefpastro de la diino. La amikeco de la juna reĝino kaj la maljuna pastro komenciĝis de provo de la atenanino ekscii pri la sorto de Hesiona kaj Nearĥo. Plenumante la testamenton de la forpasinta reĝo kaj amiko, donitan al li antaŭ la morto, Nearĥo ricevis la tutan floton kaj eknavigis ĉirkaŭ Arabio, por tra la Eritrea maro trovi la vojon en Egiptujon kaj Nubion.

Post paso de du jaroj, nenion sciante pri la sorto de Nearĥo, Tais decidis, ke, kiel ajn granda estu Arabio, la maristoj jam devus atingi la celon kaj sciigi pri si. Ŝi aŭdis pri navigoj de egiptoj en Punton laŭ la Eritrea maro en la tempoj, kiam ne ekzistis Helenujo, kaj komencis serĉi sciantajn homojn. La serĉado rezultis mallonga. La ĉefpastro de la templo de Nejto havis atingorajton al arĥivoj de sekretaj aferoj, kie konserviĝis registraĵoj kaj mapoj de navigadoj en Punton, al tiu malproksima orienta bordo de Libio, de kie jam antaŭ du mil jaroj egiptoj veturigadis oron, eburon, aromaĵojn, nigrajn sklavojn kaj rarajn bestojn.

Tais-on impresis vizito de la arĥivejo, ie en subteraĵoj de antikva templo, apud malgranda piramido. Kvar akolitoj aŭ pastroj kun magraj vizaĝoj de asketoj-fanatikuloj, vestitaj de la piedoj ĝis la kapoj en verdaj manteloj de sciantoj de diversaj landoj, akompanis la reĝinon kaj la pastron de Nejto, kiu servis kiel intepretanto el la antikva sankta lingvo. En alia lingvo la verdaj fanatikuloj ne povis aŭ ne deziris paroli.

Antaŭ Tais oni sternis kadukajn foliojn de bruna pergameno kun nekompreneblaj linioj, hieroglifoj kaj signoj en aspekto de flugantaj birdoj.

— Vi diris, ke nelonge antaŭ la morto de la granda Aleksandro Nearĥo venis en Babilonon kun novaj malkovroj, ĉu? — demandis la pastro de Nejto.

— Lia asistanto Arĥiaso konfirmis, ke la maro ekde la enfluejo de Eŭfrato estas nur golfo inter Hindujo kaj Arabio, — diris Tais, — kaj Hierono asertis, ke la suda bordo de Arabio senfine malproksime etendiĝas al la sud-oriento.

La pastro de Nejto tradukis al la verdaj fanatikuloj, kaj ili kvazaŭ laŭ ordono ekbrilis per la okuloj. Unu el ili obtuze diris nekompreneblajn vortojn, frapis per la osta fingro al la plej granda el la folioj, malvolvitaj sur la ŝtona plato.

— Ni ne scias pri la golfo, — tradukis la akompananto de Tais, — sed jen ĝi, la bordo de Arabio, iranta al la okcidento kaj la sud-okcidento. Jen ĉi tie ĝi finiĝas per angulo, forturniĝante nord-okcidenten en mallarĝa pordego de la maro, nomata de vi la Eritrea. Tiu ĉi maro estas trairita de niaj maristoj en ĉiuj direktoj: ĝia longo estas mezurita je kvincent sĥenoj, aŭ parasangoj, de la Pordego ĝis la kanalo de Neĥao — du monatojn da navigado ĉe dia favoro.

— Do, Nearĥo antaŭlonge devis alnavigi en Egiptujon? — demandis Tais. — Ne povis ja perei ĉiuj naŭdek ŝipoj de lia floto.

— Reĝino, via moŝto juĝas ĝuste.

— Do kio alia povis okazi?

La pastro de Nejto ekparolis kun la verduloj. La fanatikuloj balbutadis vortojn, nekompreneblajn, kiel sorĉformuloj, almontradis per la malhelaj, sekiĝintaj fingroj diversajn lokojn de la polva mapo kaj finfine interkonsentis.

— La sciantoj de landoj diras, la flotestro ne trafis en la Eritrean maron! — aŭtoritate diris la pastro de Nejto.

— Tio ne povis okazi al Nearĥo, la plej sperta el maristoj! Li havas plej bonajn navigaciistojn de Fenicujo, Egiptujo kaj Kipro.