— En tiuj lokoj povis. Via reĝina moŝto rigardu ĉi tien. Tio estas la suda rando de Arabio, etendiĝanta en direkto de Hindujo al la oriento kaj la nordo je kelkaj centoj da sĥenoj. Sude al ĝi kontraŭstaras grandega elstaraĵo de Nubio, aŭ, laŭ vi, Libio, la kabo de Aromoj[36], simila al korno, eniĝinta en la Grandan Oceanon. La kabon kun penoj kaj grandaj danĝeroj ĉirkaŭiradis niaj maristoj sur la vojo al Punto. Ĝi atingas duonon de la longo de la rando de Arabio. Nun rigardu ĉi tien, reĝino. La floto de Nearĥo navigis laŭlonge de la bordo al la sud-okcidento, tie ofte okazas teruraj tempestoj. El dezertoj de Arabio ili portas sablon kaj polvon, ŝirmantajn la maron je multaj sĥenoj. Tia tempesto povis atingi Nearĥon, kiam lia floto troviĝis kontraŭ la pinto mem de la kabo de Aromoj. Ĉe la ronda golfo la bordo de Arabio deflankiĝas rekte suden per la elstaraĵo de la kabo de Perloj. Ĝuste kontraŭe la Korno de Nubio alproksimiĝas ĝis okdek sĥenoj. Imagu nun, ke forta tempesto ekportis la floton suden en nebulo de sablo kaj polvo. La ŝipoj nerimarkite trairis la interspacon inter Arabio kaj Nubio. Poste, ĉe la orienta flanko de la Korno, la bordo iras al la sudo, ĉiam pli deflankiĝante al la okcidento. Kion faros la flotestro, kiu iris laŭlonge de Arabio suden kaj okcidenten?
— Plu navigos laŭlonge de la bordo de Libio, pensante, ke li iras ĉe Arabio! — sen hezito respondis Tais.
— Memkompreneble! Kaj vidu, la bordo sude de la kabo de Aromoj iras sud-okcidenten ĝis Punto mem ankoraŭ kvincent sĥenojn. Poste ĝi turniĝos al la sud-oriento, kaj tiam la flotestro malkovros sian eraron.
— Kaj kio okazos tiam?
— Tion mi ne povas diri al vi, mi ne konas Nearĥon. Li povas turni sin malantaŭen, sed se li estas persista kaj kuraĝa, do li iros antaŭen kaj ĉirkaŭe, kiel faris la fenicoj laŭ la ordono de la granda Neĥao.
— Tre obstina kaj persista estas la kretano, — malgaje diris Tais, — krome, Aleksandro mem revis sendi ŝipojn ĉirkaŭ Libion, ne sciante pri Neĥao.
— Tiuokaze atendu la floton post tri jaroj, kiel la fenicojn, — respondis la pastro. — Du jaroj jam pasis…
Sed pasis ankoraŭ kvin jaroj — kaj iĝis evidente, ke la floto de Nearĥo malaperis en vastaĵoj de la senlima maro. Kune kun ĝi por ĉiam foriris el la vivo de Tais ankaŭ la «serpentidino». Restis sola Eris. Neeviteblaj perdoj sekvis unu la alian. Tre delonge ne estis sciigoj de Lizipo, post kiam li sciigis la atenaninon, ke li vendis la Anadiomena-n al Seleŭko, kaj tiu interŝanĝis ĝin kun hindoj kontraŭ elefantoj. Kiom da elefantoj oni donis, Lizipo ne sciis, sed dudek kvin talantoj, aldonitaj al dek du talantoj de la kosto de la arĝento, do ĉirkaŭ ducent dudek mil draĥmoj, estis grandega monsumo. Ŝi skribis al la instruisto, ke li prenu ĝin por la lernejo de skulptistoj en Kario, fondi kiun li revis delonge, sed ŝi ne ricevis respondon. Io okazis al la granda skulptisto. Aŭ la senĉesa milito en Ionio kaj Mezopotamio pro la heredaĵo de Aleksandro malhelpis al veno de la letero?
La malklara sento de Tais, ke ŝia instruisto ne estas viva, estis ĝusta. Post veturo en Helenujon, kie li renkontiĝis kun Kasandro, onidire mendinta al li statuon, Lizipo ekfartis malbone kaj baldaŭ mortis. Lia heredanto, la pli aĝa filo Eŭtikrato, malkovris sekretan keston de la granda skulptisto. Lizipo delonge plenumadis regulon: post vendo de ĉiu statuo meti unu peceton da oro en tiun keston. Eŭtikrato nombris ĉirkaŭ mil kvincent pecetojn, kaj nur tiam iĝis evidenta la giganta laboro de la skulptisto. Tais mirus eĉ pli, eksciinte, ke el ĉiuj mil kvincent statuoj de Lizipo eĉ unu ne atingis heredantojn de la arto de Helenujo! Nur kelkaj restis konataj al la postaj generacioj danke al romiaj marmoraj kopioj de la bronzaj originaloj de Lizipo. Se ŝi scius tion, la atenanino komprenus, kiom malmulte da espero estas al konserviĝo de ŝia arĝenta statuo, se eĉ bronzon refandis al militaj kanonoj la estontaj malkleraj konkerintoj de Helenujo, Malgranda Azio kaj Egiptujo.
Multaj homoj mergiĝis en Ameleton — la Liberigantan de Zorgoj fluon en la regno de Egesigeo-Hadeso. Kiom multe da ŝanĝoj, impresoj, neordinaraj travivaĵoj okazis dum la dek jaroj, traflugintaj kiel kirlovento ekde tiu horo, kiam Tais forlasis Atenon por Egiptujo kaj ĝis kiam ŝi denove revenis ĉi tien kiel reĝino. Kaj kiom malmulte da ŝanĝoj estas nun! La tempo fluas malrapide, kiel Nilo en vintro. Aŭ tiel okazas al ĉiuj, kiuj reĝas ne regante? Al reĝinoj, kies edzoj estas la veraj regantoj? Ĉu tiel sentis Roksana ĉe Aleksandro, kaj nun, probable, eĉ pli malbone? La etan Aleksandron, kiu naskiĝis du monatojn post la morto de la granda militestro, gardas, kiel talismanon kaj rajton por regado, komence Antipatro, la supera stratego de Helenujo kaj Makedonujo, kaj nun, post lia morto, — Antigono Unuokula.
Mortis ankaŭ Aristotelo, nur je unu jaro transvivinte sian grandan disĉiplon. La Likeon en Ateno nun gvidas scianto de vegetaĵoj Teofrasto. Same, kiel antaŭe, tie promenas inter belegaj pinoj kaj kaŝtanujoj seriozaj disĉiploj, allasitaj al studado de kaŝitaj scioj, kaj vespere kunvenas atenanoj por aŭskulti filozofiajn predikojn. Lizipo diris al ŝi en Ekbatano pri naskiĝo de nova instruo de stoikistoj, kiuj asertas, ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj civitanoj de la mondo, kaj fondis la unuan veran sistemon por takso de homa konduto ne sur kredo je dia vorto, sed sur socia neceso de homa vivo…
La pastro interrompis ŝiajn meditojn, demandinte:
— Ĉu via moŝto nenion plu deziras ekscii?
Tais rekonsciiĝis. Ili estis alirantaj al la templo de Nejto, kie maltrankvila Eris per glataj paŝoj estis mezuranta transverse la larĝan ŝtuparon.
— Diru al mi, patro, kial oni malkovris al mi la sekretajn desegnojn de maroj kaj landoj, sed ne faris tion por Aleksandro aŭ Nearĥo?
— Nin neniu demandis, kaj scio estas donata nur al tiuj, kiuj serĉas. Vi estas unu el ni, vi estas senmalutila kaj ne potenca, ĉar ne strebas al regado. Ankoraŭ neniam okazis, ke granda geniulo, militestro, reganto, al kiu ajn popolo li apartenu, alportus feliĉon al la homoj! Ju pli li estas granda, des pli da malfeliĉo. Ordinaraj homoj obeas miljarajn leĝojn, elkreskintajn el sana sperto de generacioj. Ili estas ligitaj per neceso de vivo, per kredo kaj servo al la dioj kaj la potenco. Granda homo metas sin super ĉio komun-homa, detruante la fundamentojn de la estado, kaj faras la ĉiaman eraron, kiu neniigas liajn farojn kaj faligas lin en abismon de la Mallumo. Di-egalaj homoj nur tiam alportas feliĉon, kiam ili ne havas potencon: filozofoj, kuracistoj, poetoj aŭ artistoj.
— Ĉu, laŭ vi, Aleksandro alportis nur suferojn kaj malfeliĉojn?
— Ankoraŭ ne estas pesitaj liaj agoj sur la pesiloj de la tempo, ankoraŭ la dioj-juĝistoj ne kalkulis la blankan kaj la nigran flankojn de lia vivo. Kaj mia menso estas malgranda, por ĉirkaŭpreni tutan grandecon de liaj faroj. Al li estis donitaj komence belo kaj korpa forto, kuraĝa koro kaj klara ĉioprenanta menso, poste scio. Poste li ricevis forton militan: firmajn korojn kaj harditajn korpojn de makedonaj kaj helenaj militistoj. Li deziris multobligi la scion, anstataŭe li multobligis la riĉon, momente preninte tion, kio estis akumuliĝanta dum jarcentoj en la granda popolo, en la grandega lando. Li disdonis la trezorojn senpripense pro sia juneco, mem estante nek avida, nek malŝparema. Sed li disdonis en manojn same malindajn, kiel antaŭe. Nur la antaŭaj tenis ilin en sia lando, sed la novaj, ricevinte facile, disĵetis por bagateloj kaj en fremdaj landoj, riĉiginte avidajn kaj kalkulemajn komercistojn, vendinte kontraŭ groŝoj antikvajn artaĵojn kaj dekmilojn da sklavigitaj loĝantoj.
Kaj la forto de Aleksandro diseriĝis, perdante la celon kaj ekkolerante kontraŭ natura rezisto de la popoloj al la invado en iliajn hejmajn landojn. Naskiĝis feroco, kruela kaj sanga perforto, malplaĉaj al la dioj buĉoj de sendefenduloj. Anstataŭ ekkono de la lando, pacigo, komuneco en tiuj moroj, kredoj kaj celoj, en kiuj similas ĉiuj homoj de la mondo, aperis sennombraj rondoj de estonta lukto, intrigoj kaj malfeliĉoj. Ankaŭ nun, kelkajn jarojn post la divido de la imperio, plu fluas sango, kaj la milito ne estingiĝas en Helenujo, Ionio, Mezopotamio kaj sur insuloj de la Verda maro.