Выбрать главу

— Kial do okazis tiel, sed ne alie, patro? — demandis Tais.

— Alie ne povas esti, se tiu, al kiu estis donitaj forto, oro, volo ŝanĝi sortojn de regnoj kaj homoj, ne komprenas, ke ĉiu el tiuj partoj de la potenco havas sian dorsoflankon, kiun la sorto neeviteble turnos al la homo, se ne preventi tion. La Oro havas humiligon, envion, lukton por riĉo pro riĉo mem; la Forto havas kruelecon, perforton, murdon; la Volo — obstinon en aplikado de la Forto kaj la Oro, malspritan blindecon.

— Kia do estas defendo kontraŭ tiuj malbonaj fortoj?

— Amo, mia filino. Se ĉiuj tri potencaj leviloj estas uzataj kun amo kaj pro amo al la homoj.

— Kaj ĉu la Amo ne havas dorsoflankon?

— Ve, havas, tamen sur alia, pli persona nivelo. Rilatoj de homoj inter si povas krei deziron malaltigi aliulon, turmenti kaj dronigi en koto. Al helaj koroj tio ne okazas, sed al homo de amaso, batita, humiligita se ne en si mem, do en siaj prauloj aŭ proksimuloj, tio estas karaktera.

— Vi ne respondis, kiel oni gardu sin kontraŭ tio, patro.

— Ĉiam tenu vin ĉe la mezo, rigardante al la randoj.

— Ho, mi scias. Mia instruisto diris al mi la samon. Verŝajne, la saĝo ĉie venas al la samo.

— Kaj ĉu vi legis skribaĵon sur la frontono de nia templo, jen tiun?

— Mi ne povas legi la sanktan lingvon kaj la antikvan skribon de Egiptujo!

— «Meden agan» — «Nenion superfluan»; «Mezuro estas la plej nobla»; «Hibriso (aroganta tromemfido) estas la plej malbona»; «Ekkonu profundon de la propra koro».

— La samaj eldiroj estas skribitaj sur la templo de Apolono en Delfo.

— Jen konfirmo de la vortoj, diritaj de vi!

— Do la vizaĝo de la supera saĝo ĉie kaj ĉiam turniĝas al la homo mem, preterante la diojn?

— Estas tiel, sed detenu vin diri tiajn veraĵojn al kredantoj de ĉiuj specoj kaj al infane naivaj kaj furiozaj fanatikuloj! La vero kaj la bono lumas, kiel torĉoj, prilumante la vojon por vagantoj en mallumo. Sed oni ja povas kun torĉo eniri en tenejon de brulema ŝtonoleo, kiu ekbrulas eĉ pro eta fajrero!

Tais ĵetis atentan rigardon al la maljuna pastro kaj subite demandis:

— Diru, ĉu vin ne mirigas egipta reĝino, ne povanta legi egipte?

— Ne. Ĉu vi pensas, ke multaj reĝinoj posedis la sanktan lingvon? Do vi eraris! Kaj vi superis multajn ne nur per belo, sed ankaŭ per kono de diversaj kredoj. Kredo estas la animo de popolo, el ĝi eliras moroj, leĝoj kaj konduto de la homoj! Kaj vi kantas en la ceremonio de Spegulo de Iziso, kiel denaska egiptino, dancas la sanktan Dancon de Kovrilo, kiel fenicino, rajdas sur ĉevaloj, kiel libianino, kaj naĝas, kiel nereidino de la Verda maro. Tio alsorĉas al vi ĉiujn, kiuj loĝas en la Nigra Tero.

— De kie vi scias?

La maljunulo nur subridis.

— Diru, patro mia, se mi deziros ekscii pli pri foraj landoj de Libio, Nubio laŭ via nomo, ĉu vi helpos al mi en tio?

— Helpos, — konsentis sen hezitoj la maljuna pastro.

Kaj Tais komencis kolektadi ĉiujn geografiajn informojn, priskribojn de raraj bestoj, ŝtonoj kaj vegetaĵoj, kiuj akumuliĝis en Egiptujo dum kvar jarmiloj. Plej multe da malkovroj faris antaŭ tridek kaj dudek jarcentoj vicregantoj de faraonoj en Supra Egiptujo, elektintaj por sia restadejo nunan Sienon, aŭ Elefantinon. Tiuj fieraj kaj kuraĝaj homoj nomis sin «la ĉefaj karavanestroj de la Sudo» kaj «la estroj de ĉio, kio estas kaj kio ne estas». Tiu titolado speciale plaĉis al la juna reĝino. La «estroj» metis sur la firmaĵo vojojn en profundon de la mistera kontinento, pri kiuj la helenoj ne havis klaran imagon eĉ post Herodoto, kvankam la maraj regantoj de Kreto, sendube, sciis pli multe.

Tiel aperis amikeco de la pastro kaj la reĝino. La memfisanoj sciis, ke reĝino Tais ŝatas solecon vespere, kaj neniam rompadis ŝian trankvilon. Kaj la atenanino fordonadis sin al rememoroj en neordinare kvietaj nilaj vesperoj, kiam krepuska lumo surĵetadis sur ĉion, kio estis prema, tera, akra, diafanan ŝtofon sen koloro kaj ombro, nesenteble forigantan ĉion en pasintecon. Tais ĉesis revi kaj ofte pensadis pri la pasinteco. Eble, tio estas signoj de proksimiĝanta maljuneco, kiam ne plu estas revoj pri estonteco, sopiro pri la nerealiĝinta kaj deziro de nova turno de la vivo?

La observema atenanino ne povis ne rimarki akran disduiĝon de la vivo de la egipta popolo kaj de ties regantoj. Tute alie estis en Helenujo, kie eĉ dum tiranio la popolo kaj la regantoj konsistigis unu tutaĵon, kun samaj moroj, kutimoj, devoj antaŭ la dioj kaj kun sama spirita vivo. La egipta popolo vivis per si mem, mizere kaj senkolore. La regantoj konsistigis etan grupon de privilegiuloj, kies ekzisto mem ne havis celon kaj sencon eĉ por ili mem, krom lukto por potenco kaj riĉa vivo. Post la reĝiĝo de Ptolemeo la afero ne ŝanĝiĝis, almenaŭ ĉi tie, interne de Egiptujo, se ne en Aleksandrio. Tiuokaze la memfisa reĝino, por kio estas ŝi? Multigi per si la amaseton da parazitoj ŝajnis al Tais, post kiam foriris la unua intereso pri la ekstera flanko de la potenco, ĉiam pli hontinda. Nun ŝi komprenis, kial detruiĝas monumentoj kaj temploj, kial sabloj kovras la fieran gloron de la granda pasinteco. Kaj la popolo, perdinta intereson al la vivo, kaj la nobelaro, ne komprenanta signifon de la antikva belo kaj zorganta pri nenio, krom etaj personaj aferoj, certe, ne povis gardi grandegan multon da trezoroj de arĥitekturo kaj arto de Egiptujo, akumulitaj dum jarmiloj.

Maltrankvilaj pensoj turmentadis Tais-on. Ŝi izoliĝadis en la supra halo de la palaco kun helblua plafono kaj fostoj de nigra ligno, inter kiuj anstataŭ muroj pendis pezaj drapiraĵoj el helgriza ŝtofo kun multaj faldoj, rememorigantaj al ŝi pri nervuraj kolonoj de la persepolaj palacoj.

Senkompata supra lumo en du grandegaj metalaj speguloj reflektadis la bluon de la plafono, kvazaŭ de la ĉielo. Tais ekstaradis inter la speguloj, tenante en la mano la trian, rondan, kun tenilo en aspekto de kuŝanta leonino, kaj atente pririgardadis sin ekde la kapo ĝis la piedoj.

Ŝia forta korpo perdis la defian flugon de juneco, sed restis senriproĉa ankaŭ nun, kiam la aĝo de Tais transiris tridek sep jarojn kaj estis kreskantaj du ŝiaj infanoj. Ĝi firmiĝis, larĝiĝis, ricevis pli akrajn kurbiĝojn, sed, samkiel ŝia vizaĝo, eltenis la elprovojn de la vivo. La jaroj aldonis firmecon en la konturoj de la lipoj kaj la vangoj, sed la kolo, la plej cedema al la tempo trajto de ajna virino, plu estis fiere tenanta la kapon, simile al kolono da marmoro, arte farbita de Nikio. Petolemo, sovaĝa deziro fari ion malpermesitan leviĝadis en Tais, turnante la kapon, kiel en la foraj atenaj tagoj. Ŝi vokadis Eris-on, kaj ili ambaŭ, kaŝe fuĝinte de la akompanantoj, rajdadis en la dezerton. Tie, demetinte la vestojn, ili furioze rapidadis kiel nudaj amazonoj, kantante batalajn libiajn kantojn, ĝis de la ĉevaloj komencadis flugi ŝaŭmo. Tiam ili malrapide kaj dece revenadis en la palacon, renkonten al la tumulto de korteganoj kaj gardistoj.

Por pli facile kaŝiĝi de iliaj okuloj, Tais komencis teni la ĉevalojn en domo de maljuna nubiano ĉe la suda rando de la orienta parto de la urbo.

Tamen tiajn rajdadojn, samkiel naĝadon en kanaleto, defendita kontraŭ krokodiloj, ŝi sukcesadis fari malofte. Multe pli ofte Tais, laca pro iu egiptece longa ceremonio, post ioma okupiĝo pri la filino, iradis pasigi krepuskon sur la ŝtupoj de la templo de Nejto.

La egiptaj junulinoj kviete dormadis, ĉirkaŭvolvinte sin. Eris, apoginte la mentonon sur la alte levitaj genuoj, rigidiĝadis kun larĝe malfermitaj okuloj. Ŝi scipovis eniri en staton, similan al dormo, ne perdante atenton.