En krepusko ekbrulis per malbona plumba lumo Nikturo — la Nokta Gardisto, rememoriginte Tais-on pri ŝia unua vizito de Egiptujo. Kiam, destinitan kiel ofero al Sobeko, ŝin savis Menedemo — la militisto de Herakla kuraĝo.
Tais intencis fari monumenton al Egesiĥora kaj Menedemo, konstruinte al ili cenotafon ĉi tie, en Memfiso, de kie la rivero forportis ilian cindron en la hejman maron. Tamen la tomboŝtono iĝus fremda inter miloj da monumentoj de aliaj emocioj, moroj kaj kredo. La skulptaĵoj de Egesiĥora kaj Menedemo starus ĉi tie solecaj, kiel ŝi mem. Kaj kiam forpasos Tais, kiu zorgos pri la cenotafo? Ja tio ne estas Helenujo, kie belon de statuoj gardas ĉiu ekde la infaneco kaj neniam en ies kapon venos ideo damaĝi skulptaĵon.
Se en Memfiso ŝatantoj de la muzoj, speciale helenoj, ankoraŭ memoris la orharan spartaninon, do kiu sciis pri Menedemo — unu el miloj da lakonaj dungosoldatoj? Kaj Tais, malgraŭ tuta sia deziro krei por si lokon por malgajo kaj memoro pri la neforgeseblaj amikoj, rezignis de instalo de monumento. En Aleksandrio oni skulptis bonegan marmoran altreliefon kaj sendis en la patrujon de Egesiĥora kaj Menedemo. La aperado de la Nokta Gardisto vekadis en la koro de Tais sopiron pri la forpasintoj, malklaran angoron de maturiĝanta minaco.
En la palaco ŝin atendis agrabla novaĵo. Ptolemeo sendis belan sklavon el Frakio, spertan en prizorgo de ĉevaloj, kaj bridon de mirinda arto por Boanergo, kovritan konforme al ties koloro per ruĝa oro. Ptolemeo, same kiel antaŭe, sentante kulpon antaŭ Tais, faradis neatenditajn kaj luksajn donacojn.
Matene la atenanino ordonis venigi la amblulon, por paradi sur ĝi en la nova kaprimenaro. La sklavo elirigis la nigrakolharan virĉevalon en la brilanta brido, kun cizelita surfruntaĵo, montranta panterojn en feroca interbatalo. Tais kun ĉiama admiro karesis sian ŝatatan ĉevalon, kisante al la varma muzelo inter la sentemaj naztruoj. Boanergo kun mallonga karesa heno frotis la kapon je la nuda maldekstra ŝultro de la mastrino kaj malpacience frapadis per la hufo, mordetante la buŝbridaĵon. Kiam Tais intencis sursalti la ĉevalon, tuj alkuris vartistino de Irana, kriante, ke la knabino ekmalsanis. Ĵetinte la kondukilojn al la bela ĉevalisto, la atenanino ekkuris reen en la palacon kaj trovis la filinon malsana kun kolikoj de la ventro. La knabino, forkurinte en la ĝardenon, estis manĝinta verdajn persajn pomojn, kaj la vartistino ankoraŭ manĝigis ŝin per migdalaj kuketoj.
La palaca kuracisto rapide forigis la dolorojn. Tais, masaĝinte kaj konsolinte la filinon, rememoris, ke la amblulo delonge atendas ŝin kaj povas frakasi la alligpalison, sed Eris, probable, divenis promenigi la ĉevalon. La nigra pastrino, preta ekrajdi kun ŝi, restis ĉe la alligpaliso.
Servistino, sendita en la ĉevalejon, alkuris akompane de la maljuna ĉevalisto. La maljunulo, anhelante, postrestis de la junulino, kaj tiu elkriis, falante sur la genuojn antaŭ la reĝino, ke Eris malaperis kun sia ĉevalo, kaj Boanergo kadavriĝis. Tais ekkriis, kvazaŭ vundita:
— Kiel vi aŭdacas tiel diri pri la ĉevalo?! Ĉu ĝi estas hieno?
La timigita servistino balbutis, ke la amblulo kuŝas malviva ĉe la alligpaliso. La atenanino kaptis la ŝultron de la maljuna ĉevalisto, same fleksinta la genuojn. Maldika ŝtofo de lia vesto krakis pro la ŝiro.
— Ne mi kulpas, reĝino, — kun digno diris la maljunulo. — La ĉevalon venenis tiu, kiu faris la oran bridon. Ho suno de Egiptujo, iru kaj rigardu mem.
Tais rekonsciiĝis, haste dekuris de sur la ŝtuparo kaj ekrapidis en la ĉevalejon. En mallonga rajda eksomido anstataŭ longa reĝina vesto kuri estis oportune, kaj Tais antaŭis ĉiujn.
Boanergo estis kuŝanta sur la maldekstra flanko, etendinte la krurojn kun la nigraj kvazaŭ cizelitaj hufoj. Tufo de la densa hararo duone kovris la vitriĝintan okulon. En la angulo de la kramfintaj lipoj disrampis terura bluo.
Al Tais ŝajnis, ke la fidela ĉevalo rigardas kun riproĉo kaj atendo al ŝi, ne sukcesinta helpi. La reĝino de Egiptujo falis sur la genuojn, ne kaŝante larmojn, kaj en despera espero etendis la manojn, por levi la pezan kapon. Forta ŝiro de malantaŭe ne permesis al ŝi tuŝi la amblulon. En kolero Tais turniĝis kun rapideco de pantero kaj renkontis la bluon de morna rigardo de Eris. La amikino anhelis. Malantaŭ ŝi militisto de la gardistaro estis kaptanta la kondukilojn de la ŝaŭmkovrita ĉevalino.
— Ne tuŝu, eble, venenita estas la tuta rimenaro! La damnita sklavo tuŝadis ĝin en gantoj, kaj mi stulte pensis, ke li agas tiel pro timo malpurigi brilantan oron. Se vi ekrajdus tuj… La Granda Diino gardas vin!
— Kie estas la kanajlo? La murdinto?
— Mi rimarkis strangaĵon, kiam li ektimis vian prokraston, ĵetis sin tien-reen, kaj kiam Boanergo subite falis sur la genuojn, ekkuris for. Mi antaŭ ĉio impetis al la virĉevalo kaj ne tuj vokis la gardistaron. La abomena fiulo kaŝiĝis. Oni lin serĉas!
Tais rektiĝis, viŝis larmojn.
— Mi ne komprenas sencon veneni Boanergon, sed ne min.
— Tio estas pli malfacila. Pri via manĝo kaj trinkaĵo responsas multaj homoj.
— Sed kiel rilatas al tio mia kompatinda amblulo?
— La veneno efikis ne tuj. Oni donis al vi tempon ĝuste tiom, kiom necesas por elveturi por promeno kaj malproksimiĝi de la urbo. Tie Boanergo falus…
— Ĉu vi pensas, tie estis embusko?
Anstataŭ respondo Eris prenis Tais-on je la mano kaj kondukis al la pordego. La rondo de la militistoj disiris, la kapoj malalte kliniĝis, kaj Tais ekvidis korpojn de du nekonataj homoj, juĝante laŭ la vestoj — de loĝantoj de la Delto. La torditaj vizaĝoj kaj la ŝvelintaj buŝoj indikis la kaŭzon de la morto.
— Jen la pruvo. Ni ambaŭ deĉevaliĝus, okupiĝus pri la ĉevalo, kaj tiuj ĉi havis longajn tranĉilojn. Mi kun taĉmento da rajdistoj ekrajdis en nian ŝatatan lokon, trans la ruĝa obelisko. Ni ĉirkaŭis ilin, sed la hienoj sukcesis preni venenon. Tiu, kiu sendis ilin, bone scias tiajn aferojn, kaj provizis ilin per ĉio, por kaŝi spurojn. Ili sciis la tempon kaj la lokon de niaj promenoj, dum ni imagadis, ke ni rajdas solaj. — La rido de Eris, mallonga kaj seka, tute ne signifis gajon.
— Sed vi ne povas pensi, ke…
— Certe, ne. La kuraĝa militisto, justa reĝo kaj ŝatanto de virinoj neniam kapablos al tio! Ne, ĉi tie estas la mano de homo, sperta en kortegaj intrigoj, probable de virino…
Tais tremeris kaj kunpremis la pugnojn.
— Ni iru al Boanergo!
Ĉirkaŭ la amblulo staris militistoj kaj ĉevalistoj, atendante ordonojn.
— Surmetu gantojn, demetu la bridon! — ordonis Tais. — Se mi havus tempon por pensi, — amare plendis ŝi al Eris, almontrante la interbatalantajn panterojn, cizelitajn en la oro de la surfruntaĵo, — la sendinto de la donaco montris nesingardemon. Aŭ tiaj homoj opinias sin pli saĝaj ol ĉiuj aliaj?
— Sed se tio estas pruvo por tiu, kiun necesos rememorigi pri la merito? — demandis Eris.
— Mia saĝa diino! — ekkriis la atenanino, brakumante la nigran pastrinon. — Do tio povis esti ne ŝi?
Eris konsente klinis la kapon.
— Ne ŝi, sed tiu, al kiu estus profita ŝia reĝineco? Tio estas terura vorto — profita, kiam ĝi sonas en la buŝo de iu, havanta potencon super homoj. Kiom da fiegaj aferoj fariĝis pro profito!
Tais decidis.
— Envolvu la bridon en tolaĵon, mergu en varmegan vakson kaj enkudru en dikan ledon. Mi almetos mian sigelon. Mian Boanergon veturigu al la ruĝa obelisko. Oni elĉizu tombon por ĝi ĉe la rando de la altebenaĵo super la plataĵo. Voku ŝtonĉizistojn, kiuj laboras pri la nova pilono de la templo de Nejto, mi parolos kun ili. Kaj la skulptiston de la reĝaj metiejoj Hab-Aŭ-on!
Ĝis la vespero Tais konsiliĝadis kun la majstroj, kaj finfine decidis instali sur la tombo de Boanergo vertikalan platon kun kuraĝa konturo de la amblulo, kuranta renkonten al la suno. La skulptisto insistis pri montro de la reĝino kaj de ŝiaj sanktaj nomoj. Tais strikte malpermesis al li fari ajnajn surskribojn, krom la helena «Boanergo, virĉevalo de Tais».