Выбрать главу

Samtempe ŝi petis Eris-on paki ĉiujn ŝiajn ŝatatajn aĵojn, ornamojn kaj vestojn. Raraĵojn el Hindujo kaj Mezopotamio Tais ordonis kunmeti en unu tenejon, komisiinte tion al la fidela Rojko. La familio de la tesaliano konsistis jam el sep homoj, kalkulante la duan edzinon — fenicinon. Tais antaŭlonge rimarkis en makedonoj kaj helenoj emon al fenicinoj kaj oblikvokulaj skitinoj el malproksimaj orientaj montoj. Ili estis bonegaj edzinoj, fidelaj, eltenemaj kaj zorgemaj mastrinoj.

La pli aĝa filo de Rojko, instruita pri sciencoj, servis kiel trezoristo en la hejmo de Tais. Li ricevis ordonon kalkuli kaj kolekti tutan disponeblan monon, oron kaj juvelaĵojn, da kiuj troviĝis nemalmulte.

Fininte la aferojn, Tais malleviĝis en eburan fotelon en la persona ĉambro, eniri en kiun estis malpermesite al ĉiuj, krom Eris kaj proksima servistino.

— Kion vi elpensis, sinjorino reĝino? — neordinare milde diris Eris, karesante kaj ordigante ŝiajn malligitajn nigrajn harligojn.

Tais silentis.

— Ĉu iam reĝino forlasadis la reĝecon kaj forveturadis el la lando, kiun ŝi regis? — ree diris Eris. — Ĉu tio ne estos malkuraĝo, ne konformanta al la alto de la stato kaj la sorto?

— Se la reĝino ne regas, do ŝia stato estas imagata, — samtone respondis Tais. — Ĉu ne estos pli racie cedi la lokon al tiu, kiu ne estos imagata?

— Ĉu en Memfiso?

— En Aleksandrio. Ĉi tie ne plu estos reĝinoj, nur la vicreganto, kiu jam nun regas ĉion. Tamen tiuj vortoj estas antaŭtempaj. Mi deziras veturi al Ptolemeo kaj pridiskuti kun li ĉiujn cirkonstancojn.

— Ĉu antaŭlonge la reĝo montris superan laŭdon al via agado ĉi tie? La kolektitaj de vi informoj pri Nubio, Punto kaj ĝenerale pri Libio iĝis fundamento por esploro de geografio de la tuta lando en la aleksandria Muzeo. Li laŭdis ankaŭ la boatistojn de reĝino Tais…

La nigra pastrino estis rememoriganta pri taĉmentoj de junuloj, vokitaj de Tais plenumadi savan servon en dense loĝataj lokoj ĉe la bordo de Nilo. Tre multaj etaj infanoj en Egiptujo dronadis, loĝante proksime de la grandega rivero, aŭ pereadis pro krokodiloj. Malpezaj rapidaj boatoj kun verda flago sur stango navigadis garde laŭlonge de la bordoj, ĉiam pretaj helpi al infanoj kaj animaloj. Kaj la unuajn kaj la duajn tre amis Tais, kaj ili pagis al ŝi per plena fido.

Al Eris ŝajnis susuro en arbustoj de la ĝardeno. Estinginte la lumigilon, ŝi elrigardis malsupren. Malluma senventa nokto ĉirkaŭis la malgrandan palacon, elektitan de Tais por loĝado en mezo de la parka parto de Memfiso. Ne ŝanceliĝis folioj, ne bojis hundoj, nur vespertoj flugadis tien kaj reen. Ambaŭ amikinoj aŭdis ilian apenaŭ distingeblan pepadon — mezurilon de aĝo ĉe helenoj kaj egiptoj. Kiam homo ĉesadis aŭdi vespertojn, tiam okazadis krizo de la vivo, kliniĝanta al maljuneco.

— Mi eliros por pririgardi la galerion, — flustris Eris, — maltrankviligas min la belulo, kiu sukcesis fuĝi!

— Li ne aŭdacos post la pereo de la kunuloj, — kontraŭis Tais.

— Eble, jes! Sed mi tamen rigardos. Ne bruligu lumon! — Kaj Eris solviĝis en la mallumo.

La supraj ĉambroj de la palaco estis rigardantaj al galerio, komunikiĝanta kun malfermita verando ĉe la orienta kaj la norda flankoj de la domo. La galerion disde la verando estis apartigantaj disŝoveblaj vandoj el papirusaj matoj, kaj disde la ĉambroj — helbluaj duondiafanaj kurtenoj, streĉitaj inter lignaj kolonoj. En la norda galerio brulis lampionoj, ĵetantaj en la malhelan ĉambron, kie sidis Tais, similaĵon de luna lumo.

Subite sur la kurtenoj aperis klara silueto de preskaŭ nuda viro, kaŝe fleksiĝinta, kun mallonga madzo en la manoj. Tais sensone ekstaris, palpserĉante ian aĵon, taŭgan por defendo, kaj prenis per ambaŭ manoj oniksan vazon, pezan preskaŭ je talanto. Malantaŭ la unua ombro same sensone aperis la dua — Eris, elpreninta la teruran ponardon. La unua ombro haltis, aŭskultante. Tais estis malrapide proksimiĝanta, levinte la vazon super la kapo. Rigidiĝis ankaŭ Eris. La homo kun la madzo staris iom, poste eligis mallaŭtan fajfon, apenaŭ pli laŭte, ol vesperto. Malantaŭ Eris ŝtele aliris tria ombro kun longa tranĉilo. Ĉio posta okazis dum momento. La unua homo per la maldekstra mano elprenis el sub la zontuko tranĉilon kaj per unu svingo distranĉis la dense streĉitan ŝtofon, kiu disiris. Rekte antaŭ li aperis Tais. La tria ombro, ekvidinte Tais-on, eligis obtuzan avertan krion, la unua turniĝis al ŝi kaj ricevis baton en la maldekstran ŝultron per la ponardo, kiu enpikiĝis ĝis la tenilo. Tais kriis: «Gardu vin!» La nigra pastrino turniĝis, sed ne sukcesis elpreni la armilon. La dua murdisto ĵetis sin al ŝi. La atenanino per la tuta forto ĵetis la oniksan vazon en la konatan vizaĝon de la frakiano kaj aŭdis, kiel krakis la ostoj. La murdisto sukcesis ĵeti la tranĉilon samtempe kun la ĵeto de Tais, kaj Eris falis ĉe la piedoj de sia viktimo, verŝante sian sangon.

Al la krio de la reĝino kunkuris gardistoj kaj ĉiuj servistoj de ŝia palaco, inter kiuj laŭ insisto de Ptolemeo estis lerta kuracisto.

Oni bruligis dekon da lampionoj. Tais malpermesis transporti Eris-on. Ŝin oni metis sur la kuŝejon de la reĝino. La unua murdisto estis mortinta, kaj la dua muĝis, ŝmacis per la sango, penis leviĝi sur la manojn kaj piedojn. Tais elŝiris la sanktan ponardon de Eris kaj levis ĝin, sed, trafita de diveno, haltis.

— Skuu lin! — ordonis ŝi al la militistoj. — Eble, li rekonsciiĝos. Priverŝu lin per akvo. Kuru por mia interpretisto, li scias ok lingvojn!

La kanajlo malbone parolis en la kojneo. Kaj la atenanino, forgesinte pri li, falis antaŭ la kuŝejo de la amikino, ĉe kies alia flanko klopodis la kuracisto, haltigante la abunde fluantan sangon. Ŝi prenis la malvarmiĝintan manon de Eris, alpremante ĝin al sia vango.

La palpebroj de la nigra pastrino tremeris, malfermiĝis la nevidantaj bluaj okuloj, en ili ekbrilis fajreto de konscio, kaj la grizajn lipojn tuŝis rideto.

— Kiel… helenino… — apenaŭ aŭdeble flustris Eris.

Malfeliĉa kriego de la reĝino igis ĉiujn en la ĉambro malleviĝi sur la genuojn.

— Eris, amikino plej amata, ne foriru! Ne lasu min sola!

Terura proksimeco de la nerevenigebla perdo skuis la tutan korpon de Tais, enpikiĝis en la koron per dentigita klingo. Nur nun ŝi eksentis plene, kiom valorega estas tiu ĉi «melajna ejmi ego, kaj kale» — «nigra, sed tute belega», kiel nomadis Eris-on ŝiaj amikoj.

Eris estis la plej kara en la mondo, pli kara ol la vivo mem, ĉar la vivo sen la diece persista, trankvila kaj saĝa amikino ŝajnis al Tais sensenca.

Ĉiuj proksimuloj de la reĝino respektis Eris-on, malgraŭ ŝia ekstera severeco. Ŝi ŝatis bonajn homojn kaj bonajn aĵojn, kvankam neniam penis akiri amikecon de la unuaj kaj aĉeti la duajn. Ne havis ŝi ankaŭ falsan fieron, neniam deziris malaltigi aliulojn aŭ postuli al si specialajn signojn de respekto kaj atento.

Nevenkebla simpleco, plena foresto de malindaj sentoj de kulpo kaj envio donis al ŝi fortikon por elteni ajnajn malfacilaĵojn. Eris komprenadis per unua rigardo ĉarmon de etaj fenomenoj kaj aĵoj, tiun, kiu ordinare preteras plej multajn homojn.

Ŝia mirinda belo ĉesis servi kiel armilo ekde tiam, kiam ŝi forlasis la templon de Kibela-Rea, kaj kvankam poetoj prikantadis ŝin, kaj pentristoj ĉiel penis ricevi ŝin kiel modelon, la atenanino miradis, kiel nemulte da homoj komprenis la veran valoron kaj forton de la bela aspekto de Eris.

Kompare kun Tais ŝi impresis pli aĝa, kvazaŭ al ŝi estis malkovrita pli profunda kompreno de aferoj kaj aĵoj, ol al ĉiuj aliaj homoj. Kaj samtempe en horoj de gajo Eris petoladis ne malpli ol la atenanino, kiu en profundo de la animo konservis la antaŭan atenan knabinon, eman al malprudentaj petolaĵoj. Tiu admirinda amikino, sendita de la Granda Patrino aŭ de Afrodito, estis foriranta de ŝi en la subteran regnon. Al Tais ŝajnis, ke ŝia koro mortas same, ke ĉirkaŭe jam kunvenas la ombroj de la mortintoj: Menedemo, Egesiĥora, Leontisko, Aleksandro…