Выбрать главу

Revenu — kien? Ĉu sur la hejmajn bordojn de Helenujo, en Memfison aŭ ĉi tien, en Aleksandrion? La oro de la sarkofago respondis per malvarmo al tuŝo. Koncentriĝi pri la pasinteco ŝi ne sukcesis. Ŝi ĵetis rigardon al la oraj figuroj de la bareliefoj, eliris kaj malsupreniris de sur la monteto, ne plu retrorigardinte. La sento de liberiĝo, unuafoje spertita en la templo de Eriduo, firmiĝis definitive. Ŝi plenumis la lastan, kio turmentis ŝin per konscio de nefiniteco.

Tais revenis en la blankan domon sub cedroj, donitan al ŝi laŭ ordono de Ptolemeo post kiam ŝi rifuzis loĝi en la palaco. En plena reĝina kostumo la atenanino ekveturis en ĉaro kun Eris al la majesta domo de Ptolemeo. Tais antaŭ ĉio postulis izolan intervidiĝon. La reĝo, kiu estis preparanta festan renkonton kaj festenon, obeis nevolonte. Tamen kiam nubia sklavo enportis kaj malsigelis la ledan volvaĵon kun la ora brido, Ptolemeo forgesis pri la malkontento.

— Jen donaco, kiun alveturigis al mi de via nomo juna frakia sklavo, — diris Tais.

— Mi ne sendis, kvankam mi ŝatas tiajn aĵojn de rara majstreco.

— Kaj ĉu tiuj du interbatalantaj panteroj sur la surfruntaĵo nenion diras al vi?

Ptolemeo, sentante seriozecon de Tais, deziris, tamen, respondi ŝerce.

— Probable, estas senditaj de unu el viaj sennombraj adorantoj?

— Eble. El tiuj, kiuj bezonas min malviva!

Ptolemeo salte ekstaris en indigno kaj miro.

— Ordonu porti tion al kleraj kuracistoj de la Muzeo, por ke ili determinu la venenon, pro kiu mortis Boanergo kaj mia vivo ekstaris sur la randon de la abismo de Tartaro. Mi jam antaŭlonge estus tie, se ne helpus ŝi, — la atenanino almontris Eris-on.

— Ĉu de mia nomo? — piedfrapinte, ekkriegis Ptolemeo. Lia fortega voĉo disflugis tra la palaco. Ekkuris militistoj, tintante per armilaro.

— Ne koleru vane. Nek mi, nek Eris eĉ por momento pensis pri vi, sed komprenis la kalumnian mensogon. Tio estis homo el via ĉirkaŭantaro, ne dubu!

— Ne povas esti!

— Pensu vi mem, rigardu al la bildo de panteroj, mia saĝa Ptolemeo. Kaj ankoraŭ — vi nomumis heredanto la filon de Berenico, sed ne vian pli aĝan filon Ptolemeon la «Fulmon». Kaj ne mian Leontiskon. Pro tio mi dankas vin; la knabo ne mortos de la manoj de murdisto. Sed la patrino de la «Fulmo» foriris en Hadeson, dum mi ankoraŭ vivas kaj reĝas…

— Ĉu Berenico?! — La voĉo de Ptolemeo rompiĝis, kiel de mortvundito.

— Ne! — redonante al li la vivon, eksonis la certa vorto. — Jen! — Tais donis la tabuleton kun la nomo.

Ptolemeo levis la ŝultrojn.

— Demandu Berenicon. Mi pensas, la nomo devas esti konata de ŝi, kvankam ŝi ne estas komplica en la fia afero.

Ptolemeo elkuris. Li revenis post kelkaj minutoj, trenante post sin hirtan Berenicon, kiu evidente estis vestiĝanta por la festeno. Ŝian maldikan, morte palan vizaĝon misformis timo, kaj la nigraj okuloj estis transkurantaj de Tais al la edzo.

— Ĉu vi konas lin? — Ptolemeo elprenis de Tais la fatalan tabuleton. Berenico, leginte, falis al liaj piedoj.

— Mia kuzo de la patrina flanko. Sed mi ĵuras per Stikso kaj per la obskuro de Amenti…

— Ne ĵuru, reĝino (Berenico rigidiĝis pro la titolo, klare dirita de Tais), ni scias vian senkulpecon.

La atenanino levis Berenicon, kaj tiu, kvankam estis pli alta, ŝajnis malgranda antaŭ la memfisa reĝino.

— Mi ordonos tuj kapti la kanajlon! — ekkriis Ptolemeo, frapinte metalan diskon.

— Vane. Li, certe, kaŝiĝis, tuj kiam ricevis sciigon pri la fiasko de la atenco. Sed vi lin memoru, reĝo! — preskaŭ kun minaco diris Tais kaj deiris de Berenico, per ordona gesto forsendinte servistojn, alkurintajn al la voko. — Mi nuligas la feston! Hodiaŭ mi parolos kun mia edzo izole!

Ptolemeo ne kuraĝis kontraŭdiri.

Ili estis en izolo ĝis la tagiĝo, kuŝiginte Eris-on en unu el la ĉambroj. Neniu eksciis, pri kio konversaciis la reĝo kaj la reĝino. Dum la mateniĝo Tais metis antaŭ Ptolemeo la sanktan ureuson, demetis la multekoloran reĝinan bidaron kaj la egiptan veston, surmetis la ŝatatan flavan eksomidon kaj la kolieron el ungoj de nigra grifo.

El la grandega teraso de la palaco malfermiĝis aspekto de la senlima maro, kolorigita de roza rigardo de Eos.

Ptolemeo mem alportis purpuran vinon de Kretaj vitejoj kaj verŝis du maldikajn kalikojn, tornitajn el vitreca kvarco jam en la tempoj de la unuaj faraonoj de Egiptujo.

— Geliajne, reĝo! Gardu vin ĉiuj dioj de Helenujo, Egiptujo kaj Azio en viaj gloraj aferoj — aferoj de konstruanto kaj kolektanto! — Tais levis la kalikon, elverŝis iom en la direkto de la maro kaj eltrinkis.

— Dirante tiel, vi deŝiras eron de mia koro, — diris Ptolemeo, — mi sufere disiĝas de vi.

Ruzete subridinte, la atenanino frapis la flakonon por vino el korno de hinda unukorna besto de fabela kosto.

— Ĉu vi trinkas nur el ĝi, timante venenon?

Ptolemeo iomete ruĝiĝis kaj nenion respondis.

— Vi atingis grandan aĝon. Estas tempo por elekti unu reĝinon. Kaj vi ŝin elektis! Pri kio do vi afliktiĝu?

— Neforgesebla estas la granda pasinteco, kiam mi akompanis Aleksandron kaj vi estis kun ni en Mezopotamio.

— Neforgesebla, sed vivi nur per pasinteco ne eblas. Kiam estos preta ŝipo?

— Mi tuj donos ordonon al ronda ŝipo, kun forta gardistaro. Post du-tri tagoj vi povos fornavigi, nur diru, kien mi direktu la ŝipon.

— En Kipron, al Pafoso.

— Mi pensis, ke vi revenos en Atenon.

— Ĉu en la Atenon, venkitan de forpasinta Antipatro, kun Muniĥio, blokita de la makedonoj, kun freŝa tombo de veneninta sin Demosteno? Ne — ĝis vi kune kun Kasandro, Seleŭko kaj Lisimaĥo finos la militon kontraŭ Antigono. Vi, certe, scias, ke la militestro de Kasandro en Argoso forbruligis vive kvincent homojn, kaj responde la stratego de Antigono plene ruinigis kaj malplenigis la sanktan Korinton?

— Nu, ja tio estas milito!

— Milito de sovaĝuloj. Sovaĝiĝis kaj militistoj, kaj iliaj estroj, se ili povas permesi al si sur la tero de Helenujo tion, kion ne aŭdacis eĉ fremduloj. Se la milito okazas sur tiom malalta nivelo, do mi ne atendas bonon por Helenujo!

Ptolemeo rigardis al Tais, atente aŭskultante ŝin.

— Vi diras la samon, kion diras novaj filozofoj, antaŭnelonge aperintaj en la Muzeo. Ili nomas sin stoikistoj.

— Mi scias pri ili. Ili penas trovi novan moralon, elirantan el egaleco de homoj. Feliĉon al ili!

— Feliĉo ne estos! Okcidente fortiĝas la Romia regno, preta la tutan mondon mallevi ĝis sklava stato. Ial speciale malamas ili hebreojn. La romianoj imitas la helenojn en artoj, sed en sia esenco ili estas malbonkoraj, esperas nur al milita forto kaj estas tre kruelaj al infanoj, virinoj kaj animaloj. Anstataŭ teatrojn ili havas grandegajn cirkojn, kie oni murdas animalojn kaj unu la alian por amuzo de muĝanta homamaso.