Tais ŝatis ŝtonajn altebenaĵojn, priverŝitajn de la suno, kovritajn de malhelaj arbustetoj de fenica junipero kaj aroma rosmareno, de rampaj tigoj de timiano kaj de arĝentaj faskoj de artemizio. La aero, saturita per varma aromo de ĉiuj ĉi vegetaĵoj kun bonodoraj folioj, igadis spiri per plena brusto. La suno mem verŝiĝadis en la vejnojn, reflektiĝante de blankaj tuberoj de marmoro, elstarantaj vice sur negrandaj altoj.
Eris kuŝiĝadis sur la dorson, direktante en la ĉielon la bluon de la revemaj okuloj, kaj parolis, ke nun ŝi ne miras, kial en Helenujo estas tiom da artistoj, belaj virinoj kaj kial ĉiuj renkontitaj de ŝi homoj tiel aŭ alie evidentiĝis ŝatantoj de belo. La naturo ĉi tie estas brilanta kaj maltrankviliganta mondo de klaraj formoj, vokanta al pensoj, vortoj kaj aferoj. Samtempe tiuj ĉi sekaj kaj ŝtonaj bordoj, kun malabunda akvo, tute ne instigis al facila vivo, postulante konstantan laboron, artan terkulturadon kaj kuraĝan marnavigadon. La vivo ne dorlotis la homojn, sed ankaŭ ne forprenadis de ili la tutan tempon por sinnutrado kaj defendo kontraŭ naturaj malfacilaĵoj. Se ne estus kolero, milito kaj la eterna minaco de sklaveco… Eĉ en la tiom bela parto de la ekumeno la homoj ne sukcesis krei vivon kun dieca trankvilo kaj saĝo!
Eris turniĝadis sur la ventron kaj, direktante la rigardon al malproksimaj arbaroj aŭ al blua brilo de la maro, pensadis pri sennombraj sklavoj, konstruintaj blankajn templojn, portikojn, kolonarojn kaj ŝtuparojn, kajojn kaj ondrompilojn. Ĉu multas homoj, similaj al Tais, Lizipo, la justa Ptolemeo, inter dekmiloj da aliaj sklavposedantoj? Ĉu ili multiĝas aŭ ilia nombro malkreskas kun fluo de la tempo? Neniu scias, kaj ricevi respondon al tiu demando signifas kompreni, kien iras Helenujo, Egiptujo kaj aliaj landoj! Ĉu al bono kaj prospero aŭ al sovaĝiĝo kaj pereo?
Tute aliaj pensoj okupadis Tais-on. Unuafoje dum multaj jaroj, libera de la devoj kaj malfacilaĵoj de la alta stato, perdinta intereson al admiro de homoj, ne plu bezonanta konstantajn ekzercojn por malproksima vojaĝo, la atenanino fordonis sin al kontemplado, al kiu ŝi ĉiam emis. Ĉio ĉirkaŭ ŝi estis hejma. La korpo mem enprenadis en sin odorojn, sekan varmon de la tero, fajrerantan lumon de la ĉielo kaj lazuron, kaj fojfoje ankaŭ severan bluon de la maro. Tais dezirus vivi tiel dum tutaj jaroj, dependante de neniu, devante al neniu.
La atenanino eraris. Pasis la somero, trairis pluva kaj venta vintro, ree ekbalanciĝis laŭlonge de vojoj kaj padoj blankaj infloreskoj de asfodeloj. Tiam la vigla menso kaj la forta korpo de la atenanino ekpostulis agadon, novajn impresojn kaj, eble, amon.
Estis finiĝanta la cent dek sepa olimpiko, kaj Tais unuafoje eksentis tutan signifon de la vorto «ametoklejtos» en apliko al la sorto: senkompata, neevitebla kaj definitiva. Ŝia egipta spegulo komencis reflekti arĝentajn fadenojn en la densaj, nigraj kiel nokto haroj. Kaj sur la korpo, glata, kiel polurita efesa skulptaĵo, Tais rimarkis unuajn faltojn tie, kie ili ne estis antaŭe kaj ne devis esti! Eĉ ŝia nefrakaseble juna korpo cedis al premo de la ĉion forportanta tempo! La atenanino neniam pensis, kiom dolore vundos ŝin tiu malkovro. Ŝi demetis la spegulon kaj kaŝiĝis en laŭraj densejoj, por afliktiĝi en soleco kaj paciĝi kun la neevitebla.
Ĝuste ĉi tie ŝin trovis Eris, kaj la kolero de Tais tuj kvietiĝis, kiam ŝi malsigelis urĝan leteron de Ptolemeo.
Fia malicaĵo okazis ĝuste tiel, kiel antaŭvidis Tais jam en Babilono, klarigante al Eris nefidindan sorton de reĝaj infanoj.
Kasandro kaptis la patrinon de Aleksandro Olimpia-n, akuzitan pri ia komploto, Roksana-n kaj la dekdujaran filon de la sunvizaĝa militestro, la heredanton de Makedonujo, Helenujo kaj Azio, Aleksandron la Kvaran. La kruela tirano ordonis mortbati per ŝtonoj la patrinon de la granda reĝo, la eksan ĉefpastrinon en Pelo, kaj mortigi liajn vidvinon kaj filon. Militistoj ne kuraĝis levi la manojn al la Aleksandra karno. Tiam Kasandro, liginte kune la filon kaj la patrinon, mem dronigis ilin. Tuta Helenujo, ĉiuj restintaj vivaj diadoĥoj kaj militistoj de Aleksandro indignis pri la abomenaj krimoj. Sed, kiel tio ordinare okazas, Kasandro restis nepunita. Neniu el la havantoj de potenco kaj milita forto levis kontraŭ li armilon. Krimoj de Kasandro ne limiĝis per la murdo de la parencoj de Aleksandro. La tirano de Makedonujo faris ankoraŭ multajn kruelaĵojn.
Eris amare bedaŭris, ke ŝi ne apartenas al la ĉirkaŭantaro de Kasandro kaj ne loĝas en Makedonujo. Ŝi murdus lin sen prokrasto. Ŝia profetaĵo pri baldaŭa fino de Kasandro montriĝis vera. Sed al Tais la sciigo pri la abomeninda malicaĵo kaŭzis fortegan animan krizon, eble, tial, ke ĝi koincidis kun la konscio pri la foriranta juneco. Nun jam Eris amuzadis ŝin per kaptado de koraloj. Ŝi kondukadis ŝin al sekretaj virinaj dancoj sub la luno omaĝe al Hekato, elfosadis kun ŝi farbojn oriente de la Ora golfeto, kie en montoj estis elirantaj sur la supraĵon verdaj kaj bluaj vejnetoj de malakito kaj lazurito, mirinde intenskoloraj kaj puraj.
En la aŭtuno Tais mem decidis, ke ŝi tro longe vivis en vilaĝa izolo, kaj ekiris en Pafoson. La vigla urbo, la centro de komerco pri kupro, cedro kaj speciala fibro por lampaj meĉoj, bruligebla en nenia fajro, famis en la tuta mondo per la templo de Afrodito Anadiomena. Ĉi tie, apud Pafoso, la diino aperis el mara ŝaŭmo kaj stela lumo, kaj tial havis kromnomon Pafia, aŭ Kiprida (naskita sur Kipro).
La Sankta vojo ekde la templo kondukis al parto de la mara bordo, apartigita per muro disde la haveno. Naŭ marmoraj kolonoj omaĝe al la naŭ virtoj de Afrodito kadris la malfermitan portikon de la kajo el kubaj pecegoj de malhela densa ŝtono el Olimpo Tridenta. Du ŝtupoj kondukis sur subakvan placeton el sama ŝtono. Diafanaj verdaj ondoj ruliĝadis el la maro, frakasiĝadis sur la malprofundaĵo, kaj longaj strioj de blanka ŝaŭmo turniĝadis per bizaraj sinuoj super la glataĵo de la placeto. En moviĝoj de la sinuoj la pastrinoj de la diino penadis legi aŭgurajn signojn, ĉar, laŭ la plej antikvaj legendoj, ĝuste ĉi tie eliris el ŝaŭmo la orkrura ĝojo de la dioj kaj de la homoj — Afrodito.
Belulinoj de la insulo — virinoj de noblaj familioj, hetajroj, filinoj de terkulturistoj kaj paŝtistoj — banadis sin ĉi tie post preĝado en la templo, kredante, ke la diino donacos al ili eron de sia nevenkebla altira forto. En la kvina tago de semajno, dediĉita al Afrodito, ĉi tie kunvenadis scivolantoj, serĉantoj de fianĉinoj, pentristoj kun akcesoraĵoj por pentrado, maristoj el ŝipoj, venantaj en la havenon el ĉiuj insuloj, el Helenujo, Fenicujo, Ionio, Egiptujo, Sicilio kaj eĉ Kartago.
Post ioma hezitado Tais same decidis plenumi la riton. Eris post kritika pririgardo de la amikino kredigis ŝin, ke ŝi estas sufiĉe bona, por bani sin tage. Tais, spite al ŝi, iris bani sin nokte, horon antaŭ la noktomezo, en la tempo, dediĉita al Eroso. La plena luno lumis super la akvo, sur la unua ŝtupo atinganta nur la genuojn, kiam ambaŭ amikinoj, farinte sensangan oferon en la templo, eniris en la maron.
Koncentriĝinta kaj malgaja, staris Tais en la luna maro, kaj etaj ondoj plaŭdis ĉirkaŭe, karesante ŝiajn ŝultrojn, kvazaŭ la diino Tetiso intencis konsoli ŝin. La atenanino en subita impeto levis la manojn al la ĉielo, flustrante:
— Ho ŝaŭmnaskita, sur tiu loko, kie venis vi en la mondon, donu al mi signon: kion mi faru plu? Pasos ioma tempo, kaj mi ĉesos ĝojigi homojn, elprovadi ilian forton kaj strebon al belo… ĉesos servi al vi! La vivo estas mallonga! Post kiam oni sukcesas kolekti erojn de scio kaj ekvidi, kiel necesas vivi, oni jam ne povas iri pluen. Mi preĝas al vi, orkrura, montru al mi la vojon aŭ mortigu min! Aldonu karesan morton al ĉiuj viaj antaŭaj valoregaj donacoj, por ke via dieca volo konduku min trans la Riveron.