Hesiona baldaŭ komprenis, kio ĝuste interesis Tais-on.
— Jes, mi restis viva, sinjorino. Komence pro neatenditeco, pro subita falo de la granda urbo, kiam en nian domon, sendefendan kaj malfermitan, enrompiĝis brutiĝintaj malamikoj, tretante, rabante kaj murdante. Kiam senarmajn homojn, kiuj ĵus estis estimataj civitanoj, kiuj kreskis en respekto kaj gloro, oni kunpelas en homamason, kiel gregon, senkompate batante postrestintojn aŭ obstinulojn, kontuzante per malakraj pintoj de lancoj, kaj enpuŝas per ŝildoj en barilon, kiel ŝafojn, stranga stuporo kaptas ĉiujn pro tia subita turniĝo de la sorto.
La barilo vere evidentiĝis la brutobazaro de la urbo. Antaŭ la okuloj de Hesiona ŝia patrino, ankoraŭ juna kaj bela virino, iel-tiel ĉirkaŭvolvinta sin per vestaj ŝirpecoj, estis fortirita de du ŝilduloj kaj, malgraŭ despera rezisto, malaperis por ĉiam. Poste iu forkondukis la pli junan fratinon, kaj Hesiona, kaŝiĝinta sub trogo, por sia malfeliĉo, decidis trairi al la muroj, por serĉi tie la patron kaj la fraton. Ŝi ne deiris eĉ du pletrojn disde la barilo, kiam ŝin kaptis iu militisto, desaltinta de sur ĉevalo. Li deziris ekposedi ŝin tuj, ĉe la enirejo de iu malpleniĝinta domo. Kolero kaj despero donis al Hesiona tiajn fortojn, ke la makedono komence ne povis venki ŝin. Sed li, evidente, plurfoje sovaĝis en konkeritaj urboj kaj baldaŭ ligis kaj eĉ bridis Hesiona-n tiel, ke ŝi ne povis mordi, post kio la makedono kaj unu lia kamarado alterne perfortadis Hesiona-n ĝis profunda nokto. Dum tagiĝo malhonorigitan, elturmentitan Hesiona-n oni kondukis al vendperantoj, kiuj, kiel milvoj, sekvis la makedonan armeon. La vendperanto vendis ŝin al hipotrofo[3] de la Bravrona demo[4], kaj tiu post sensukcesaj provoj obeigi ŝin kaj timante, ke pro torturoj la junulino perdos prezon, sendis ŝin en la Pirean bazaron. Febra tremo trakuris laŭ la korpo de Hesiona dum la rakonto, ŝi plorsingultis kelkfoje, sed per grandega volstreĉo retenis sin.
— Mi estis inicita al la diino Biris kaj ne rajtis ekkoni viron antaŭ dudekdu-jara aĝo.
— Mi ne konas tiun ĉi diinon, — diris Tais, — ĉu ŝi regas en Beotujo?
— Ĉie. Ĉi tie, en Ateno, ekzistas ŝia templo, sed mi ne plu rajtas eniri ĝin. Tio estas la diino de paco ĉe la minianoj, niaj prauloj, antaŭ invado de la dorianoj. Servado al ŝi estas kontraŭ la milito, sed mi jam estis edzino de du militistoj kaj neniun mortigis. Mi mortigus min eĉ pli frue, se ne devus ekscii, kio okazis al la patro kaj la filo. Se ili estas vivaj kaj en sklaveco, mi iĝos havena putino kaj rabados sentaŭgulojn, ĝis kolektos monon, por elaĉeti la patron — la plej saĝan kaj bonkoran homon en tuta Helenujo. Nur por tio mi restis viva…
— Kiom vi aĝas, Hesiona?
— Dek ok, baldaŭ estos dek naŭ, sinjorino.
— Ne nomu min sinjorino, — diris, ekstarante, Tais, kaptita de subita impeto, — vi ne estos mia sklavino, mi liberigas vin.
— Sinjorino! — la junulino kriis, kaj ŝian gorĝon kunpremis ploro. — Vi, verŝajne, devenas de dioj. Kiu ankoraŭ povus en Helenujo tiel agi?! Sed permesu al mi resti en via hejmo kaj servi al vi. Mi multe manĝis kaj dormis, sed mi ne ĉiam estas tia. Tio estis post la malsataj tagoj kaj longa starado sur la podio de la sklavovendisto…
Tais enpensiĝis, ne aŭskultante la junulinon, kies pasia petego lasis ŝin malvarma, kiel diinon. Kaj denove Hesiona interne kunpremiĝis — kaj ree malfermiĝis, kiel florburĝono, kaptinte atentan kaj gajan rigardon de la hetajro.
— Ĉu vi diris, via patro estas fama filozofo? Ĉu li estas sufiĉe fama, por esti konata de Helenujo, kaj ne nur en la Centpordega Tebo?
— La iam ekzistinta Tebo, — amare diris Hesiona, — sed Astioĥon kiel filozofon konas Helenujo. Kiel poeton, eble, ne, ĉu vi ne aŭdis pri li, sinjorino?
— Ne aŭdis. Sed mi ne estas kompetenta, ni lasu tion. Jen kion mi elpensis… — Kaj Tais rakontis al Hesiona sian planon, tremiginte la tebaninon pro malpacienco.
Post la murdo de Filipo de Makedonujo Aristotelo, invitita de li, forlasis Pelon kaj transloĝiĝis en Atenon. Aleksandro provizis lin per mono, kaj la filozofo el Stagiro fondis en Likeo — la sankta bosko de Apolono Lupa — sian lernejon, kolekton de raraĵoj kaj loĝejon por disĉiploj, kiuj sub lia gvido esploradis leĝojn de la naturo. Laŭ la nomo de la bosko la institucio de Aristotelo eknomiĝis Likeo.
Uzante sian konon de Ptolemeo kaj Aleksandro, Tais povus turni sin al Stagirano. Se la patro de Hesiona estis viva, do, kie ajn li troviĝu, onidiroj pri tiom konata kaptito devis atingi filozofojn kaj sciencistojn de Likeo.
De la loĝejo de Tais ĝis Likeo estis dek kvin olimpiaj stadioj — duonhoro da piedpaŝado, sed Tais decidis veturi sur ĉaro, por fari necesan impreson. Ŝi ordonis al Hesiona surmeti sur la maldekstran brakon ringon de sklavino kaj porti post ŝi kesteton kun rara ŝtono — verda, kun flavaj fajroj — krizolito, liverita el malproksima insulo en la Eritrea maro. Al Tais ĝin donacis komercistoj el Egiptujo. De Ptolemeo ŝi sciis pri avido de Stagirano al raraĵoj el foraj landoj kaj intencis per tiu ŝlosilo malŝlosi lian koron.
Egesiĥora ial ne aperis antaŭ la tagmanĝo. Tais deziris manĝi kun Hesiona, sed la junulino persvadis ne fari tion, alie ŝia rolo de servistino, kiun ŝi deziris honeste plenumi en la hejmo de Tais, iĝus falsa kaj senigus ŝin je bonaj rilatoj de la servistoj kaj la sklavinoj de la hetajro.
La sanktaj pinoj estis sensone kaj senmove forflugantaj per la pintoj en la varmegan ĉielon, kiam Tais kaj Hesiona malrapide iris al la galerio, ĉirkaŭigita per altaj malnovaj kolonoj, kie la maljuna saĝulo estis okupiĝanta kun disĉiploj. Stagirano estis en malbona humoro kaj renkontis la hetajron sur larĝaj ŝtupoj el oblikviĝintaj platoj. Konstruado de novaj domoj estis nur komenciĝanta.
— Kio venigis ĉi tien la fieron de la atenaj publikulinoj? — abrupte demandis Aristotelo.
Tais faris signon, Hesiona donis la malfermitan skatoleton, kaj la krizolito — la simbolo de la Krono de Kreto — ekbrilis sur nigra ŝtofo, kovranta la fundon. La grumblema buŝo de la filozofo montris rapidan subridon. Li prenis la ŝtonon per du fingroj kaj, turnante ĝin per diversaj flankoj, komencis pririgardi ĝin, traigante lumon.
— Do vi estas amikino de Ptolemeo? Li estis netalenta disĉiplo, lia menso estis tro okupita per milito kaj virinoj. Kaj vi, certe, bezonas ion ekscii de mi? — Li ĵetis al Tais akran, penetran rigardon. La hetajro trankvile renkontis ĝin, humile klinis la kapon kaj demandis, ĉu li konas ion pri sorto de la teba filozofo. Aristotelo pensis nelonge.
— Mi aŭdis, ke li ĉu mortis pro vundoj, ĉu trafis en sklavecon. Sed kial li interesas vin, hetajro?
— Tamen kial li ne interesas vin, granda filozofo? Ĉu la sorto de la kolego, glora en Helenujo, estas por vi indiferenta? — eksplodis Tais.
— Knabinaĉo, via parolo iĝas aroga!
— Indulgu, granda Stagirano! Min pro mia malklereco mirigis via indiferenteco al la sorto de la granda filozofo kaj poeto. Ĉu ne estas valorega la vivo de tia homo? Eble, vi povus savi lin…
— Por kio? Kiu kuraĝas bari vojon al la sorto, al ordono de la dioj? La venkita beoto falis ĝis la nivelo de barbaro, sklavo. Vi povas pensi, ke la filozofo Astioĥo ne plu ekzistas, kaj forgesi pri li. Por mi estas tutegale, ĉu li estis ĵetita en arĝentajn minejojn aŭ muelas grenon ĉe Kariaj bakistoj. Ĉiu homo el liberuloj elektas sian sorton. La beoto faris sian elekton, kaj eĉ la dioj ne enmiksiĝos.