Выбрать главу

Tais ĉirkaŭrigardis ne tre potencajn murojn, rektajn stratojn, la nealtan malkrutan monteton de la Akropolo. Kirle traflugis vizioj de grandegaj sep- kaj naŭmuraj minacaj urboj de Persujo, de la fenica bordo, de la baritaj per ardaj dezertoj urboj de Egiptujo, falintaj antaŭ konkerantoj, disrabitaj kaj malplenigitaj. La blanka majesto de Persepolo, farita per ŝia propra mano karbiĝintaj ruinoj…

Facile rompebla altaro al ĉielaj revoj de la homo, nefirme starigita sur rando de la malamika mondo, subite ŝajnis Uranopolo. Granda malgajo de kondamniteco kunpremis la koron de Tais per kruela mano, kaj, ĵetinte rigardon al Eris, ŝi legis en ŝia vizaĝo maltrankvilon. La Urbo de la Ĉielo ne povis ekzisti longe, sed la atenanino ne eksentis dubon aŭ deziron serĉi fidindan loĝlokon sur Kipro, aŭ en Aleksandrio, aŭ en unu el kaŝitaj anguletoj de Helenujo. La Urbo de la Ĉielo estas ŝia revo kaj la senco de la plua vivo. Malaperu ĝi — kaj kio restos, se ŝi jam fordonis tutan sin al servado al la Idoj de la Ĉielo. Respondante al ŝiaj pensoj, Eris firme kunpremis ŝian manon kaj puŝis al la pasponteto.

Tais kaj Eris deiris sur la varfon.

Maristoj, observataj de Rojko, ekportis pezajn pakaĵojn kaj kestojn kun multvalora donaco al la afero de Aleksarĥo kaj Urania…

Epilogo

Tiel finiĝis la historio de la mirinda vivo de Tais el Ateno. Obskuro de Hadeso, profundo de pasintaj jarcentoj, glutis ŝin kune kun la unua sur la Tero Urbo de la Amo kaj la Ĉielo.

La kreaĵo de la hela revo ne povis longe ekzisti inter potencaj kaj ferocaj reĝoj, militestroj, pastroj de falsa kredo, komerco, envia trompo.

La malgrandega insuleto de la ĵus ekĝermanta nova moralo en maro da malklero, Uranopolo baldaŭ estis forviŝita de sur la vizaĝo de Geo fare de hordo de invadintoj, spertaj en milito kaj perforto.

Kune kun Uranopolo malaperis ankaŭ la du amikinoj. Ĉu sukcesis ili kaŝiĝi de kapto, fornaviginte sur aliajn, dume pacajn insulojn? Aŭ, persekutataj de militistoj, ĵetis sin en la maron, fordoninte sin al Tetiso? Aŭ Eris per la firma mano de la nigra pastrino unue sendis en la subteran mondon sian Tais-on kaj mem iris post ŝin? Oni povas elpensi ajnan finon, konforme al propra revo. Senduba estas nur unu afero: nek Tais, nek Eris iĝis sklavinoj de tiuj, kiuj neniigis Uranopolon kaj metis finon al ilia bona servo por la homoj.

Moskvo — Novodarjino Aŭgusto de 1970 — septembro de 1971