Выбрать главу

La fama instruisto forturniĝis kaj, plu pririgardante la ŝtonon sub lumo, montris, ke la konversacio estas finita.

— Do vi staras sub Anaksagoro kaj Antifonto, Stagirano! — furioze kriis Hesiona. — Vi simple envias al la famo de Astioĥo, la kantisto de paco kaj belo! Paco kaj belo — jen kio estas fremda por vi, filozofo, kaj vi scias tion!

Aristotelo indigne turniĝis. Unu el disĉiploj, starinta apude kaj aŭskultinta la konversacion, svinge frapis Hesiona-n je la vango. Ŝi ekkriis kaj intencis ĵetiĝi kontraŭ la larĝoŝultra barba ofendinto, sed Tais kaptis ŝin je la mano.

— Aĉaĵo, sklavino, kiel aŭdacas vi!.. — ekkriis la disĉiplo. — Iru for, pornodioninoj!

— La filozofoj ekparolis sen hipokriteco, — moke diris Tais, — ni tuj kuru for el la saĝejo!

Kun tiuj vortoj Tais lerte elkaptis la krizoliton el la manoj de perpleksa Aristotelo, levis la himation kaj ekkuris laŭ larĝa pado inter la pinoj al la vojo. Hesiona, ne perdante la momenton, sekvis ŝin, kaj post la junulinojn impetis kelkaj viroj — ĉu fervoraj disĉiploj, ĉu servistoj. Tais kaj Hesiona sursaltis la ĉaron, kiu atendis ilin, sed la knabo-ĉaristo ne sukcesis tuŝi la ĉevalojn, kiam oni kaptis iliajn bridojn, kaj tri fortegaj plenaĝaj viroj ĵetis sin al la ĉara enirejo, malfermita malantaŭe, por detreni de sur ĝi ambaŭ virinojn. Unu kaptis Tais-on je la basko kaj ŝiris al si, sed la fleksiĝema kaj forta hetajro plu staris, alkroĉiĝinte al la flanko de la ĉaro. La afero iĝis serioza. Neniu vojaĝanto estis sur la vojo, kaj la koleraj filozofoj povis facile venki la sendefendajn junulinojn. La knabo-ĉaristo, kiun Tais prenis anstataŭ la maljuna ĉevalisto, nur senhelpe ĉirkaŭrigardadis, ne sciante, kion fari kun la homoj, barintaj la vojon.

— Vi ne foriros, putinoj! Kaptiĝis la malĉastulinoj! — ekkriegis homo kun larĝa netondita barbo, etendante la manon al Tais. Tiumomente Hesiona, elŝirinte la vipon de la ĉaristo, tutforte puŝis per ĝi la oscede kriantan buŝon. La atakinto misglutis, ektusis, depaŝis kaj falegis sur la teron. Liberigita Tais malfermis la sakon, pendigitan sur vando de la ĉaro kaj, elpreninte ujon kun pudro, surŝutis per ĝi la okulojn de la dua viro. La mallonga prokrasto rezultigis nenion. La ĉaro ne povis moviĝi de sur la loko, kaj ĝia elirejo estis barita. Sed Afrodito estis favora al Tais. Oriente, sur la leviĝanta tien ŝtona vojo, aŭdiĝis bruo de radoj kaj hufoj. El post la vojturniĝo elflugis kvaropo de furiozaj ĉevaloj en konkura ĉaro. Ĝin estis kondukanta virino! La oraj haroj kiel mantelo flugis laŭ vento — Egesiĥora.

— Tais, malakion (amiketo), tenu vin!

Sciante, ke la spartanino faros ion neordinaran, Tais kaptis la vandon de la ĉaro, kriinte al Hesiona, ke ŝi tenu sin per ĉiuj fortoj. Egesiĥora abrupte turnis la ĉevalojn, ne malrapidigante la kuron, ĉirkaŭveturis la ĉaron de Tais maldekstre kaj subite ĵetis la ĉevalojn dekstren, kroĉiĝinte per la elstaranta akso je ties akso. La puŝo renversis la barbulojn, tenintajn la ĉevalojn, kaj ili kun krioj ekruliĝis en polvo, penante eviti la hufojn kaj la radojn. La ĉevaloj de Tais ekkuregis, kaj Egesiĥora, reteninte la kvaropon kun nevirina forto, malkroĉis la nedamaĝitajn ĉarojn.

— Pelu, ne malrapidu! — kriis Tais, forte batante la nukon de la knabo. La ĉaristo rekonsciiĝis, kaj la bruna paro ekkuris plenforte, proksime sekvata de la kvaropo de Egesiĥora.

Malantaŭe el polvaj nuboj aŭdiĝis krioj, blasfemoj, minacoj. Hesiona ne eltenis kaj komencis histerie ridegi, ĝis Tais kriis al la junulino, kies sentoj ankoraŭ ne estis en ordo post la eltenitaj travivaĵoj.

Ili ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam traflugis kruciĝon de la Aĥarna vojo. Retenante la rapidiĝintajn ĉevalojn, ili turniĝis malantaŭen kaj dekstren, malleviĝis al Iliso kaj ekveturis laŭlonge de la rivereto al la Ĝardenoj. Nur enveturinte sub la ombron de la grandegaj cipresoj, Egesiĥora haltis kaj elsaltis el la ĉaro. Tais, alkurinte al ŝi, firme kisis la amikinon.

— Ĉu bona rezultis la amatroĥio? En konkurado estas tre danĝera tia kunkroĉiĝo de radoj.

— Vi vere estas posteulino de Kiniska, Egesiĥora. Sed kiel vi aperis sur la vojo? Dankon al la dioj!

— Mi iris al vi, por veturpromeni kun vi, sed vi estis forveturinta en Likeon. Estis facile kompreni, ke vi serĉas la patron de Hesiona, kaj tio maltrankviligis min. Ni ne scipovas paroli kun saĝuloj, kaj ili ne ŝatas hetajrojn, se tiuj estas kaj belaj, kaj saĝaj. Laŭ ilia opinio, kombino de tiuj kvalitoj en virino estas kontraŭnatura kaj danĝera… — la spartanino sonore ekridis.

— Kaj kiel vi sukcesis aperi ĝustatempe?

— Mi veturis de la Likea bosko supren al la montoj, haltis tie kun la ĉevaloj kaj sendis la ĉevaliston stari sur la vojturniĝo kaj observi, kiam vi veturos. Li alkuris kun sciigo, ke vin batas la filozofoj, sed, evidente, li ne tro hastis. Mi apenaŭ sukcesis, lasinte lin sur la vojo.

— Kion ni faru? Necesas kaŝiĝi, por eviti punon — vi ja kripligis miajn malamikojn!

— Mi veturos al la Sep Bronzoj, kie loĝas Dioreo, fordonos al li la ĉaron, kaj poste ni veturu por naĝi en nian ŝatatan lokon. Via efebo veturu post mi ĝis la vojturniĝo, kaj tie vi ĉiuj atendu!

Kaj la kuraĝa spartanino ekrapidis sur sia freneza kvaropo. Ŝi baldaŭ revenis perpiede, kaj ĉiuj tri junulinoj, inklude Hesiona-n, petoladis, naĝadis kaj plonĝadis ĝis la vespero en la izola golfeto, ĝuste tiu, kien antaŭ du jaroj elnaĝis Ptolemeo.

Laciĝinte, Tais kaj Egesiĥora sterniĝis apude sur la sablo, zumanta sub batoj de ondoj, kiel bronza folio en templa planko. Kun ŝriko kaj grinco ruliĝadis rulŝtonetoj de sur la ŝtona deklivo, foriranta sub la akvon, kaj benita vento karese tuŝadis la korpojn, lacajn pro varmego. Hesiona sidis ĉe la plaŭdanta akvo mem. Ĉirkaŭpreninte la genuojn kaj metinte sur ilin la mentonon, ŝi kantetis ion neaŭdeblan en onda bruo.

— Kolerigita Stagirano faros plendon kontraŭ vi al la ginekonomoj, — diris Tais, — li ne pardonos al ni.

— Min li ne konas, — mokis la spartanino, — dum vi diris vian nomon al li. Plej verŝajne li sendos dekon da disĉiploj por detrui vian domon kaj perforti vin!

— Necesos peti amikojn noktumi en mia ĝardeno. Eble, mi dungu du-tri armitajn homojn — tio estos pli simpla, sed necesos trovi kuraĝajn homojn, — penseme diris Tais. — Ili tedis al mi, miaj atenaj amikoj.

— Mi ne timas Stagiranon, eĉ se oni ekscios, kiu surveturis la filozofojn, — firme diris Egesiĥora. — Ja mi jam decidis navigi kun la spartanoj en Egiptujon. Ĝuste pri tio mi intencis diri al vi dum la promeno.

— Do kial vi silentis? — Tais leviĝis, eksidis sur la genuoj, komprenis absurdecon de sia riproĉo, ekridis, kaj ree zorgeme kuntiris la brovojn. — Kaj ĉu vi lasas min sola, sen vi, en Ateno?

— Ne, kial do, — trankvile kontraŭis Egesiĥora, — vi veturas kun mi.

— Mi promesis tion nek al vi, nek al mi mem!

— Tiel decidis la dioj. Mi vizitis antaŭdiriston, tiun, kies nomon oni ne prononcas, same kiel la nomon de la diino, al kiu li servas.

Tais tremeris kaj paliĝis, kvazaŭ pro frosto fleksinte la elastajn piedfingrojn.

— Kial, kial vi faris tion?

— Por mi estas malfacile disiĝi de vi, kaj mi devis doni respondon al Eositeo Eŭripontido.

— Ĉu li estas el la antikva familio de lakonaj reĝoj? Kaj kion vi diris al li?

— Jes!

— Kaj kion diris tiu, kiu vidas malproksime?

— Ke por vi estos ringa vojo por multaj jaroj. Kaj ankaŭ por mi, sed mia vojo estas mallonga, kvankam mi estos kun vi ĝis ĝia fino.

Tais silente rigardis antaŭ sin en ŝtonŝutaĵon de la deklivo al herberoj, tremantaj sub vento. Egesiĥora observis ŝin, kaj stranga malgajo profundigis la anguletojn de la dika, volupta buŝo de la spartanino.