— Kiam ili eknavigos? — subite demandis Tais.
— En la dudeka tago de Boedromiono. El Gitio.
— Kaj tien?
— Semajnon antaŭ tio necesas eknavigi el Pireo. Lia propra ŝipo prenos nin kun la tuta havaĵo.
— Da tempo restis nemulte, — diris Tais, leviĝante kaj deŝutante sablon de sur la ventro, la femuroj kaj la kubutoj. Ekstaris ankaŭ Egesiĥora, dividante per la manplato krispajn tufojn de la pezaj haroj. Hesiona alkuris al Tais kun peco da ŝtofo, servanta por forviŝado de salo, viŝis ankaŭ la lakoninon. Preskaŭ ne interparolante, la amikinoj ĝisveturis la domon de Tais. Egesiĥora, kaŝinte la vizaĝon sub kovrilo, akompane de la forta ĉevalisto ekiris hejmen jam en krepusko.
En la sekva tago la tuta Agoro estis ekscitite pridiskutanta la eventon apud la Likea bosko. Atenanoj — grandaj ŝatantoj de klaĉoj — artifikadis en priskribo de la terura katastrofo. Nombro de kripligitoj sencede kreskis, ĝis la tagmezo atinginte dek kvin. La nomo de Tais estis ripetata jen kun admiro, jen kun indigno, depende de aĝo kaj sekso de parolantoj. Sed ĉiuj respektindaj virinoj konsentis en tio, ke necesas instrui «ta metroten Kressa» (la kretaninon laŭ la patrino), kiu en sia aroganteco ne ĝeniĝis rompi kvieton de la loĝejo de la granda saĝulo. La ginekonomoj jam sendis sian reprezentanton al Tais, por voki ŝin al juĝo por depozicio. Kaj kvankam Tais mem ne estis akuzata pri serioza krimo kaj, krom mona puno, al ŝi nenio minacis eĉ okaze de maljusta iro de la afero, ŝia amikino povis esti severe punita. Atestantoj vidis virinon, rapidege veturintan sur ĉaro, kaj la tuta urbo sciis, ke tetripon — ĉevalan kvaropon — povis konduki nur la hetajro Egesiĥora. Ŝiaj protektantoj prokrastis la aferon, sed baldaŭ evidentiĝis, ke unu el la filoj de influa kaj nobla Aristodemo estis kripligita per hufoj kaj radoj. Ankoraŭ tri disĉiploj de Stagirano postulis kompenson por rompitaj ripoj, brakoj kaj kruroj. Kaj en la «pezaj» tagoj de Metagejtniono — tri lastaj tagoj de ĉiu monato, dediĉitaj al la mortintoj kaj al la subteraj dioj — Egesiĥora nokte subite venis al la amikino akompane de siaj sklavoj kaj de tuta taĉmento da junuloj, ŝarĝitaj per ligaĵoj kun plej valora havaĵo.
— Ĉio estas finita, — deklaris la spartanino, — mi vendis la ceteron.
— Kaj la ĉevaloj?! — timigite ekkriis Tais.
La morna vizaĝo de la amikino subite heliĝis.
— Ili jam estas sur la ŝipo, en Muniĥio. Kaj mi mem estos tie jam antaŭ la mateno. Do, la antaŭdiristo iĝis malprava kaj la volo de la dioj disigas nin.
— Ne! — arde diris Tais. — Ankaŭ mi decidis…
— Kiam vi decidis?
— Nun.
La lakonino kunpremis la amikinon en forta brakumo kaj viŝis larmojn de ĝojo per ŝiaj haroj.
— Sed mi bezonas tempon, por paki miajn aĵojn. Mi ne vendos la domon, sed lasos ĝin al la fidela Akesio. Kaj la ĝardenisto kun la edzino same restos. La ceterajn — Klonaria-n, Hesiona-n kaj la ĉevaliston — mi prenos kun mi. Necesas tri tagoj…
— Estu tieclass="underline" ni navigas al Egino, kaj post tri tagoj revenos por kunpreni vin.
— Ne, prefere ne revenu, sed atendu min en Herakleo. Mi trovos maristojn, kiuj volonte kaj altirante nenies atenton transportos min. Ni rapidu, ni ĉion decidis.
— Tais, kara! — Egesiĥora ankoraŭfoje brakumis ŝin. — Vi demetis ŝtonon de sur mia hepato!
Kaj la spartanino, kantetante, komencis malleviĝi sur la Pirean vojon antaŭ sia improvizita taĉmento.
«Mi demetis, kaj vi surmetis», — pensis Tais, rigardante post la viglan lakoninon. Ŝi movis la rigardon supren, al siaj ŝatataj stelfiguroj super la nigraj pintoj de la cipresoj, kiuj tiomfoje aŭskultis ŝiajn silentajn preĝojn al Afrodito Urania. La hetajro eksentis senekzemplan sopiron, kvazaŭ ŝi estis por ĉiam adiaŭanta la grandan urbon, plenigitan per potenca belo, kreita de multaj helenaj artistoj en dekoj da generacioj.
Ŝi sendis Klonaria-n, ekscititan de la mistera nokta vizito, por voki Talmidon — fortegan atleton, kiu loĝis najbare. Armita per ponardo kaj kupra klabo, li plurfoje akompanadis la hetajron, kiu ŝatis fojfoje vagi nokte. Tais bone pagis, kaj Talmido sensone ŝteliradis poste, ne malhelpante al la junulino senti sin sola vidalvide kun nokto, steloj, statuoj de dioj kaj herooj.
En tiu ĉi nokto Tais malrapide ekiris al Pelasgikono — muro el grandegaj ŝtonoj, masonita de foraj prauloj ĉe la fundamento de Akropolo. Eble, tio estis la potenca popolo, kies sango fluis en la vejnoj de la duonkretanino? Tiuj ŝtonoj ĉiam altiradis Tais-on. Kaj ankaŭ nun ŝi tuŝis per la mano ŝtonpecegon kaj subite alpremiĝis per la tuta korpo al la ŝtono, sentante tra la maldika ĥitono ĝian neelĉerpeblan varmecon kaj malmolecon.
Mallumo de la senluna helstela nokto estis simila al tralumata nigra ŝtofo. Nur en la diafana kaj lumoporta aero de Helenujo eblis sperti tian senton. La nokto vestis ĉion ĉirkaŭe, kiel maldikega kovrilo sur la statuo de nuda Anahita, en Korinto, — kovrante kaj samtempe malkovrante nekonatajn profundojn de sekretaj emocioj.
Tais mallaŭte suriris laŭ elfrotitaj ŝtupoj al la templo de Venko. El post la ŝultro de Pnikso brileris fora fajreto — lucerno super Baratrono — terura fendego, rememoriganta al la atenanoj pri kolero de Pozidono la Tertenanto. Tien oni faligadis oferojn al la minacaj subteraj dioj kaj erinioj. La juna hetajro ankoraŭ ne pensis pri Hadeso, kaj ŝi faris nenion, por timi la diinojn de venĝo. Tamen, la dioj estas enviemaj… Rimarkinda belo, gajo, sukceso kaj adoro — ĉio, kio dorlotis Tais-on ekde la dekkvin-jara aĝo, povas altiri ilian koleron, kaj tiam sekvos malfeliĉoj. Saĝaj homoj eĉ intence deziras, ke sukcesoj alternu kun malsukcesoj, feliĉo — kun malfeliĉoj, opiniante, ke per tio ili gardas sin kontraŭ pli detruaj batoj de la sorto. Al Tais tio ŝajnis absurda. Ĉu eblas aĉeti al si feliĉon, kliniĝante antaŭ la dioj kaj petegante pri sendo de malfeliĉo? La malicaj diinoj sukcesos fari baton tiom doloran, ke post ĝi ajna feliĉo ŝajnos amara. Ne, ŝi prefere, simile al Niko, leviĝos sur la pinton de klifo kaj, se ŝi falos de sur ĝi, do jam por ĉiam…
Tais deŝiriĝis de kontemplado de la fajreto super Baratrono kaj pensis, ke morgaŭ necesos baki magison — oferan kukon por Hekato — la diino de vojkruciĝoj, malproksime trafanta kaj ne tralasanta postrestintajn vojaĝantojn. Kaj ankoraŭ oferon al Atena Kaleŭtia — la diino de vojoj. Kaj poste ne forgesi Afroditon Eŭploja-n — de bona navigado. Pri tio zorgos Egesiĥora.
Facilaj rapidaj paŝoj de Tais klare eĥis sub la kolonaro de ŝia ŝatata templo de Niko Apteros, sur kies ŝtupoj ŝi sidis iom, rigardante al nanaj fajretoj, kiuj iuloke, kiel lampiroj, disĵetitaj de vento, flagris sur stratoj de la kara urbo; al la lumturo en Pireo kaj al du malaltaj lumoj de Muniĥio. Tie, verŝajne, la ŝipo kun Egesiĥora jam eliris en la Saronan golfon, kaj iras suden, al nemalproksima Egino.
Kiam Tais malleviĝis al la Agoro kaj iris preter la malnova, forlasita templo de la Nokto — Niktoono, samtempe du «noktaj korvoj» (otusoj) traflugis ĉe la dekstra flanko — duobla feliĉa antaŭsigno. Kvankam kaj ĉirkaŭ Ateno, kaj en la urbo mem loĝis multege da tiuj sanktaj birdoj de Atena, tia koincido okazis al Tais unuafoje. Faciligite suspirinte, ŝi plirapidigis la paŝojn al la mornaj kaj masivaj muroj de la antikva sanktejo de la Patrino de la Dioj. Post la dekadenco de la antikva minia religio la sanktejo iĝis la ŝtata arĥivo de Ateno, sed tiuj, kiuj plu kredis je ĉiopovo de Rea kaj de la ina elemento en la mondo, venadis ĉi tien nokte, por, almetinte la frunton al la angula ŝtono, ricevi averton pri minacanta danĝero. Tais longe alpremiĝadis jen per la frunto, jen per la tempioj al la ŝtono, polurita dum jarcentoj, sed aŭdis nek facilan zumon, nek apenaŭ senteblan tremon de la muro. Rea-Kibela sciis nenion, kaj, sekve, en la proksima tempo al la hetajro nenio minacis. Tais preskaŭ ekkuris okcidenten, al Keramiko kaj al sia domo tiel rapide, ke Talmido malkontente ekgrumblis malantaŭe. La hetajro atendis la atleton, brakumis lin je la kolo kaj rekompencis per kiso.