Iomete konsternita, la fortulo levis ŝin sur la brakojn kaj, malgraŭ rida protesto, ekportis hejmen, kiel la plej bonan valoraĵon por ĉiu heleno.
En la tago de eknavigo, difinita de Tais, la vetero ŝanĝiĝis. Grizaj nuboj amasiĝis sur la montoj, malaltigis la altan ĉielon super la urbo, pudris per cindro la orecan marmoron de statuoj, muroj kaj kolonoj.
Eŭriklidiono, la forta nord-orienta vento, pravigis sian nomon «levanta larĝajn ondojn» kaj rapide pelis la etan ŝipon al la insulo Egino.
Tais, starante sur la poŭpo, turnis la dorson al la foriranta malantaŭen bordo de Atiko kaj fordonis sin al trankviliganta balanciĝado sur grandaj ondoŝveloj. El la memoro ne foriradis hieraŭa renkontiĝo kun homo, nekonata al ŝi, militisto, kun spuroj de vundoj sur la nuda brako kaj kun cikatro sur la vizaĝo, duonkaŝita per la barbo. La nekonato haltigis ŝin sur la strato de Tripiedoj, ĉe la statuo de Satiro Periboetono («tutmonde konata»), skulptita de Praksitelo.
Rekte al ŝi rigardis la penetremaj glaŭkaj okuloj, kaj la hetajro eksentis, ke al tiu homo ne eblas diri malveron.
— Vi estas Tais, — diris li per peza malalta voĉo, — kaj vi forlasas nian Atenon sekve de Ĥrizokoma, la spartanino.
Tais, miregante, jese klinis la kapon.
— Malbone iras aferoj en la Atena civito, se ĝin forlasas belo. Belo de virinoj, arto, metioj. Antaŭe ĉi tien venadis belo, nun ĝi fuĝas de ni.
— Al mi ŝajnas, ho nekonato, ke miaj samcivitanoj estas multe pli okupitaj pri penoj superruzi kontraŭulojn en milito kaj komerco, ol adoras tion, kion kreis iliaj antaŭuloj kaj ilia tero.
— Vi pravas, junulino. Memoru — mi estas amiko de Lizipo, la skulptisto, kaj mem estas skuptisto. Baldaŭ ni direktos nin en Azion, al Aleksandro. Vi ne preteros la saman celon — pli aŭ malpli frue ni renkontiĝos tie.
— Mi ne scias. Apenaŭ. La sorto tiras min al alia flanko.
— Ne, tiel estos. Tiam aperos Lizipo — li delonge deziras renkontiĝi kun vi, kaj mi same. Sed li havas siajn dezirojn, mi — aliajn…
— Estas malfrue, — diris la hetajro, sincere bedaŭrante. La atento de unu el la plej grandaj artistoj de Helenujo flatis al ŝi. Belaj legendoj cirkuladis pri amo de Praksitelo al Frina, de Fidio — al Aspazio.
— Sed mi ne diras: nun! Vi estas tro juna. Por niaj celoj necesas korpa matureco, sed ne famo. Sed la tempo venos, kaj tiam — ne rifuzu. Geliajne!
La nekonato, ne nominte sin, foriris per larĝaj, dignoplenaj paŝoj, kaj la konfuzita hetajro ekhastis hejmen…
Ĉapitro III. Fuĝo suden
Starante sur ferdeko de la malpeza ŝipo, Tais pensis pri la nekonato. Ĉu vere, kiam la viva forto estingiĝas en popolo kaj lando, tiam la belo malkreskas kun ĝi kaj ties serĉantoj foriras en aliajn landojn? Tiel okazis al Kreto, al Egiptujo. Ĉu vens la vico de Helenujo? La koro kunpremiĝas ĉe nura rememoro pri la admirinda urbo de la Virgulino. Kio antaŭ ĝi estas Korinto, Argoso, nun detruita Tebo?
Mallerte paŝante laŭ la balanciĝanta ferdeko, al Tais aliris Klonaria.
— Ĉu vi deziras manĝi, sinjorino?
— Ankoraŭ ne.
— La direktilisto diris, ke baldaŭ estos Herakleo. Rigardu, Egino jam tuta ekstaris el la maro.
— Kie estas Hesiona?
— La serpentidino dormas, kiel ŝia prapatrino.
Tais ekridis kaj karesis la vangon al la junulino.
— Ne ĵaluzu, ja mi ne faris kun vi lesban aliancon.
— Kaj kun ŝi, sinjorino?
— Vi scias, mi ne deziras esti amatino de virino, eĉ de tiom bela kaj kuraĝa, kiel Egesiĥora. Sed sufiĉas pri tiuj bagateloj, veku la «serpentidinon».
Hesiona, haste ĵetinte al la vizaĝo maran akvon, venis al sia mastrino. Tais demandis la tebaninon pri ŝiaj pluaj intencoj. Kvankam Hesiona petegis preni ŝin kun si, al la hetajro ŝajnis, ke ŝi faras eraron, forlasante Atikon, kie estas pli multaj eblecoj por trovi ŝian patron. La plej granda sklavbazaro de Helenujo estis en Ateno. Ĉiutage sur ĝiaj podioj oni vendadis po kelkaj centoj da homoj. Per komercistoj, ligitaj kun ĉiuj urboj de Helenujo kaj de la landoj, ĉirkaŭantaj la Internan maron, eblis esperi ekscii ion pri filozofo Astioĥo. Hesiona konfesis, ke post la nokta apero de Egesiĥora ŝi vizitis antaŭdiriston. Li postulis ian aĵon, apartenintan al ŝia patro. La tebanino ne sen timo enmanigis al li etan intajlon sur maldika ĉeneto, kiun ŝi kaŝis en la nodo de siaj haroj. Sur la verdeta «mara ŝtono» — berilo — lerta ŝtonĉizisto reproduktis portreton de ŝia patro, kaj tiu donacis ĝin al la filino en ŝia nimfa (fianĉina) tago — nur antaŭ tri jaroj. La antaŭdiristo nelonge tenis la intajlon en siaj strangaj fingroj kun kvadrataj finoj, suspiris kaj kun neŝancelebla certeco deklaris, ke la filozofo estas mortinta kaj, probable, la sama sorto atingis la fraton de Hesiona jam sur la muroj de ilia urbo.
— Nun mi havas nur vin, sinjorino, — diris Hesiona, obstine nomante tiel Tais-on, malgraŭ la malpermeso, — kiel do mi ne sekvu vin kaj ne dividu vian sorton? Ne malakceptu min, ĉu bone? — la junulino alpremiĝis al la genuoj de la hetajro.
— Probable, tio estas la sorto! — konsentis Tais. — Sed mi estas nek edzino, nek filino de aristokrato, ne apartenas al reĝa familio, mi estas nur hetajro, ludilo de la sorto, tute dependanta de hazardo.
— Mi neniam forlasos vin, sinjorino, kio ajn okazu!
Tais rigardis al la tebanino ruze kaj sperte, facile elmetinte la pinton de la lango, kaj la junulino ruĝegiĝis.
— Jes, jes! La potencon de Eroso timas Afrodito mem, kion do faru ni, mortemuloj?
— Mi amas neniun viron, — kun abomeno ekkriis Hesiona, — kaj se ekamos… mi murdos lin kaj min!
— Vi estas multe pli knabino, ol mi pensis, rigardante al via korpo, — malrapide diris la hetajro, mallarĝigante la okulojn, por vidi la malfermiĝintan Heraklean havenon.
Oni estis atendantaj ilin, ĝuste kalkulinte la limtempon de la navigado. Tais ekvidis Egesiĥora-n, ĉirkaŭitan de grupo da militistoj, kies fortaj staturoj estis rimarkeblaj de malproksime. En la sama tago la ŝipo, kiu forveturigis Egesiĥora-n el Ateno kaj estis staranta en Herakleo, atendante Tais-on, komencis tritagan navigadon al Gitio, situanta nemalproksime de la enfluejo de rivero Eŭroto, en la profundo mem de la Lakona golfo, kie oni ekipadis spartajn ŝipojn. Se Eŭriklidiono plu blovus, do la navigado mallongiĝus ĝis du tagoj, sed en tiu sezono nord-orientaj ventoj ne estis stabilaj.
La koramiko de Egesiĥora troviĝis en Gitio, kolektante sian grandan taĉmenton. La ŝipon estris lia hekatontarĥo — centestro, kiu ne plaĉis al Tais pro tro avidaj rigardoj, per kiuj li penis trapenetri ŝian himation. Sed Egesiĥora plene regis la militiston, ne ĝeniĝante pro malkaŝa adoro flanke de malpli altrangaj estroj, de simplaj lancistoj, plenumantaj rolon de remistoj, kaj de maljuna unuokula direktilisto, kies sola okulo, ronda, kiel ĉe ciklopo, sukcesadis rimarki ĉion, okazantan ĉirkaŭe. Eta malĝusteco en bato de remilo, neĝustatempa turno de direktiloj, iomete malrapidiginta iron de la ŝipo — ĉio kaŭzadis akran mallaŭdan krion, post kiu sekvis venena ŝerco. La militistoj moknomis la maljunan direktiliston fenico, sed rilatis al li kun respekto.
La akvo de la Lakona golfo, glata, kiel la blua spegulo de la filino de la Cigno, donacita al ŝi de Afrodito mem, ŝajnis, malrapidigas iron de la ŝipo simile al densa trinkaĵo. Meze de la vojo, kontraŭ la kabo de Cipresoj, la maro iĝis herbe verda. Ĉi tien atingadis akvoj de Eŭroto — granda rivero, ĉe kies komenco staris la ĉefurbo de Lakonujo — Sparto, en distanco de 240 stadioj for de la haveno. Maldekstre altis kruta, roka kaj severa montaro Tajgeto — la loko, fama por tuta Helenujo, kien oni forportadis novnaskitojn, en kiuj sciuloj el plejaĝuloj trovis mankojn de la kompleksio aŭ sano. Proksimiĝis la enfluejo de Smeno kun haveno Laso, plenigita de multegaj etaj ŝipoj. La ŝipo iris pretere, ĉirkaŭirante la larĝan kabon, post kiu troviĝis la ĉefa haveno de Lakonujo — Gitio.