— Ĉu ŝi estis fratino de Agiso? La sanktejo aspektas antikva, — nekomprene demandis Tais. La spartano ridetis per sia infana, iomete naiva rideto.
— Tio estas ne tiu Arĥidemo, la patro de nia reĝo, sed la antikva. Tre antaŭlonge tio estis…
Spartanoj, evidente, agnoskis Egesiĥora-n heredantino de sia heroino, ili alportadis al ŝi florojn kaj seninterrompe vokadis en siajn hejmojn. Eositeo malakceptis ĉiujn invitojn kaj veturigis siajn belajn gastinojn en grandan domon kun vasta ĝardeno. Multaj divers-aĝaj sklavoj elkuris por akcepti la ĉevalojn, kaj la spartano kondukis sian amatinon kaj ŝian amikinon en la internajn, sufiĉe modeste meblitajn ĉambrojn. Kiam la junulinoj restis en la virina duono, tute ne tiel strikte dislimigita disde la vira, kiel en Ateno, Tais demandis la amikinon:
— Diru, kial vi ne restos ĉi tie, en Sparto, kie vi estas hejma, kie vi plaĉas al la popolo kaj…
— Dum mi havas mian kvaropon, belon kaj junecon. Kaj kio poste? Spartanoj estas malriĉaj — vidu, eĉ la nevo de la reĝo veturas kiel dungosoldato en fremdan landon. Tial mi estas hetajro en Ateno. Miajn sampatrujanojn, kiel ŝajnas al mi, tro absorbis fizika perfekteco kaj militista edukado, kaj tio ne sufiĉas nun por sukceso en la mondo. En la antikveco estis alie.
— Ĉu vi deziras diri, ke la lakonoj ŝanĝis kleron kaj mensan evoluon al fizika fortikeco?
— Eĉ pli malbone. Ili fordonis sian mondon de emocioj kaj racio kontraŭ batala milita supereco kaj tuj trafis en kruelan oligarĥion. En senĉesaj militoj ili alportadis morton kaj detruon al aliaj popoloj, dezirante cedi nenion kaj al neniu. Kaj nun da miaj sampatrujanoj en Sparto estas multe malpli, ol da atenanoj en Atiko. Kaj spartaninoj donas sin eĉ al siaj sklavoj, nur estu pli da knaboj, da kiuj naskiĝas malmulte, tre malmulte kompare kun tio, kion voras militaj aferoj.
— Mi komprenas, kial vi ne deziras resti ĉi tie. Pardonu min pro la nescio. — Tais karese brakumis Egesiĥora-n, kaj la forta lakonino alpremiĝis al ŝi simile al Hesiona.
La spartanoj retenadis siajn ĉarmajn gastinojn, tagon post tago devigante ilin prokrasti la forveturon. Finfine Tais kategorie deklaris, ke ŝiaj homoj disfuĝos kaj ke ŝi devas ordigi siajn aĵojn, haste pakitajn por la vojaĝo.
La revena vojo estis multe pli longa. Tais deziris bone pririgardi la landon, nekonatan al ŝi. Tial Egesiĥora kaj Eositeo forveturis kune sur la kvaropo, kaj Menedemo iĝis veturigisto de Tais. Ili veturis nehaste, fojfoje deflankiĝante de la ĉefa vojo, por pririgardi legendan lokon aŭ malnovan templon. Tais-on surprizis grandega kvanto de temploj de Afrodito, de nimfoj kaj de Artemiso. La sanktejoj, modestaj amplekse, kaŝiĝis en sanktaj boskoj, kiuj estis kovrantaj tutan Lakonujon. La kulto de la virinaj diaĵoj en Sparto konformis al la alta stato de la spartaj virinoj, kiuj libere veturadis kaj paŝadis ĉie, iradis solaj en foraj vojaĝoj. Partopreno de junulinoj en gimnastiko, atletaj konkuroj, publikaj festoj egale kun junuloj ne mirigis la hetajron — ŝi multe aŭdis pri tio. Festoj ĉi tie kolektadis ne nur nudajn junulojn, montrantajn siajn valorojn, sed ankaŭ junulinojn, fiere defilantajn preter amaso da ravitaj spektantoj en templon por oferado kaj sanktaj dancoj.
Ĉiuj hetajroj de la alta korinta lernejo opiniis sin spertuloj de dancoj kaj gvidis junajn lernantinojn — aŭletridojn. La antikvan verkon de Aristoklo pri dancoj ili lernadis parkere. Sed unuafoje en la vivo Tais ekvidis bonegan plenumadon de dancoj fare de multaj homoj rekte sur stratoj de la ĉefurbo. Omaĝe al Artemiso, kiun ĉi tie oni opiniis la diino de senriproĉa sano, tute nudaj gejunuloj dancis Kariotison — tre fieran kaj majestan dancon, aŭ Lamproteron — dancon de pureco kaj klareco. Danco Gormo estis plenumata de pli aĝaj homoj — nudaj geviroj rondiris ringe, preninte la manojn unu de la alia, montrante per si kolieron.
Tute ĉarmis la hetajron Jalkado — infana danco kun tasoj da akvo. Larmoj de admiro kunpremis la gorĝon, kiam ŝi rigardis vicojn da belegaj spartaj infanoj, plenaj je sano kaj mirinde regantaj sin. Ĉio ĉi renaskis en la okuloj de Tais la morojn de antikva Kreto kaj legendojn pri festoj de Britomartis — la Kreta Artemiso.
Influo de la antikva religio kun supereco de la virinaj diaĵoj ĉi tie sentiĝis multe pli, ol en Atiko. En Sparto, ĉe malpli granda nombro de homoj, estis pli multe da tero, kaj la lakonoj povis rezervi lokojn por herbejoj aŭ boskoj. Vere, Tais vidis dum la vojaĝo multe pli da gregoj, ol sur la samlonga vojo ekde Ateno ĝis Souniono — la fina kabo de Atiko, kie super terura krutaĵo ĉe borda klifo estas konstruata nova templo de la Bluokula Virgulino.
Menedemo kaj Tais ĝisveturis Gition nur post la sunsubiro, renkontitaj per bondeziro pri longa vivo kaj pri multaj infanoj, tia, kiaj aŭdeblas dum nimfio — nupta festo. Menedemo ial ekkoleris kaj intencis forlasi la rondon de la gajaj kunuloj, kiam subite venis malalta meseniano kaj deklaris, ke ĉio estas preta por la morgaŭa ĉaso.
En vastaj kanaj densejoj inter Eŭroto kaj Gelaso nestiĝis grego de grandegaj aproj. Iliaj noktaj rabatakoj nemalmulte malutilis al najbaraj kampoj kaj eĉ al la sankta bosko, plena je floroj. Ĝin tutan prifosis la malsataj porkoj, amasiĝintaj en la ĉebordaj kanoj.
La militestroj, ekde stratego Eositeo mem ĝis lasta dekestro, ekjubilis. Ĉasado al aproj en kanoj estas speciale danĝera. Nenio videblas ĉirkaŭe, krom mallarĝaj padetoj, eltretitaj de animaloj en diversaj direktoj. Kiel altaj muroj staris kanoj, altaj je ĉirkaŭ sep ulnoj, kovrantaj duonon de la ĉielo. En senventa sufoka varmego jen tie, jen ĉi tie sonore krakas sekaj tigoj. En ajna momento kanoj povas disiĝi, tralasante furiozan virporkon kun longaj, ponarde akraj kojnodentoj, aŭ frenezan porkinon. Moviĝoj de la animaloj similas fulmon. Perpleksa ĉasanto ne sukcesos kompreni, kiel li trafos sur la teron kun la kruroj, distranĉitaj per bato de la kojnodentoj. Virporko estas ankoraŭ ne tiom malica: batinte, ĝi preterkuras pluen. Porkino estas pli malbona — faliginte ĉasanton, ĝi tretas lin per la akraj hufoj kaj ŝiras per la dentoj, elŝirante tiajn pecojn de karno kaj haŭto, ke la vundoj poste ne saniĝas dum jaroj. Tamen ekstrema streĉo dum atendado de besto kaj mallonga, furioza batalo kun ĝi tre altiras kuraĝulojn, kiuj deziras elprovi sian kuraĝon.
La militistoj komencis pridiskuti la planon de la morgaŭa ĉaso kun tia entuziasmo, ke ambaŭ hetajroj eksentis sin forgesitaj. Egesiĥora ne ĝeniĝis rememorigi pri sia belega persono. Eositeo interrompis la konsiliĝon, pensis nelonge kaj subite decidis: niaj gastinoj same partoprenu la ĉason. Se ni estas kunaj, do ni estu kunaj ĉie — kaj en Egiptujo kaj en la kanoj de Eŭroto. Menedemo subtenis lin kun tia pasio, ke pli aĝaj militistoj nevole ekridis.
— Tio estas neebla, sinjoro, — kontraŭis la meseniano, — ni nur pereigos la belulinojn!
— Atendu! — levis la manon Eositeo. — Vi diras, ke ĉi tie, — li almontris al desegno de la loko, farita sur la tero, — estas antikva sanktejo de Eŭroto. Certe, ĝi estas starigita sur monteto, ĉu?
— Sur tute malgranda tubero. De la sanktejo restis nur kelkaj ŝtonoj kaj kolonoj, — diris la ĉasisto.
— Des pli bone. Kaj ĉi tie devas esti kampeto — ja kanoj ne kreskas sur montetoj!
La meseniano nur kapjesis, kaj la militestro tuj ordonis ŝanĝi la direkton de la persekuto al la antikva templo. La ĉefaj ĉasistoj embuskos ĉe la rando de la kana densejo, antaŭ la kampeto, kaj ambaŭ hetajroj kaŝiĝos en la ruinoj de la templo. La alia parto de la militistoj akompanos la pelistojn por okazo de atako fare de la bestoj. Negranda ŝildo kaj lanco konsistigis tutan armon de ĉiu kuraĝulo, pli spertaj uloj aldonis al tio longajn ponardojn. Eositeo speciale insistis pri ponardoj. Se virapro, atakanta kiel kirlovento, sukcesos eviti mortan baton per la lanco, do la ĉasisto prefere falu sur la teron. La virapro penos kroĉi per la dentegoj, sed ju pli granda estas la virapro, des malpli granda estas la danĝero — la longa buŝego kaj la longaj dentegoj ne permesos al la animalo kroĉi sian viktimon. La furioza besto penos levi la ĉasiston per la buŝego, por bati lin levita, sed se li sukcese forŝoviĝados, enpremiĝante per ĉiuj fortoj en la grundon, do li povos resti sendifekta, ĝis faros mortan baton per la ponardo. Kun porkino la afero estos pli malbona. Tie oni devas esperi al helpo de la ŝildo, rebatante per ĝi atakojn kaj penante kapti la beston je la piedo, post kio jam estos pli facile trafi la porkinon per la ponardo.