Tiun malviviĝon de la granda helena arto en la degenerinta arto de Romio devas konsideri ĉiu, kiu rigardas al Apoksiomeno, Doriforo, al ajna el Afroditoj, krom la Melosa, al amazonoj.
Metalajn skulptaĵojn poste malkleraj konkerintoj transfandis en kanonojn kaj kuglegojn. Ekzemple, de tiom fekunda skulptisto, kia estis Lizipo, nin atingis neniu originala statuo, ĉar li laboris precipe kun bronzo.
Tiujn specifaĵojn de la historio de la helena arto oni devas konsideri dum legado de mia romano.
Famaj temploj estis centroj de kultoj de tiu aŭ alia diaĵo kaj samtempe kvazaŭ lernejoj de religiaj kredoj kun specialaj sakramentoj por edukado de nova generacio de pastroj aŭ pastrinoj.
Legantoj, bone konantaj geografion, ne miru pri diferencoj disde la nuno en geografiaj priskriboj de la romano. La IV-a kaj la III-a jarcentoj antaŭ nia erao estis periodo de granda humidiĝo de la klimato. Tuta Azio ĝenerale estis malpli seka, ol nun. Tio klarigas, speciale, tion, ke grandegaj bataloj kaj militiroj de multegaj homoj okazadis tie, kie nun ne sufiĉus akvo kaj nutro por unu regimento. En la Libia dezerto abundis ĉasaĵo, kaj potencaj antikvaj arbaroj de Helenujo, Fenicujo, Kipro kaj de la malgrand-azia bordo ankoraŭ ne estis plene ekstermitaj per forhakado kaj pli poste per troa paŝtado de kaproj.
Mi estas konvinkita, ke komercaj kaj kulturaj ligoj de la antikveco estis multe pli vastaj, ol ni imagas laŭ la neplena historia dokumentaro. Precipe nia malfeliĉo estas en malbona scio de la historia geografio de la Oriento, kiu ankoraŭ nur komencas malfermiĝi al la eŭropanoj. Ĉiu granda arĥeologia malkovro alportas neatenditan «profundiĝon» de kulturoj kaj komplikiĝon de ligoj de interŝanĝado inter malproksimaj kaj malbone atingeblaj regionoj de la loĝata tero — la ekumeno.
Specialaj neatenditaĵoj abundas en antropologia esploro de skeleta materialo en antikvaj tomboj. Nia tro frue forpasinta antropologo kaj skulptisto M. M. Gerasimov iniciatis portretajn rekonstruojn de tipoj de antikvaj homoj, kaj tio tuj donis tre interesajn malkovrojn.
El unu antikvega para tombo de la neolitiko, kiu enhavis restaĵojn de viro kaj virino, M. M. Gerasimov restarigis du malsamajn portretojn, de virino kun maldikaj mongoloidaj trajtoj, plej verŝajne ĉinino, kaj de eŭropano de la suda tipo — armenoido. Ĉinino kaj armenoido, kune entombigitaj en la sudrusia regiono de Voroneĵo, estas bonega ekzemplo de tio, kiel malproksime povis iri miksado de popoloj en la plej profunda antikveco. Al verkistoj restas diveni, ĉu estis ili du sklavoj aŭ nobela geo, kun edzino, alveturigita el malproksime, kaj verki interesan prihistorian novelon.
La rekonstruoj de M. M. Gerasimov el tombejoj de sudaj zonoj de USSR montris ĉeeston de dravidaj kaj eĉ malajaj aspektoj de homoj en la epokoj de la supra neolitiko, de la bronzo kaj de la fino de la I-a jarmilo antaŭ nia erao.
Mi akceptas multe pli larĝan disvastiĝon de dravidaj popoloj (la plej antikvaj popoloj de Suda Hindio), ol oni tion faras ordinare, kaj mi alkalkulas al ili antikvegajn etnojn: de Kreto, de Centra Anatolio, de la sudaj regionoj de nia Mez-Azio, la prahindan civilizon. Sendube, ankaŭ Orienta Azio en la prahistoriaj tempoj estis multe pli malfermita por reciproka influo de, ekzemple, Ĉinujo kaj de okcidentaj periferioj, ol pli poste, kiam okazis memizolo de Ĉinujo.
Kiel estas domaĝe, ke la morto de M. M. Gerasimov ne permesis al li fari almenaŭ kelkajn rekonstruojn de kranioj el Mohenĝo-Daro, Kreto, «urboj» de Centra Anatolio (Hacilar, Çatal Höyük).
Proksimume antaŭ dudek jaroj mi faris penojn, ke sciencistoj de Britio, Hindio, Grekio sendu al M. M. Gerasimov almenaŭ iomete da duplika materialo de kranioj el tiuj tomboj por provizora uzado por produktado de portretaj rekonstruoj. Bedaŭrinde, la respektivaj muzeoj rilatis al mia provo pli ol inerte, montrinte nekomprenon de tuta graveco de la menciita laboro. Ĝenerale en la klasika arĥeologio plu regas la malnova opinio pri tomboj, kiel pri fonto de nur objektoj de materia kulturo. Tiel, ekzemple, la modernaj esploristoj de la arĥeologio de Kreto — tiel la grekaj, kiel la usonaj — daŭrigas la linion de plena neglekto de skeleta materialo, kiun komencis jam la pionira malkovrinto de la Kreta kulturo Evans, kion tamen ne eblas diri pri elfosado de la neolitiko de Centra Anatolio. La esploristoj de Mohenĝo-Daro okupas mezan pozicion rilate de konservado de skeletoj, sed ili estas same malproksimaj disde statistikaj, antropologiaj kaj medicinaj esploroj de la osta materialo. Se oni alie rilatus al la laboro de M. M. Gerasimov, ni havus nun restarigitajn vivajn aspektojn de kretanoj, prahindoj kaj neolitikaj loĝantoj de Centra Turkio.
Reflekto de tiuj opinioj ekzistas en la romano, kun indiko pri postrestado de astronomiaj, geografiaj kaj etnaj scioj de la helenoj. Opiniante sin super aliaj popoloj, la helenoj ignoradis lernadon de iliaj lingvoj, speciale de antikvaj orientaj popoloj, de ilia historio kaj geografio, tial ili ne kapablis alproprigi la gigantan kulturan heredon de la Oriento kaj Egiptujo.
Analogian fenomenon ni observis en la proksima pasinteco, kiam britoj, disvastiginte sian kolonian imperion al landoj de antikvaj kulturoj, ignoradis la lingvojn kaj sciojn de la popoloj, regataj de ili, lasinte nemalkovritaj ĝis la tute proksima tempo grandegajn kreaĵojn de la homa menso kaj arto. La helenoj pro tiu neglekto pagis per senhelpeco en esplorado de la Tero, en planado de militiroj, per nekompreno de rezervoj de alilanda ĉirkaŭaĵo. Tio finiĝis ne nur per la malsukceso de la penetro de Aleksandro en Hindion kaj pluen en la Orienton, en Ĉinujon kaj Hindoĉinion, sed eĉ per la disfalo de lia imperio.
La ekzistanta nun historia dokumentaro estas plene konservita en la romano. Mi elpensis nur nesciatan sorton de historiaj personoj, enkondukis kelkajn novajn personojn, ekzemple la estron de tesaliaj kavalerianoj Leontiskon, la delosan filozofon, Eris-on, Menedemon, Eositeon.
Jen la sola rompo de la kronologio en la romano: la kreon de la statuo de la Melosa Afrodito mi metis en la finon de la IV-a jarcento antaŭ nia erao. La tradicio datas ĝin per la II-a aŭ la III-a jarcento, tamen preciza dato ne estas fiksita ĝis nun.
La statuo havas kelkajn arĥaikajn trajtojn (eble, intence donitajn al ĝi fare de la skulptisto). Ekzemple, la karakteran por virinaj skulptaĵoj de la V-a jarcento egalecon de distanco inter la centroj de la mamoj kaj inter tiu linio kaj la umbilika kaveto. En pli postaj skulptaĵoj tiu egaleco estas rompata, kaj la torso iĝas pli mallonga.
Pretere mi rimarku, ke Afroditon Urania-n «en Ĝardenoj» mi opinias verko de Alkameno (aliĝante al la malnovaj aŭtoroj), sed ne de Kalimaĥo, laŭ lastaj opinioj. Forto kaj akreco de la esprimado de korpaj formoj estas multe pli similaj al skulptaĵoj de Alkameno (almenaŭ de la Niko, «liganta sandalon» en la piedestalo de la templo de Niko Apteros), ol al malpezaj kaj junaj dancistinoj de Kalimaĥo.
Kelkajn mirindajn trovaĵojn, kiujn konis antaŭaj historiistoj, mi opinias nur unuaj atestoj de tre grandaj spekulativaj malkovroj de la antaŭaj civilizoj. La kalkula maŝino por planedaj orbitoj ekzistas reale; skrupule fajlitaj kristalaj lensoj estas trovitaj en Mezopotamio kaj eĉ en Trojo; la kalkulo de la tempo ĉe hindoj, la atingoj de la kuracarto, astronomio kaj psikofiziologio estas sciataj en historiaj atestoj kaj en antikvaj filozofiaj libroj. La priskribon de la plej antikva sanktejo de la Granda Patrino kaj de ties objektoj — obsidianaj speguloj, statuetoj, freskoj — mi prenis el novegaj malkovroj de neolitikaj urboj de Centra Anatolio: Çatal Höyük, Hacilar, Alisar Höyük de la deka-sepa jarmiloj antaŭ nia erao, kiuj sendube aperis eĉ en pli antikvaj tempoj. La templon en Hierapolo multfoje mencias antikvaj aŭtoroj. La popolojn, menciatajn en dialogoj kaj pensoj de herooj de la romano, mi prenas en kompreno de tiama tempo, sed ne en la moderna, kiel, ekzemple, skitojn, inkludantajn mongoloidajn tribojn de Tianŝano, Altajo kaj Ĝungario. Kelkaj eventoj de la romano povas ŝajni al la leganto nekredeblaj, ekzemple la rito de kiso de Serpento. Tamen ĝin mi priskribis dokumente. Ekzistas filmo de la rito, kiun faris en tridekaj jaroj de nia jarcento en norda Birmo fama kinovojaĝisto Armand Denis.