— Sed kiel do vi ĉiuj? Ĉu ne kuraĝas?
— Je la Argusomurdinto[6], ni eĉ ne pensas pri tio, — diris alveninta Menedemo, — nin ĉiujn atendas aorothanatos (frua morto).
— Do kial vi timigas nin? — riproĉis la spartanojn Tais, malligante la nodon de la rubando sub la peza hara fasko sur la nuko. Nigraj haraj ondoj disŝutiĝis laŭ la ŝultroj kaj la dorso. Kvazaŭ responde Egesiĥora liberigis siajn orajn buklojn, kaj Eositeo ravite frapis siajn femurojn.
— Rigardu, Menedemo, kiel belaj ili estas unu apud la alia. La ora kaj la nigra, ili ĉiam devus esti kune.
— Kaj ni ja estos kune! — ekkriis Egesiĥora.
Tais malrapide nege balancis la kapon.
— Mi ne scias. Mi ankoraŭ ne interkonsentis kun Eositeo pri navlono — prezo de mia veturo en Egiptujon. Mi havas ne tiom multe da arĝento, kiel oni klaĉas en Ateno. Mia domo tie kostis multe.
— Kial do vi loĝiĝis apud Pelargikono! — diris Egesiĥora, — mi delonge diradis al vi…
— Kiel vi diris? — nevole ekridis Tais.
— Pelargikono — cikonia deklivo. Tiel ŝerce lakonoj nomas vian Pelasgikonon en Akropolo. Nu, ni iru supren laŭ la fluo. Mi vidas tie salikan boskon.
Hetajroj speciale respektis salikojn, kiel arbojn, dediĉitajn al la potencaj kaj mortoportantaj diinoj — Hekato, Hera, Circo kaj Persefono. Salikoj ludis nemalgrandan rolon en la sorĉaj lunnoktaj ritoj de la Diino-Patrino.
Ambaŭ hetajroj trovis arbotrunkojn, malalte pendantajn super la akvo, banantajn siajn branĉojn en rapidaj helaj akvostrioj, kaj kvazaŭ forŝirmintajn kurtene profundan golfeton. Tais, streĉe volvinte la harojn, eknaĝis al la alia bordo, lasinte malantaŭe la amikinon, kiu naĝis malpli bone kaj estis singarda sur akvo. Blankaj akvolilioj surĵetis kovraĵon de siaj folioj sur la profundaĵon sub la bordo, tute priverŝita de la tagmeza suno. Tais ekde la infaneco ŝatis densejojn de nufaroj. En malhela kaj profunda akvo ili, ŝajnis, estis kaŝantaj ian sekreton: ĉu loĝejon de belaj riveraj nimfoj, ĉu fajnan valoregan vazon, ĉu brilantan perlamoton de konko. Kiam Tais ellernis plonĝi, ŝi ekŝatis iradi profunden, sub liliojn, kaj kontempli vostajn rombetojn de lumo sur la glata malhela fundo kaj ŝanceliĝantajn sunajn fostetojn, trapenetrantajn la krepuskan akvon! Kaj elmergiĝi subite al blindiga varmego meze de kampeto da brilanta flosanta verdaĵo kaj floroj, super kiuj flirtas iriz-flugilaj libeloj…
Kaj ankaŭ nun, kiel en la infaneco, Tais elmergiĝis inter lilioj. Palptrovinte per la piedo sur la fundo mukan branĉan trunkon, ŝi ekstaris sur ĝin kaj larĝe disĵetis la manojn super la foliaro, ĉirkaŭrigardante, en vigliĝo kaj deziro fari ian petolon. Sed la amikino restis sur la dekstra bordo, la militistoj estis ridantaj kaj plaŭdantaj ie pli malsupre post la turniĝo de la rivero, kaj ĉi tie nur lirlado de akvostrioj sur ŝtonetoj kaj branĉoj estis rompanta la varmegan silenton de Boedromiono — la lasta somera monato. En la borda deklivo nigris nestoj de meropoj. La belaj, verd-oraj birdoj jam antaŭlonge elkovis idojn kaj instruis ilin flugi. Akranazaj buntaj kaj rapidaj meropoj sidis vice sur seka branĉo, varmiĝante sub la suno post nokta malvarmo. «Baldaŭ, tre baldaŭ ili forflugas suden, en Libion, el kie ili aperas ĉiujare, — pensis Tais, — kaj eĉ pli frue tien navigos mi». Ŝi retrorigardis al la silenta golfeto, brulanta sub la suno, al fer-verda foliaro de malnovaj salikoj kaj rimarkis du alcionojn. Ili brilis per la intense blua bunto de siaj mallongaj flugiloj sub rompita arbo. En la infaneco Tais loĝis ĉe malgranda rivero. Karaj rememoroj venis al ŝi, trakuris kiel malgaja ĝojo, kaj forflugis malproksimen, anstataŭitaj de la sekvinta hela kaj amara vivosperto. Ŝi ekkonis la senliman maron, ĝian potencon kaj povon, same kiel la maron de la vivo. Sed ĝi ne timigis la junan hetajron. Plena je fortoj kaj certeco pri si, ŝi strebis pluen en Egiptujon, kiu ĉiam estis por helenoj la lando de saĝo kaj mistero. Per fortaj mansvingoj ŝi transnaĝis Eŭroton. En trafluejo, ŝajnanta morna koridoro el arboj, kunplektintaj siajn branĉojn de sur la kontraŭaj bordoj, ŝi ne tuj trovis Egesiĥora-n. La spartanino kuŝis sterne sur dika, preskaŭ horizontala trunko super la akvo, dismetinte siajn belegajn harojn ĉe ambaŭ flankoj de la arbo, simile al kovrilo el ora silko. Ŝia blanka haŭto, gardata kontraŭ sunbruno, lumetis per lakta-opala brilo, karaktera nur por veraj ĥrizeidinoj, orharulinoj. Tais, sunbruna spite al la atika modo, kun siaj nigregaj haroj de kretanino, elrampis sur la arbon kaj en la ombro ekŝajnis sudlandanino, forbruligita de la suno.
— Sufiĉas dorlotiĝi, ĉu vi aŭdas, oni vokas nin! — ekkriis Tais, fleksante la fingrojn, kiel ungegojn de rabobesto, kaj minace ŝtelirante al la piedoj de la amikino.
— Mi ne timas, — malestime diris la spartanino, por ajna okazo puŝinte per la piedo Tais-on, kiu eĉ sen tio estis apenaŭ retenanta sin sur la trunko kaj tuj ekflugis en la akvon. Egesiĥora same deruliĝis de sur la arbo kaj kun indigna kriego: «La haroj! Vane sekigis!» — mergiĝis kun la kapo en la profundaĵon. Ambaŭ hetajroj akorde eknaĝis al la bordo, vestis sin kaj komencis kombi la harojn unu por la alia.
La suno staris jam alte. Facile ebriiga odoro de epilobio estis venanta el la marĉaj bordoj.
— Mi rimarkis ĉi tie tre multe da kiuro[7], — diris Tais, — evidente, viaj fratinoj ne uzas tiun vegetaĵon.
— Necesos sendi niajn homojn por kolekti kaj sekigi rezervon. Mi ne scias, ĉu estas io simila en Egiptujo, — respondis, tirante sin, Egesiĥora.
La baniĝo, vekinta la infanajn rememorojn de Tais, vokis atakon de malgajo. Kiel ajn logu fremdaj landoj, forlasi la patrujon por longe ĉiam estas malĝoje. Kaj la atenanino demandis la amikinon:
— Diru, ĉu vi ne dezirus reveni en Atenon tuj, sen prokrasto?
Egesiĥora mire kaj moke mallarĝigis unu okulon.
— Kio venis en vian kapon? Oni min kaptos ĉe unua apero…
— Ni povas albordiĝi al Freato kaj voki tien juĝistaron. — Tais rememorigis al la spartanino pri la antikva moro de atenanoj. Ĉiu ekzilito aŭ fuĝinto povis aliĝi sur ŝipo al la loko de la bordo apud Pireo, kie troviĝas puto, kaj de sur la ŝipa ferdeko senkulpigi sin pri la akuzaĵoj antaŭ juĝistaro. La lokon oni opiniis sankta, kaj, eĉ se la ekziliton oni agnoskus kulpa, al li ne minacus persekuto, dum li estas sur sia ŝipo.
— Mi ne kredas pri sankteco de tiu moro. Viaj sampatrujanoj iĝis perfidemaj dum la lastaj jarcentoj, post Periklo, — respondis Egesiĥora, — tamen, mi ne intencas reveni. Kaj vi nenion timu — miaj spartanoj ĝisveturigos vin ĝis la loko mem…
La timoj de Tais, ke al ŝi ne sufiĉos arĝento por pago pri la veturo, ne praviĝis. Eositeo permesis (ne sen partopreno de Egesiĥora) al ŝi preni ĉiujn ŝiajn servistojn kaj promesis veturigi ne ĝis Naŭkratiso, sed rekte ĝis Memfiso, kie en eksa Tira stratopedono — milita tendaro — devis lokiĝi la taĉmento de spartaj dungosoldatoj.
Tais bonege eltenadis maran balancadon. Por ĉiam ŝi enmemorigis la enate ftinontos — la naŭan tagon de finiĝanta Boedromiono, kiam la ŝipo de la stratego kaj navarĥo Eositeo proksime aliris la bordojn de Kreto. Ili navigis, ne enirante en Kiteron, rekte laŭ la Ionia maro, uzante lastajn semajnojn de antaŭaŭtuna kvieto kaj stabilan okcidentan venton. Lakonoj ĉiam estis bonegaj maristoj, kaj aspekto de iliaj ŝipoj teruradis ĉiujn piratojn de la Kreta maro, sendepende de ilia nombro. La ŝipoj trairis apud la okcidenta fino de Kreto, ĉirkaŭiris la Malvarman kabon, alinome la Ŝafan frunton, sud-okcidente de la insulo, antaŭ densegaj arbaroj, kie, laŭ legendoj, ankoraŭ loĝis antikvaj demonoj. Arbaroj estis kovrantaj la tutan insulon, kiu ŝajne konsistis el nuraj montoj, preskaŭ nigraj malproksime kaj helaj, blankantaj per kalkoŝtonaj deklivoj ĉe la bordo.
La Kretaj arbaroj konsistis precipe el cipresoj kun horizontalaj branĉoj, kreantaj severan malhelan fonon de montoj kaj mallumon de densaj boskoj. Da ĝoje altaj pinoj kaj pezbranĉaj kverkoj restis nemulte. Jarmiloj da ŝipkonstruado kaj terkulturado transformis alttrunkajn boskojn en veprojn de berberiso kaj ĉerizo, kaj intermontaj larĝaj valoj, nerimarkeblaj el la maro, kovriĝis per olivujoj kaj vinberĝardenoj, per tritikaj kampoj. La ŝipo de Eositeo eniris en larĝan, malfermitan al ĉiuj sudaj kaj okcidentaj ventoj Mezan golfon. Super ĝi situis samtempe tri antikvaj urboj, kaj inter ili la plej malnova, ne cedanta al Knoso — Fest, kies fondo dronas en mallumo de pasintaj tempoj. Antaŭ ol iri al la Belaj Havenoj, kie necesis rezervi akvon por longa vojaĝo al Egiptujo, la ŝipoj albordiĝis ĉe Matalo. Ĉi tie ili devis resti dum kelkaj tagoj.