— Kaptu ŝin! — kriis la militistoj, viciĝante ĉene simile al fiŝreto kaj ĉirkaŭante Tais-on, kiel legendan maran nereidinon. La atenanino, facile glitante, estis fornaĝanta ĉiam pli malproksime, kaj la militistoj per akraj svingoj de la manoj kaj per fortaj batoj de la piedoj penis atingi ŝin. Eositeo, malvarmiĝinte en la maro, ree iĝis la energia navarĥo.
— Haltigu ŝin! La petola knabinaĉo dronigos miajn militistojn! — ekkriegis li, leviĝante super la akvo kaj farante energiajn gestojn, ordonante al Tais reveni. Ŝi komprenis kaj turniĝis reen, rekte en la duonrondon de la spartanoj, persekutantaj ŝin. Tiuj haltis, atendante, por triumfe kapti la fuĝintinon. Sub jubilaj krioj Tais iĝis en la densa ringo de la persekutantoj, dekoj da manoj etendiĝis al ŝi el ĉiuj flankoj, kaj tiam la hetajro malaperis. La militistoj ekbaraktis, plonĝante diversflanken, sed Tais, plonĝinta plej profunde, sukcesis tranaĝi sub la akvo kvaronon de stadio kaj aperis malproksime post la linio de la persekutantoj. Dum ili estis turniĝantaj kaj rapidiĝantaj, la atenanino estis jam ĉe la ŝipo kaj alkroĉiĝis al ĵetita ŝnuro. Menedemo eltiris ŝin sur la ferdekon, por elreviĝo de la «ĉasistoj». Por fine kompletigi la malgloron, multaj el la naĝintoj malfortiĝis en la persekuto kaj lukto kontraŭ ondoj, kaj ilin oni devis levi sur la ŝipojn helpe de boatoj. Eositeo, anhelanta, laca, sed ne kolera, elrampis laŭ ŝtuparo, ĵetita al li, kaj unuavice aliris la atenaninon, kiun Hesiona jam ĉirkaŭvolvis per tuko, sekigante la harojn per egipta viŝilo.
— Vin indus lasi en la maro! — ekkriis la lakono. — Kaj mi ĵuras je Pozidono, en sekva fojo mi donos al li tiun oferon!
— Kaj ĉu vi ne timos ribelon? — demandis Egesiĥora, defendante la amikinon. — Tamen, mi estas certa, ke ŝi atingos bordon rajde sur delfeno pli frue, ol ni. Jen ili, aperis, — la spartanino almontris blankajn makulojn de ŝaŭmo, akompanantajn glitadon de fulmorapidaj nigraj korpoj, altiritaj de la ludo de iliaj fratoj-homoj sur la akvo.
— Kie ŝi lernis tiel naĝi? — grumblis Eositeo. — Kaj ankoraŭ paŝi laŭ remilo dum ondiĝo — tio estas pli malfacila, ol laŭ ŝnuro!
— Nin ĉiujn oni instruis pri la arto de ekvilibro en la lernejo de hetajroj de Korinto — sen tio ne eblas plenumi la dancon de sanktaj trianguloj. Kaj la arton naĝi tiel ne eblas lerni, necesas naskiĝi nereidino!..
Hesiona, gardeme masaĝante la kapon de Tais, estis timeme mallaŭdanta ŝin, riproĉante pri tentado de la sorto.
— Kaj kiel ne timas vi, sinjorino, aperi nuda antaŭ tia amaso da militistoj. Ili kaptadis vin, kiel delfenon! — finis la junulino, ĉirkaŭrigardante kaj kvazaŭ timante novan atakon.
— Se ĉirkaŭ vi estas multe da vere kuraĝaj kaj fortaj viroj, vi povas opinii vin plene sekura, — ridante, respondis al ŝi la hetajro, — ja ili estas helenoj kaj, speciale, spartanoj. Memoru tion, estos utile. Krom ĉio, memoru, ke viroj ordinare estas pli sinĝenemaj, ol ni. Se ni sekvas ritojn, do ni montriĝas multe pli kuraĝaj, kaj ili konfuziĝas.
— Kial do speciale spartanoj?
— Ĉar la spartanoj estas gimnofiloj, ŝatantoj de nudeco, kiel la tesalianoj, male al gimnofoboj — vi, la beotoj, la makedonoj. Ĉi tie la spartanoj staras kontraŭ miaj atenanoj, kiel en Ionio la eolianoj kontraŭ la lidianoj.
— Pri la eolianoj mi legis. Ili eĉ la monaton Muniĥionon nomas Pornopiono.
— Tamen, ĉiuj helenoj ne opinias la veston signo de bona edukiteco. Kaj la spartanoj kaj la tesalianoj prenis la morojn kaj leĝojn de la antikvaj kretanoj. Por tiuj aperi nuda en festoj kaj festenoj estis privilegio de la supera aristokrataro.
— Eble, el tio naskiĝis la legendo pri telĥinoj — delogaj demonoj, ĝis nun loĝantaj sur Kreto kaj en foraj lokoj de Ionio?
— Povas esti, sed al mi tamen ŝajnas, ke la nudeco en Egiptujo estis komence sorto de la malliberaj homoj kaj sklavoj, en Ionio — rajto de la fortuloj, sur Kreto — privilegio de la reĝoj kaj supera aristokrataro, en Helenujo — privilegio de la dioj… Ni iru post nian ŝirmilon, mi deziras ripozi post la maro. Klonaria frotos min.
— Mi, sinjorino, permesu al mi!
Tais kapjesis kaj, ĉirkaŭvolvita per la tuko, foriris en la nanan ĉambreton sub la direktila ferdeko, disponigitan al ŝi, Egesiĥora kaj iliaj sklavinoj.
Frotante Tais-on per aroma oleo, Hesiona demandis, denove revenante al la temo, kiu maltrankviligis ŝin.
— Kaj la egiptoj, ili estas kiuj: ĉu gimnofiloj aŭ ne?
— Gimnofiloj, la plej antikvaj el ĉiuj popoloj. Kaj ĉu vi aŭdis pri Afrodito Knida?
— Ĉu tiu, kiun skulptis Praksitelo, via sampatrujano?
— Li kreis du statuojn de Afrodito laŭ unu sama modelo, hetajro Frina, — la vestitan en peplo kaj la nudan. Ilin ambaŭ li samtempe elmetis por vendo. La vestitan aĉetis la rigoraj regantoj de insulo Koso, kaj la tute nudan kontraŭ la sama prezo prenis la loĝantoj de Knido. Ĝi staris en malfermita altaro, lumante per la flav-roza marmoro de sia korpo, kaj, oni diras, Afrodito mem, malleviĝinte de sur Olimpo en la templon, ekkriis: «Kiam do Praksitelo vidis min nuda?!»
La diafana surfaco de la statuo donis al ĝi specialan lumon, ĉirkaŭigante la diinon per sankta aŭreolo. Jam dum multaj jaroj poetoj, artistoj kaj militestroj, metiistoj kaj terkultivistoj troplenigas ŝipojn, irantajn al Knido. La Afrodito Knida estas respektata nekompareble pli ol la Kosa, ĝia bildo estas ĉizita sur moneroj. Iu reĝo proponis kontraŭ la statuo pardoni ĉiujn ŝuldojn de la insulo, sed la knidanoj rifuzis.
La gloron de Praksitelo dividis lia modelo — hetajro Frina. Dankaj helenoj instalis ŝian portretan statuon el or-kovrita bronzo sur la ŝtuparo, kondukanta al la sanktejo de Apolono en Delfo.
Tia estas forto de la dia bela nudeco, kaj vi ne timu gimnofilojn. Ĝuste ili estas veraj homoj!
Ĉapitro IV. Potenco de bestodioj
En Memfiso, kiun la egiptoj nomis la Pesilo de Ambaŭ Regnoj, estis multaj helenoj, delonge loĝintaj ĉi tie. Tais ekŝatis tiun urbon — unu el la plej malnovaj urboj de la antikva lando — starintan sur la limo de la Delto kaj Supra Egiptujo, ekster pluva vintro de la Nila malaltejo kaj somera varmego de la suda parto de la lando.
La helenoj de Memfiso, speciale la junularo, estis ekscititaj pro la veno de la du belulinoj el Ateno kaj sieĝadis la hetajrojn per senfinaj proponoj pri almenaŭ mallonga amorligo. Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la reĝeca spartanino estas firme ligita kun la estro de la lakonaj dungosoldatoj kaj interesiĝas pri nenio kaj neniu, krom siaj neaŭdite rapidaj ĉevaloj. Unuafoje ĉi tie oni ekvidis virinon, stirantan tetripon. Junaj egiptinoj kultis Egesiĥora-n preskaŭ kiel diinon, vidante en ŝi enkorpiĝon de tiu libero, kiun ili malhavis eĉ en la plej nobelaj familioj.
Junuloj, pentristoj, skulptistoj, muzikistoj kaj poetoj penis konkeri la koron de Tais, dediĉante al ŝi versojn kaj kantojn, petegante iĝi modelo, sed la atenanino aperadis ĉie aŭ pare kun Egesiĥora, aŭ akompanata de la sinĝenema fortegulo, ĉe unusola rigardo al kiu malaperadis deziro konkuri lin. Tais konsentadis elpaŝi en simpozioj kiel dancistino, forlasante ilin, kiam la kompanio iĝadis malkvieta pro dolĉa vino de Abidoso. Multe pli ofte ŝi forlasadis Memfison por vojaĝoj en famajn urbojn kaj templojn, hastante ekkoni la landon, multaj legendoj kaj fabeloj pri kiu ekde infaneco tentadis helenojn. Kun senzorgeco, miriganta Egesiĥora-n kaj Hesiona-n, kiu plu opiniis sin sklavino de Tais, ŝi ne hastis trovi riĉan amoranton kaj malŝparadis monon por vojaĝoj tra la lando.
Mnemo, la patrino de ĉiuj muzoj, al la donacoj de Afrodito aldonis por Tais ankaŭ bonegan memoron. La memoro, enprenanta ĉiujn detalojn de la mondo, neeviteble naskis scivolemon, similan al tiu, kiun havis famaj filozofoj de Helenujo. Kiom ajn da nova kaj neordinara renkontadis Tais en Egiptujo, tiel diferencanta de la helena mondo, sed la unua impreso, aperinta dum la navigado ekde la maro laŭ la delto kaj dum la unuaj tagoj, pasigitaj en Memfiso, ne ŝanĝiĝis. Antaŭ Tais persiste reaperadis unu el fortaj rememoroj de la infanaĝo. La patrino veturigis ŝin en Korinton, por dediĉi al la templo de Afrodito kaj fordoni en la hetajran lernejon.