Выбрать главу

Pleje miradis Tais pri la besta aspekto de la dioj ĉe la popolo, kies saĝon kaj sekretajn sciencojn adoris la helenoj. Ŝi sciis, ke en Saiso lernis la grandaj saĝuloj de Helenujo — Solono, Pitagoro kaj Platono, ĉerpis vastajn sciojn Herodoto. Kiel do povis loĝanto de Egiptujo kliniĝi antaŭ monstroj kiel krokodilo — senracia kaj abomena estaĵo, kapabla al nenio, krom vorado? Ĉu ne eblis esprimi karakteron de dio alie, ol surmetinte sur la homan korpon la kapon de ŝakalo aŭ akcipitro? Se la egiptoj ne estus tiom lertaj artistoj, iu povus pensi pri nescipovo per aliaj manieroj esprimi la spiriton de diaĵo.

Sed baldaŭ Tais ekvidis ankaŭ vivan diaĵon — la sanktan virbovon Apison, la enkorpiĝon de Ptaho — la ĉefa dio de Memfiso. Gvidante sin per dudek naŭ distingiloj, la pastroj trovadis Apison inter miloj da virbovoj, pace paŝtiĝantaj sur herbejoj de la lando, kaj faradis al ĝi dian honoron ĝis la morto mem. Poste oni serĉadis novan enkorpiĝon, kaj la mortintan balzamadis, simile al la alia viva dio — faraono. La mumiojn de sanktaj virbovoj oni entombigadis en grandega templo — Serapejo, gardata de centoj da ŝtonaj sfinksoj. Laŭ tabeloj, desegnitaj sur muroj de tombaj ĉeloj, eblis traspuri multegajn generaciojn de bovoj-dioj ekde tiom antikvaj tempoj, ke Serapejo estis jam duone superŝutita de sablo.

La kulto de nigra virbovo kun blanka makulo sur la frunto ankaŭ nun prosperis en Memfiso. Lokaj helenoj penis homigi la kulton de Apiso, kunfandinte ĝin en unu diaĵon kun Oziriso, sub la nomo Serapo, ĉar la religio de la helenoj malproksime foriris de la praa bestodieco. Eĉ sur Kreto, per sia antikveco preskaŭ egala al Egiptujo, gigantaj sanktaj bovoj estis adorataj nur kiel simboloj de Pozidono. Oni ilin mortigadis, oferante sur altaroj aŭ ludaj placetoj. Tamen ĉi tie Apison oni opiniis vera diaĵo, samkiel la abomenan krokodilon aŭ la kanan katon, hurlantan nokte. Por Tais ĉio ĉi ne konformis al la enradikiĝinta kredo pri speciala saĝo de la egiptoj. La elrevigita atenanino kuraĝis eldiri siajn dubojn al la ĉefpastro de Ptaho en aŭdienco de helenaj adorantoj de Serapo. Ŝia juneca ardo igis ŝin fari nesingardan paŝon. Ŝi lerte rebatis kontraŭdirojn de la ĉefpastro, ankoraŭ tute ne maljuna kaj same ekflaminta per disputa ardo. Ŝi esprimis akran abomenon al Sobeko — la dio-krokodilo. Du pastroj de tiu dio, ĉeestintaj dum la disputo, indignis. Tais ekhontis. En Korinto oni edukis ŝin en estimo al religioj de orientaj landoj, sed la posta vivo en Ateno semis en ŝi malestimon al ĉio fremda kaj nekomprenebla por helenoj. Tais eĉ ne konjektis, kiel peze ŝi devos pagi pro tiu nekaraktera por ŝi esprimo de la atena supereco super la tuta cetera ekumeno.

Ŝi penis persvadi Egesiĥora-n veturi en la provincon de Blanka Antilopo, supren laŭ Nilo, por rigardi la duan miraklon de la mondo, priskribitan de Herodoto, — la egiptan Labirinton. La amikino kategorie rifuzis, kaj Tais ekveturis akompane de Hesiona kaj fidela Menedemo, forpermesita de la stratego laŭ peto de Egesiĥora.

Ili navigis nelonge, nur kvarcent stadiojn[8] supren laŭ la rivero kaj ĉirkaŭ cent laŭ kanalo, al la fama lago Merido. En tiu sezono la kuniga kanalo kaj la rivera branĉo pleniĝadis je ŝlimo, kaj la alira vojo iĝadis netrairebla pro malsekeco. Tais kun la akompanantoj devis forlasi la ŝipon kaj traŝiriĝi laŭ malprofundaĵoj en malpeza boato, zigzagante inter kanaj densejoj.

Feliĉe, en tiu ĉi aŭtuna tempo malestis kuloj — la plago de riveraj densejoj kaj lagoj de Egiptujo.

La interpretisto — memfisa heleno, dungita por la vojaĝo, maltrankvile ĉirkaŭrigardadis, kredigante, ke en la ĉirkaŭaĵoj de Krokodilopolo estas grandega multo da zuĥosoj — enkorpiĝoj de la dio Sobeko kaj kelkaj el ili estas monstroj dudek ulnojn longaj. En la lago onidire estas du grizaj krokodiloj je tridek ulnoj, kiuj loĝas tie ekde nememoreblaj tempoj.

Menedemo naive demandis, kial dum tiom da jaroj oni ne mortigis la malutilajn monstrojn. Li eksciis, ke, se dum neatenditaj malkreskoj de akvo krokodiloj, speciale junaj, pereas, implikiĝante en sekiĝanta ŝlimo, iliajn kadavrojn oni balzamas. Tutaj stokoj da krokodilaj mumioj konserviĝas en specialaj ejoj de temploj de Sobeko en Krokodilopolo, en antikva Ĥetep-Senusert kaj eĉ en la Labirinto.

Malgraŭ tio, ke la boatistoj pene hastis transporti la vojaĝantojn al la Labirinto pli frue, por ke tiuj sukcesu pririgardi ĝin antaŭ la sunsubiro, ili venis al la Labirinto nur en la mezo de la tago. Ĉi tie, sur la sankta tero, oni ne permesadis al fremduloj noktumi, sed nur en ksenono — gastejo — je ok stadioj norde, sur la sama terkolo inter la marĉo kaj la rivero, kie staris la Labirinto kaj du piramidoj. Klera pastro el Herakleopolo diris al Tais, ke la Labirinton konstruis kiel postmortan templon por si Amenemhet la Tria. La granda faraono mortis, laŭ kalkulo de la pastro, je kvarcent jaroj antaŭ la detruo de Knoso kaj la reĝiĝo de Tezeo en Ateno, je ses jarcentoj antaŭ la Troja milito kaj je jarmilo kaj duono antaŭ la naskiĝo de Tais mem.

Estas ne mirinde, ke la netimema hetajro kun speciala emocio enpaŝis en senfinajn vicojn de ĉambroj de la Labirinto, kuniĝanta kun la blanka piramido, duoble malpli granda, ol la tri memfisaj. Grandega koridoro dividis la Labirinton en du duonojn. Ĝiaj muroj estis ornamitaj per admirindaj freskoj, kies intensaj farboj neniom paliĝis dum dek kvin jarcentoj. Ĉi tie ne estis ordinaraj kanonaj figuroj de dioj kaj faraonoj, akceptantaj donacojn, batantaj malamikojn, humiligantaj kaptitojn. Scenoj de ĉiutaga vivo estis tute naturaj, pentritaj kun mirinda vigleco kaj samtempe kun fajneco. Ĉasado, fiŝkaptado, banado, kolektado de vinberoj, paŝtado de animaloj, dancoj kaj festaj kunvenoj kun muzikistoj, akrobatoj kaj luktistoj. Tais kvazaŭ trafis en Egiptujon de tiu tempo, fiksitan fare de talentaj pentristoj laŭ ordono de la saĝa reĝo.

Tais, Menedemo kaj Hesiona senlace vagadis el halo en halon inter blankaj kolonoj, kovritaj per reliefaj bildoj en la ordinara egipta stilo, laŭ pripentritaj koridoroj, tra ĉambroj, ornamitaj per frisoj kaj arabeskoj de neordinara beleco: per bluaj zigzagoj, per blanka kaj lila interplektaĵo, simila al krude teksitaj tapiŝoj, per eĉ pli komplikaj multfarbaj freskoj. La lacaj okuloj rezignis kompreni interplektaĵojn de spiraloj, de bukloj de radoj kun dek du spokoj, de fabelaj lotusoj kun ruĝaj kalikoj sur altaj tigoj. Lerte faritaj fendoj sub ŝtonaj platoj de la plafonoj donadis sufiĉan lumon, por ne uzi torĉojn en la supraj ejoj de la Labirinto. Laŭ vortoj de la interpretisto, al la supra parto de la templo respondis sama labirinto de la malsupraj ejoj, kie estis konservataj mumioj de sanktaj krokodiloj kaj kaŝiĝis speciale interesaj antikvaj sanktejoj, pripentritaj per bildoj de nun jam malaperintaj animaloj — gigantaj hienoj-borioj kaj unikornoj. La pastro, kondukinta ilin laŭ la Labirinto, rifuzis malleviĝi kun la helenoj malsupren, klariginte tion per antikva malpermeso, ekzistanta por fremduloj. La tago komencis estingiĝi. En la haloj kaj speciale en la koridoroj iĝis mallume. Venis tempo por eliri el la milĉambra konstruaĵo. La pastro kondukis ilin al la elirejo, kaj la lacaj vojaĝantoj volonte obeis. Nemalproksime de la norda ĉefa ŝtuparo, kie en larĝajn fendojn de la muroj estis libere penetranta vespera ruĝeta lumo, Tais haltis, por pririgardi reliefan bildon de juna virino, elĉizitan en flaveta ŝtono kun arto, neordinara eĉ por Egiptujo. Vestita en maldikega, diafana vesto, ligita node sub la nudaj mamoj, la virino tenis nekonatan muzikilon. Ŝia vizaĝo, kadrita per densa reto de la skemece montritaj haroj, havis etiopajn trajtojn kaj samtempe tian noblecon, kian Tais ne vidis eĉ en plej nobelaj egiptinoj. Dum la hetajro pensis, al kiu popolo ŝi alkalkulu la antikvan muzikistinon, ŝiaj kunuloj pasis antaŭen. Facila tuŝo al la nuda brako tremerigis ŝin. En malhela pasejo aperis virino en ordinara por egiptinoj blanka tola stolo — longa vesto. Malantaŭ ŝi staris pastro en koliero el bluaj fajencaj kaj oraj bidoj. Li skuis la tonditan kapon kaj flustris en kripla lingvaĵo: «Malsupren, tien, eblas, mi gvidos». Tais aliris al la virino, kiu ne eliradis el duonmallumo, konsente balancis la kapon kaj turniĝis, por voki Menedemon kaj Hesiona-n. Tiuj ĝisiris jam la finon de la galerio. Sed tuj kiam Tais malfermis la buŝon, fortaj manoj ĉirkaŭkaptis ŝin de malantaŭe, surĵetis ĉifonon sur la vizaĝon, obtuzigis la krion. Tais rezistis despere, kaj jam elŝiris sin el la manoj de la nekonataj malamikoj, kiam al ili venis helpo. Ankoraŭ kelkaj manoj tordis la serpentumantan hetajron kaj, duonsufokinte, ektrenis ien. En silento Tais aŭdis nur pezan spiradon de la homoj, portantaj ŝin, kaj sonojn de nudaj piedoj sur sablo sur plankaj platoj. Aŭ ŝtupoj? Ŝajne oni portis ŝin malsupren — se estas tiel… Tais ekkalcitris kun duobla forto. La homoj, tenantaj ŝin, mispaŝis. Kun furiozaj ekkrioj la homamaso kun la hetajro en la centro ekruliĝis laŭ krutaj ŝtupoj. Feliĉe, Tais falis sur iun, obtuze kvakintan pro doloro. La atenaninon oni ligis per strioj el ŝia propra ŝirita vesto, kaj ŝi kapitulacis, permesinte treni sin plu sen rezisto. La ĉifono, surĵetita sur la kapon, iomete derampis de sur unu okulo. Tais povus gvati, kien oni ŝin trenis, se ĉirkaŭe ne estus plena mallumo. La rabantoj, evidente, konis la vojon kaj trote hastis en netravideblan mallumon, ne bezonante torĉojn.

вернуться

8

ĉirkaŭ sepcent kilometrojn.