Stamfante, fleksiĝante, Tais restarigis la sangocirkuladon. Malantaŭ ŝi, en la subtera galerio, sonis apenaŭ aŭdeblaj malrapidaj, kaŝaj paŝoj. La sango alfluis al la kapo de Tais, ĝoja espero brogis ŝin. Ĉu Menedemo? Kaj okazis nova falo en abismon de malespero, kiam la atenanino komprenis, ke Menedemo ne ŝteliros, haltante post ĉiu paŝo, sed alkuros, kiel freneza virbovo, frakasante ĉion sur la vojo. Kaj sonora kriego ree ekflugis super la nokta marĉo, rompante la silenton per pasia voko. Kio estas tio? Kvazaŭ malforta respondo? Tais retenis la spiron. Ne, nenio! Sed la paŝoj malantaŭe? La piedestalo de la statuo ŝirmis la enirejon en la galerion. Aŭskultante la nokton, Tais komprenis, ke en la pasejo estas neniu. La sonoj venadis de la marĉo kaj reflektiĝadis eĥe en la subteraĵo. Ho potenca Afrodito kaj Zeŭso-gardanto! Tio estas paŝado de pezaj piedegoj sur mola ŝlima grundo, tie, trans la fostetoj de la portiko, eliranta al la lago. Malofta kaj neegalmezura ŝmacado kun longaj paŭzoj. Elmergiĝis sub la bordo mem kresta dorso, ekbrilis per ruĝa malhela lumo du okuloj sub ostaj superbrovaj tuberoj. Tre malrapide, tiel, ke en iuj minutoj la monstro ŝajnis senmova, sur la mallarĝan bordon enrampis la senfine longa korpo, serpentumanta dekstren-maldekstren samtakte kun la paŝoj de la larĝe disŝovitaj piedegoj. La grandega vosto ankoraŭ estis en la akvo.
Speciala sibla sono de glitado de peza korpo sur humida grundo aŭ malseka ŝtono. La ruĝaj lumetoj malaperis — malfermiĝis la faŭko, profunda je pli ol tri ulnoj, borderita de malklare blankantaj potencaj dentoj. Malgraŭ la antaŭmorta timo, Tais rimarkis, ke la krokodilo ne mallevis la malsupran makzelon, kiel faras, malfermante la faŭkon, ĉiuj animaloj, sed levis supren la kapon, ferminte por si mem tutan antaŭan vidon. Ĝuste pro tio estingiĝis la ruĝaj lumetoj de la okuloj. Ho, se ŝin ne tenus la rimenoj, ŝi scius, kiel forgliti de la giganta zuĥoso! La krokodilo frapfermis la faŭkon, la ruĝaj okuloj ekbrilis ree. Tais eksentis ilian rigardon sur si — malvarman, indiferentan, kvazaŭ eĉ neinteresitan pri la proksima predo. La krokodilo ne hastis, fiksrigardante en mallumon de la galerio, ĝi kvazaŭ estis esploranta Tais-on. Multegajn fojojn dum sia longa vivo ĉi tie ĝi voradis alligitan, senhelpan viktimon. La zuĥoso leviĝis sur la piedegoj, kun laŭta ŝmaco deŝirinte la ventron disde la ŝlimo. La abomenaj estaĵoj ankaŭ sur la tero kuras rapide, ĝi momente povas trakuri la distancon, nur iomete pli grandan, ol la longo de la propra korpo… Tais ekŝrikis en tia alta noto, ke la monstro denove plaŭdfalis sur la ventron kaj subite turniĝis dekstren. Plaŭdadon de rapidaj piedoj superis minaca, superhoma krio: «Tais, mi estas ĉi tie!»
— Menedemo!
Por momento lia silueto glitis antaŭ la enirejo inter la konsternita monstro kaj ties viktimo. Menedemo rigardis en la subteraĵon. Kvazaŭ en sonĝo, Tais vokis ŝin. En unu momento la lakono trafis al la piedestalo de la statuo, tuj palptrovis la alligitajn rimenojn kaj ŝiregis ilin kun furioza forto. Un' — krevis la rimeno sur la maldekstra brako, du — la dekstra rimeno rezistis, sed elŝiriĝis la antikva bronza ringo. Menedemo ekfuriozis eĉ pli kaj la trian rimenon disŝiris, kiel fadenon. Tais liberiĝis. Ŝi falis sur la genuojn pro subita malforteco, kaj Menedemo turniĝis al la monstra malamiko. Sen ajna armilo, kovrita per koto de la kapo ĝis la piedoj, sen la vesto, kiun li demetis, por kuri pli rapide. La furiozo de la batalisto estis tiel granda, ke li faris du paŝojn al la monstro, dismetinte la senarmajn manojn, kvazaŭ intencante sufoki la krokodilon, kiel hundon. Aŭdiĝis ankoraŭ plaŭdo de piedoj, kurantaj sur koto, skarlata vojeto ekkuris sur la akvo laŭlonge de la bordo. La lumo ekbrilis pli hele, kiam Hesiona, duonmorta pro superforta kurado kaj timo, rigidiĝis ĉe la portiko, levinte la torĉon. Krio de teruro elŝiriĝis el la junulino. La krokodilo ne donis atenton al ŝia apero, koncentrinte la persistan rigardon sur Menedemo. La torĉo en la mano de Hesiona ektremis, kaj ŝi falis sur la genuojn, simile al sia mastrino.
— Lumigu! — kriegis Menedemo. Li strabis flanken, serĉante ion, per kio li povus renkonti atakon de la monstro. En la flagranta lumo de la torĉo Tais vidis la tuberiĝintan per muskoloj larĝan dorson de la spartano, la obstine klinitan kapon, la piedojn, firme starantajn sur la ŝtona planko. Subite Menedemo decidiĝis. Per unu salto li elŝiris la torĉon el la manoj de Hesiona, ŝovis ĝin en la direkto de la zuĥoso, kaj tiu retiriĝis. Menedemo ĵetis la torĉon reen al Hesiona, sed kaptis ĝin jam ekstarinta Tais. La spartano ŝiris lignan foston de la portiko, aŭdiĝis krako. Menedemo premis per tuta forto. La malnova seka ligno cedis. Ĉio sekvinta okazis tiel rapide, ke lasis nur malklaran rememoron al Tais. La krokodilo ekiris al Menedemo, kaj tiu faris baton al ĝia muzelo. La monstro ne retiriĝis, sed, malfermeginte la faŭkon, ĵetis sin al la militisto. Ĝuste tion atendis Menedemo. Per tuta forto, deŝirinte la haŭton de sur la manplatoj, li enpikis la foston en la buŝegon de la giganta reptilio. Li ne povis, certe, haltigi la dudek-kvin-ulnan zuĥoson kaj falis, sukcesinte, tamen, per puŝo de la piedo direkti la liberan finon de la trabo al la muro de la piedestalo. La krokodilo inercie puŝis la foston kontraŭ la nefrakasebla ŝtono, enpikinte la lignaĵon en sian faŭkon eĉ pli profunde. Teruraj batoj de la vosto tremigis la galerion, rompis duan foston de la portiko. La tegmento de la portiko falis, kaj tio savis Hesiona-n de nepra morto, ĉar bato de la vosto de la monstro frakasus ostojn de leono, ne nur de homo. La krokodilo, tordiĝante, falis sur la flankon, ĵetis per la vosto tutan kaskadon de koto kaj impetis en la marĉon. Menedemo kaj Tais staris, skuataj de nerva tremo. Rekonsciiĝinte, Tais ĵetiĝis al Hesiona. La junulino kuŝis sterne ĉe la enirejo mem de la subteraĵo, tuta en glueca koto, ferminte per la manoj la vizaĝon kaj la orelojn. Tuj kiam Tais tuŝis ŝin, Hesiona saltis kun kriego de ektimo, sed, ekvidinte la sendifektan mastrinon, ĵetis sin al ŝi kaj forŝanceliĝis, rimarkinte sur si tavolon da glueca ŝlimo.
— Mi deziris preni vian himation, — diris Tais. Malantaŭ la atenanino aperis la plu batale feroca vizaĝo de Menedemo.
— Ni fuĝu! Tio estas malica loko. Aŭ la zuĥoso revenos, aŭ venos alia, aŭ atakos pastroj…
— Kien?
— Kiel mi venis — laŭlonge de la bordo ĉirkaŭ la templo kaj ĝis la vojo en la gastejon sur la terkolo.
Ĉiuj tri rapide ekiris laŭ koto sub la muro de la Labirinto. Baldaŭ la strieto de la bordo larĝiĝis, la grundo iĝis seka, la irado iĝis pli facila, sed tiam la fortoj forlasis Tais-on. Venis reago post la nerva streĉiĝo de la terura nokto. En ne pli bona stato estis ankaŭ Hesiona, elĉerpinta ĉiujn fortojn en la kurado post la nelacigebla spartano. Menedemo per instinkto de militisto sentis, ke resti ĉi tie, en la regno de krokodiloj kaj malicaj pastroj, estas danĝere. Li prenis ambaŭ virinojn sub la femuroj, lerte ĵetis ilin sur siajn ŝultrojn kaj, estinginte la torĉon, per nehasta troto ekkuris for de la morna granda Labirinto norden, kie malproksime apenaŭ briletis fajreto de la Domo de Pilgrimuloj, kiu antaŭlonge transformiĝis al ksenono — gastejo.
Por ne altiri atenton, Tais, sur kiu el ĉiuj vestoj restis la haroj kaj la sandaloj, kaŝiĝis post palmoj. Menedemo kaj Hesiona, haste forlavinte koton ĉe akvuma puto, alportis al ŝi veston el aĵoj, anticipe liveritaj en la ksenonon fare de gvidistoj. La heleno-interpretisto, timigita de la malapero de Tais kaj de la furiozo de Menedemo, ien malaperis.
Hesiona, frotante vundojn de Tais per kuraca pomado, rakontis al ŝi, ke la spartano post senfrukta serĉado en superaj ĉambroj de la Labirinto kaptis iun pastron kaj, batinte lin kontraŭ kolono, ĵuris per Erebo, ke faros lin kaĉo el ostoj, se tiu ne rakontos, kie li povas serĉi la heleninon kaj kial ŝi povis malaperi. Al la krioj de la pastro alkuris kelkaj homoj. Menedemo liberigis sian koleron kaj desperon. Ĝemantaj homoj, faligitaj per potencaj batoj, kuŝaĉis sur la planko ĉe la bazoj de la kolonoj. Finfine li sukcesis elŝiri duonkonfeson-duonsupozon, ke Tais-on ŝtelis tiuj, kiuj servas al Sobeko. Ili faras oferojn en la subteraĵoj, tie, kie tiuj eliras al la lago, en la okcidenta parto de la sanktejo. Se oni ĉirkaŭiras la Labirinton ĉe ĝia laga flanko, maldekstre de la ĉefa enirejo, do oni povas renkonti elirejojn de galerioj de la malsupra etaĝo. Ne perdante eĉ momenton, Menedemo deŝiris de sur si la veston, por ke estu pli facile kuri sur akvo, kaj ekkuris laŭlonge de la masivaj muroj de la templo. Armilo ne estis trovebla — la sian li lasis al la boatistoj, por ne rompi la leĝojn de la templo, kaj li ne havis tempon por pensi pri lumigilo.