Выбрать главу

— Lumon, revenigu lin, vesperiĝas! — ekkriis la interpretisto, sed Menedemo jam estis malproksime. Tiam Hesiona kaptis du torĉojn, kiuj staris pretaj en bronzaj postamentoj, tuŝis per unu el ili bruligan flamon de lumigilo en niĉo kaj, antaŭ ol rekonsciiĝis iu el la alkurintoj al la bruo de la batalo, forkuris post Menedemon, malpeza kaj rapida, kiel antilopo. Tiel ŝi kuris en densiĝanta krepusko, gvidante sin laŭ la morna maldekstra muro, sencede turniĝanta de la okcidento suden. La ceteron la sinjorino scias…

Firme kaj plurfoje kisis Tais fidelan Hesiona-n, eĉ pli karesan rekompencon ricevis Menedemo, al kies manplatoj estis alligitaj faskoj da kuraca herbo. Pro tio liaj manoj iĝis similaj al piedegoj de ĝuste tiu zuĥoso, kiu preskaŭ pereigis Tais-on.

La sparta militisto longe pririgardadis la Labirinton, altantan malproksime en unuaj radioj de la sunleviĝo. Diveninte liajn pensojn, Tais diris:

— Nenion faru, kara. Kiu povos trovi la kanajlojn en tri mil ĉambroj, inter pasejoj kaj subteraĵoj?

— Sed se venos la tuta taĉmento de Eositeo? Ni fumpelos ilin el tie, kiel dezertajn vulpojn el iliaj truoj.

— Por kio? Eĉ sen tio ni, fremdlandanoj, manĝantaj bovojn, estas malpuraj en la okuloj de la indiĝenoj de Egiptujo. Ni nur faros grandan ofendegon al ilia sanktaĵo. Tiuj, kiuj kulpas, fuĝos, jam fuĝis, kaj la puno, kiel ĉiam, atingos tiujn, kiuj nenion scias kaj partoprenis en nenio. Antaŭ ĉio kulpas mi mem. Mi ne rajtis disputi kun pastroj, montrante la helenan malestimon al fremduloj kaj ilia religio, kaj krome — necesas pli singarde vojaĝi tra temploj, plenaj je kaptiloj, malicaj homoj, teruraj diaĵoj, al kiuj oni ankoraŭ plu sekrete oferadas homojn.

— Finfine mi aŭdas pravajn vortojn. Delonge tempas, mia amatino! Vi ne ĝojigadis nin per dancoj dum jam pli ol monato, kaj rajdadon vi forgesis ekde la veno mem ĉi tien.

— Vi pravas, Menedemo! Kaj dancoj, kaj rajdado postulas konstantan ekzercadon, alie eblas iĝi mallerta, kiel Toeriso.

Toeriso! Imaginte al si tiun egiptan diinon, sidantan sur la dikaj postaj piedoj, kun la supermezure pendanta ventro kaj la abomena hipopotama kapo, Menedemo longe ridis, viŝante larmojn per la dorsa flanko de la bandaĝita mano.

En Memfiso Tais-on atendis novaĵoj el la oriento. Okazis batalo de Aleksandro kun Dario ĉe rivero Iso en la fenica marbordo. Plena venko de la makedonoj. La granda reĝo de la persoj evidentiĝis malkuraĝulo, kiel plej multaj ferocaj reĝoj. Li fuĝis en profundon de la lando, forlasinte tutan havaĵon, siajn tendojn kaj siajn edzinojn. Aleksandro iras suden laŭ Fenicujo, okupante urbon post urbo. Ĉio kliniĝas antaŭ la venka heroo, la filo de la dioj. Neordinaraj onidiroj antaŭas la makedonojn. En Malsupra Egiptujo aperis riĉaj komercistoj, fuĝintaj el apudmaraj urboj. Ili kreis union kaj aĉetas ŝipojn, por navigi en foran Kartagon. La satrapo de Egiptujo Mazaĥes estas timigita, kaj la neagnoskita faraono Ĥababaŝ ordonis al la spartaj dungosoldatoj esti pretaj. La taĉmento estas sendita en Bubaston, kie komenciĝis malpaco inter siriaj militistoj.

Ŝatantoj de la juna makedona reĝo vidas en li savon el la persa regado. Li per potenca mano subtenos la malfortan, kliniĝintan antaŭ Dario filon de la hereda faraono Nektaneb.

Egesiĥora, ardante pro emocio, sekrete diris al Tais, ke la floton de Aleksandro estras Nearĥo kaj liaj ŝipoj estas apud Tiro. Antikva Bibloso kun sia fama templo de Afrodito Libana, aŭ Anahita, kapitulacis preskaŭ sen prokrasto, same kiel Sidono. Ĉiuj diras, ke Aleksandro nepre venos en Egiptujon. Eositeo estas morna, longe konsiliĝis kun siaj proksimuloj kaj sendis kurieron en Sparton…

Tais sagace rigardis al la amikino. La fiera lakonino mallevis la okulojn.

— Jes, mi amas lin, — respondis Egesiĥora al la nedirita demando, — tio estas speciala homo, la sola inter ĉiuj.

— Kaj Eositeo?

Egesiĥora kunmetis la fingrojn en la gesto, signifanta ĉe la hetajroj indiferentecon al adoranto: «Se ne tiu, do tiu ĉi».

— Kaj ĉu vi atendas lin?

— Atendas! — konfesis Egesiĥora.

Tais enpensiĝis. Kun Aleksandro venos Ptolemeo — laŭ onidiroj, li nun estas en la nombro de la plej bonaj militestroj de la makedona reĝo, preskaŭ la plej proksima al li, eble krom Hefestiono. Ptolemeo… La koro de Tais ekbatis pli forte, profunda suspiro levis la eĉ sen tio altan bruston. La amikino estis ne malpli observema kaj demandis senprokraste:

— Kaj Menedemo?

Tais ne respondis, penante kompreni siajn sentojn — la memoron pri la pasinteco, la konfuzon de la emocioj dum la lasta atena jaro, la novon, kiu venis kun la senrezerva amo de la lakona atleto, fidema, kiel infano, kaj kuraĝa, kiel heroo de mitoj.

— Ĉu vi ne povas decidi? — mokis Egesiĥora.

— Ne povas. Mi scias nur unu aferon: aŭ tiu, aŭ la alia. Mi neniam povos trompi.

— Vi ĉiam estis tia. Tial vi ne havis, nek havos riĉon, malkiel Frina aŭ Tero. Ja vi ĝin ne bezonas — vi simple ne scipovas malŝpari monon. Estas malmulte da kapricoj kaj fantazio.

— Vere, malmulte! Mi nenion povas elpensi, per kio frapi rivalinojn aŭ adorantojn. Tamen estas pli facile, kiam…

— Jes, Menedemo estas ne riĉa, se mi ne diru — simple malriĉa!

La malriĉecon Tais spertis, kiam deziris aĉeti rajdoĉevalon. Estis vendata rara ĉevalino de malhel-cindra koloro el Aziro — el tiu raso de libiaj ĉevaloj, kiujn onidire enkondukis jam hiksosoj. Ĉevaloj el Aziro famis per sia eltenemo de varmego kaj senakveco. Salmaaĥ, kiel nomiĝis la ĉevalino, ne estis tre bela — cindrokolora, kun longaj antaŭaj piedartikoj kaj pendanta postaĵo. Tamen tio signifis paŝadon, mildan por rajdanto, kaj eĉ glitado de la okulblankoj en la okulaj anguloj — signo de kolerema karaktero — ne fortimigis aĉetantojn. Kaj kiam evidentiĝis, ke Salmaaĥ estas triabema, alivorte paŝas per speciala «tripieda» troto, tiam ĝin tuj kontraŭ alta prezo aĉetis tanisa komercisto. Al Tais plaĉis la sovaĝeta libianino, kaj Salmaaĥ, evidente, rekonis en la atenanino tiun trankvilan, obeigan kaj bonan volon, al kiu estas sentemaj ĉiuj animaloj, speciale ĉevaloj. Finfine Tais sukcesis interŝanĝi la ĉevalinon kontraŭ la krizolito — tiu sama, kiu estis destinita al Aristotelo por helpo al la patro de Hesiona kaj reprenita per kosto de la fuĝo el Ateno.

Menedemo akiris panteran felon, por kovri la flankojn de la ĉevalo super malgranda ŝvitkovrilo, uzata por rajdantoj en batalaj krurdefendiloj aŭ en mallarĝaj aziaj pantalonoj. Tais veturadis nudkrure, kiel antikvaj virinoj de Termodonto, kaj neeviteble malutilus al siaj kruroj. Ĉevala ŝvito dum rajdado en varmego, trafante sur la homan haŭton, kaŭzas inflamon kaj ulcerojn.

La mola felo de raba kato, agrabla por tuŝo, tamen malfaciligadis rajdadon. La amazona sidmaniero de Tais kun forte fleksitaj kruroj — tiel, ke la kalkanoj kuŝis preskaŭ sur la renoj de la ĉevalo, apogiĝante al la iliumaj elstaraĵoj — postulis specialan forton en la genuoj. La rajdantino tenis sin, kunpremante per la kruroj la supran parton de la ĉevala korpo. La mola, cedema pantera felo devigis duobligi streĉojn de la kruroj dum galopo. Tamen, Tais estis eĉ kontenta pri tio. Post dusemajnaj suferoj al ŝi revenis la antaŭa fera kroĉforto de la genuoj, pro kiu la instruisto de rajdado, paflagoniano, nomis ŝin vera filino de Termodonto. Kvankam la troto de Salmaaĥ estis ne skua, Tais preferis rajdi galope, konkurante kun la furioza kvaropo de Egesiĥora, kiu prosperis en la benita seka klimato de Egiptujo. Sur ĉefaj vojoj ĉirkaŭ Memfiso ĉiam tumultis malrapidaj azenoj, ŝarĝveturiloj, pilgrimaj procesioj, sklavoj-portistoj, ŝarĝitaj per korboj. La pacienco de la spartanino suferis, ĝis ŝi malkovris sanktan vojon, irantan suden, laŭlonge de Nilo, kiu nur iuloke estis superŝutita de sablo. Sur ĝiaj puraj pecoj, longaj je centoj da stadioj, eblis veturi senobstakle, kaj Egesiĥora kun ĝuo fordonadis sin al freneza veturado. Kiam Tais rajdis sur sia Salmaaĥ, Egesiĥora prenadis sur la ĉaron Hesiona-n kaj tute «malĉastigis» la junulinon, kutimiginte ŝin al la lukso de rapideco.