Выбрать главу

Estis finiĝanta la kvara jaro de la cent deka olimpiko. En Egiptujo venis la tempo de la kvindek-taga Okcidenta vento — spirado de feroca Seto, sekiganta la teron kaj koleriganta la homojn.

La heleninoj, ne konantaj la venton de Seto, daŭrigis siajn promenveturojn. Foje sur ilin surflugis ruĝa nubo, spiranta per forna varmego. Ekturniĝis, ekdancis sablaj kirloj, la lumo estingiĝis, la timigitaj ĉevaloj de Egesiĥora baŭmis, svingante la hufojn. Kun peno ŝi sukcesis ekregi la virĉevalojn, kaj nur post kiam Hesiona, desaltinte de sur la ĉaro, kuraĝe kaptis la du timonulojn je la bridoj kaj helpis al Egesiĥora turni ilin norden, al la urbo. Salmaaĥ restis tute trankvila, obeeme turniĝis dorse al la tempesto kaj ekkuris per sia milda troto apud la ĉaro, kiu baldaŭ komencis knari pro sablo, enŝutiĝinta en la aksingojn.

La ĉevaloj estis poiomete trankviliĝantaj, ilia kuro iĝis egalmezura. Egesiĥora veturis en bruo kaj fajfo de la vento, antaŭante polvajn nubojn, simile al la batalistino Atena. Ili atingis la lokon, kie la vojo estis ĉirkaŭiranta malhelan montofendon. Ĉi tie staris la duone ruiniĝinta postmorta templo, sur kies ŝtupoj ili fojfoje bivakadis. Tais unua rimarkis sur la blankaj ŝtonoj homon en longa tola egipta vesto. Li kuŝis, enŝovinte la vizaĝon en la fleksitan dekstran brakon, kaj kovris la kapon per la maldekstra. La atenanino deĉevaliĝis kaj kliniĝis super la peze spiranta maljunulo. Iomete da vino, diluita per akvo, kaj li eksidis, fleksiĝinte. Por miro de la amikinoj, en la purega atika lingvo la maljunulo klarigis, ke li ekfartis malbone pro la polva tempesto kaj, ne vidante helpon, decidis atendi.

— Pli probable mian morton, ĉar la vento de Seto blovas kun persisto, inda je tiu dio, — finis la maljunulo.

Tri paroj de fortaj virinaj manoj enigis lin sur la ĉaron, Hesiona eksidis sur Salmaaĥ malantaŭ Tais, kaj ĉiuj kvar bonorde atingis Memfison.

La maljunulo petis veturigi lin al la templo de Nejto, kiu staris apud granda parko sur la bordo de la rivero.

— Ĉu vi estas pastro de tiu templo? — demandis Egesiĥora. — Sed vi ja estas heleno, malgraŭ la egipta vesto.

— Mi estas gasto ĉi tie, — respondis la maljunulo kaj per ordona gesto vokis al si Tais-on. La atenanino obeeme alveturis al la ŝtupoj, laŭ kiuj estis malrapide leviĝanta la maljunulo.

— Ĉu vi estas la atena hetajro, ĵetita al krokodiloj kaj saviĝinta? Kion serĉas vi en temploj de la Nigra Tero?

— Nun — nenion. Mi intencis trovi saĝon, satigantan la animon pli, ol filozofiaj rezonadoj pri politiko, milito kaj ekkono de objektoj. Mi ilin sufiĉe aŭdis en Atiko, sed mi ne bezonas militon aŭ aranĝon de civito.

— Kaj ĉu vi trovis ĉi tie nenion?

Tais malestime ekridis:

— Ĉi tie oni kultas bestojn. Kion mi atendu de la popolo, kies dioj ankoraŭ ne iĝis homoj?

La maljunulo subite rektiĝis, la esprimo de liaj okuloj ŝanĝiĝis. Tais eksentis, kiel la rigardo de la nekonato penetris en kaŝitajn profundojn de ŝia animo, senkompate malkovrante sekretajn pensojn, esperojn kaj revojn, kiuj ŝajne estis fidinde kaŝitaj. La atenanino ne ektimis. En ŝia mallonga vivo, malgraŭ abundo de impresoj kaj renkontoj, okazis nenio hontinda aŭ malinda, ne okazis malnoblaj agoj, ne akumuliĝis malicaj pensoj. Eroso, ĝojo konscii sin ĉiam bela, ĉiam dezirata, senbrida sciemo… Ŝiaj grizaj okuloj sentime malfermiĝis renkonten al la lancosimila rigardo, kaj la maljunulo unuafoje ridetis.

— Laŭ via intelekto vi meritas iom pli da scio, ol kiom donus al vi pastroj de Egiptujo. Danku vian nomon, ke ili degnis konversacii kun vi.

— Ĉu mian nomon? — ekkriis la hetajro. — Kial?

— Ĉu vi ne scias, ke por filino de Helenujo vi portas tre antikvan nomon. Ĝi estas egipta, signifas «la Tero de Iziso», kaj krome venis el antikva Kreto. Ĉu vi aŭdis pri Britomartis, la filino de Zeŭso kaj Karme? Vi rememorigis al mi ŝian bildon.

— Kiel interese parolas vi, patro! Kiu vi estas, el kie?

— Mi estas el Deloso, heleno, filozofo… sed vidu, via amikino apenaŭ retenas la ĉevalojn, kaj ankaŭ Salmaaĥ dancas sur la loko.

— Ĉu vi konas eĉ la nomon de la ĉevalino?

— Ne estu naiva, knabino. Mi ankoraŭ ne perdis aŭdon, kaj vi eble dudek fojojn vokis ĝin.

Ruĝiĝinte, Tais ekridis kaj diris:

— Mi dezirus revidi vin.

— Tio estas nepre necesa. Venu en ajna tago en frua mateno, kiam malfortiĝas la feroco de Seto. Eniru sub la portikon, klakfrapu trifoje per la manplatoj — kaj mi eliros al vi. Ĥajre!

La rufaj kaj blankaj ĉevaloj freneze ekkuris laŭ la senfina palma aleo en la nordan parton de la urbo. Salmaaĥ, liberigita de la duobla ŝarĝo, gaje galopis apude. Tais penseme rigardis al la plumba akvo de la granda rivero, sentante, ke la renkontiĝo kun la maljuna filozofo estos grava en ŝia vivo.

Egesiĥora scivolis, per kio tiel interesis la amikinon la malforta kaj senvalora maljunulo. Aŭdinte pri la intenco de Tais denove «vagadi tra temploj», kiel esprimis la spartanino, ŝi deklaris, ke Tais atingos finfine sian pereon. Ĉu ŝi plendu al Menedemo, por ke li aŭ ne lasu ŝin iri en templojn, aŭ ne savu plu, kiam oni ĵetos ŝin al leono, hipopotamo, giganta hieno aŭ al ankoraŭ iu el la diaj monstroj? Sed eĉ tiu rimedo ne helpos: la atleto, malgraŭ sia minaca aspekto, estas humida argilo en la fingroj de sia belulino!

Egesiĥora pravis. La renkontiĝo kun la filozofo flamigis sciavidon de Tais. Jam en la sekva tago ŝi venis en la templon de Nejto, tuj kiam la plumba ĉielo ekbrulis per ruĝetaj rebriloj.

La filozofo, aŭ la pastro, venis tuj, kiam frapoj de la etaj manplatoj eksonis sub la portiko. La filozofo estis vestita en la sama blanka lina vesto, kia distingigis egiptojn kaj speciale egiptinojn disde ĉiuj ceteraj fremduloj. La veno de Tais ial ĝojigis lin. Ree trapikinte ŝin per sia lancosimila rigardo, li signis, ke ŝi sekvu lin. En profundon de la muro el grandegaj ŝtonpecoj maldekstre iris pasejo, en duonmallumo prilumita nur per tre mallarĝa supra fendo. La tedinta venta fajfo ĉi tie ne estis aŭdebla, kvieto kaj soleco akompanis Tais-on. Lumo antaŭe ŝajnis hela. Ili eniris en kvadratan ĉambron kun mallarĝaj, kiel fendoj, fenestraj embrazuroj. Ĉi tie ne sentiĝis polva kromgusto, malkiel estis nun en la tuta urbo. La alta plafono, pripentrita per malhelaj farboj, kreis impreson de nokta ĉielo. Tais, ĉirkaŭrigardinte, diris:

— Strange konstruadis egiptoj!

— Konstruadis antaŭlonge, — korektis la filozofo, — sen perfekteco, sed ili zorgis pri mistero de soleco, pri enigmo de silento kaj pri sekretoj de neatenditeco.

— Niaj temploj, plene malfermitaj kaj helaj, estas centoble pli belaj, — kontraŭdiris la atenanino.

— Vi eraras. Ankaŭ tie estas mistero, tamen ne foriranta en obskuron de la pasinteco, sed mistero de unuiĝo kun la ĉielo. Kun la suno — tage, kun la steloj kaj la luno — nokte. Ĉu ne sentis vi heliĝon kaj ĝojon inter la kolonoj de Partenono, en la portikoj de Delfo kaj Korinto?